4/16/2016

Lupa Kapvestaĵo - Finita!

La Kapvestaĵo
[ Angle ]

Nu, ĝi estas farita. Mi tuj pliigos mian korinklino pri la malfacilaĵo de "meznivela - malfacila" al eble "sperta" bazite sur tiom, kiom malfacile estis kunmeti.

Tiam denove, povus simple esti ĉar mi nur vere, vere, vere deziris fini ĝin kaj ne prenis la tempon por esti tre zorgema dum la faro de la fina konstruo.

Unu orelo estas iom disŝirita - jen la orelo kiu mi bruligis. Mi kredas ke mi afiŝis ĝin kun eta turno; ankaŭ, mi pensas ke mi ne plenigis ilin sufiĉe. Rekomendo pri la oreloj: plenigu ilin tre plenaj.

Okuloj: mi uzis enkudreblajn plastajn okulojn. Se mi povus fari ĝin denove, mi volonte farus la okulojn tute el felto. Ili estus pli sekuraj por malgrandaj infanoj, kaj tiuj okuloj eliris el la lupa kapo tri fojojn post kiam mi ĉion. finkudris.  Mi fine kudris ilin rekte en la blankan subtenantan felton, kiu ne estas tiel sekura kiel mi ŝatus. Se ili eliros denove, mi tuj elŝiros ilin kaj brodos tute feltajn okuloj.

Unu alia afero, kiun mi faris alie: la plektaĵoj. Anstataŭ pleki tri 12-inĉajn fadenojn kaj kudri ilin en la fundon de la faloj, mi traŝnuris du 24-inĉajn fadenojn tra la fundo de la faloj kaj tiam faris kvar-fadenan plektaĵon (ligilo al TJ Potter paĝaro, kie mi lernis kiel fari tion). Oni bezonos pli da teksaĵo, sed mi havis multon superfluan (por la faloj mi nur bezonis unu bulon de Boucle).

La plej malfacila parto estis la fakto ke la kapo ne estas norme plenita besta kapo. Ne, ĝi sidas sur la ĉapelo, kiu estas konveksa ene la lupa kapo. Mi ne havis formon por la laboro; anstataŭe, mi metis ĝin sur la senpacienca knabino-infano kaj laboris tiel rapide kiel mi povis. Rekomendo: havu kapan formon al kiun vi povas alpingli la verkon dum vi faras la finan plenigaĵon kaj konstruon. Mi ne uzis pinglojn por teni ĝin kune - mi provis, sed ĉar ĝi estis disketan faskon da drapo, la pingloj ne funkciis tre bone. Kun kapo formo, mi povus ĉion alpingligi sen tro da ĝeno.

Do, mi pensas ke mi ŝatus fari alian - kapon Yinepu (Anubis) el nigra teksaĵo, kun Havaja "lei okulhara" teksaĵo por la internoj de la oreloj (do ili estas krispaj), aŭ kapon Set el kolornuancoj de ruĝo. Sed mi ne kontemplos ĝin sen kapa formo!

4/12/2016

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER
ligilo: paĝo de Ravelry (angle)
[ Angle ]

Per peto de la Sekvanta Generacio, mi laboris ĉi tiun projekton de libro de Louise WALKER nomita (angle) Faux Taxidermy Knits.

Supozoj
Vi havas la libron enmane.

FPS (Funda Principio Supren)
La laboro estas aprezita "internivela", kaj mi opinias ke inter la mult-koloro trikado "Bela Insulo" kaj la fina konstruado, ĉi tio estas sufiĉe ĝusta.

Tajperarojn
La libro enhavas kelkajn tajperarojn kaj kion mi pensas estas probable tajperarojn:

  1. La listo de materialoj inklusivas Usono 11 (8mm) rektajn trikilojn de la grandeco "Usono 11" (8mm). En la "Faloj 'Boucle'" sekcio, la instrukcioj volas ke oni triku uzante trikilojn granditajn "Usono 10" (7mm). Mi faris ĝin kun la trikiloj de grandeco 10 kaj tion mi rekomendas.
  2. "Supra Lupa Peco", vico 56: ĝi devus esti "p20b, k5b, p24a, k5b, p20b."
  3. "Faloj 'Boucle'": post oni akiris 6,5 inĉojn de trikado, oni instruiĝis fari 22 trikmaŝojn kaj metis la ceterajn 23 sur tenilo de maŝoj. Tiu estas la nova vico n-ro 1, sed tiam sekvas instrukcioj por vicoj 2, 4, kaj 5. Ne estas vico n-ro 3. Mi rekomendas ke vi simple trikas ĉiujn maŝojn rekte por vico 3.
  4. Tiam, en la sekva sekcio de "Faloj 'Boucle'",  pri la la alia sekcio (de 23 maŝoj), la intrukcioj referencas vicojn 1 tra 4; poste oni direktiĝis ripeti vicojn n-roj 4 kaj 5. Ripetu vicoj 3 kaj 4 anstataŭe.  Faru tion ĝis la tuta peco mezuras 16 inĉojn (ne 8 inĉojn kiel instruita) - esence, ĝis la dua falo havas la saman longecon kiel la unua.
  5. "Orelaj Frontoj", vico 4: ĝi devus esti "p7a, p4c, p7a".
Bazo de la Ĉapelo / Fundo de la Bestnazo
En la "ĉapela bazo" sekcio, pri la 4a temas ke oni "metu 20 maŝojn sur peceto fadena, rek.1, inv.1 trans la ceteraj 6 maŝoj." Poste sur la sekva vico, oni supoze "[triku] super la peceto fadena." Tiu parto konfuzis min ege. Mi opinias ke estus multe pli facile se vi faris tiel.


Unue ne metu 20 trikmaŝojn sur peceto fadena.  Fakte triku 20 maŝojn uzante la peceto teksaĵo kaj certigu ke vi uzas kontrastan koloro kaj teksturon. Lasu longan voston kaj ne ligu ĝin. En la sekva vico, rek.1, inv.1 uzante la origina teksaĵo tra la tuta vojo.  Finu la modelon de la ĉapela bazo.


Triki uzante peceton teksaĵan


Triki tra la peceto fadena
Nun por la "Fundo de la Bestnazo", kaptu la maŝojn ambaŭflanke de la peceto teksaĵo. Louise rekomendas ke oni uzas trikilojn de la grandeco Usona 6 por fari tion, ĉar tio estos pli facila, kaj mi rekomendas tion ankaŭ. Fine, vi havos 20 maŝojn cxiuflanke sur la trikiloj, kaj ili estos iomete malviciĝaj: se vi havas la supron de la ĉapelo alfrontanta for de vi, la supra trikilo havos la plej maldekstran maŝojn (rigardu la bildon en paĝo n-ro 46 por vidi tion, pri kio mi parolas).



Maŝoj kaptitaj
Do nun vi povas tranĉi la peceton fadenan kaj vi havos grandan breĉon en la ĉapelo kiel montras la bildo en paĝo 46.



