1/28/2004

Kial mi havas la plej neta panjo

Jen estas pli multe ekzemploj de la laboro de mia patrino.

Marmoriĝita paperoSuminagashi papero
'g' sur la skribtabuloPanjo kun oraj literoj kaj nazoBindaĵo de la tipo 'Preston'
Logotipo por la Belskribada Gildo de KolumbusoAngla kalemburo en la skribmano 'libromano'

Ĉu maŝinkodo kaj lingvo estas samaj?

Per Bradipo, mi trovis interesantan artikolon pri Esperanto kaj Volapük kiel mezaj fazoj inter "naturaj" lingvoj kaj maŝinkodoj kiel Python, C++, Javascript, ktp.

La artikolo faras direktan kunligon inter homaj lingvoj kaj maŝinaj lingvoj:
Malnovaj kodoj pruvite ekzistas ekde ĉirkaŭ 7000 jaroj kaj ankaŭ estas nomataj "naturaj lingvoj" aŭ "homaj lingvoj". Al ili apartenas ĉiuj lingvoj, per kiuj sociaj superaj unuoj kiel religioj, ideologioj kaj nacioj savis kaj savas sian koherecon en scioplena tempo. Ĉiun tagon ili manifestiĝas sur afiŝoj, en lernolibroj kaj sur retpaĝoj, resonas en laringoj kaj en la spaco inter la homaj vizaĝaj facoj, la "interfaco" de la malnovaj kodoj.

Laŭ komunikil-historia perspektivo, kiun interesas lingve parencaj kodoj, ni en la jaro 2003 tamen troviĝas jam meze en nova evoluondo de la signosistemoj. Ties dinamiko estas apenaŭ komprenebla por la plejmulto de la nuntempaj homoj, ĉar ĝi apenaŭ tuŝas la leĝojn de kulturgu natur-evoluo, kiujn ni taksis konataj. Temas pri la t.n. programlingvoj, kiuj ĉi tie estas nomataj novaj kodoj.
La punkto de la artikolo ŝajnas esti: en la sukceso de Esperanto kiel la unua organizita kaj direktita "malfermita fonta" lingvo estas grava leciono por la kunlaboranta klopodo kreii maŝinkodojn. Fakte, D-ro Zamenhof enhavis la sekvantan en sia eldonoj pri Esperanto:
Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.
Sed mi ne jesas al la ideo, ke maŝinlingvoj kiel C++, ktp, estas la direktaj antaŭajxoj de "naturaj" lingvoj. En lia artikolo, la aŭtoro, Leo FINDEISEN, skribas:
...Zamenhof ekde 1905 meritas la premion "Ora Nica" en la kategorio "plej sukcesa rekodado de malnovaj kodoj ekde la historia Pentekosto".
Per tio, li skribrilatas al la libro Neĝa Kraŝo (angle, Snow Crash), de Neal STEPHENSON, kiu temas pri lingvo kaj -- aparte -- unu lingvo, la pralingvo, per tiu oni povas "programi" la homan menson.

En la rakonto, la pralingvo (la sumeria) estas sciita, ne lernita, ĉar ĝi estas produkto de "profundaj struktoroj" en la cerbo, kaj specife la lingvo estas produktita per lingva viroso kiu enloĝas en tiuj profundaj struktoroj -- plu profundaj ol la pensanta parto de la cerbo. Tiuj, kiuj komprenis la funkciado de la lingvo povis "programi" la mensojn de aliaj homoj -- ambaŭ por bonaj kialoj (programi iun kiel baki panon, ekzemple) aŭ por malbonaj kialoj ("fuŝkontaktigi" la cerbon kaj igi iun al malsaneco kaj morto). Por gvardi sian popolon, la lingva sorĉisto de Sumero, Enki, kreas lingvan "ensorĉon" (novan viroson) kiu frapis la kunligo inter ĉi tiuj strukturoj kaj la pensantaj partoj de la cerboj: Babelo okazis, la komenco de lernitaj, ĉiam-ŝanĝantaj lingvojn, kiuj -- ĉar ili loĝis en la plialtaj, "pensantaj" partoj de la cerbo -- estis plu rezistaj al lingvaj virosoj. En Neĝa Kraŝo, Stephenson priskiribas Pentakoston kiel klopodo rekreii pralingvon por reebli la programadon de la homa menso (la Pentakosta "multlingve parolado" estis neniom plu ol la sumera lingvo).

