9/27/2003

Mi amas Usonon

Ĉi tiu estas ankoraŭ alia kialo kial mi do amas mian landon: La Relpafila Blogo de Jason. La paĝaro estas anglalingva, kaj ankaŭ la ligoj (multa informo pri konstrui la propran relpafilon). Dankon al Boing Boing: Katalogo de Mirindaj Aferoj (ankaŭ anglalinva).

Ĉiuj paradante

En 1999, Chicago-urbo komencis la parado de aĵoj kun ĝia projekto "Bovinoj Paradante". Subite, ĉiu urbo volis grandajn skulpturojn apud ĉiu angulo de ĉiu strato. Observu do, mi ne kredas ke ĉi tiu estas malbona ideo. Mi nur volas diri, ke gxis 1999 estas tre multaj de ĉi tiuj artaj projektoj estinte en multaj urboj (vidu suben por malgranda listo).

Columbus, OH -- mia hejmurbo-- volas partopreni kun parado de grandega majzo. Ĝi jam havas grandan majzan skulpturon, sed la nuna ideo estas por havi grandajn fibroglasajn majz-oreljn starante ĉie tra la urbo. Hodiaŭ mi ricevis bonegan novaĵon: mia patrino (maldekstre), kiu estas kaligrafisto kaj kiu almetis desegnon por unu el la skulpturojn, lernis ke neniu alia ol La Columbus-a Ekspedi (loka ĵurnalo) volas monsubteni ŝia desegno. La "orelo" de majzo estos kovrita per la citoj de famaj Ohio-aj personoj, ĉiuj faritaj per kaligrafio. La ĵurnalo selektis ĝin ĉar ĝi uzas leterojn -- mi supozas, ĉar ĵurnaloj ankaŭ uzas leterojn, eĉ kiam la reala desegno ne estas pri komunikado, sed historio...ho nu, ne gravas. Nur gravas, ke mia patrino faros majzon belegan, tiom amuzanta kiom tiu ŝajnas. Mi estas tre fiera!

Jen listo de la skulptur-projektoj de aliaj urboj:
Marulinoj Paradante - Norfolk, VA
Porkoj Paradante - Seattle, WA
Garolakcipitroj Paradante - Lawrence, KS
Pelikanoj Paradante - Lafayette, LA
Lumturoj Paradante - Portland, ME
Anasoj Paradante - Eugene, OR
Arganoj Paradante - Kearny, NB
Papiloj Paradante - Green Bay, WI
Ĉevaloj Paradante - Rochester, NY

Kaj nature estas mia persona plej ŝatita: Submarŝipoj Paradante - Milford, CT

"Kraketa Krustaco"

Mi vagis al The Truth Laid Bear hodiaŭ kaj trovis ke en la Blogosfera Ekologisistemo, mia paĝo (antaŭe "Multcela Mikro-organismo") nun estas "Kraketa Krustaco". Mi evoluiĝis! Kaj mi estas tre, tre fiera pri James, ĉar li jam estas "Adorebla Ronĝulo"!

Mi estus tradukigi la titlon de "Truth Laid Bear", sed mi ne certas, kiel traduki ĝin. La titlo enhavas kalemburon: estas angla esprimo, "to lay the truth bare" (nudigi la veron), kaj oni elparolas la anglajn vortojn por "nuda" ("bare") kaj "urso" ("bear") same. "Ursigi la veron" sensencas...

Nu, mi ĝisdatigis la ligojn sur mia pago: mi forprenis malnovajn, neĝisdatigitajn pagojn kaj aldonis novaj ligoj:
Karapaco.de, la hejmo de Cezar
La verkoj de Don HARLOW
Bradipo Rigaras Esperantujon
Ĝuu!

9/26/2003

Ĉiuj por bona kaŭzo

Per la paĝo de Chuck SMITH, mi trovis artikolon de Paul MAKEPEACE pri lingva aŭkcio de hejmpaĝoj. Ŝajnas ke ĉe la YAPC ("Yet Another Perl Conference", aŭ "Ankoraŭ Alia PERL-Konferenco"), la proprietuloj de London PM kaj Paris PM (ambaŭ grupoj por uzantoj kaj evoluadantoj de la komputila lingvo "PERL") aŭkciis la lingvo de iliaj hejmpaĝoj por kreskigi monaron por YAS ("Yet Another Society" aŭ "Ankoraŭ Alia Socio"). Laŭ Paul, "Ĉiu supozis ke la angla aŭ la franca venkus, tiel amuze feliĉigus unu parton kaj humiligus alian." Sed li proponis ĝis €700 por ke Esperanto estu la uzita lingvo. Kaj suprize al li, subite proponis aliaj personoj ankaŭ por Esperanto! Fine, per fina propono de €1371, Esperanto venkis.

Kia neta rakonto (kaj kia bona ideo)! Je la tempo de ĉi tiu skribo, la London PM paĝo estas Esperantigita. La Paris PM paĝo ankoraŭ ne. "Baldaŭ", diras Paul.

9/25/2003

Ĉu estas la preĝo, aŭ ĉu estas la peno?

Mi ĵus legis artikolon pri "e-preĝado" en Israelo. Laŭ la rakonto, entreprena firmo en Israelo ricevis preĝojn senditaj per ĉel-telefono, presas ilin per FAX-maŝino apud la Malokcidenta Muro, kaj rabeno apud la muro enmetas ilin inter la ŝtonoj. Do, oni ne eĉ bezoniĝas fakte iri al la Muro por preĝi; oni povas ekskribas preĝon dum la mezo de la laboro kaj alia persono liveras la preĝon al Dio por oni.

Mi ne plu estas ege religiosa, sed mi ne povas decidi mian opinion pri ĉi tiu disvolvo. La tradicio de proparolantoj estas forta en la Katoliko Kirko (kaj mia patrino estas katoliko; mi fakte estas baptita) -- oni povus diri, ke la disvolvo de foraj preĝservoj per ĉeltelefono estas ridebla, sed ja estas longa tradicio por ĉi tiuj servoj (ĵus ne per ĉi tiu nova tekniko). Ekzemple, oni povas doni monon al katolikaj kirkoj aŭ katedraloj, por ke la pastroj ĉi tie diras meson por vi aŭ viaj specifantoj. Multaj kirkoj havas kelkaj preĝ- aŭ proparol-servoj. En kelkaj tradicioj, ne estas ebla, diri direkte al Dio: oni devas havi proparolanton.

Persone, mi kredas ke estas tre grava ne apartigi sin de Dio. Rakontoj konfuziĝas dum ili pasigas de persono ol persono -- mi preferas, havi neniun inter (kaj mi do ne ŝatas la kredon, ke homoj bezonas specialajn proparolantojn). Sed mi ne diraĉas pri la nova servuo de ĉeltelefonitaj preĝoj al la Malokcidenta Muro. Estas iu interesanta -- iu speco de lerta interfaco inter la nova kaj la malnova -- pri la ideo de e-poŝti preĝojn kaj tiam presi ilin por enmeti en la muron. Mi ŝatas la miksaĵo de nevidebla, diĝita informaĵo kaj tuŝebla papero, kaj la ideo pri la rapida tajpado de preĝoj kaj la imagbildo de la lernataj, kapeblaj kaj tre fizika fingroj de rabano presante la paperojn en la muron.