La breĉo
Turnu la trikpecon por ke la supro estas alfrontanta de vi kaj sekvu la instrukciojn (metas la plej dekstran maŝon dekstran-plej stitch de sur tio, kio nun estas la malsupra trikilo sur la supran trikilon kaj inverse triku la unuajn du maŝojn kune sur la supra trikilo).  Vi finos tiel:



La breĉo kune inverse trikita

Kaj vi povos fini la reston de la modelo kiel indikite.

Lecionoj Lernitaj
La plej granda problemo por mi (kiel altnivela komencanto) krom de la ĉapelo bazo / fundo de bestnaza situacio estis la trikado per "Bela Insulo". Mi uzis la fadenojn devitaj per la modelo, fairtaj de Rowen - plejparte de miksaĵo de kotono kaj Alapaka lano, sed ankaŭ "Boucle", kiu estis brita ŝafa lano. Noto: la fadenoj de Alpako estas mirinda. Tiooooooom mola. Mi ne kutime trikas kun altaj kvalitatoj fadenoj kiel tiuj ĉi. Ili estis multekostaj, sed valorplenaj.

Ĉiuokaze, la teksaĵo ŝatas alkroĉiĝas al ĝi mem. Tial la primara afero pri kio mi lernis estis ke kiam venis la tempo por tordi la fadenoj malantaŭ la laboro, mi devis etendi la laboron plate sur la laboranta trikilo kaj certiĝi ke mi tordis tre loze. La unua peco kiun mi faris estis la ĉapelo / bazo de bestnazo kaj ĉar mi ne tordis loze, la ŝtofo finiĝis streĉita. Mi eblis mildigi ĝin kun blokado por samgrandigi unu orelon kiu finiĝis pli malgrande ol la alia orelo (sed atentu per la gladilo - mi iomete brulis la orelon).

Mi ankoraŭ ne finis la kompletan kapvestaĵon, inklusivite la plenigaĵon. Mi finos cxi tiun aventuron per alia blog-artikolo, kondiĉe se ĝia rezulto estos eduka, kaj mi estas absolute certa ke jes, ĉar mi nur antaŭe trikis unu alia kotonplenajn artikolon (urson) kaj ĝi estis terura. Pluen!




8/09/2009

Ĉiutagfoto - 9 aŭgusto

Flat Stanley kaj la Fu-leono 
Flat Stanley kaj la Fu-leono
 
Gvardantoj de Sanktejo

 

Reta amiko de mi petas min helpi kun projekto "Plata Stanley" de sia filo. Por ĉiuj, kiuj ne konas "Platan Stanley", ĝi estas libro pri knabo nomiĝas Stanley kiu hazarde estas platigita kaj tiam eblas viziti siajn amikojn per poŝtiĝis al ili (anglalingve). Oni uzas la libron kiel koro de programo por leter-skribado kaj kultur-interŝanĝado nomiĝis La Projekto "Plata Stanley" (ankaŭ anglalingve), per kiu infanoj sendas fotokopiojn de "plata stanley" al personoj ĉie-mondaj kaj petas ilin priskribi la aventurojn de siaj "plataj stanley".

Mi tute maltrafis ke la projekto de eta Hunter priskribis la dokumentado de tutmonda manĝaĵo, kiu estas al mi mem vera honto ĉar Japanio certe havas tre interesegantajn manĝaĵojn. Tamen, Stanley vizitis kelkajn lokojn inter kaj apud Misawa, Japanio, inkluzivita de vojaĝo al vidi lokan Shinto-a sanktejon. Ĉi tie, Stanley fotiĝas kun unu el la ŝtonaj gvardantaj leonoj de la sanktejo.

8/05/2009

Ĉiutagfoto - 5 aŭgusto

Bonŝanca kaj Gardanta Geomonero 
Bonŝanca kaj Gardanta Geomonero
 
Misterio SKVEEE!

 

Eta antaŭrakonti por tiuj, kiuj eble ne estas konantaj: geomoneroj estas ĵetonoj, kutime moneremaj (sed iel mirinde ne) kiujn oni utilas en la ludo/sporto/agado konata tiel geokaŝado. Oni kutime gravuras seriajn nomerojn, tiuj povas esti registritaj (kaj trakitaj) per la trakanta retaro.

 

Teknike, la monero vi ĉi tie vidas ne fakte estas geomonero - aŭ, aliavorte, ne estas trakebla geomonero. La nomero, kiun vi tie vidas, ja estas seria nomero, sed ĝi ne estas nomero por traki (kiel vendita de, ekzemple, geocaching.com).

 

Ĉi tiu monero estas mistera monero. Estas tre aktiva komunumo de personoj kiuj fari, vendi, aĉeti, kolekti, registri, kaj/aŭ forlasi geomonerojn en la Geocaching.com Forums (mesaĝloko). Kelkaj el ĉi tiuj personoj faros, tial aŭ tial, foje faras monerojn kiujn ĉi tiel sendi, anonime, al aliaj dependuloj monerŝatantoj el la boneco de siaj koroj (aŭ eble ĉar ili amuziĝas per vidi la ekĝojegumojn en la mesaĝloko).

 

Mi iris al postoficejo kaj trovis pakaĵon. Mi regulare mendas monerojn, do ĉi tiu ne estas treege suprizanta. Ankoraŭ, mi ne memoris esti mendanta de iun de la loko per poŝtmarkoj kaj renonco indikita (kiun mi ĉi tie ne konigos). Kio ja estus? Mi ŝiris la pakaĵon kaj vidu, elfalis ĉi tiu monero!

 

Mi aparte ĝojas ĉar mi vizitis Ĉinio (en 2000, antaŭ ol mi partiĝis en la Mararmeo). Atentu al la "Grandega Muro" bordero. Mi ja promenis sur tiu muro. Mi amas la fu-hundojn kaj tre ĝojas ke ĉi tiu moneristo ĉi tiun korekte faris: fu-hundoj ĉiam troviĝas duoble, unu vira kaj unu virina. La virhundo havas sub la piedo terglobon, kaj la virinhundo havas fu-hundidon sub la sia. Sur la malantaŭo troviĝas du belege faritaj dragonoj (mi scivolas ĉu ili, ankau, estas vira kaj virina?)

 

Mi ricevis moneron #78. Skveee! Mi estas kunportanta ĝin en mia ĉemizo - ĝi iras ĉie kun me, nun. Dankon, o duoble ŝanca kaj duoble gvardita donanto de misteraj moneroj!

8/01/2009

Ĉiutagfoto - 1 aŭgusto

Dubai - Eniro de Banko 
Dubai, UAE -Eniro de Banko
 
Banko - Vitre Antaŭigita Eniro

Jen alia foto de mia vizito al Dubai -- tutaj konstruaĵoj estas kovritaj per belega cobalt-blua kaj libel-verda vitro, kun or-kolorita ornama retmetalaĵo. Ĝi estas belega urbo, kluĉo de juvelstonoj metitaj en la dezertmezo.


Kontraŭe al la tute mirigaj konstruaĵoj kiel ĉi tiu estas loko kiel (ne bildita) "T.G.I. Ĵaŭdo". Cite Dave Barry, ĉi tion mi ne fiktas. Kompreneblas, tiam -- ĉar vendredo estas la komenco de la semajnfino en Dubai. Kelkaj oficiroj de la ŝipo iris ĉi tien kaj mi kompreniĝis per siaj rakontoj ke ĝi ankaŭ estis bordelo. Mi ĝojas ke mi tie ne estis.


