11/06/2016

Ramadano

[ angle ]

Ĉi tiu post estas terure malfrue. Sed ĝi estas resaltiganta ĉirkaŭ en mia kranio dum ĉi tiu momento, do mi volis elkraniigi ĝin.

Ĉar mi volis kuraĝigi mian kunlaboranto, kiu estas islama, mi observis Ramadanon kun li. Per "observis", mi volas diri ke mi fastis dum la tago, kaj mi trikis kelkajn ĉapelojn por rifuĝintoj kiel parto de la karitata aspekto. Me ne vizitis la moskeon aŭ faris ajnajn aliajn agadojn. Sed mi venis for kun iuj impresoj:

  1. La manko de manĝoĵo malmojosas.
  2. Kiam oni ne havas manĝaĵon, oni nur pensas pri manĝaĵo. Estas terure malfacile esti produktiva.
  3. Mi ankoraŭ ne povas imagi kiel estus kiam oni ne nur fastus, sed ankaŭ fastus sen la certa scio ke post la sunsupiro, oni povus manĝi. Do, se oni komprenas kiel malproduktive oni estus eĉ kiam oni scias kiam oni manĝos, mi povas nur diveni, kiel eĉ pli malfacile estas esti produktive kiam oni ne scias kiam venos la venonta manĝo.
  4. Multipliku tion per 1000 kiam oni zorgas pri la familio.

La manko de regula aliro al manĝaĵo estas do baro al sukceso - ambaŭ fizike kaj mense. Estas formo de subpremado. Kaj se vi devas elspezi vian tutan tempon akiri manĝon kaj la materialoj por kuiri manĝaĵon, kiel povis vi havas la tempon por instrui viajn infanojn io alia, aŭ iel fosi mem el tiu metafora truo?

La observado de la fasto malfermiĝis etan etan fenestron al la mondo de malsato. Por mi, ĝi estas eta fenestro ĉar ekzistas neniuj ajn baroj al mi aŭ mia amata familio manĝai kiam ajn ni volas. Ekzistas multe pli larĝa kaj pli terura pejzaĝo al tiu temo. Mi tamen ne kredas ke la solvo necesas "ĵeti monon / manĝaĵon ĉe homoj". Mi kredas ke gravas ke ĉiuj estu mem-sufiĉaj. Sed estas malgrandaj paŝoj kiuj povas esti prenitaj:

  1. La serĉo kaj uzo de rimedoj por prepari manĝaĵon en sana parolmaniero estas mem provaĵo. Mi estas tre interesita pri la Integrita Kuirada Metodo kiel rimedo por redukti la malŝparon de tempo kaj materialo por hejti manĝaĵon kaj / aŭ akvo al sekuraj temperaturoj. Precipe, mekanismoj kiel la Pasteuriga Indikilo de Akvo (WaPI) estas gravaj por certigi ke la akvo estas pasteŭrizita (pruntitaj sen biologia kontaminado). Tio estas fundamenta ne nur en areoj kie estas neadekvataj akvo-purigantaj instalaĵoj, sed por prepari por ĝeneralaj katastrofoj kiuj trafas la provizado de pura akvo.
  2. Mi amas bonfarajn fondaĵojn kiel Heifer International , ĉar ili donas ne nur havajxojn (en la formo de live- / agrikultura / aquacultural-stoko) kaj ne nur la edukon necesa por daŭrigebla terkultivado, sed ankaŭ bezonigas promeson pasi la konon kaj la unuan idaron al iu alia en la komunumo.

Manĝaĵo estas grava. Vi ne povas funkcii sen taŭga nutrado kaj enakvigo. Vi ne sukcesos sen la ebleco funkcii. Vi ne povas tiri vin mem ekstere de malbona situacio se vi ne eblas sukcesi. Estas ĉiam pli kompleksa ol tio - estas multaj, multaj, multaj baroj al sukceso - sed manĝaĵo kaj akvo estas sufiĉe bazaj. Ne manĝi aŭ trinki dum la taglumo dum tuta monato estis simpla, sed potenca, memorigilo.

