1/01/2004

Novan Ligilon

Mi aldonis novan ligilon al la listo de Esperantaj taglibroj sur la paĝo: la Blogaĵoj de Periskope sur Ğangalo, la blogo de Goncalo Neves (por pli malnovaj afiŝaĵoj, rigardu ĉi tie).

Plu pri Provizoj kaj Helpo por Bam

Mi trovis paĝon por "Karitadatento", kiu donas bonan gvido por ĉiuj kiuj interesiĝas pri bonaj metodoj por helpi la homoj de Bam, Irano. Sur ĝia paĝo, "La plej bona metodo por helpi kun la Tertrema Krizo de Irano", ĝi listas bonaj karitadoj (la paĝo estas anglalingva). La du kriterioj per kiuj ĝi nomiĝas karitadon "bona" estas:
  • Karitado elspezu minimune 60% de ĝia buĝeto en servuoj programaj.
  • Karitadoj elspezu ne plu ol USD $35 por kreskigi USD $100.
La paĝo ankaŭ faras la tre gravan punkton: estas neleĝa por usonoj sendi monon aŭ provizojn direkte al Irano laŭ sankcioj. Do, se vi volas helpi, la plej bona metodo estas por apogi bonan karitadon.

Plu novaĵoj el Bam

Nun ŝajnas ke plu ol duone de Bam estas mortita -- en urbo de 80,000, oni timas ke plu ol 50,000 mortiĝis per la tertremo pasintan semajnon. La tertremo meziĝis sub la urbo mem kaj destruis 80 - 90% de la kotbrik-konstruitaj domoj.

Mirinde, oni trovis homojn sub la rubo: Moudjra Ozargan post kvin tagoj (angla ligilo) kaj Yadollah Saadat post ses (angla ligilo). Ċi tiu estas bonega novaĵo, sed mi zorgas -- sed ne surpriziĝita -- pri eto de novaĵo en unu el la artikoloj:
Loĝantoj de la sudokcidenta urbo de Bam pligrande imputis la estrecon ĵaudon por malbona disdonado de faciliĝaj provizoj. Mankoj estis pli malboniĝis per alfluo de homoj de eksteraj vilaĝoj trafis per la tertremo.

"Unu semajno pasiĝis, kaj mi ankoraŭ havas nenion -- nur iomete da manĝaĵo," diris Mohammmed Ali Ghaemi, 52, kiu fosis la korpojn de sia du filinoj el la rubo. "Homoj de vilaĝoj alvenas ĉi tie kaj portas ĉion hejmen." Li kulpigis la estraco por esti "tre malforta."

Mi imagas, ankaŭ, ke oni forkondukas multe da provizo por vendi aliloke. Kiam mi mencis la tertremo al James kaj esprimis ke mi volis iel helpi, li remarkis pri la korupteco de la Ruĝa Kruĉaro en la regiono kaj ĝiaj kontantaj ligoj al teroristaj organizoj. Mi serĉis artikolojn pri ĉi tiu temo sed, anstataŭ, trovis ĉi tiun blogo (anglalingva) pri Irano, la tertremo, vivo post la tertremo, kaj faciliĝaj agenturoj kiuj helpas:
Irana Vereco
Normale, mi singardas kiam mi aŭdas (aŭ vidas) la vorton "Vereco". Sed la blogo estas profunde skribita. Bonvolu ekrigardi!

Feliĉan Novjaron

La pafado vekis min.

Mi decidis dormi tra la nova jaro -- mi estas for de mia hejmo en Ohio-ŝtato, kie estas miaj gepatroj kaj geamikoj kaj la ferio ne estas grava al mi sen ili. Do, ĉirkaŭ 2100 aŭ 2200, mi enlitigis min kaj rapide falis en profundan dormon.

Subite, mi vekis. Estis ligaĵo de krakoj en la nokto, neforaj de mia domo. Iu pafis tion, kiu sonis al mi kiel 9mm. Tiam denove, nur ĉi tiam de malsama direkto kaj plu fora, kun plu profunda sono -- kiel .45. "Kio okazas?" Mi lace pensis.

Plu da pafado. Sonis kiel milito ekstere -- pafoj sonis en la tuta urbo. Mi estis ĉirkaŭita per pafado. Mi ekrigardis al mia horloĝo por marki la tempon, nur en la okazo ke mi devus fari raporton al la policio. Noktmezo.

Noktmezo!

Mi forgesis ke mi nun loĝas en la Sudo. La urbanto pafadis la nokton por feri la Novjaron. En Columbus, oni kutime -- ĉi tie aŭ tie -- pafis unue aŭ due. En Norfolko, sonis kiel batalo.

Ğis nun, mi vidis neniujn artikolojn pri homoj vunditaj per falantaj buletoj -- mi esperas, ke la feriistoj memoris pafi en la terenon.

12/28/2003

Plu da korrompaĵo en Irano

Mi legis iun tre malĝajan en la novaĵoj hodiaŭ per la Kuniĝita Gazetaro:
"Ĉi tiu estas la Apokalipso. Estas nenio krom detruegado kaj rubo," Mohammad Karimi, trijardekulo, diris ĉe la enterigejo, al kie li alportis la korpojn de siaj edzino kaj kvar-jara filino.

"Pasintan nokton antaŭ ŝi iris al la lito ŝi faris por mi desegnon kaj kisis min kvarfoje," Li diris pri sia filino, Nazenine, kies korpon li tenis en la brakoj. "Kiam mi demandis, 'kial kvar kusoj?' ŝi diris, 'Eble mi ne vidos vin denove, Paĉjo,'" Karimi rakontis al KG fotografisto, kiam larmoj fluis malsupren sur la vizaĝo.