Anstataŭe, mi vagris dum la urbo kun amikoj kaj fotilo, esplorante en la spica souk, la Urbcentra Vendejaro, kaj aliaj interesantaj lokoj. Mi ne vizitis multajn placojn en la Mezoriento, mi timas diri; Dubai vere estas la sola, kiun mi interesiĝas denove viziti.


Ĉu vi ne opinias, ke la desgno sur la eniro de la banko estus bonega geomonero?

7/29/2009

Ĉiutagfoto - 30 julio

Dubai - ĉe la Spica Souk 
Dubai, UAE - ĉe la Spica Souk
 
Spicoj, Spicoj, Kvar Sakoj Plenitaj

Dum mia (una kaj sola) deplojo al la Mezoriento en USS McFAUL (DDG-74), ni vizitis al la Unigitaj Arabaj Emiratoj. Dubai estas mirinde belega urbo. Mi kaj la amikoj exploris la spica souk (bazaro). Estis ĉie belegaj sakoj de spicoj - kaj ankaŭ mineraloj.


Ulo tiris nin (virinojn) en sian butikon kaj provis vendi al ni kremon de mamgrandigo. Oy weh! Dubai ankoraŭ estis mia tutfavorito el la diversaj Mezorientaj lokoj, kien ni iris.

7/27/2009

Ĉiutagfoto - 28 julio

Summer kaj Patrick en Hachinohe-Parko 
Summer kaj Pat esploras Hachinohe-Parkon
 
Summer kaj Dad en Hachinohe-Parko

 

Dum la tuta semajfino, la Aeromilitaj vetprognozistoj moketis nin per ideo ke lunde estis klare. Ĉar tio estis mia (sola) feriatago dum ĉi tiu semajno, ni planis iri esplorantaj en la Hachinohe-Parko kaj Lando de Infanoj. Nature, la tago mem veninta, definitive minacis pluvi. Sed ni iukaze decidis foriri.

 

Interesanta fakto pri la utilo de atlaso: ĝi simple montras la lokon de la stratoj kaj vojoj. Ĝi klarigas nenion pri la larĝo de la strato. Do, ni traveturis al iuj tre amusantegaj partoj de Hachinohe-urbo, inkluzivite tra tiu, kiu aperis esti la ĉefstrato de Hachinohe-urbo. Ni decide provos tien reiri antaŭ ol ni forlasos; apud la strato estas iuj interesantaj bronzaj statuoj de kiuj mi voletas fari fotojn.

 

Ni alvenis al Hachinohe-Parko kaj Lando de Infanoj kaj lo, ĝi estis fermita (lunde fermita). Sed ni okaze intervagis antaŭ ol ekpluvegis. Ne bilditaj: la grandega malgrand-skala amuzparko (ine de rado "ferris", karuselo, kaj aliaj amuzantaj aĵoj por infanoj), la bestejo por dorloti, aŭ la botanikaj ĝardenoj. Tiuj povos atendi por vetklara nelundo-aŭ-mardo-post-nacia-feriotago.

7/26/2009

Ĉiutagfoto - 26 julio


USAF Musea Turneo -Vido de Motoro 
Vido de Motoro
 
Mi faras ĉi tiun foton dum mi ellaboris unu de miaj plej favoritaj kaŝeroj, "USAF Musea Turneo. Mi timas diri ke mi forgesis la aeroplanojn, kiujn ĉi tiu motoro funkciigis, sed la motoro mem estis tute interesanta kaj belega. Ĉi tiu geokaŝeroj nomiĝas "multi-kaŝero" (kvankam mi opinias ke one povus ĝin pli prave "Misteria Kaŝero" nomigi) kaj taskas ke oni turneas la tutan museon, divenerojn kolektanta, por eltrovi la koordinatojn al la efektiva kaŝero. Estis unu el la eĉ plej bonaj tagoj, dum kiuj mi faris kaŝadon!

8/16/2006

En via vizaĝon, Okcidenta Mondo!

Ĉi tiu (angla) artikolo je Yahoo priskribas ekspozion de desegno en Irano temante pri Holokostaj komikaĵoj. Jes, Holokostaj komkaĵoj. Oni eble memoras ke la estro de Irano nomis la Holokoston "mito".
"Ĉi tio estas provo de la bordoj de libera dirado argumentita de Okcidentaj nacioj," diris Masoud SHOJAI-TABATABAI, estro de la Domo de Komikaĵoj kiu helpis organizi la ekspozion, dum li staris apud la desegnaĵo de la Statuo de Libereco [ bildo de la Statuo de Libereco kun Holokasta libro kaj donante la nazian saluton ].

La plej-vendita ĵurnalo Hamshari je februaron ekkomencigis konkurson por trovi la plej bonan komikaĵon pri la Holokosto per venĝon kontraŭ la septembran eldonon de komikaĵojn de la Profeto Mohammad en Danaj kaj aliaj Eŭropaj Ĵurnaloj.

Mm-hmm. Estas precize same. Rigardu ĉiujn de la tumultoj kiuj okazas. Ĉu ne estas simple mirigante?

8/03/2006

Naskiĝita Kun Plumo en la Mano

Ja, tiu estas MIA PANJO rekte tie, trajtita en artikolo de la "Columbus Dispatch" pri sia tuta BALAO de la Monda Konkurso de Manskribado. Mi elangligis la tutan artikolon cxi tie:
Ann Alaia Woods, VENKANTO de la Monda Konkurso de Manskribado!
Ann Woods, de Clintonville, venkis 381 virojn kaj virinojn en la Monda Konkurso de Manskribado de ĉi tiu jaro. Ŝia talento, ŝi diris, estas parte gena: "La mantipo de mia patro estis tre eleganta."
Foto de Kyle ROBERTSON
KOMENTARO
Gracplena longtipo de virino gajnas suprajn honorojn
Ĵaudo, la 3-an de aŭgusto, 2006
MIKE HARDEN

Ann WOODS laboras en sia ateliero super la aŭtomobilejo de sia hejmo en Clintonville. Ŝia plumo glitis tra la paĝo, imitante la lertaĵojn de akrobataĵa piloto - maŝoj kaj grandiozaj parafoj, kaligrafiaj Immelmannoj.

Ŝi plumigas la pladojn sur serio de elegantaj manĝokartoj unufoje metita antaŭ reĝanoj, ŝanĝbriluloj kaj aliaj altfruntuloj kaj alpendantoj. La manĝokartoj aperos en libro pri renoma ĉefkuiristo.

La laboro ĉe ŝia art-tabulo estas sufiĉa postulema ke ŝi unue ignoris la elpetigojn de amiko de Ŝikago-Urbo antaŭ kelkaj jaroj por enskribi la Mondan Konkurson de Manskribado.

Kiam ŝi finfine malsuperiĝis dum la pasintan jaron, ŝi venkis.