5/31/2016

Trika Vortareto

En la grupfadeno "Trikadovortoj esperante" ĉe Ravelry, uzanto "kvarko" afiŝis ligilon al PDF-versio de la dua eldono de la libro "Kudra kaj Trika Terminaro", de M. kaj V. VERDA.  Per tio, mi kreis vortareton de trik-rilataj vortoj.  Mi aldonis kelkaj vortojn, kiujn mi markigis oranĝe.  Se oni scias aŭ volas proponi iajn aliajn vortojn, bonvole komentu!

[ En - Eo ]

Esperanto English
ald m (make/add a stitch)
ald1a m1r
ald1akm m1fb
ald1m m1l
aldonu (ald) make (add a stitch)
aldonu unu antaŭe kaj malantaŭe (ald1akm) make one front and back
aldonu unu antaŭen (ald1a) make one right
aldonu unu en dekstran ŝultron (ald1ds) make one through right shoulder (of previous row's stitch)
aldonu unu en maldekstran ŝultron (ald1ms) make one through left shoulder (of previous row's stitch)
aldonu unu malantaŭen (ald1m) make one left
alpako alpaca
bezonaĵoj materials
buligi to ball (yarn)
bulo ball (of yarn or thread)
ct yo
ct2 yo2
ĉirkaŭturnu (ct) yarn over
ĉirkaŭturnu 2 (ct2) yarn over twice
detriki to bind off
duobla lanfadeno Double Knit worsted wool (weight of yarn)
-fadena -ply
fasko skein
fingrumopeza fingering weight
formigi to block
gaŭĝo gauge (stitch count)
gl sl
gl1kla sl1wyif
gl1klm sl1wyib
glitu slip
glitu kun lanfado antaŭe (glkla) slip with yarn in front (slwyif)
glitu kun lanfado malantaŭe (glklm) slip with yarn in back (slwyib)
grefti to graft (mattress stitch)
inv p
inversa (inv) purl
kabli to cable
kablo cable
kalibrilo gauge tool (for determining needle size)
kalibro gauge (needle)
kapoko kapok
kaŝmiro cashmire
kolonoj ribbing, rib stitches
kolonoj, dumaŝaj ribbing, knit two purl two (k2p2)
kolonoj, unumaŝaj ribbing, knit one purl one (k1p1)
kotono cotton
krurzona trikaĵo garter stitch
kr ktog
kr2 k2tog
ki ptog
ki2 p2tog
kuko cake of yarn, yarn cake
kukigi to cake yarn
kuntriku (kt) knit together
kuntriku rekte 2 (kr2) knit two together (k2tog)
kuntriku inverse 2 (ki2) purl two together (p2tog)
kuntriku inverse (kti) purl together
lanbulo ball of yarn, yarn ball
lanfadeno worsted wool, yarn
lanfasko skein of yarn
lano wool
lanringo skein of yarn
linio row
mallongigo abbreviation
maŝo (mŝ) stitch (st)
modelo pattern
mohajro mohair
nilono nylon
punto lace
puntopeza laceweight
rek k
rekta (rek) knit
rondo round
sema trikaĵo seed stitch
silko silk
specimena recepto pattern
surtriki to cast on
ŝtofo fabric
ŝtrumpeta trikaĵo stockinette stitch
tredi to thread
trikiloj knitting needles
trikiloj cirklaj circular needles
triobla lanfadeno Triple Knit (Aran) worsted wool


Bonvolu uzi ĉi tiu liston por fari liston en vian propran nacian (se vi ne estas denaska Esperantisto) lingvon!

