Mi devas diri ion amuzantan -- la medikistoj ne povis trovi la medikan rekordon de kolegio de mi. Li estas kolera, ĉar li ankoraŭ forrias hodiaŭ. Ili finfine trovis ĝin (post unu kaj duone horo) -- ĝi estis metita ne per la lastaj kvar numeroj de lia SSN, sed per la lastaj kvar nomeroj malantaŭen. Belege.
Farita en Esperanto. Eble aŭ ne eble tage mensoj el mia hundnja kapo. La sciuro brulas noktmeze!
3/28/2002
3/25/2002
"Ruh-roh, Raggy!"
Kio estas malrekta pri ĉi tio bildo?
Ĉi tio estas la lasta aliŝo, mi promesas!
Mi trovis alian bonan blogon per weblogs.com: Hundpordo de Morto. Ği estas bonskribita kaj plena de bonegaj ligoj kiel "Lawsuit, Shmawsuit" kaj La Flo-Kontrola Projekto (mi nur deziras ke mi estus tiel teknike krea; mia gepatroj estus tiel feliĉaj). Ğuu!
3/24/2002
Hej, Kat, mi povas vidi vian domon de ĉi tie!
Alia neta bildo
Ker-paŭ!
Adiaŭ al bonaj amikoj
Ĝis nun, mi pakis 8 skatolojn – mi ne sciis, ke mi havis tiel multe da materialoj, kaj mi vere forĵetis multe. Oni ĉiam havas plu ol oni scias. Mi sendos la skatolojn hejme per UPS kaj portos la reston (nemultan; mi ne volas porti tro multe). Kaj mi ĵus faris “pakprovon”. Ĉiu estas en ordo. Kvar tagojn plu!
Venĝo? Aŭ Justeco?
Interesanta artikolo en la Washington Post -- ĉi tie sur mia bazo mi kaj la aliaj studentoj ankaŭ diskutas ĉu la milito estas pri venĝo aŭ justeco. Por mi, ĝi estas pri formovi la minancon. Mi opinias, ke venĝo estas senutila -- ĝi ne reportas la perditojn. Sed fakte estas minancon, kaj ni devas certigas ke tio, kio okazis al ni en Novjorko ne reokazis al ni aŭ al aliaj homoj. Tio ne estas nova aŭ originala opinio, sed ĝi estas la mia.
Kelaj Ŝanĝoj
Mi aldonis ligon al "Operation Clambake", retpaĝo kontraŭ la "Kirko de Scientologio", kirko kreita de L. Ron Hubbard. Me tre malfidas kal malŝatas la "Kirkon" kaj ĉar ĝiaj provoj por cenzuri Google, mi kredas ke gravas por havi ligon al la kontraŭ-paĝo.
Mi nun legas artikolon de Stephen den Beste pri la lecionoj de la 2-a Mond-Milito rilate al la nuna milito kontraŭ terorismo, kaj kio okazas kiam ideologio kombinas la kredo ke ĝi estas supera kun militismo -- oni povus diri, ke la Usono faris ĉi tion nune, sed ni estis unue ekatakita. Kiel Stephen, mi ankaŭ kredas ke -- tamen ne perfekta -- mia sistemo estas la plej bona. Sed mi ne kredas ke tiu kredo permesas min ataki aliajn landojn. Li faras bonan punkton pri kiel la ekstrema, milita Islam-o ne povas toleri la Usonon: Ni estas pli povplena ol ili. Tio estas kontraŭ la Ku'ran-o, kiu diras al laŭ ekstrema, milita Islam-o ke ili estas superaj ol cxiuj aliaj. La Ku'ran-o ne povas esti malkorekta (neniam venas en iliaj kapoj ke ili elbe malinterpretis la libron), do la Usono devus esti destruita . Ĉu io kiel tio devus permesita ekzisti? Mi kredas, ne. Ideologiojn, kiuj kredas ke ili rajtas mortigi aliajn homojn simple ĉar ili estas "pli bona" devas esti ŝanĝitaj en ion plu tolerama.
3/23/2002
Aŭĉ -- tio dolorigis!
Nun ĉi tio estas bonega bildo!
Mi amas mian okupon. Iru Mararmeen!. [ Novaĵo: cxi tie estas ligo al anglalingva klarigo de la bildo. ]
Sed neniu okupo estas sen siaj ĝenoj
Mi devas konfesi, lastatempe mi ĝeniĝis je, nu, je ĉio. Mi kredas ke mi estas sur ĉi tiu bazo tro longe. Ĉi tio estas trajnada komandejo, kaj kiel tiel estas tre, tre granda nomero de tre, tre junaj homoj – ĉiuj senmortaj, ĉiuj ĉiosciaj. Mi ne diris ke mi ne faras stultajn aferojn (inferon, mi faras tiujn ĉiame), sed lastatempe frotas min. Aparte, estas tiel, kiel miaj egaluloj plendas pri kiel nejusta la komandejo estas ĉar ĝi punas ilin por rompi la regulojn.