Ŝi venkis denove antaŭ kelkaj monatoj kiam oni anoncis la venkistojn de la 2006- konkurado. Ĉi tiam ŝi superis 381 virojn kaj virinojn de minimune dekduaj nacioj. Ŝi venkis skribantojn de Anglujo, Indio, kaj Kanado konsideratajn kiel la kremo de iliaj manskribadaj kluboj.

Ŝi estis la plej lerta el tiuj, kiujn ni vidis," diris Kate GLADSTONE, direktoro de la Nov-Jorko-bazita advokata grupo Manskribo por Homaro. "Ŝi konas ĝin kiel naskiĝita kun plumo en la mano.

Pere de kiun mi scias pri Ann, se mi povus elekti nur unu individuon por skribi librojn pri manskribado por instrui al la mondo, tiu estus ŝi."

Woods estas sufiĉe komforta en sia facileco kun plumo ke ŝi pretante deturnas laŭdon por pagi omaĝon al tiuj kiuj helpis al ŝi perfektigi sian plumarton dum la 1940-oj.
"La mantipo de mia patro estis tre eleganta," Woods diris. Ŝia patro, Mario ALAIA, estis buĉisto kaj milda opero-amanto de Napolo, Italio, kiu, kiam li enmigris dum la 1920-oj, ŝanĝis sian nomon al ALAYA esperante ke hispane sonanta nomo helpus lin eviti la kontraŭ-Italan venĝemecon de la epoko de Sacco kaj Vanzetti.

Mario instruis al Ann pri uzi ebenan broson kaj temperon por plenigi duoble-krajonitajn literojn por la semajne specialoj en lia buĉejo--ornamitajn S-oj por nenio tiom multe kiel anonci lumbaĵon kaj kolbason.
Oni fajnigis ŝian kuratorecon je la lernejo "Nia Lordino, Reĝino de Anĝeloj", ĉe 112-a strato kaj 2-a avenuo en Itala Harlemo.

"Fratino Mary Joseph, Fratino Xavier," ŝi memoris. "Ili kuraĝigis min ege."

Dum la jarcento antaŭ ol Woods unue metis plumo al papero, la skribado de la nacio movis de Spencerio al Zanera-skribo al la Metodo de Palmer, la lasta de ĉi tiuj kreita de viro kiu malestimigis la unu formon kiel "ineca".

Pri la praktika kaj neornamita Metodo de Palmer, Woods diris, "Ĝi estis sufiĉe funkciema en la mondo de komerco por prepari nacion de junaj enmigrantoj por laboro kiel klerkoj komizoj kaj stenografistoj."

Woods, kiu povus pasigis vivtempon kiel kaligrafisto, anstataŭ pluiris al gajni doktorecon en antikva kaj mezepoka hitorio kaj al instrui klasikaĵojn kaj historion je la Universitato de Ohio-Ŝtato.

Mordita de la kaligrafia cimo dum la malfruaj 70-oj, ŝi mergis sin en la historion de la skribita vorto, veturanta eksterlande al naciaj kie ŝia doktoreco malfermis zorge garditajn pordojn de Londono al Firenzo al Ŝanhajo. Tie ŝi studis manuskriptojn kiu oni plumigis antaŭ ol Kolumbuso marveturis al la Amerikoj. Ŝi malkvietiĝas ke ni rezignigis la mildan kapeblon de la mano por la personiĝita tuŝo al e-poŝto kaj kuriozas pri kio tio povas fari al tiuj kies ĉiun skribaĉon oni taskas valora.

"Walt Whitman skribis bele," ŝi diris. "Georgia O'Keefe havis tre energian stilon. En la estonco, ni havos e-poŝtojn (de skribistoj) kaj esploradistoj serĉi tra la spicaĵaj listoj de Stephen King."

Woods, por la internacie feriita arto de ŝia mano, gajnis plumon. Ĝi estas elspeza skribada instrumento, sed nur skribada instrumento malgraŭ ĉio.

La juristoj ne estis volante ke ŝi anoncis la venkon al ŝiaj amikoj per e-poŝto.

Mike HARDEN estas kolumnisto de Dispatch Urba. Oni povas atingi al li per 614-461-5215 aŭ per e-poŝto. mharden@dispatch.com

Tiu faras duopon, kiu venas kiel tute neniu suprizo al Paĉjo aŭ mi, sed ni estas tre fieraj. Bonegan agadon, Panjo!

7/24/2006

Kial aspektas ĉi tiu blogo strange?

Pardonpetoj, ĉiuj, pri la mankto de desegnoj kaj, nu, plu-ol-baza funkciado. La servilo de mia hejmpaĝo, provizita per StartLogic, misas per la reokazantaj elecoj de povo en Los Angeles-urbo, kiu vice okazas per la malvarmego.

Malkaŝe, mi vere ne zorgas pri mia servilo; oni povas teni ĝin senpove ĝis sekuros. Tio, kio estas prave grava estas ke multaj da homoj metiĝis en dangeron kiam la klimatazo eliĝas kaj estas tiom varmege. Kiam la desegnoj revenos, bonvolu feliĉi, ĉar signifas ke multaj da homoj kiu aliafoje estus en morta dangero varŝajne ne plu estas.

7/20/2006

Kiam Vera Hororo I ĝas Beleta

Brad faras bonan punkton (angle) per komenton li faris pri mia afiŝo pri piratoj.
Estas multaj rakontoj kaj pratipoj en nia kulturo- eĉ en la kulturo ni resendas al niaj infanoj- kiuj estas bazita je faktaj, vere hororigaj, okazoj pastinaj.

Pensi pri ĝi, mi trovis ĝin stranĝa ke estas ia speco de kultura "statuto de limigo" por ĉi tiuj okazoj kiu permesas al ili iĝi de hororigaj rakontoj de malfeliĉo al tenegantajn fabelojn.

Mi kredas ke tio estas vere interesanta punkto, kaj mi devas akordi: malgraŭ ĉio, tiu ulo estis vera hororo; mi volas diri, estas ankoraŭ multe da debato pri la amplekso de liaj ekzekutoj, sed mi ne nomus ĉi tiun ulon iu mi ŝatus samvesti je festo. Tiam vi havas ĉi tiun junan knabinon -- plua beleta kostumo, sed la Vikingoj estas fonto de fakta teruro. Grava evoluo en la tekniko de ŝipkonstruado, la "kastelo" (rilate al antaŭ- kaj postkasteloj) eveluiĝis dum la 11a kaj 12a jarcentoj por permesi al arkistoj pafi sube en ŝalupojn--aliavorte, evolui marveturanta fortikaĵo. Ni ne estis farita ĉar la Vikingoj estis disdonanta de seksaj favoroj por festoj.

Do, kiom longe estas la "statuto de limigo", kaj pri kio/kiu ĝi temas? Kvindek jaroj ne faris la vojon klara por ĉi tiu tipo de kostumo (dank' al la dioj) kaj mi scivolas ke iom tempo ja faros. Mi ankoraŭ ne vidis aŭ "Pol Pot" kostumon (kaj mi esperas ke ni neniam vidos).