Do, ĉi tie (en la libro), la pralingvo estas kiel maŝinkodo -- ĝi estas kielo por programi homoj en (eksterordinare bona) laboro de fikcio. Sed mi ne kredas ke oni povas fari la kunligon inter naturaj lingvoj kaj maŝinlingvoj ekster kiel analogeco en la reala mondo.

La artikolo tamen estas tre interesanta, kaj mi tre sugestas ke vi legas ĝin. Kaj ankaŭ ekvidu la paĝaron de Bradipo. Mi tre ĝuas la rakonton pri la tatuaĵo. :)

1/27/2004

Strataj Anguloj

Lastatempe en Kolumbuso, ni havis malgrandan paradon de publika desegno nomiĝita "Strataj Anguloj" (aŭ, por la angla kalemburo, "Street CORNers"--"Corn" estas "maizo" angle). La organazantoj de la parado volis, ke ĝi estu kiel tio en Ŝikago, "Bovinoj Paradante (mi skribis pri multaj paradoj en multaj urboj ĉi tie). Bedaŭrinde, la intereso neniam kreskis grande en Kolumbuso por la projekto. Oni publikis unu aŭ du rakontojn pri la parado, sed neniu fake kreis paĝaron por ĝin aŭ skribis artikolon pri la tuta parado. Ĉar mia patrino faris maizorelon (vidu suben) por la okazo, mi trovis tiom multe de bildoj kiom mi povis trovi kaj nun prezentas ilin ĉi tie por via ĝuo.

Maiz-aiko"Maiz-aiko", de Julie WEIN-STOVER.

Ĉi tiu desegnaĵo estis farita per plu ol 3000 pecoj de keramika tajlo fabrikitaj per la mano.

--
Ŝupinĉila Maizo"Ŝupinĉila Maizo", de Judy ANDERSON

Subtenita de DSW, ŝu-fabrikejo.

--
Maizo de Industria FortoMaizo de Industria Forto, de Judy KESSLER




"La Mankata Orelo de Van Gogh", de Judy ANDERSON

Unu el miaj plej preferataj.

La Mankata Orelo de Van Gogh
--
"Kovritaj al Oreloj per Desegno", de la Desegnistoj de la "Studios on High"

Ĉi tiu orelo estis ŝtelita kaj plutempe retrovita, ĉenigita al rubujo.

Kovritaj al Oreloj per Desegno
--
Ohio - La Ordinara Ĉasado de Bona Vivo, de Ann WOODS

Mia patrino faras ĝin! Vidu suben por detaloj de la skulpturo. Ŝi farbigis ĝin per farboj por signopentristoj.

Ohio - La Ordinara Ĉasado de Bona Vivo

----


Detaloj de la laboro de mia patrino:


Flanka Detalo Front Detalo Kapa Detalo Flanka Detalo


Ĉirkaŭretade por ĉi tiu artikolo, mi trovas alian amuzantan (kaj anglan) paĝaron: Bats Incredible. Ferigi la urbon Cincinnati kaj ĝia amo por bazopilkludi, Bats Incredible estas parado de frapiloj por bazopilkludo. Ekiru ĝin.

1/26/2004

Taglibro de marveturanta maristo

Mi trovis ĉi tiun anglan paĝaron: Taglibro de marveturanta maristo, kaj ĝi temas pri la vivo de STG1 Patrick Long sur la USS Porter. Mi konas ĉi tiun ulon, iomete. Tio estas, li estis sur la USS McFaul antaŭ ol mi alvenis tien, kaj la ŝiparo kiu estis sur la McFaul kiam mi alvenis konis lin. Se vi povas legi la anglan, mi esperas ke vi ĝuos la rakonton.