5/29/2016

Mistera Kun-Trikado

[ angle ]

Por tiuj de vi kiuj aktivas en la trikanta mondo, vi verŝajne scias ĉion pri la Mistera Kun-Trikado. Ĝi estas la kunulo al la norma kun-trikado, kiu estas projekto aŭ recepto dividita rete ke personoj en malsamaj lokoj trikas dum komuna periodo de tempo, kunmontrante siajn progreson al unu la alian dum ili faras. Ekzistas retaj artŝtof-butikoj (kiel Jimmy Beans Wool) kiu servas al tio, fari projektajn fadenaron kiujn ili vendas kaj kies paĝoj estas kutime ligita al iu mastra projekta paĝo, ofte ĉe Ravelry (reta komunmo de ŝtofaj artoj).

La Mistera Kun-Trikado estas aparta tipo de KTri (kompreneble estas akronimo) en kiu la recepto estas eldonita en partoj ( "indikoj") dum periodo de tempo.

Multaj multaj fuŝaĵoj
Mi ĵus kompletigis mian unuan KTri, kiu okazinte estis MKTri, hieraŭ. Ĝi nomiĝas "Reĝino de Dornoj" kaj estas Ludo de Tronoj-etosa MKTri omaĝigante al tiu dorna maljunulino, Olenna Tyrell de la Domo de Highgarden.

Estante granda Ludo de Tronoj ŝatanto, ĉi tiu tuj kaptis mian atenton (naivulo!), Do mi ekpagis 42 dolarojn por la fadenaro, aĉetis la 3.50-dolaran enkondukan recepton kaj ĝuste ensaltis.

Kiel menciita antaŭe, mi estas meznivela trikanto (sed komencanto kiam temas punto), do partoj de la projekto estis malfacila por mi. Sed estis multe amuze tamen, kaj ankaŭ frustrante kiam mi eraras kaj devas detriki reen al konata loko por rekomenci. Triki ĉi tiajn aferojn estas duoble randita glavo: Ĝi estas vere bona por mia mensa sano ĉar mi ne povas koncentri pri io alia alie mi fuŝos (tio preventas ke mi pensu pri laboro) sed estas vere malbona por esti ĉirkaŭ la familio ĉar ili volas atenton kaj mi ne povas doni ĝin dum mi trikis. Do mi devas lerni ekvilibrigi ĉi tion.

Ĉiuokaze, mi lernis kelkajn aferojn de la MKTri, kiujn mi opinias valorus mencii, ambaŭ el la perspektivo de partoprenanto kaj kiel konsiloj por dezajnisto de la vidpunkto de novulo:

  • RdD Kolora Mapo
    Elekti kolorojn estas malfacile, ĉar la tuta punkto de la MKTri estas esti M - tio estas, vi ne scias precize kion vi faras aŭ kiel ĝi poste rezultiĝos. Por tiu projekto, mi elekitis la koloraron de la dezajnisto. Mi pensas ke, retrospekte, se mi estis konata de la fina dezajno de la recepto, mi estis elektanta aliajn koloroj (specife, mi estis elektita uzi palbrizan aŭ blankan koloron por la "rozburĝona" sekcio de la recepto).  Por dezajnistoj, mi rekomendas meti mapon de la koloroj en la recepton. Tio ebligus la prospectoranta trikanto akiri senton de la kolora progreso & proporcio, sen malkaŝi la efektivan skemon, kaj helpus tiuj el ni kiuj volas a) elekti alian el la proponitaj koloraroj aŭ b) iri tute for de la reloj kaj fari nian propran aferon.
    Vi bezonas blok-dratojn por punto. Blokado estas procezo en kiu oni trempas la projekton kaj sekigi ĝin ĝis ĝi malseketas, kaj poste per pingloj aŭ drato formigas ĝin en  la finan intencitan formon; post ĝi sekiĝas, ĝi retenas la formon. Aŭ laŭsupoze: mi estas ankoraŭ, dum ĉi tiu skribo, baraktante formigi la bordon "Picot" dornan, kiel -- mi vidas -- formas la alia (multe pli lertaj) partoprenantoj. Havi dratojn, principe specialajn flekseblan dratojn, estus helpema kaj mi ŝatus vidi tion kiel suĝestita ero.
  • Nenorma instrukcioj faras la recepton amuzan. Fakte estis partoj de la recepto kiuj estis (mi pardonpetas, Marinade) iom enuigaj - ekzistis, ekzemple, tuta sekcio de krurzonomaŝo, ekzemple. Ĝi pliinteresiĝis kiam la dezajnisto inkludas instrukciojn por io ŝi nomiĝas "Fari Faskon", kiu estis nekutima kaj nova kaj interesa. Sed estis tra malfacile ĉar la instrukcioj estis ĉiuj skribitaj - evidentiĝis, sufiĉe rapide, ke multaj el la partoprenantoj havis problemojn kun tio, do kelkaj priskriboj estis eldonitaj, sed ne ĉiuj ili estis fakte tion, kion la dezajnisto intencis, do ŝi fine faris  mem videon de la tekniko. Mi tamen rigardis la videon de alia persono, tial miaj burĝonoj estas ne faritaj tiel ŝi intencis, sed mi estis tro for en la procezo kiam mi ekkomprenis ĉi tion, do mi simple procedis same (kaj ĉio finiĝis bone). Du lecionoj mi lernis de ĉi:
    • Por mi: legu, kaj sekvu, la "trikada helpo" foruman fadenon de la indiko, antaŭ mi rekte komencos. Eĉ se mi opinias ke mi scias kion mi faras.
    • Por la dezajnisto: bildoj, bildoj, bildoj. Kiam ajn oni faras ion nenorman (tio, ne estas maŝtekniko havebla en iuj el la norma paĝaroj por trikanta helpo (kiel de Lions Brand Yarn), montru bildojn. Estas ne tro malfacile manipuli foton por ke ĝi presos bele, kaj mi helpos iun ajn MKTria dezajnisto fari tiajn materialojn - kvankam vi devus esti pacienca kun mi, ĉar mi estas okupita "IRL" kaj per tio ne havas tro da libera tempo. Sed se vi ne havas propran foton-redaktor-programon aŭ ne scias kiel uzi tian programon, kontaktu min.
Blokigu min!
Do, post cxio, kion mi diris, mi forte rekomendas ke vi partoprenis en tia afero. Ĝi povas esti altekosta, sed ĝi estas amuza, kaj ĉiam interesas kiam vi atendas al la sekvanta indiko, kaj vi faros ion belan mem man-faritan. Tiom mojose, ĉu ne?

4/16/2016

Lupa Kapvestaĵo - Finita!

La Kapvestaĵo
[ Angle ]

Nu, ĝi estas farita. Mi tuj pliigos mian korinklino pri la malfacilaĵo de "meznivela - malfacila" al eble "sperta" bazite sur tiom, kiom malfacile estis kunmeti.

Tiam denove, povus simple esti ĉar mi nur vere, vere, vere deziris fini ĝin kaj ne prenis la tempon por esti tre zorgema dum la faro de la fina konstruo.

Unu orelo estas iom disŝirita - jen la orelo kiu mi bruligis. Mi kredas ke mi afiŝis ĝin kun eta turno; ankaŭ, mi pensas ke mi ne plenigis ilin sufiĉe. Rekomendo pri la oreloj: plenigu ilin tre plenaj.

Okuloj: mi uzis enkudreblajn plastajn okulojn. Se mi povus fari ĝin denove, mi volonte farus la okulojn tute el felto. Ili estus pli sekuraj por malgrandaj infanoj, kaj tiuj okuloj eliris el la lupa kapo tri fojojn post kiam mi ĉion. finkudris.  Mi fine kudris ilin rekte en la blankan subtenantan felton, kiu ne estas tiel sekura kiel mi ŝatus. Se ili eliros denove, mi tuj elŝiros ilin kaj brodos tute feltajn okuloj.

Unu alia afero, kiun mi faris alie: la plektaĵoj. Anstataŭ pleki tri 12-inĉajn fadenojn kaj kudri ilin en la fundon de la faloj, mi traŝnuris du 24-inĉajn fadenojn tra la fundo de la faloj kaj tiam faris kvar-fadenan plektaĵon (ligilo al TJ Potter paĝaro, kie mi lernis kiel fari tion). Oni bezonos pli da teksaĵo, sed mi havis multon superfluan (por la faloj mi nur bezonis unu bulon de Boucle).