La plejparto da ekzemploj de Vere Malbonaj Homoj kiu aperas en kostumoj kaj tiuspecaj (minimune en Usono) estas 30aj Gangsteroj kaj Knabinoj de Gansteroj (kaj homoj kiel Bonny kaj Clyde), kaj ankaŭ la Vakeroj kaj Indianoj pri kiuj Brad diris. En multaj okazoj, mi kredas ke tio estas ekzemplo de la Usona amo por tiuj, kiuj "ribelas" kontraŭ aŭtoritateco; sed dioj, mi deziras ke malpli da murdantoj festiĝis. Kie estas la kostumoj de Sojourner Truth? La kostumoj de Martin Luther King Jr.? La kostumoj de Gandhi? Nu, nature, tiuj personoj estas enuigaj ĉar ni neniam mortigis homojn, ĉu ne? Ĉu eble temas pri ia perversa honorigo de homoj kiuj estas tiom pova, tiom neligita per la reguloj kiuj devigas normajn homojn kiu vi kaj mi, kaj kiu perfortas ĉi tiun (je la plejparto de civilitaj personoj) teruran tabuon de fakte teni la vivon de alia persono? Mi volas diri, ni feliĉas ke ili portiĝis al justeco, sed ĉu ne estas ia abomeninda travibro kiam ni numeras la mortig-kalkulon per subpremitaj kaj reverencaj tonoj, kaj ŝajnas (ĉu mi aŭdacas diri) iomete ĉagrenaj se la numero ne estas alta? Ne vere estas agrabla afero por kontempli.

Mi volis fari apartan punkton pri reludantoj, kiujn mi metas en apartan klason. Mi kredas ke la plejparto de homoj kiuj reludas ne povas esti faranta tion nur ĉar ili trovas ĝin "neta". Iu kiu ĉirkaŭkuras en kamparoj infestitaj per iksodoj alportanta de tut-korp-kovrantaj kostumo dum tagoj (kaj por bataloj kiel Gettysburg, dum mez-somero) ne faras ĝin nur ĉar "netas". Kaj kvankam (damninde!) mi ne eblis ĝin rigardi, mi kredas ke estas vera valoro je rigardigi personojn reludadon, aparte se oni povis akiri akuratan numeron da reludantoj. Ĉu vi povas imagi la efiko de rigardi (kaj aŭdi) dekoj da miloj da mortantaj korpoj kaj kriantaj vunduloj sur kamparo? Ĉio, kion oni bezonus fari estis "reludada flaro" kaj la hororo freŝus por nova generacio.

Tio estas, kion ni bezonas por kontraŭi TV-an kaj filman perforton: akuratajn flarojn. Tio forigos tian aĵojn rapide.


EPA: Nu, do eble la statuto de limigo kontraŭ Nazi "beleteco" ja pasis, malgraŭ ĉio....

7/10/2006

Matematiko

Kiam mi estis ĉe kolegio (plu for da jaroj por mencii), mi trovis bonegan libron: Metamagiaj Temoj: Serĉi por la Esenco de Menso kaj Desegno, de Douglas R. Hofstadter. Estas kolektio de tezoj kiujn skribis D-ro Hofstadter, profesoro (aŭ prefere, kial mi pensas pri li, la) de Sciada Sciencio kaj Komputila Sciencio, por la ĵurnalo Scienca Usonano. Ĉi tiu libro indas esti parto de la libraro de ĉiuj; ĝi estas fascinanta kolektio de eksploradoj pri la metodoj de la homa pensado, kio estas kreiteco, kaj la magio de la matematiko kaj musiko (jes, mi ja ĵus diris "la magio de...matematiko"). El la multaj da artikoloj, kiuj ektenis min, unu el ili titiliĝas "Pri Numera Sensenteco". En ĝi, D-ro Hoftstadter diris pri tre grandaj (kaj tre malgrandaj) numeroj, kaj kiom malfacila estas ke homoj konceptigi ilin. Dum lia diskutado pri provi kompreni grandajn numerojn, li aludas al konceptiga praktiko nomita pecado, per kiu oni kreas ero de io facila por kompreni, kaj tiam priskribas tre grandajn numberojn rilatoj al numeroj de tiu ero. Ekzemple, dum diskuti la fakto ke je la tempo de lia skribado (li skiribis la libron dum la Malvarma Milito), estis sufiĉe da nukleaj bataliloj por egaliĝi al 25,000 megatunoj da TNT. Ĉio estas alia metodo por diri 25,000,000 tunoj (aŭ 50,000,000,000 pundoj). Li montris ke unu tuno (nur 2,000 pundoj!) taksiĝis esti la amaso kiu subfaligis la barakojn de la Marsoldatoj en Beirut (241 homoj mortigitaj), kaj do plu taksis ke dek tunoj, bon-metita, atendiĝus mortigi proksimume 2400 homoj.
Lastan someron kiam mi vizitis al Pariso kaj grimpis la plataĵeton de Monmartre, de kiu, ke la piedo de la Sacré Coeur, oni havas belajn vidon de ĉiu Pariso vastigita sube. Mi ne povis deteni min de pereigi la ĝuadon de ĉi tiu grandioza panoramo de miaj du amikoj per diri "Hmm...mi vetas ke unu al du bon-metitaj megatunoj povus prizorgi ĉiun ĉi."
Li tiam montras "Nun se vi nur diras al vi 'unu megatuno egaliĝas al la pereo de Pariso" (aŭ iu taŭga egalero), tiam mi kredas ke la frazo "25,000 megatunoj" iĝos kiel viva tiel la longa ŝnureto da nuloj--fakte, varŝajne pli viva."

Ĉi tiu ekpensigis min. Je la tempo kiam mi legis lian artikolon, nia deficito estis 1 triliono da doleroj. Mi sciis ke ĉi tiu estis multo, sed kiom multe ĝi estis, vere? Mi disrompis ĝin kaj elkovris ke oni povus aĉeti tre netan $4,100an tekomputilon por ĉiu viro, virino kaj infano en Usono (je la tempo, la loĝantaro estis 243 aŭ simile miliono da homoj). Hodiaŭ, nia loĝantaro estas ĵus kurta je 3000 miliono, sed la prezoj subeniris, por ke trilono da doleroj povus alporti al oni ion kiel unu el ĉi tiuj $3,500a aĵoj por ĉiu en Usono.

Mi ekparolas pri ĉiu de ĉiu afero pri numera sensenteco ĉar la antaŭa semajnfino estis la 143a datreveno de la Batalo de Gettysburg. Mia edzo kaj mi iris al tie (per la vojo al Manassas, haltante al Antietam dum alhejmi) kaj trasemajnfinis cirkaŭpromene. La granda reludado estis, ve, suspendida ĝis ĉi tiu venonta semajnfino, sed ni ankoraŭ eblis vidi reludantojn kaj, nature, nenio venkis al simple ebli esplori. Ĉi tiu estas la dua fojo, kiam mi estis tie (mi unue iris tien kun amikoj James kaj Nathan) kaj la unua fojo por mia edzo, Pat. Paro de aferoj trafis min: unu estis la fakto ke multe da monumentoj (kaj, fakte, la Alparolo Gettysburga de Lincoln) diras aĵojn kiel "la mondo malmulte notos, nek longe memoros tion, kion ni diras ĉi tie, sed ĝi neniam povas forgesi tion, kion ili faris ĉi tie", kaj estas depremita por pensi ke la multo da Usonanoj konscias pri la Aparolo Gettysburga sed konsternante granda numero ne eĉ povas klariĝi al oni dum kiam jarcento la Civila Milito okazis, mult-malplie kio okazis. La alia afero estis la apika amplekso de la efiko de la milito sur la loĝantaro, aparte per la numero da homoj kiuj mortiĝis. La plej ofta kruda numero kiun mi povas trovi de diversaj fontoj estas proksimume 620,000 mortoj (de la malgranda numero de prok. 360,000 al la granda de 1 miliono). La parkisto en Antietam diris ke 2% de la loĝentaro (prok. 34.3 miliono da homoj) mortiĝis dum la Civila Milito. Ĉi tiu estas vera granda numero. Kio signifas ĝin vere?