Nova ligilo

Mi aldonis novan ligilon al my "ŝatitaj blogoj" listo: eta.ruĝa.boato estas la anglalingva blogo de Anna PICKARD, kaj ŝi skribas tre amizante. Mi trovas la paĝaro tra la Kvara Jare Retblog-aljuĝo (La Blogetoj) kaj tre ĝuas ĝin; se vi legas la anglan, ekvidu la paĝaro de Anna, mi kredas ke ĝi ŝatas al vi.

Mi devas diri, tamen, ke mi iomete elreviĝis per la paĝaro de "Blogetoj". Mi nomumis "Inferon en Mankorbo por aljuĝaĵo sed ĝi ne estas finanto. Dum la sekvanta jaro, mi kampajnos por ĝia enhavo.

Pardonu al mi la negrafikeco

Mi havas problemojn kun la provizanto en kies servilo mi formetas miajn grafikojn. Iufoje, la sistemo funkcias, sed lastatempe la programo, kiu servas la bildojn, rompiĝas. Mi sendis mesaĝon pri la problemo kaj se la problemo ne estas riparita post paro de tagoj, mi movos miajn grafikojn al alia loko.

1/25/2004

Rulrajdo, dua parto

Mi devus esti koninta ke la tago iros malbone kiam mi falis sur la varfo. Matene, mi paŝetis kaj truigis la genuojn de mia pantalono (kaj ankaŭ truigis miajn proprajn genuojn). Mi pensis, la resto de la tago iros malbonege kaj ho, mi veris. Je tiu tago, ni farus kontrolon por konservado en la sonar-kupolo: ni malplenigu la kupolon, ĉirkaŭigu aeron tra la kupolo, kaj replenigu ĝin per freŝa akvo. Sed nenio okazis rekte: ni bezonis du sistemojn de malforta premo, sed ĉiuj tri de niaj sistemoj malfunkciis. Neniuj de niaj metraj indikoj estis rektaj per la konservada karto. Finfine, ni haltis la kontrolon kaj replenigis la kupolon. Kontrolo kiu devus daŭrigi 8 horojn daŭrigis 10, kaj ni ne povis finigi la kontrolon. Damninde. Estis tiom frustranta, kaj mi ĉiam sentis ke mi ŝuldas por la problemoj (sed mi sciis, ke ĉi tio ne estis vera) -- mi sentis nekompetenta. Mi ne volis forlasi kaj veni hejmen por teni forpermeson. Sed la personoj ankoraŭ sur la ŝipo eblos fari la kontrolon ĵus bele. Eble pli bone, ol se mi estis tie, sajh.

Nun la alta parto de la rulrajdo: mi ricevis mesaĝon de kompanio, kiu konstruas nian flagon batalan. La flago, kiun mi kaj alia ŝipano desegnis, estis kompleta. Mi aŭtoveturis al la kompanio kaj kolektis ĝin, tiam portis ĝin al la ŝipo. La signalhomoj (kiuj konservas la flagojn de la ŝipo) amis ĝin, kaj ankaŭ impresiĝis la estroĉefo, la dua komandanto, kaj tiam la kapitano vidis ĝin kaj ankaŭ estis tre, tre plaĉita. Li manprenis min kaj diris al mi ke mi mendu alian.

Tiam, ĵaudon, mi iris al nia adoptita lernejo, Elementa Instruejo de Tidewater Park, kaj helpis dum la kunveno de la scienca klubo. Ni faris kolojdon (el maiza apreturo kaj akvo), kiu estas substanco kiu eksponas propraĵojn de fluidaĵoj kaj solidoj. La infanoj estis preskaŭ nekontroleblaj, sed ili havis multon de amuzo. Mi renkontis instruiston, kies klaso desegnos eksperimenton kiun mi faros kiam ni marveturos. Mi e-poŝtigos la rezultojn al la klaso, do ili povos traki kaj analizi la rezultojn tra la mondo (kie ajn ni veturos).

Kaj tiam mi aŭtoveturis hejmen vendredon kaj nun estas kun amikoj. Do, la semajno ne finis malbone, eĉ kvankam ĝi komencis malbonege. Kaj mi ankoraŭ volas esti en la Mararmeo.