La plej malfacila parto estis la fakto ke la kapo ne estas norme plenita besta kapo. Ne, ĝi sidas sur la ĉapelo, kiu estas konveksa ene la lupa kapo. Mi ne havis formon por la laboro; anstataŭe, mi metis ĝin sur la senpacienca knabino-infano kaj laboris tiel rapide kiel mi povis. Rekomendo: havu kapan formon al kiun vi povas alpingli la verkon dum vi faras la finan plenigaĵon kaj konstruon. Mi ne uzis pinglojn por teni ĝin kune - mi provis, sed ĉar ĝi estis disketan faskon da drapo, la pingloj ne funkciis tre bone. Kun kapo formo, mi povus ĉion alpingligi sen tro da ĝeno.

Do, mi pensas ke mi ŝatus fari alian - kapon Yinepu (Anubis) el nigra teksaĵo, kun Havaja "lei okulhara" teksaĵo por la internoj de la oreloj (do ili estas krispaj), aŭ kapon Set el kolornuancoj de ruĝo. Sed mi ne kontemplos ĝin sen kapa formo!

4/12/2016

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER

Lupa Kapvestaĵo de Louise WALKER
ligilo: paĝo de Ravelry (angle)
[ Angle ]

Per peto de la Sekvanta Generacio, mi laboris ĉi tiun projekton de libro de Louise WALKER nomita (angle) Faux Taxidermy Knits.

Supozoj
Vi havas la libron enmane.

FPS (Funda Principio Supren)
La laboro estas aprezita "internivela", kaj mi opinias ke inter la mult-koloro trikado "Bela Insulo" kaj la fina konstruado, ĉi tio estas sufiĉe ĝusta.

Tajperarojn
La libro enhavas kelkajn tajperarojn kaj kion mi pensas estas probable tajperarojn:

  1. La listo de materialoj inklusivas Usono 11 (8mm) rektajn trikilojn de la grandeco "Usono 11" (8mm). En la "Faloj 'Boucle'" sekcio, la instrukcioj volas ke oni triku uzante trikilojn granditajn "Usono 10" (7mm). Mi faris ĝin kun la trikiloj de grandeco 10 kaj tion mi rekomendas.
  2. "Supra Lupa Peco", vico 56: ĝi devus esti "p20b, k5b, p24a, k5b, p20b."
  3. "Faloj 'Boucle'": post oni akiris 6,5 inĉojn de trikado, oni instruiĝis fari 22 trikmaŝojn kaj metis la ceterajn 23 sur tenilo de maŝoj. Tiu estas la nova vico n-ro 1, sed tiam sekvas instrukcioj por vicoj 2, 4, kaj 5. Ne estas vico n-ro 3. Mi rekomendas ke vi simple trikas ĉiujn maŝojn rekte por vico 3.
  4. Tiam, en la sekva sekcio de "Faloj 'Boucle'",  pri la la alia sekcio (de 23 maŝoj), la intrukcioj referencas vicojn 1 tra 4; poste oni direktiĝis ripeti vicojn n-roj 4 kaj 5. Ripetu vicoj 3 kaj 4 anstataŭe.  Faru tion ĝis la tuta peco mezuras 16 inĉojn (ne 8 inĉojn kiel instruita) - esence, ĝis la dua falo havas la saman longecon kiel la unua.
  5. "Orelaj Frontoj", vico 4: ĝi devus esti "p7a, p4c, p7a".
Bazo de la Ĉapelo / Fundo de la Bestnazo
En la "ĉapela bazo" sekcio, pri la 4a temas ke oni "metu 20 maŝojn sur peceto fadena, rek.1, inv.1 trans la ceteraj 6 maŝoj." Poste sur la sekva vico, oni supoze "[triku] super la peceto fadena." Tiu parto konfuzis min ege. Mi opinias ke estus multe pli facile se vi faris tiel.


