Nu, rigardu ĉi tiun novaĵon (angle) de Yahoo Novaĵoj:
La perspektivo de NASA por la estoneco vokas al la homaro fosi la kalkanojn en la lunon kiom frue tiom 2015 kaj ne pli poste ol 2020.Jes! La artikolo diris pri multon de nova teknologio kiun oni devos evolui. Unu el la aĵoj kiuj ĉiam mirigis min estis la nivelo de teknologio kiun ni havis kiam ni venis tien dum la unua fojo - iu diris al mi ke la komputiloj estis egalaj al la TRS-80. Mia patro havis unu el tiaj tipoj de komputilioj en sia oficejo. Li decidis ne elspezi la kroman elspezon de havi diskilon kaj havis kasedilon (bendan). Por savi datenojn, oni devis premi "ludu" kaj "enskribu" je la sama tempo. Jes. Vere. Mi memoris la scenon en "Apollo 13", kiam la scientistoj surteraj furioze prilaboris siajn glitkalkulilojn por rekalkuli informon por la astronaŭtoj malfacilaĵitaj enkosmaj. Glitkalkuliloj. Kaj ĝi funkciis.
Bob Park, scientisto kiu skribas vere bonan (kaj vere denuncegan) semajne resumon de pri-sciencaj novaĵoj, ne ŝatas la ideon de homantaj misioj al Mars kaj mi konkludas ke li varŝajne nek ŝatos ĉi tion. Li ja havas demandon en ke ĝi estas vere plu kost-sparanta, kaj pli sekura, sendi robotojn. Sed mi ankoraŭ kredas ke homoj devus iri, kiom multe tiom tio aldonas al la jam nekredebla elspezo: 1) ĉar mi kredas ke ni devus, kiel specio, forlasi la suna-sistemon kaj esplori (mi estas senespera frenezulo de Star Trek) kaj 2) ĉar ofte estas granda boneco per havi homo ĉi tie. Ni kapeblas intuician tipon de inspiro kio -- mi kredas -- povus krei iom mirigantajn elvtrovojn se ni ne limiĝu de la mallarĝa vid-ranĝo kaj ranĝo de roboto. Ni nur devas iri tien kaj ĉirkaŭrigardi. Eble mi estas senespera.
Mi kredas ke ni atingos tien je proksimune 2022, alĝustante por la kutima registrara pufo kaj daŭro. Se ni konkursu kun alia lando, ni povus atingi ĝin de 2015. (Saluton, ĉinio, ni konkursu?)
Iel ajn: al vi personoj, de iu ajn nacieco, kiu desaltos de la IUSS kaj iros al la luno: excelsior!
No comments:
Post a Comment