The Ohio section of Gettysburg National Cemetary:
Thank You, Sweet Buckeyes
Thank You, Sweet Buckeyes

Mi estas granda kredanto en marŝado tra la tereno. Pat kaj mi marŝis la Kuratakon de Pickett (ion mi faris kun James & Nathan) por ricevi propran senton de la distanco. Ĝi ne ŝajnas fora ĝis oni marŝas ĝin kaj imagas esti ekpafadita per kanonoj dum la tuta komplete-neniu-kovro-ie vojo. Sammaniere, mi kredas ke oni pensos pri grandaj numeroj kiu temas pri profunde emociaj okazoj, oni povu rilati ilin al profunde emociaj okazoj kiujn oni persone elspezis. La 11a de septembro estis sufiĉe emocia por mi, do mi decidis ellabori la Civilan Militon per eroj da "la 11a de septembro" -- prok. 3,000 homoj mortaj, preskaŭ tro-granda numero sole, sed iu kiun mi ankoraŭ povas (horore) teni.

Unue, mi kredas ke la ŝlosila numero pri la Civila Milito estas ĉi tiu: 2% de la loĝantaro. Se ni perdus 2% de nia loĝentaro (300 miliono), kiom multe estus tio? Estus 6 miliono da homoj. Kiom multe 11aj de septembro ni bezonus por perdi 6 milionon da homoj? Ni rigardu: 6x106 dividita per 3x103 = 2x103. Jen 2,000. Estas 365 tagoj en la jaro (ignorante de la iufoja superjaro, ĉar ni taksas). Du mil dividita per 365 estas prok. 5.5. Alievorte, 9/11 devus okazi ciun tagon dum kvar kaj duono da jaroj por perdi egalon de la loĝantaro hodiaŭ kiel estis perdita dum la Civila Milito. Ĉi tiu estas mens-baŭmanta sole. Ĉu vi povas imagi, kiel ĝi estus? Tra la tri tagoj de Gettysburg, prok. 50,000 homoj perdigis, kio estis prok. .15% de la tuta loĝantaro je tiu tempo. Hodiaŭa egalo: 450,000 homoj. Tio estas cent kvindek 9/11oj. Kaj ĉe Antietam, unu-taga batalo, preskaŭ 23,000 homoj perdiĝis (.07% de la loĝantaro). Hodiaŭa egalo: prok. 210,000--sepdek 9/11oj en unu tago. Ĝis nun dum la Iraka Milito, preskaŭ 2,500 Usonaj soldatoj estas mortigitaj. Kiam la divisio de Sedgwick kuregis en la Okcidentan Arbaron apud Antietama Kriko por ataki la retiriĝantajn Kunfederacianojn, li trovis sin envolvita je tri flankoj kaj perdis preskaŭ tiun tutan numeron dum dek minutoj.

Mi ne diris ĉiun de ĉi tio por malpezigi la numeron da homoj kiuj mortiĝis dum 9/11, aŭ la numeron da soldatoj mortigitaj en Irako. Anstataŭ, mi celas vere kompreni, je ĉi tiu datreveno de la Batalo de Gettysburg, kio estas la amplekso de la Civila Milito per rilati ĝin al io, kiu afekciis min persone kaj profunde. Eĉ kiam subpecadi tiujn numerojn, ili estas ankoraŭ nekrediblaj. Ĉi tiu estis unu el la pli pezaj prezoj de unio, sen kio Usono ne estus kie (aŭ kiel) ĝi estas hodiaŭ, kaj ĝi estas io kiu indas profunda pensado. Por ĉiuj el ĝiaj kulpoj (kaj estas ĉiam multaj), mi kredas ke Usono estas unika en la historio de la mondo; mi ĝojas esti ĉi tie, kaj estas tre mensplena pri la liberecoj kiujn mi ambaŭ ĝuas kaj defendas. Marŝi tra tiu tereno havis profundan efikon al mi. Sed la matimatiko havis eĉ multan.

6/18/2006

Knabinoj kiel Superherooj

James (angle) skribis artikolon antaŭ kelkaj tagoj pri superherooj -- specife, kiu li elektu esti. Li diras:
En ĉi tiu poŝto mi esploris kiel fantazioj pri povo malsamiĝas por knaboj kaj knabinoj. Knabinoj, mi diris, sonĝas pri esti La Princino dum knaboj imagas sin ia superheroo.
Ne pravas por mi -- mi ĉiam sonĝis pri esti superheroo, kaj neniam sonĝis pri esti Princino.

Star -- CrimefighterNek, ŝajne, faris Aubrey Matthews. La "Idaho Statesman" donas raporton pri la "deziro" de Aubrey kiel ricevanto de la "Faru-Deziron Fondaĵo": ŝi volis esti superheroo dum unu tago.

"Ni havas kvar katagoriojn de deziroj, kaj 'Mi Deziras Esti" estas la plej malofta," Direktoro Marcia KARAKAS diris.

Ĉi tiu estas la unua fojo dum minimune 10 jaroj ke "Esti" deziron riceviĝis en la oficejo de Idaho, kiu servas la sudajn 35 konteojn de ŝtato.

Aubrey desajnis sian propran kostumon ("Stelo") kaj la kostumojn de kunaj krimbatalantoj, inkluzive de "Leona Sinjorino", "Leviganto de Domoj", "Ĉielknabino", kaj aliaj. Ŝi ricevis sian ekkomenca telefonvoko de nenio alia ol Adam WEST kaj ekforis al la ĉasado de fiega superkanajlo "Nigra" (la figuro de la ŝtrat-signoj por "Najbareja Vaĉo"), kiu ŝtelis la "Oran Stelon" el la Historia Museo de Idaho. La krimo estis kulpiganta al furoj je la zoo, sed Stelo sciis pli bone. Laŭ la vojo al la kapto de ŝia homo, ŝi savis citizanojn el "fumanta" konstruaĵo kaj savis personon de drono en la Lageo en ParkCentro. Tio, kio estas menskonsternante mirinda pri la tuta afero -- post la fakto ke ŝi imagis ĉi ĉiun kaj faris ĉiujn de la desajnoj, estis la kompleta AMPLEKSO de la tuta projekto:
Deziro partnero Windermere Terenomakleristoj faris 100 procentan partprenon de sia 150 dungitoj je du Boise oficeoj.