Kazo punkta: kolego ĵus supras kaj iras. Ne informas iun kien ŝi iras, ne telefonis por lasi iu scii ke ŝi estas bone, nenio. Ĵus iras, kaj aperas nun kaj tiam ĉe la loka Mararmea trinkejo. Mi certas ke ŝi havis tiujn kialojn, kiujn ŝi opiniis bonaj, sed ĉi tio estas la Mararmeo; oni ĵus ne faras tion. Se ŝi estus sur ŝipo, ŝi forlasus kunŝipulojn senhelpaj kaj eble montrus ilin en dangeron. La Mararmeo estas pri teamlaborado, kaj aferoj iĝas pli dangeraj kaj malfacilaj kiam funkcantaj anoj de la teamo ĵus malaperas – jes, ni trajnas por fari la okupojn de la aliaj, sed tio estas por ke ni povas funkcii en krizo, ĉu ne? Ŝi reiris – kiu estas bona, sed krome ŝi estus dizertanto – sed nun ŝi plendas ke la komandejo estas tiel nejusta ĉar ĝi forprenas ŝian okupon (sonarteknikisto) kaj ŝian diskretindecon (sekreta) for de ŝi kaj sendas ŝin al minbalaa ŝipo. Mi ne komprenas ĉi tiun menson: la Mararmeo elspezi multe kaj multa da mono ne nur por instrui ŝin alte teknikajn lertojn, sed ankaŭ pagas ŝin por fari tion. Kaj ĝi konfidas al ŝi scion kiu povas “serizoze damaĝi Usonon kaj giajn interesojn”, kaj tiam ŝi ne povas kompreni kial ĝi ne konsideras ŝin fidinda?
Mi scias ke estas tre malfacila, preni personan respondecon por la agoj de oni mem. Mi scias, ke militaruloj estas normalaj homoj, spite de la milito kaj medioj diras al ni ke soldatoj kaj maristoj estas perfektaj. Sed mi tamen ofte estas suprizita.
#@$! $%&!
Mi helpas establi Studentan Asocion por la bazo ĉi tie; ‘stas laborante ĉe ĉi tio dum iu tempo, fakte. Ni sukcesigis fakte eventon hodiaŭ vespere, dankon al kunklasulo de mi nomiĝas Angus. Li kunligis kvar X-Boxojn kaj estas nun 16 homoj ludantaj Halo, kun aro plu atendante por ludi. MWR (“Morale, Welfare & Recreation") aĉetis du italajn pasteĉojn; mi aĉetis du plu pasteĉojn kaj kvar botelojn da refreŝigaĵoj (ĉiuj de kiu estis konsumitaj inter kvin minutoj de sia alveno). La ludado komencis je la 17-an (5 posttagmeze) kaj estas ankoraŭ okazanta (estas la 1-an postnoktmeze dum mi skribas ĉi tion). Ŭu-hu! Mi ludas kiel “Pookie” kaj iĝis ĝisfinde mortita, ĉiam (mi: "#$#%*!!!"). Sed estis multe da amuzo. La sperto faris min konsideranta de aĉeti X-Boxon…
Nu, tio estas kion mi faras ĉi tie…
Merkredo mi kuris sur paŝrado en la gim-o. Estas televidiloj sur la muro, por ke ni ekzerzisantoj povas vidi ion. Mi vidis rekonton pri la infanoj de Afganistano -- la infanoj reiris al lernejo. Mi subite pensis kiel mirinda -- kaj malofta en historio. Estas lando (aŭ reĝo), kiu nin vundis, kaj ni respondis kun milito. Kaj post ni konkeris la malamikan reĝon, ni zorgas ke liaj infanoj reiras al lernejo. Ĉi tio estas tio, pri kio ĉiu estas. Mi vidis tion rakonton kaj rehavis mian sencon de celeco.
3/06/2002
Mi ĵus tiel koleriĝas
"Ni vidis lin per la Predator [oberservanta plano] fortiritan far tri Al-Kajdaj viroj," [Ĉefgeneralo Frank] Hagenback diris.Nu, mi esperas ke ĉiuj kiuj ploris pri la "torturado" de retenantoj ĉe Gitmo enŝlosos. Kiam ni tenas malliberulojn, ni donas al ili medicinan zorgon. Kiam la mondo postulas ke niaj malliberuloj nomiĝu Malliberoj de Milito, ni (eventuale) akordas. Ni ne tenas niajn malliberulojn kaj plenigas ilin per plumbo.Kiam lia korpo estis reakirita, li troviĝis mortiĝita per buletaj vundoj, per tio kiu aspektis kiel ekzekuteco, militaj oficistoj diris.
