2/16/2002

Nu, ĉi tio povis pli bone farti…
Mi prenis la hodiaŭan tagon de devo por amiko de mia amiko, por ke ili du povus iri kune al Disneyland. En ŝia loko mi estis la pliaĝa rekrutito (signife: estranta) dum “farboj de mateno” (la levo de la flago) kaj mi aĉigas la tutan aferon – antaŭtempe, oni devis kuniga la ligŝnuro de la normala flago (por feriotagoj estas multe pri granda flago, la “feria standardo”) al specifaj truaĵoj sur la hisilo, kaj la feria standardo al aliaj specifaj truaĵoj. Sed nun, oni faris novan ligŝnuron por la normala flago, kaj ĝi nun hokiĝis al la truaĵoj de la feria standardo. Kaj mi ne sciis ĉi tion, do kiam ni tiris la flagon al la supro de la flagpoluso, ni devis subtiri ĝin subsuben kaj korekti la hokanton.

Kiel embarasanta – kaj kia metodo por komenci mian naskiĝtagon!

Mi sciis ke li estas ĉi tion dironte
En sia 15-an de februaro komentaro, James Randi havis ĉi tion por diri pri la efiko de psikaj povoj en la mondo:
Estas grava fakto ĉi tie kiu diras laŭte pri la valideco de paranormala povo. Jen ĉi tiu: se iu ajn de tiuj ĉi povoj efektive ekzistus, la tuta naturo de scienco, nia vidaĵo de la kielo per kiu la mondo faras, homa percepto kaj bon-estaĵo, la tiaj reguloj de la universo kiel ni scias ĝin, estus draste ŝanĝitaj ĝis nun. Tiu ĉi kulero-fleksanta sensencaĵo komencis ĉirkaŭ 1965, kaj dum la 37 jaroj ekde, kaŭze de ĉi tiu stulta “miraklo”, ne unu fakto pri la mondo estas ŝanĝita, ne eĉ nur iomete. Pensu pri tio. Iu ajn alia nova eltrovo aŭ nova fenomono preskaŭ tuj ŝanĝas la mondon, drame. La elektronika splito, penicilino, kosmovojaĝado, la Interreto, televido – ĉiuj alportis universalajn ŝanĝojn al ĉiu parto de la Tero. Sed ne unu paranormala mirindo estas farita ĉi tion, eĉe proviĝis reala! Parapsikologio estas la sola scienco rekonita de la Usona Asocio por la Progresigo de Scienco (AAAS) kiu neniam havis ripeteblan eksperimenton, nek provitan postulon. La sola scienco.
Mi kredas, ĉi tio estas tre sagaca oberservo, speciale por homoj kiu kredas en la paranormalo. Ĉu ĉi tiuj aferoj vere ekzistas, kial neniu de ili aktuale ŝanĝis ion ajn?

Mi ne sciis, ke la Olimpioj estas komedio
Dankojn al Ev por selekti la blogon b-may ĉe la Olimpioj kiel notinda blogo – mirindplena materialo kaj tre, tre komika.

2/15/2002

TackleberryMia perfekta amanto
Mi decidis ke mi volas edzigi maaton-de-kanonisto. Estus kiel edzigi Tackleberry. Se mi ĵus povus trovi maaton-de-kanonisto kiu pensas simile al Terry Pratchett, mi estus en ĉielo.

Tio neniam okazos, sed iam mi devas songi.

