4/16/2002

En Norfolko

Mi nun estas en Norfolko, en kasernĉambro kun unu alia virino. Ŝi estas agrabla, kaj la bazo ankaŭ estas tre agrabla -- belaj arboj kaj stratetoj. Mi atendis lerni ĉu mi estos flugita al mia ŝipo, aŭ ĉu mi atendos ĉi tie ĝis ŝi revenos. Miaj gepatroj aŭtoveturis kun mi al ĉi tie (ni vizitis Avinjon, kiu loĝas en Virginia-ŝtato) kaj helpis min en mia komenco. Mi estas tiel bonŝanca ke mi ilin havas.

Dum ni veturis ĉi tien, mi aŭdis per radio rekonton pri politikaro en Washington -- mi ne memoris, kion la homoj protestis, sed mi havis la ideon: usonanoj ankaŭ bezonas Haĝ-on. Unu foje en niaj vivoj, se ni estas fizike ebla, ni iru al Washington-urbon kaj protestis ion.