2/25/2002
"Kiam mi sidas en la mezo de l'oceano, la vorto 'tentaklo' ne estas mia plej preferata vorto."
2/23/2002
Havis fragan kukon deserte je vespermanĝo hodiaŭ. Ĝi estas la plej bona deserto kiun la kuirejo servas. Mi estas konvinkita ke la ŝlosilo al monda paco estas kunigita al fraga kuko. Tamen, alia maristo faris la proceson por fromaĝkuko. Mi kredas estas ankaŭ vero en ĉi tio.
Mi ankoraŭ studas por la 2-a klasa ekzameno, kaj hodiaŭ vespere en la tage klaso por la ekzameno mi estis tute perdita – ni lernas pri la Mk 116 Mod 7 Kontrola Sistemo de Kontraŭsubmarŝipa Militeco, kiu estas tre aparta de la aliaj sistemoj kun kiuj mi estas kontata. Sed tio ne haltas min de provizi esperantan transdukon por .Blog, la katalogo de retblogoj. Mi estas tre feliĉa ke ĉi tiu sistemo estas igita ĉar tiel multe kiel mi ŝatas Blogger, mi tre malkontentiĝas per la fakto ke la katalogo ĉe la Blogger loko simple ne funkcias. Oni ne povas serĉi kaj ĝi ne aspektas ke ĝi dum longa tempo ne estas ĝisdatinta. .Blog solvas ĉi tiun problemon per efektive funkcii. Mia blogo estas nune la solo listigita en la linvga katagorio "Esperanto", sed espere ĉi tio baldaŭ ŝanĝiĝos.
Mi estis ironte al volonta aranĝo morgaŭ, sed ĝi komencos je 0740, kaj tiam estas tro frua por mi – krome, mi promesis al Crystal ke mi akompanos ŝin al Con Pane por tagmezmanĝo. O, damne, antaŭpromesita aranĝo igos min eble por malfrue endormi. Iame ĵus doloras.
Mi verkas artikolon pri blogoj per la "Esperanto USA" gazeto de ELNA. La problemo estas ke ĝi estus "400-600 vortoj longa". Mi povas uzi 400-600 vortojn nur por la antaŭparolo kaj mi jam skribis ĉirkaŭ 1200 vortojn. Mi supozas ke mi ĵus ŝajnigi esti besta redaktoro. Kaj krom tio, ankaŭ, mi devas respondi al mia e-poŝto. Miaj kompantindaj pacientaj skrib-amikoj – mi estas do malrapida. Kvankam ĉiuj de tio praktikado faras min tiom pli rapida skribi en Esperanto, mi ankoraŭ estas edzigita al la damninda vortaro. Sed ĝi estas tre amuza ŝatokupo kaj ĝi estas unu el la metodoj kiuj gardi min sana – mi trovis ke mi devas havi almenaŭ unu ne-mararmean aferon por fari dum mia libera tempo kaj ĉi tio estas unu kiu retenas min ekster ĉagreno.
O, novaĵoj. La ulo kiu ricevis kapvundon en tiu ebria malpacio pri kiu mi antaŭe skribis reestas en la bazo nun kaj denove sanas. Ŭu hu! La ulo kiu frapis lin iris al Kapitanes Masto anstataŭ milittribuno, kiu estas plu da bonaj novaĵoj. Por tiuj, kiuj ne sciias, Kapitanes Masto estas ankaŭ konita kiel "Nejuĝista Puno". Per Kapitanes Masto, oni iras antaŭ la ĉefoficero kaj ricevas punon, sed la trovo ne donis al oni krominalan registronoton (dum kondamno je milittribuno estas ĝuste kiel kondamno je civilula kortumo). Do rezultis sufixce bone – tiel bone kiel io terura kiel ĉi tio povus rezulti, mi supozas.
2/20/2002
Mi devus studi por la ekzameno de la dua klaso, sed anstataŭ mi distruas min kun alia nova intereso: semaforo. Mi trovis paron de bonaj ligoj: pri semafora sistemo por lerni pri la flagoj, kaj Internaciaj Signalflagoj por programo, kun kiu oni povas la flagpoziciojn praktikadi.
Mia patro finfine komprenas min...
