5/29/2006

Memoriga Tago

Hodiaŭ estas Memoriga Tago en Usono. Mi volis preni tempon por skribi iomete pri memorigo je kiu mi ĉeestis lastan vendredon.

Mi estas en nova Mararmea klaso nun kaj la lernejo estas parto de la "Submarŝipa Instalaĵo por Lernado" de la Mararmeo. Do ni, kiel studentoj, devis iri al memoriga ceremonio de submarŝipoj de la 2a Mondmilito. Estis multe ploraĉi kaj ĝemi pri ĉi tio. Sed ne el mi.

Ĉeestis multe veteranoj. Mi sidis apud tre agrabla pensiita sinjoro kiu posteniĝis en la USS Skate, kion oni honoris je tiu tago per enoficigo en la Submarŝipan Halon de Famo de Norfolk. La Skate estis la unua Usona submarŝipa povita per kiu, tiu estis la estonta "submarŝipa reaktoro de la ŝiparo" kaj, kiel ĉiuj SSN-oj dum la Fridmilita tempo, faris tiom da tre timigantaj aferoj. Ŝi estis la unua Usona submarŝipo kiu vere venis supren tra la glaco en la Arktiko, ambaŭ dum la somero kaj la vintro. La gastparolanto estis oficero de inĝenierarto sur ŝi kaj diris al ni iom bonajn rakontoj pri tiuj tagoj.

Sed la parto de la ceremonio, kiun mi ĉiam memoros, estis la kontrolvoko. Estis tradicio de la Usona Submarŝipaj Veteranoj de la 2a Mondmilito fari kontrolvokon de la submarŝipoj perditaj dum la 2a Mondmilito (kaj la Thresher kaj Scorpion). Du submarŝipanoj de aktiva devigo legis la kontrolvokon: unu diris la nomon, kaj la alia voklegis ĝia dispozicion. "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." "Ĉiuj ŝipanoj perdiĝis." Denove kaj denove kaj denove. Po ĉiu dispozicio, alia maristo sonorigis sonorilon, kaj du el la edzinoj de la veteranoj elprenis modela submarŝipo el aro de ili videbla sur tablo, ĝis estis ne plu.

Klaku sur iuj el la ligiloj sube por vidi foton de la ŝipo kaj por legi plu.


USS SEA LION (SS-195)USS S-36 (SS141)
USS S-26 (SS131)USS SHARK I (SS-174)
USS PERCH (SS-176)USS S-27 (SS132)
USS GRUNION (SS-216)USS S-39 (SS-144)
USS ARGONAUT(SS-166)USS AMBERJACK (SS-219)
USS GRAMPUS (SS-207)USS TRITON (SS-201)
USS PICKEREL (SS-177)USS GRENADIER (SS-210)
USS RUNNER (SS-275)USS R-12 (SS-89)
USS POMPANO (SS-181)USS GRAYLING (SS-209)
USS CISCO (SS-290)USS S-44 (SS-155)
USS WAHOO (SS-238)USS DORADO (SS-248)
USS CORVINA (SS-226)USS SCULPIN (SS-191)
USS CAPELIN (SS-289)USS SCORPION (SS-278)
USS GRAYBACK (SS-208)USS TROUT (SS-202)
USS TULLIBEE (SS-284)USS GUDGEON (SS-211)
USS HERRING (SS-233)USS GOLET (SS-361)
USS S-28 (SS-133)USS ROBALO (SS-273)
USS FLIER (SS-250)USS HARDER (SS-257)
USS SEAWOLF (SS-197)USS ESCOLAR (SS-294)
USS DARTER (SS-227)USS SHARK II (SS-314)
USS TANG (SS-306)USS ALBACORE (SS-218)
USS GROWLER (SS-215)USS SCAMP (SS-277)
USS SWORDFISH (SS-193)USS BARBEL (SS-316)
USS KETE (SS-369)USS TRIGGER (SS-237)
USS SNOOK (SS-279)USS LAGARTO (SS-371)
USS BONEFISH (SS-223)USS BULLHEAD (SS332)


Oni povas ankaŭ legi pri the USS Thresher aŭ la USS Scorpion (ambaŭ angle); Mi tre rekomendi "La Silenta Milito: La Fridmilita Batalo Sub la Maro Sea " de John P. Craven (ankaŭ angle), kiu havas nitan rakonton de la provo trovi la Scorpion kaj eltrovi tion, kio okazis al ŝi.

Sed mi devias. La plej profunda momento venis post ĉi tiu kontrolvoko, kiam la parolantoj komencis paroli pri memorado. Ĉi tiu estis tre grava al ili, eĉ urĝa.

Subite frapis min: kio se estas neniu postvivo? Mi volas diri -- temas ĉiu pri kredo, ĉu ne? Estas neniu pruvo, nur (je pli bone) anekdotoj. Kio se, kiam oni mortiĝas, oni ĵus mortiĝas, kaj estas nenio plu? Kaj la memorio iĝis tiom pli profunda kaj kritika: ĉiu tiuj viroj, "je eterne patrolado", kaj ĉiuj el la aliaj kiuj revenis kaj forpasis poste -- ĉi tiu memorio estis ilia eterno.

Do, se oni ŝnuriĝis en iri al unu el ĉi tiuj aferoj, ne grumblu aŭ ĝenu. Aŭskultu. Atentu. Komprenu la rakontojn rakontintajn. Se iuj ajn nomo estas dirita, reflustru ĝin. Kiel legiĝas sur la pagxaro de la veteranoj: "viro ne estas morta ĝis li estas forgesita".