Mi decidis fari la marŝon al Kun Pano denove hodiaŭ kaj ili estis malfermitaj (ŭaŭ!), do mi aĉetis la acidpaston kaj ankaŭ panbulon de la itala ŝokoladpano. Tiomon por iuj deziroj pri redukti karbonhidratojn. Mi ne povas ne fari -- ili estas tiel bongustaj! Mi pagos lundon kiam Devigaj Ekcerzicoj rekomencos. Jes, mi tempege maldiligentis dum la pasintaj du semajnon; mi povas ankoraŭ senti la doloron...
Mi kredas ke mi marŝos almenaŭ du mejlojn sole ĉiun semajnfinon se mi povas. Marŝi sole estas tre bona por pensi -- mi ne scias tion, kio estas pri komputiloj, sed la momenton mi sidis antaŭ iu, ĉiuj kreaj pensoj elflugas de mia kapo. Mi kredas ke estas pro ĉiuj de la distraĵpoj ili donis al mi (Freecell, iu?), konsidere ke kiam oni promenas sole la ĉefa distraĵo estas ne esti surkurita de aŭtomobilistoj.
Mi pensiĝis pri paragrafo en "Fusiloj, Mikroboj, kaj Ŝtalo: la Fatoj de Homaraj Socioj" de Jared Diamond. Ĝi estas en ĉapitro en kiu li klarigas la evolueco de la skribita lingvo, ĝiaj sekvoj, kaj kial skribita lingvoj aŭ evoluis en aŭ estis transportitaj en aliajn lokojn sur la globo pli rapida en kelkaj lokoj ol aliaj. Li skribas:
Inventi skribadan sistemon komenclinie devis esti nekompareble plu malfacila ol prunti aŭ adapti iun. La unuaj skribistoj devis decidi bazajn principiojn kiun ni nune senplue akcepti. Exemple, ili devis kalkuli kiel malkombini kontinuan eldiraĵon en paroladajn elementojn, senkonsidere de ĉu tiuj elementoj estis prenita kiel vortoj, silaboj, aŭ fonemoj. Ili devis lerni rekoni la saman sonon aŭ paroladan elementon tra ĉiuj de niaj normalaj variadoj de parolada volumeno, tonalto, rapido, emfazo, frazgrupado, kaj individuaj idiosinkrazioj de prononcado. Ili devis decidi ke skribanta sistemo devus ignori ĉiun de tia variado. Tiam ili devis elpensi metodojn por figuri sonojn per simboloj.Dum mi promenis, mi havis rekonteton kuranta en mia kapo pri persono, kiu iros antaŭen en la tempo por instrui antaŭkleran socion pri skribado. Estis tre kial la sceno en "Klano de la Kavernurso" en kiu Creb instruas Ayla pri la abstrakta pensado bezonata por nombri objektojn. Oni devus ebli pensanti pri afero ne kiel senmetafora individualo, sed kiel abstrakta elemento -- "kvar arboj" estas tre malfacila koncepto por majstrigi de iu kiu pensas pri ĉiu arbo kiel unika individuo kaj kiu ne kutimas pensadi pri unika individuo kiel unu arbo de multaj de arboj. Tamen, en mia rekonteto, la karakuro havis veram problemon por instrui la personon ke en la skribado, oni eksedzigas la sono de vorto de la emocio aŭ esprimo de la persono kiu diras ĝin. Oni devas fari ĉi tion, ĉar alie aferoj iĝas tro damninda komplika. Sed la indiĝeno koncernis pri la perdo de la situacio tiel prezentita. Kiel povus oni skribi, ekzemple, kion iu dirus krom se oni ankaŭ subskribus kiel ili dirus ĝin? De ĉiuje, ĝi pensigis min pri ridenjoj.
Ŝajnas al mi -- kaj ĉi tio estas nur hipotezo -- ke la unuaj ekzemploj de skribado estis faritaj por kontadaj aŭ komercaj aferoj. Estis egale se iu estis malfaĉila kun oni kiam li pagis onin por fojno -- Estis nur grave ke oni havis x pluajn monerojn ol oni havis antaŭe, kaj x malpluajn pakegojn da fojno. Je tempe kiam homoj komencis skribi rekontojn -- en kiuj iĝas tre grava kiu homoj sentas sin ankaŭe kion vi diras -- la skribita lingvo estis solidigita kaj normigita al la punkto al kiu estis neebla meti literojn aŭ signojn enen por komuniki aferojn kiel tonalto, rapido, emocio, kaj tiel plu. Ni do havas metodojn por komuniki emfazon, tamen -- kiel mia uzado de la kursivo ĉi tie, aŭ per mixaĵo de kursivo kaj ĈIUJ MAJUSKLOJ, kiu estas tiel asocita kun volumeno tiel KIAM HOMOJ TAJPAS EN ĈIUJ MAJUSKLOJ KE APERAS KE ILI KRIEGAS. Kiel ĉu estus eble elpensi ensemblon de signoj, kiel vokalmodifoj aŭ supersignoj, kiuj ankaŭ komunikas emocion? Sed ŝajnas al mi ke homoj faras ĉi tion sen aldonaj simboloj; ili uzas ridenjojn. :)
E-poŝtoj kaj aliaj modoj de komunikado sur la Reto estas tiel tuja, neformala, kaj tiel vertempe, ke homoj efektive komencas evolui simbolojn kiuj komunikas emocion. Certe, ili estas limititaj, sed mi opinias ke estas tre interese, ke estas okazanta. Estas certe bezonas multe malpli klopodon ol kunmeti frazojn kiuj uzas nuancon por komuniki tion, kion sentis homo -- ne nur ĉi tio, sed estas malpli facile por miskompreni ke iu feliĉas kiam oni vidas la ridenjon. Ankaŭe, homoj kiu ne parolas la lingvo havas pli feliĉan tempon por kompreni tion, kio oni sentis. Kaj kvankam mi tre ŝatas nuancon, mi opinias ke tio estas vere bona .
Dum mi ĉirkaŭvagis pensi pri tiujn aferojn, mi preterpasis Subway sandviĉbutiko. Ili ankoraŭ havis iliajn viktorianajn desegnaĵon sur la muro, multe de kiu montras pneŭmatikajn subvojan sistemojn. Do kial kompleta nekonsekvencaĵo de tio pri kio mi estis parolinta, ĉi tie estas bona ligo al la historio de la Beaĉ Pneŭmatika Transiro (en Nov-Jorko): http://www.multimania.com/fdelaitre/Beach.htm. Amuzigu vin!