Mia patro skribis al mi:
>Ĵus ekkomprenis ke vi naskiĝis je la datrevenon de la tago kiam Howard Carter eltrovis la tombon de Reĝo Tut. Tio klarigas multe.Ĉi tio ne tute korektas -- Howard eltrovis la tombon antaŭ la 16-an de februaro (en la jaro 1922), sed li malfermigis la tombon je la 16-an de februaro, 1923. Jen ankoraŭ netas! Kaj ĝi rememorgas min ke la naskiĝtago de mia amiko Angela estis je la 13-a de februaro. Feliĉan naskiĝtago, Ang!
Aklamojn, James!
Mia amiko James kreis blogon por arkivi siajn e-postaĵojn, nomiĝas "Infero en Mankorbo". Kvankam ĝi varŝajne ne estas tre amuziganta se oni estas franca.
Nu, mi havus plu por priskribi – mi ĉiam havas ideojn – sed mi devas al la lito post iom studado. Se mi estos promocii al dua klaso, mi eblos logi apudbaze. Kaj mi laboras je artikolo pri blogoj por la gazeto de ELNA. Do mi ne ofte afiŝos notojn ĉi tie iame.
2/16/2002
Mi prenis la hodiaŭan tagon de devo por amiko de mia amiko, por ke ili du povus iri kune al Disneyland. En ŝia loko mi estis la pliaĝa rekrutito (signife: estranta) dum “farboj de mateno” (la levo de la flago) kaj mi aĉigas la tutan aferon – antaŭtempe, oni devis kuniga la ligŝnuro de la normala flago (por feriotagoj estas multe pri granda flago, la “feria standardo”) al specifaj truaĵoj sur la hisilo, kaj la feria standardo al aliaj specifaj truaĵoj. Sed nun, oni faris novan ligŝnuron por la normala flago, kaj ĝi nun hokiĝis al la truaĵoj de la feria standardo. Kaj mi ne sciis ĉi tion, do kiam ni tiris la flagon al la supro de la flagpoluso, ni devis subtiri ĝin subsuben kaj korekti la hokanton.
Kiel embarasanta – kaj kia metodo por komenci mian naskiĝtagon!
Mi sciis ke li estas ĉi tion dironte
En sia 15-an de februaro komentaro, James Randi havis ĉi tion por diri pri la efiko de psikaj povoj en la mondo:
Estas grava fakto ĉi tie kiu diras laŭte pri la valideco de paranormala povo. Jen ĉi tiu: se iu ajn de tiuj ĉi povoj efektive ekzistus, la tuta naturo de scienco, nia vidaĵo de la kielo per kiu la mondo faras, homa percepto kaj bon-estaĵo, la tiaj reguloj de la universo kiel ni scias ĝin, estus draste ŝanĝitaj ĝis nun. Tiu ĉi kulero-fleksanta sensencaĵo komencis ĉirkaŭ 1965, kaj dum la 37 jaroj ekde, kaŭze de ĉi tiu stulta “miraklo”, ne unu fakto pri la mondo estas ŝanĝita, ne eĉ nur iomete. Pensu pri tio. Iu ajn alia nova eltrovo aŭ nova fenomono preskaŭ tuj ŝanĝas la mondon, drame. La elektronika splito, penicilino, kosmovojaĝado, la Interreto, televido – ĉiuj alportis universalajn ŝanĝojn al ĉiu parto de la Tero. Sed ne unu paranormala mirindo estas farita ĉi tion, eĉe proviĝis reala! Parapsikologio estas la sola scienco rekonita de la Usona Asocio por la Progresigo de Scienco (AAAS) kiu neniam havis ripeteblan eksperimenton, nek provitan postulon. La sola scienco.Mi kredas, ĉi tio estas tre sagaca oberservo, speciale por homoj kiu kredas en la paranormalo. Ĉu ĉi tiuj aferoj vere ekzistas, kial neniu de ili aktuale ŝanĝis ion ajn?
Mi ne sciis, ke la Olimpioj estas komedio
Dankojn al Ev por selekti la blogon b-may ĉe la Olimpioj kiel notinda blogo – mirindplena materialo kaj tre, tre komika.
2/15/2002
Mia perfekta amantoMi decidis ke mi volas edzigi maaton-de-kanonisto. Estus kiel edzigi Tackleberry. Se mi ĵus povus trovi maaton-de-kanonisto kiu pensas simile al Terry Pratchett, mi estus en ĉielo.
Tio neniam okazos, sed iam mi devas songi.