La deziro de Aubrey floris por inkluzi la Historia Muzeo de Idaho, la Ŝtatuniversitato de Boise, Viv-Flugo de Sakt. Alphonsus, Mezbone Dependa Bob, Fajrobrigado kaj Savado de Gowen Kamparo, Zoo de Boise, la oficeo de la urbestro, kaj la departmentoj de polico kaj parkoj kaj la fajrobrigado de Boise.

Mi kredas ke mi vere, vere ŝatas Boise nun. EXCELSIOR!

6/04/2006

O, Kanado!

Bonega poŝto de James je la blogaro de la Chicago-Knaboj, pre la lastatempa aresto de 17 suspektitaj teroristoj en Kanado. Ĉi tiuj uloj amasigis 3 tunojn de amonia nitrato; laŭ la artikolo de la Stelo de Toronto citita de James:
"Se mi povas meti ĉi tion en perspektivon por vi," [diris asistanta komisiano de RCMP Mike McDonell.] "La 1995 bombigon de la Murrah Federa Konstruaĵo en Oklahoma-urbo kiu mortigis 168 homojn oni kompletigis per nur unu tuno de amonia nitrato."
Rigardu ĝin.

Ne ĵus por fromaĝo nun...

Mi memoras James dirinte al mi pri televida adverto kreita de la Nacia Konsilio pri Fromaĝo (ni grandgravas pri konsilioj de manĝaĵ-produktoj ĉi tie en Usono). Ĝi montris bildon de la luno, kaj diris ion tia "en 1969, homaro iris al la luno kaj eltrovis ke ĝi ne estis farita de fromaĝo." [paŭzo] "Ni ekde ne estis revenintaj." Mi memoras spekti ĝin. Ĝi depremigis James, li diris -- li memoris, kiel infano, spekti la unuan alluniĝon kaj fascine kontroladi la alluniĝojn ĝis ili finis je 1972, kaj kiel multe homoj, scivolas ke li povus iri tien. Kiel multe homoj, ankaŭ, mi kredas ke li estis esperanta ke ĝis ĉi tiu jaro, estus komercaj flugoj al la luno, kaj estas depremita pensi ke ni eĉ ne estis eblaj anstataŭe reveni tien tra iu alia, ĉar neniu estis revenanta.

Nu, rigardu ĉi tiun novaĵon (angle) de Yahoo Novaĵoj:
La perspektivo de NASA por la estoneco vokas al la homaro fosi la kalkanojn en la lunon kiom frue tiom 2015 kaj ne pli poste ol 2020.
Proponita kosmoŝipo de NASAJes! La artikolo diris pri multon de nova teknologio kiun oni devos evolui. Unu el la aĵoj kiuj ĉiam mirigis min estis la nivelo de teknologio kiun ni havis kiam ni venis tien dum la unua fojo - iu diris al mi ke la komputiloj estis egalaj al la TRS-80. Mia patro havis unu el tiaj tipoj de komputilioj en sia oficejo. Li decidis ne elspezi la kroman elspezon de havi diskilon kaj havis kasedilon (bendan). Por savi datenojn, oni devis premi "ludu" kaj "enskribu" je la sama tempo. Jes. Vere. Mi memoris la scenon en "Apollo 13", kiam la scientistoj surteraj furioze prilaboris siajn glitkalkulilojn por rekalkuli informon por la astronaŭtoj malfacilaĵitaj enkosmaj. Glitkalkuliloj. Kaj ĝi funkciis.


Bob Park, scientisto kiu skribas vere bonan (kaj vere denuncegan) semajne resumon de pri-sciencaj novaĵoj, ne ŝatas la ideon de homantaj misioj al Mars kaj mi konkludas ke li varŝajne nek ŝatos ĉi tion. Li ja havas demandon en ke ĝi estas vere plu kost-sparanta, kaj pli sekura, sendi robotojn. Sed mi ankoraŭ kredas ke homoj devus iri, kiom multe tiom tio aldonas al la jam nekredebla elspezo: 1) ĉar mi kredas ke ni devus, kiel specio, forlasi la suna-sistemon kaj esplori (mi estas senespera frenezulo de Star Trek) kaj 2) ĉar ofte estas granda boneco per havi homo ĉi tie. Ni kapeblas intuician tipon de inspiro kio -- mi kredas -- povus krei iom mirigantajn elvtrovojn se ni ne limiĝu de la mallarĝa vid-ranĝo kaj ranĝo de roboto. Ni nur devas iri tien kaj ĉirkaŭrigardi. Eble mi estas senespera.

Mi kredas ke ni atingos tien je proksimune 2022, alĝustante por la kutima registrara pufo kaj daŭro. Se ni konkursu kun alia lando, ni povus atingi ĝin de 2015. (Saluton, ĉinio, ni konkursu?)

Iel ajn: al vi personoj, de iu ajn nacieco, kiu desaltos de la IUSS kaj iros al la luno: excelsior!

5/29/2006

Memoriga Tago

Hodiaŭ estas Memoriga Tago en Usono. Mi volis preni tempon por skribi iomete pri memorigo je kiu mi ĉeestis lastan vendredon.

Mi estas en nova Mararmea klaso nun kaj la lernejo estas parto de la "Submarŝipa Instalaĵo por Lernado" de la Mararmeo. Do ni, kiel studentoj, devis iri al memoriga ceremonio de submarŝipoj de la 2a Mondmilito. Estis multe ploraĉi kaj ĝemi pri ĉi tio. Sed ne el mi.

Ĉeestis multe veteranoj. Mi sidis apud tre agrabla pensiita sinjoro kiu posteniĝis en la USS Skate, kion oni honoris je tiu tago per enoficigo en la Submarŝipan Halon de Famo de Norfolk. La Skate estis la unua Usona submarŝipa povita per kiu, tiu estis la estonta "submarŝipa reaktoro de la ŝiparo" kaj, kiel ĉiuj SSN-oj dum la Fridmilita tempo, faris tiom da tre timigantaj aferoj. Ŝi estis la unua Usona submarŝipo kiu vere venis supren tra la glaco en la Arktiko, ambaŭ dum la somero kaj la vintro. La gastparolanto estis oficero de inĝenierarto sur ŝi kaj diris al ni iom bonajn rakontoj pri tiuj tagoj.

Sed la parto de la ceremonio, kiun mi ĉiam memoros, estis la kontrolvoko. Estis tradicio de la Usona Submarŝipaj Veteranoj de la 2a Mondmilito fari kontrolvokon de la submarŝipoj perditaj dum la 2a Mondmilito (kaj la Thresher kaj Scorpion). Du submarŝipanoj de aktiva devigo legis la kontrolvokon: unu diris la nomon, kaj la alia voklegis ĝia dispozicion. "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." Denove kaj denove kaj denove. Po ĉiu dispozicio, alia maristo sonorigis sonorilon, kaj du el la edzinoj de la veteranoj elprenis modela submarŝipo el aro de ili videbla sur tablo, ĝis estis ne plu.

Klaku sur iuj el la ligiloj sube por vidi foton de la ŝipo kaj por legi plu.


