4/12/2016

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER
ligilo: paĝo de Ravelry (angle)
[ Angle ]

Per peto de la Sekvanta Generacio, mi laboris ĉi tiun projekton de libro de Louise WALKER nomita (angle) Faux Taxidermy Knits.

Supozoj
Vi havas la libron enmane.

FPS (Funda Principio Supren)
La laboro estas aprezita "internivela", kaj mi opinias ke inter la mult-koloro trikado "Bela Insulo" kaj la fina konstruado, ĉi tio estas sufiĉe ĝusta.

Tajperarojn
La libro enhavas kelkajn tajperarojn kaj kion mi pensas estas probable tajperarojn:

  1. La listo de materialoj inklusivas Usono 11 (8mm) rektajn trikilojn de la grandeco "Usono 11" (8mm). En la "Faloj 'Boucle'" sekcio, la instrukcioj volas ke oni triku uzante trikilojn granditajn "Usono 10" (7mm). Mi faris ĝin kun la trikiloj de grandeco 10 kaj tion mi rekomendas.
  2. "Supra Lupa Peco", vico 56: ĝi devus esti "p20b, k5b, p24a, k5b, p20b."
  3. "Faloj 'Boucle'": post oni akiris 6,5 inĉojn de trikado, oni instruiĝis fari 22 trikmaŝojn kaj metis la ceterajn 23 sur tenilo de maŝoj. Tiu estas la nova vico n-ro 1, sed tiam sekvas instrukcioj por vicoj 2, 4, kaj 5. Ne estas vico n-ro 3. Mi rekomendas ke vi simple trikas ĉiujn maŝojn rekte por vico 3.
  4. Tiam, en la sekva sekcio de "Faloj 'Boucle'",  pri la la alia sekcio (de 23 maŝoj), la intrukcioj referencas vicojn 1 tra 4; poste oni direktiĝis ripeti vicojn n-roj 4 kaj 5. Ripetu vicoj 3 kaj 4 anstataŭe.  Faru tion ĝis la tuta peco mezuras 16 inĉojn (ne 8 inĉojn kiel instruita) - esence, ĝis la dua falo havas la saman longecon kiel la unua.
  5. "Orelaj Frontoj", vico 4: ĝi devus esti "p7a, p4c, p7a".
Bazo de la Ĉapelo / Fundo de la Bestnazo
En la "ĉapela bazo" sekcio, pri la 4a temas ke oni "metu 20 maŝojn sur peceto fadena, rek.1, inv.1 trans la ceteraj 6 maŝoj." Poste sur la sekva vico, oni supoze "[triku] super la peceto fadena." Tiu parto konfuzis min ege. Mi opinias ke estus multe pli facile se vi faris tiel.


Unue ne metu 20 trikmaŝojn sur peceto fadena.  Fakte triku 20 maŝojn uzante la peceto teksaĵo kaj certigu ke vi uzas kontrastan koloro kaj teksturon. Lasu longan voston kaj ne ligu ĝin. En la sekva vico, rek.1, inv.1 uzante la origina teksaĵo tra la tuta vojo.  Finu la modelon de la ĉapela bazo.


Triki uzante peceton teksaĵan


Triki tra la peceto fadena
Nun por la "Fundo de la Bestnazo", kaptu la maŝojn ambaŭflanke de la peceto teksaĵo. Louise rekomendas ke oni uzas trikilojn de la grandeco Usona 6 por fari tion, ĉar tio estos pli facila, kaj mi rekomendas tion ankaŭ. Fine, vi havos 20 maŝojn cxiuflanke sur la trikiloj, kaj ili estos iomete malviciĝaj: se vi havas la supron de la ĉapelo alfrontanta for de vi, la supra trikilo havos la plej maldekstran maŝojn (rigardu la bildon en paĝo n-ro 46 por vidi tion, pri kio mi parolas).



Maŝoj kaptitaj
Do nun vi povas tranĉi la peceton fadenan kaj vi havos grandan breĉon en la ĉapelo kiel montras la bildo en paĝo 46.



La breĉo
Turnu la trikpecon por ke la supro estas alfrontanta de vi kaj sekvu la instrukciojn (metas la plej dekstran maŝon dekstran-plej stitch de sur tio, kio nun estas la malsupra trikilo sur la supran trikilon kaj inverse triku la unuajn du maŝojn kune sur la supra trikilo).  Vi finos tiel:



La breĉo kune inverse trikita

Kaj vi povos fini la reston de la modelo kiel indikite.

Lecionoj Lernitaj
La plej granda problemo por mi (kiel altnivela komencanto) krom de la ĉapelo bazo / fundo de bestnaza situacio estis la trikado per "Bela Insulo". Mi uzis la fadenojn devitaj per la modelo, fairtaj de Rowen - plejparte de miksaĵo de kotono kaj Alapaka lano, sed ankaŭ "Boucle", kiu estis brita ŝafa lano. Noto: la fadenoj de Alpako estas mirinda. Tiooooooom mola. Mi ne kutime trikas kun altaj kvalitatoj fadenoj kiel tiuj ĉi. Ili estis multekostaj, sed valorplenaj.

Ĉiuokaze, la teksaĵo ŝatas alkroĉiĝas al ĝi mem. Tial la primara afero pri kio mi lernis estis ke kiam venis la tempo por tordi la fadenoj malantaŭ la laboro, mi devis etendi la laboron plate sur la laboranta trikilo kaj certiĝi ke mi tordis tre loze. La unua peco kiun mi faris estis la ĉapelo / bazo de bestnazo kaj ĉar mi ne tordis loze, la ŝtofo finiĝis streĉita. Mi eblis mildigi ĝin kun blokado por samgrandigi unu orelon kiu finiĝis pli malgrande ol la alia orelo (sed atentu per la gladilo - mi iomete brulis la orelon).

Mi ankoraŭ ne finis la kompletan kapvestaĵon, inklusivite la plenigaĵon. Mi finos cxi tiun aventuron per alia blog-artikolo, kondiĉe se ĝia rezulto estos eduka, kaj mi estas absolute certa ke jes, ĉar mi nur antaŭe trikis unu alia kotonplenajn artikolon (urson) kaj ĝi estis terura. Pluen!




No comments: