2/02/2002

Kiam aferoj pliboniĝos?
Sgt. Stryker diris pri la timo ke la amikaj triboj en Afganistano utilus la usonon por ataki siajn malamikojn – dirante ke ili estas “Talibananoj”. Nun reportas la ĵurnaloj pri ĉi tiu timo pro la supoza misatako de usona sturmotaĉmento. Ni bezonas zorga esti, alie ni nur estos klikoj.

Kaj kio pri tio – kial aliaj popoloj ĉiam ŝajnas kredi, ke usono akceptas elaĉetpostulojn? Kiam ili lernos, ke ni ja ne tiel fari, kaj halti forkapti kaj malutili aliajn homojn? Tiel fari estas malŝparo de tempo, kaj faras nenion krom la doloro de senkulpuloj kaj la malestimo kaj malsimpatio por iliaj kauzoj.

Parolante pri teroristoj, mi scivolas ĉu io okazos je la Superbowl. Mi scias ke la sekureco estos tre hermetika, sed provos iu ion? La libro Nigra Dimanĉo venas en la menso…

Mi estos malabunda iomtempon (nu, pli malabunda ol kutime) – mi ĵus eltrovis ke mi estas rajta por teni la 3-an klasan ekzamenon marte. Tiel mi devas studii. Kaj mi ankaŭ ricevis kopion de “Familiariĝi en Esperanto” (de David K. Jordon -- havebla ĉi tie), do espere mia Esperanto pliboniĝos. Nun studien kaj leterskribaden!

2/01/2002

Tigra farbo de l'animo

Sojourner TruthHodiaŭ estas la komenco de la Monato de Nigra Historio en la usono. Mi honoras la monaton kun transduko de oratoraĵo de Sojourner Truth, fama abolicisto kaj parolanto por la rajtoj de virinoj. Ŝiaj vortoj parolas por si mem.
“Nu, ‘nfanoj, kie estas tiel multe de bruego, devas esti io disordita, mi kredas, inter la Negruloj de la Sudo kaj la virinoj de la Nordo – ĉiuj parolantaj pri rajtoj – la blankaj viroj ŝtopiĝos sufiĉe baldaŭ. Sed pri kio estas ĉio de ĉi tiu parolado?

“Tiu viro tie diras ke virinoj bezonas helpiĝi en kaliŝojn, kaj leviĝi super fosaĵojn, kaj havi la plej bonan lokon ĉie. Neniu helpas min iun ajn plej bonan lokon. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Rigardu min! Rigardu mian brakon! Mi plugis, mi plantis kaj mi amasigis en grenejojn, kaj neniu viro povis min ĉefi. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi povis tiom labori kiom, kaj tiom manĝi kiom viro – kiam mi povis ĝin ricevi – kaj ankaŭ toleri la vipon! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi naskis dek tri infanojn kaj vidis la plej multon de ili venditaj en sklavecon, kaj kiam mi ekkriis kun malĝojo de la patrino, neniu krom Jesuo min aŭdis! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino?

"Tiam oni diras pri tiu ĉi afero en la kapo. Kial oni nomigas ĝin? [ano de la aŭdantaro flustas 'intelekto'] Jen ĝi, kara. Kiel temas intelekto pri la rajtoj de virinoj aŭ la rajtoj de negruloj? Se mia taso ne tenus nur pajnton kaj la via du pajntojn, ĉu vi ne estus avara ne lasi min havi mian etan duonmezurilon plena?

"Tiam tiu malgranda viro nigroportanta tie, li diras ke virinoj ne povas havi tiom da rajtoj kiom viroj ĉar Kristo ne estis virino. El kie venis via Kristo? El kie venis via Kristo? El Dio kaj Virino! Viro havis nenion faritan en Li.

“Se la unua virino farita de Dio estis sufiĉe forta por turni la fundon de la mondo supren tute sola, tiuj ĉi virinoj eblus ĝin returni kaj meti ĝin denove korektflanka. Kaj nun ke ili petas tion fari la viroj devus lasi ilin.