USS SEA LION (SS-195)USS S-36 (SS141)
USS S-26 (SS131)USS SHARK I (SS-174)
USS PERCH (SS-176)USS S-27 (SS132)
USS GRUNION (SS-216)USS S-39 (SS-144)
USS ARGONAUT(SS-166)USS AMBERJACK (SS-219)
USS GRAMPUS (SS-207)USS TRITON (SS-201)
USS PICKEREL (SS-177)USS GRENADIER (SS-210)
USS RUNNER (SS-275)USS R-12 (SS-89)
USS POMPANO (SS-181)USS GRAYLING (SS-209)
USS CISCO (SS-290)USS S-44 (SS-155)
USS WAHOO (SS-238)USS DORADO (SS-248)
USS CORVINA (SS-226)USS SCULPIN (SS-191)
USS CAPELIN (SS-289)USS SCORPION (SS-278)
USS GRAYBACK (SS-208)USS TROUT (SS-202)
USS TULLIBEE (SS-284)USS GUDGEON (SS-211)
USS HERRING (SS-233)USS GOLET (SS-361)
USS S-28 (SS-133)USS ROBALO (SS-273)
USS FLIER (SS-250)USS HARDER (SS-257)
USS SEAWOLF (SS-197)USS ESCOLAR (SS-294)
USS DARTER (SS-227)USS SHARK II (SS-314)
USS TANG (SS-306)USS ALBACORE (SS-218)
USS GROWLER (SS-215)USS SCAMP (SS-277)
USS SWORDFISH (SS-193)USS BARBEL (SS-316)
USS KETE (SS-369)USS TRIGGER (SS-237)
USS SNOOK (SS-279)USS LAGARTO (SS-371)
USS BONEFISH (SS-223)USS BULLHEAD (SS332)


Oni povas ankaŭ legi pri the USS Thresher aŭ la USS Scorpion (ambaŭ angle); Mi tre rekomendi "La Silenta Milito: La Fridmilita Batalo Sub la Maro Sea " de John P. Craven (ankaŭ angle), kiu havas nitan rakonton de la provo trovi la Scorpion kaj eltrovi tion, kio okazis al ŝi.

Sed mi devias. La plej profunda momento venis post ĉi tiu kontrolvoko, kiam la parolantoj komencis paroli pri memorado. Ĉi tiu estis tre grava al ili, eĉ urĝa.

Subite frapis min: kio se estas neniu postvivo? Mi volas diri -- temas ĉiu pri kredo, ĉu ne? Estas neniu pruvo, nur (je pli bone) anekdotoj. Kio se, kiam oni mortiĝas, oni ĵus mortiĝas, kaj estas nenio plu? Kaj la memorio iĝis tiom pli profunda kaj kritika: ĉiu tiuj viroj, "je eterne patrolado", kaj ĉiuj el la aliaj kiuj revenis kaj forpasis poste -- ĉi tiu memorio estis ilia eterno.

Do, se oni ŝnuriĝis en iri al unu el ĉi tiuj aferoj, ne grumblu aŭ ĝenu. Aŭskultu. Atentu. Komprenu la rakontojn rakontintajn. Se iuj ajn nomo estas dirita, reflustru ĝin. Kiel legiĝas sur la pagxaro de la veteranoj: "viro ne estas morta ĝis li estas forgesita".

10/03/2004

Monto "St. Helens" balda? eksplodos

Per AP: (angle) Usono avertas pri granda St Helens ekplodo.

?u vi interesi?as, vidu ?i tien: VolcanoCam. Eble ni vidos la eksplodon interrete hodia?!

Jes, jes, mi scias, mi devas alfi?i plu po?tojn pri la marveturo (kaj mi ja faros), sed ?i tiu estis tro interesanta. Mi ankora? allaboras la rakonto pri nia aventuro pretermara...

2/15/2004

Tial ĝi ne estas nomiĝita “Lando de la Liberuloj”.

Mi legis ĉi tiun (anglan) artikolon ĉe MSNBC pri la kontraŭado en Francujo ĉirkaŭante la portadon de religiaj signoj en la lernejo. Persone, mi kredas ke ĉi tiu estas stulta ideo (kaj mi ankaŭ kredas ke la kontraŭado pri samseks-edzigo estas stulta). Sed mi estas elĉerpita kiam mi legis:
La kun-aŭtoro de la rego, Professoro Gilles KEPEL, diris al NBC-Novaĵo ke la elekto estis krita por la regado de Francujo: aŭ francaj lernejoj crack down on religian portadon kaj signojn, aŭ ĉi tiŭ lernadoj ne plu funkcios kiel “lernadaj kamparoj” de libera, franca, kaj secular socio.
…Estu ni klaraj ĉi tie, S-ro Kepel: vi signifas principe ”franca”.
Se la registaro faras nenion, “tiam oni havos lerneojn samaj al en Usono,” Kepel diris, “kiam la infanoj de la riĉa blanka mez-klaso iras al privataj lernejoj kaj oni restigas la publikan lernad-sistemon al la malriĉuloj al la nigruloj. Kion estas la franculoj keen to defend estas publika lernad-sistmo kie estas socia muldo, kaj ia formo integrado
Mi ne kredas ke la publika lernad-sistemo en Usono estas en la nuna kondicio ĉar ni permesas religian esprimon. Fakte, estas kontraŭado en la lernado precize ĉar ni ne permesas plu evidentanj formojn de religia esprimo kiel prejado. Mi ja subtenas la ideon de integrado kaj provizi fortan socian modelo al infanoj, sed mi ja ankaŭ kredegas ke estas ankaŭ gravega vivi en ĉirkaŭaĵo kie infanoj lernas toleration por diversaj religioj, kaj oni ne povas fari tion kiam oni subpŭas la esprimon de religia kunligo ekster vivlokojn kiel la lernado.
Kepel diris ke francaj lernado iĝis “kamparoj por ĉasado” – centraloj al radikaj islamaj studentoj kiu volas imposi ekstremajn vidpunkojn al aliaj.
Kaj forteni la rajton por studentoj sekvi iliaj religiaj regoj pri portado estas bona metodo por protekti ilin kontraŭ ekstremajn vidpunktojn? Idioto.
”Ni vidis tragikajn ekzemplojn kiam juna mahometano estis atakita per ŝtonoj, aŭ eĉ bruligita al morto, ĉar ŝi ne portis vualon, aŭ ne fastis dum la sankta monato de Ramadan,” Keppel diris. “Se ĉi tiu daŭras, ni havos socion kiu estas tute apartigita.”
Ĉi tiu estas voko per la Konsileta Telefono al S-ro Kepel: fortigi problemojn iri subterenon ne estas bona ideo. Eble ĉi tiu estas pli facila por vi homoj en la registaro. Sed malbonaj ideoj kreskegigas en la malhelo.

1/28/2004

Kial mi havas la plej neta panjo

Jen estas pli multe ekzemploj de la laboro de mia patrino.

Marmoriĝita paperoSuminagashi papero
'g' sur la skribtabuloPanjo kun oraj literoj kaj nazoBindaĵo de la tipo 'Preston'
Logotipo por la Belskribada Gildo de KolumbusoAngla kalemburo en la skribmano 'libromano'