Unue ne metu 20 trikmaŝojn sur peceto fadena.  Fakte triku 20 maŝojn uzante la peceto teksaĵo kaj certigu ke vi uzas kontrastan koloro kaj teksturon. Lasu longan voston kaj ne ligu ĝin. En la sekva vico, rek.1, inv.1 uzante la origina teksaĵo tra la tuta vojo.  Finu la modelon de la ĉapela bazo.


Triki uzante peceton teksaĵan


Triki tra la peceto fadena
Nun por la "Fundo de la Bestnazo", kaptu la maŝojn ambaŭflanke de la peceto teksaĵo. Louise rekomendas ke oni uzas trikilojn de la grandeco Usona 6 por fari tion, ĉar tio estos pli facila, kaj mi rekomendas tion ankaŭ. Fine, vi havos 20 maŝojn cxiuflanke sur la trikiloj, kaj ili estos iomete malviciĝaj: se vi havas la supron de la ĉapelo alfrontanta for de vi, la supra trikilo havos la plej maldekstran maŝojn (rigardu la bildon en paĝo n-ro 46 por vidi tion, pri kio mi parolas).



Maŝoj kaptitaj
Do nun vi povas tranĉi la peceton fadenan kaj vi havos grandan breĉon en la ĉapelo kiel montras la bildo en paĝo 46.



La breĉo
Turnu la trikpecon por ke la supro estas alfrontanta de vi kaj sekvu la instrukciojn (metas la plej dekstran maŝon dekstran-plej stitch de sur tio, kio nun estas la malsupra trikilo sur la supran trikilon kaj inverse triku la unuajn du maŝojn kune sur la supra trikilo).  Vi finos tiel:



La breĉo kune inverse trikita

Kaj vi povos fini la reston de la modelo kiel indikite.

Lecionoj Lernitaj
La plej granda problemo por mi (kiel altnivela komencanto) krom de la ĉapelo bazo / fundo de bestnaza situacio estis la trikado per "Bela Insulo". Mi uzis la fadenojn devitaj per la modelo, fairtaj de Rowen - plejparte de miksaĵo de kotono kaj Alapaka lano, sed ankaŭ "Boucle", kiu estis brita ŝafa lano. Noto: la fadenoj de Alpako estas mirinda. Tiooooooom mola. Mi ne kutime trikas kun altaj kvalitatoj fadenoj kiel tiuj ĉi. Ili estis multekostaj, sed valorplenaj.

Ĉiuokaze, la teksaĵo ŝatas alkroĉiĝas al ĝi mem. Tial la primara afero pri kio mi lernis estis ke kiam venis la tempo por tordi la fadenoj malantaŭ la laboro, mi devis etendi la laboron plate sur la laboranta trikilo kaj certiĝi ke mi tordis tre loze. La unua peco kiun mi faris estis la ĉapelo / bazo de bestnazo kaj ĉar mi ne tordis loze, la ŝtofo finiĝis streĉita. Mi eblis mildigi ĝin kun blokado por samgrandigi unu orelon kiu finiĝis pli malgrande ol la alia orelo (sed atentu per la gladilo - mi iomete brulis la orelon).

Mi ankoraŭ ne finis la kompletan kapvestaĵon, inklusivite la plenigaĵon. Mi finos cxi tiun aventuron per alia blog-artikolo, kondiĉe se ĝia rezulto estos eduka, kaj mi estas absolute certa ke jes, ĉar mi nur antaŭe trikis unu alia kotonplenajn artikolon (urson) kaj ĝi estis terura. Pluen!




8/09/2009

Ĉiutagfoto - 9 aŭgusto

Flat Stanley kaj la Fu-leono 
Flat Stanley kaj la Fu-leono
 
Gvardantoj de Sanktejo

 

Reta amiko de mi petas min helpi kun projekto "Plata Stanley" de sia filo. Por ĉiuj, kiuj ne konas "Platan Stanley", ĝi estas libro pri knabo nomiĝas Stanley kiu hazarde estas platigita kaj tiam eblas viziti siajn amikojn per poŝtiĝis al ili (anglalingve). Oni uzas la libron kiel koro de programo por leter-skribado kaj kultur-interŝanĝado nomiĝis La Projekto "Plata Stanley" (ankaŭ anglalingve), per kiu infanoj sendas fotokopiojn de "plata stanley" al personoj ĉie-mondaj kaj petas ilin priskribi la aventurojn de siaj "plataj stanley".

Mi tute maltrafis ke la projekto de eta Hunter priskribis la dokumentado de tutmonda manĝaĵo, kiu estas al mi mem vera honto ĉar Japanio certe havas tre interesegantajn manĝaĵojn. Tamen, Stanley vizitis kelkajn lokojn inter kaj apud Misawa, Japanio, inkluzivita de vojaĝo al vidi lokan Shinto-a sanktejon. Ĉi tie, Stanley fotiĝas kun unu el la ŝtonaj gvardantaj leonoj de la sanktejo.

8/05/2009

Ĉiutagfoto - 5 aŭgusto

Bonŝanca kaj Gardanta Geomonero 
Bonŝanca kaj Gardanta Geomonero
 
Misterio SKVEEE!

 

Eta antaŭrakonti por tiuj, kiuj eble ne estas konantaj: geomoneroj estas ĵetonoj, kutime moneremaj (sed iel mirinde ne) kiujn oni utilas en la ludo/sporto/agado konata tiel geokaŝado. Oni kutime gravuras seriajn nomerojn, tiuj povas esti registritaj (kaj trakitaj) per la trakanta retaro.

 

Teknike, la monero vi ĉi tie vidas ne fakte estas geomonero - aŭ, aliavorte, ne estas trakebla geomonero. La nomero, kiun vi tie vidas, ja estas seria nomero, sed ĝi ne estas nomero por traki (kiel vendita de, ekzemple, geocaching.com).

 

Ĉi tiu monero estas mistera monero. Estas tre aktiva komunumo de personoj kiuj fari, vendi, aĉeti, kolekti, registri, kaj/aŭ forlasi geomonerojn en la Geocaching.com Forums (mesaĝloko). Kelkaj el ĉi tiuj personoj faros, tial aŭ tial, foje faras monerojn kiujn ĉi tiel sendi, anonime, al aliaj dependuloj monerŝatantoj el la boneco de siaj koroj (aŭ eble ĉar ili amuziĝas per vidi la ekĝojegumojn en la mesaĝloko).

 

Mi iris al postoficejo kaj trovis pakaĵon. Mi regulare mendas monerojn, do ĉi tiu ne estas treege suprizanta. Ankoraŭ, mi ne memoris esti mendanta de iun de la loko per poŝtmarkoj kaj renonco indikita (kiun mi ĉi tie ne konigos). Kio ja estus? Mi ŝiris la pakaĵon kaj vidu, elfalis ĉi tiu monero!

 

Mi aparte ĝojas ĉar mi vizitis Ĉinio (en 2000, antaŭ ol mi partiĝis en la Mararmeo). Atentu al la "Grandega Muro" bordero. Mi ja promenis sur tiu muro. Mi amas la fu-hundojn kaj tre ĝojas ke ĉi tiu moneristo ĉi tiun korekte faris: fu-hundoj ĉiam troviĝas duoble, unu vira kaj unu virina. La virhundo havas sub la piedo terglobon, kaj la virinhundo havas fu-hundidon sub la sia. Sur la malantaŭo troviĝas du belege faritaj dragonoj (mi scivolas ĉu ili, ankau, estas vira kaj virina?)

 

Mi ricevis moneron #78. Skveee! Mi estas kunportanta ĝin en mia ĉemizo - ĝi iras ĉie kun me, nun. Dankon, o duoble ŝanca kaj duoble gvardita donanto de misteraj moneroj!