"Dankas al vi por aŭdi min, kaj nun maljuna Sojourner ne havas plu por diskuti."

Mi trovis la anglan tekston je http://www.discover.net/~dansyr/truth.html kaj la bildon je http://www.webcom.com/~duane/truth.html (ankaŭ anglalingve). La esprimo "tigra farbo de l'animo" devenas el "La Fabela Riverboato", verkita de Philip José Farmer (dankon al Marcelo por sugesti tiun libron). Kaj rigardu tiun anglalingvan tekston verkita de Harriet Beecher Stowe (verkisto de “La Kabino de Onklo Tom”) pri Sojourner Truth.

Cxu cxi tiu estas bona okupo, aŭ ne?
Rigardu al ĉi tiu foto -- kaj jen estas alia bonega milita foto: hundeto! Mi amas esti en la milito.

En aliaj novaĵojn…
Vendredon mi finis la tutan 53-C kursaron. Mi nun havas unu restantan klason antaŭ mi foriros. Juna viro foriris hieraŭ al la sama ŝipo, al kiu mi iros, kaj mi demandis al li, demandi al ili al mi skribi. Mi povas apenaŭ kredi ke mi ankaŭ tien iros post nur ses semajnoj.

Malbonajn novaĵojn – ĉu memoras pri la knabo, kiu veturis en aŭto kun la brako kaj mezfingro elstreĉitaj? Li estis ebrie batalanta kun alia studento kaj estis frapita grunden. Nun li estas je la malsanulejo kun kapa damaĝo kaj la alia studento varŝajne iros al milittribunalo. Mi ĵus esperas ke la malsanulo rapide pliboniĝas.

1/27/2002

Kial vi ne informis min ke la vagono estis malantaux la muro?!
"Paca Aktivisto Devas Konfesi Barrett .50 Kalibra Kanelo estas Sufiĉe Ega". Mi amas La Cepon.

Hodiaŭ je la Hungera Projekto mi ricevis supon sur mia ŝuo. Ĝi estis malgranda prezo pagi por bona bona tago: ni nutris 992 homojn. Mi ŝategas labori kun la homoj de la Projekto -- ĉiuj estas interesigaj kaj amindaj por kunlabori. Ili ĉiuj faris bonan laboron hodiaŭ.

Honoro ekmarveturas
USNS Shughart (T-AKR 295)Ĉirkaŭvagante serĉi por la ŝiptipo de ĉi tiu ŝipo, mi trovis ĉi tiujn paĝojn:
La nomiĝo de la USNS Shughart
La nomiĝo de la USNS Gordon
Tiuj ŝipoj estis nomiĝis por Serĝento Unua Klasa Randall D. Shughart kaj Majstra Serĝento Gary I. Gordon, ĉiu mortiĝis dum la Batalo de Mogadishu, Somalia, en 1991 kaj ricevis la Kongresan Medalon de Honoro. Tiu batalo estas la temo de la libro kaj filmo “Nigra Akcipitro Suben”.

USNS Gordon (T-AKR 296)Ili estas helpantaj ŝipoj. Mi estus nomiginta de destrojeroj por ĉi tiuj viroj, sed laŭ la Mararmea Nomiga Sistemo destrojeroj nur nomiĝas por “eminentaj USN/USMC oficeroj kaj rekrutiĝitaj homoj”. Tiam denove, en baza trajnado mi estis demandita pri kiu persono por kiu mi nomigxus novan destrojeron, kaj mi volis nomiĝi ĝin por Joshua Lawrence Chamberlain.

Ret-bablilado
Dankon al Tomás por sendi al mi ĉi tiun esperanta babil-ligon. Se mi povas resti konektita sufiĉe longe, mi estos ĉi tie por babili.

Kaj tiu ligo estas por iuj kiuj bezonas pruvon ke la lun-alterigxoj estis falsitaj -- la vero estas ekstere tie!