6/26/2002

Kien ŝi iris?

Mi scias, mi scias -- tio ĉi estis longa tempo for. Pardonu min, mi petas; mi estis tre okupita. Nu, mi lernis ke mi fakte pasis la 2-an Klasan Ekzamenton -- mi nun estas 2-klasa suboficero! Bedaŭrinde, mi ne havas mian vortaron jemane (ĝi estas sur la ŝipo), do mi ne povas nuntempe skribas multe. Tamen, mi nun loĝas en nova kazerno kaj (evidente) havas ligecon. Surŝipe mi ne povas kunligi al Blogger -- nia "retuloj" sxanĝis la permesecon de kunligi kaj la plejparte da sekurkunligoj ne plu funkcias. Mi esperas ke Blogger baldaŭ permesas la sendecon de novajn ĝisdatojn per e-poŝto!

Mi ricevis e-poŝton dirante al mi ke mia artikolo aperis en "Esperanto USA" -- mi tre ĝojas! Se vi iras ĉi tien por legi mian kompantindan taglibron, mi bonvoligas vin! Pardonu mi petas mian malbonegan Esperanton, sed mi tre esperas, ke mia klopodo ekkorigas vin fari vian propran Esperantan blogon. La mondo bezonas plu da Esperanto paĝoj -- tutan retmondon de Esperanto!

Mi devas skribi al Larry!