Ĉiujn por Manĝo
Mi ĵus finis legi la libron “Malgranda Ŝipo, Granda Milito”. Bonega libro! Ĝi estas la rekonto de la USS Abercrombie, “DE” (Eskorto de Destrojero – hodiaŭ ili nomiĝas “fregatoj”) en la 2-an Mondmilito, ekde kiam ŝia kilo estas submetita ĝis la fino de la milito. Mi ŝatas la libron ĉar ĝi priskribas ne nur la batalojn, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la ŝipanaro. Estas multe da rekontoj pri manĝaĵoj – temo apuda kaj kara al mia koro.
La metiejo de ĉarpentado havis tian sekuran kaŝantan lokon por la biero ke neniu serĉo aŭ inspekto iam ajn trovis ĝin. Sub la ferdeko de la metiejo estis malprofunda spaco kiu en pinĉo povis teni plurajn kestojn da biero. La sola aliro al ĝi estis tra ovalformita plato sekurita per dudek sep boltoj. Neniu serĉgrupo iam havis la paciencon por formovi ĉiujn tiujn boltojn, kaj estis supozita ke nek havis la C & R [Ĉarpentado kaj Reparo] bando. La supozeco eraris. Je varmegan nokton ankorite ujo da biero, tuje malvarmigita per ekblovo de CO2 fajrestingilo, estis plu ol sufiĉe rekompenco por la formovo de malmulto de boltoj.

Steve Stephens, la granda, silenta maato de ĉarpentisto, kontribuis per malsama metodo. Li faris grandan kafpoton. Tri pulvujoj por la kvin-cola municio estis konvene tranĉitaj kaj kune fiksitaj por la poto ĝi mem. Iom fajrbriko el la kaldronejo kaj longo de volframa drato el la radiokabano kompletigis la elementon de varmigado; iom kupra tubilo el la motorĉambro portis la boligantan akvon supren al la kafo; iomete da borado kaj igado estis farita en la metiejo de maŝinado; kejlo, kaj potkovro por malfermigi kaj fermigi la supro. La kafpoto estis verko de arto.

George Ferroni lernis utili la vaporgladilo en la lesivejo kiel rostilo, kaj Gruhn havis varmplaton. Rezultante viro povis akiri sandviĉojn, kafon, enladigitan frukton, lardon, kaj eĉ malvarman bieron je preskaŭ iun ajn horon, se li konis la ĝustajn homojn malantaŭen.

Foje, iu diris al mi, “se via ŝipdepartemento havas kafaĵejon…” kaj mi diris, “ĝi havos kafeĵejon.” La persono diris, “iom departmentoj ne havas kafaĵejojn,” kaj mi respondis, “ne, vi ne komprenas: mia ŝipdepartmento havos kafaĵejon.”

Mi memoros la ideon pri pulvujoj…

2/14/2002

Valentine’s Day, Shmalentine’s Day
Jes, mi estas soleca, amariĝita maljunulino, do honore de la hodiaŭa ferio, mi prezentas ĉi tiun liston de ligoj:

Gvidilo de la Tago de S-ta Valentino por Cinikuloj
Masakro de la Tago de S-ta Valentino
Polico de Chicago: Murdeca Registro
FBI: Dosieroj “Masakro de la Tago de S-ta Valentino”
Koroj de Kontraŭ-Tago de S-ta Valentino
Solecaj Koroj Amas Kandon
…post longa daŭro
Mi komencis novan klason dum la lasta semajno; mi nun lernas la operacion de la diversaj sonar-sistemoj en mia ŝipo. Kaj nature, la klaso estas klasifikita “sekreta”, do mi ne povas diskuti pri ĝi. Ratojn!

Militŝipo? Kanada?
Mia amiko James sendis al mi ĉi tiun ligon: Kanada Havas Militŝipon? Kiel, por Milito? Mi provas konvinki lin ke li havu blogon propran por liaj ligoj (ili almenaŭ ĉiam estas bonegaj) anstataŭ sendi ilin al mi per e-poŝto; espere mi baldaŭ sukcesos por ke aliaj legantoj ankaŭ povas vidi liajn trovojn.

Kaj intereste, ni havas kanadajn mararmeajn oficerojn ĉi tie ĉe la Kontraŭsubmarŝipa Lernejo de la Floto; ili vizitas por konsulti.

Kaj tio estas la fino por nun – mi devas iri kaj fari diversajn aferojn antaŭ mi iros al ekzercizadon.