Ĉiujn por Manĝo
Mi ĵus finis legi la libron “Malgranda Ŝipo, Granda Milito”. Bonega libro! Ĝi estas la rekonto de la USS Abercrombie, “DE” (Eskorto de Destrojero – hodiaŭ ili nomiĝas “fregatoj”) en la 2-an Mondmilito, ekde kiam ŝia kilo estas submetita ĝis la fino de la milito. Mi ŝatas la libron ĉar ĝi priskribas ne nur la batalojn, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la ŝipanaro. Estas multe da rekontoj pri manĝaĵoj – temo apuda kaj kara al mia koro.
La metiejo de ĉarpentado havis tian sekuran kaŝantan lokon por la biero ke neniu serĉo aŭ inspekto iam ajn trovis ĝin. Sub la ferdeko de la metiejo estis malprofunda spaco kiu en pinĉo povis teni plurajn kestojn da biero. La sola aliro al ĝi estis tra ovalformita plato sekurita per dudek sep boltoj. Neniu serĉgrupo iam havis la paciencon por formovi ĉiujn tiujn boltojn, kaj estis supozita ke nek havis la C & R [Ĉarpentado kaj Reparo] bando. La supozeco eraris. Je varmegan nokton ankorite ujo da biero, tuje malvarmigita per ekblovo de CO2 fajrestingilo, estis plu ol sufiĉe rekompenco por la formovo de malmulto de boltoj.Foje, iu diris al mi, “se via ŝipdepartemento havas kafaĵejon…” kaj mi diris, “ĝi havos kafeĵejon.” La persono diris, “iom departmentoj ne havas kafaĵejojn,” kaj mi respondis, “ne, vi ne komprenas: mia ŝipdepartmento havos kafaĵejon.”Steve Stephens, la granda, silenta maato de ĉarpentisto, kontribuis per malsama metodo. Li faris grandan kafpoton. Tri pulvujoj por la kvin-cola municio estis konvene tranĉitaj kaj kune fiksitaj por la poto ĝi mem. Iom fajrbriko el la kaldronejo kaj longo de volframa drato el la radiokabano kompletigis la elementon de varmigado; iom kupra tubilo el la motorĉambro portis la boligantan akvon supren al la kafo; iomete da borado kaj igado estis farita en la metiejo de maŝinado; kejlo, kaj potkovro por malfermigi kaj fermigi la supro. La kafpoto estis verko de arto.
George Ferroni lernis utili la vaporgladilo en la lesivejo kiel rostilo, kaj Gruhn havis varmplaton. Rezultante viro povis akiri sandviĉojn, kafon, enladigitan frukton, lardon, kaj eĉ malvarman bieron je preskaŭ iun ajn horon, se li konis la ĝustajn homojn malantaŭen.
Mi memoros la ideon pri pulvujoj…
2/14/2002
Jes, mi estas soleca, amariĝita maljunulino, do honore de la hodiaŭa ferio, mi prezentas ĉi tiun liston de ligoj:
|
Mi komencis novan klason dum la lasta semajno; mi nun lernas la operacion de la diversaj sonar-sistemoj en mia ŝipo. Kaj nature, la klaso estas klasifikita “sekreta”, do mi ne povas diskuti pri ĝi. Ratojn!
Militŝipo? Kanada?
Mia amiko James sendis al mi ĉi tiun ligon: Kanada Havas Militŝipon? Kiel, por Milito? Mi provas konvinki lin ke li havu blogon propran por liaj ligoj (ili almenaŭ ĉiam estas bonegaj) anstataŭ sendi ilin al mi per e-poŝto; espere mi baldaŭ sukcesos por ke aliaj legantoj ankaŭ povas vidi liajn trovojn.
Kaj intereste, ni havas kanadajn mararmeajn oficerojn ĉi tie ĉe la Kontraŭsubmarŝipa Lernejo de la Floto; ili vizitas por konsulti.
Kaj tio estas la fino por nun – mi devas iri kaj fari diversajn aferojn antaŭ mi iros al ekzercizadon.
2/03/2002
InstaPundit hodiaŭ havis ligon al ĉi tiu artikolo, kiu sentigis min la zorgon – rigardu, ĉio kion vi devas fari estas pretendu ke maloportunaj homoj estas “teroristoj” kaj ili ekspediĝos – donacvinditaj sen la libervola krizapelacio – al via pordo.
Sed la artikolo ja eltrovas validan enigmon: kion farus oni se teroristoj utilas leĝojn de azilo por “kaŝi” en diversaj landoj (kaj daŭras esti anoj de teroristaj ĉeloj)? Kiel oni postkuras tiuj homojn sekurtenante de veraj politikaj refuĝintoj? Tiu vokis multan pli ĝisfundan esploradon de la pretendoj de lando pri la agadoj de la demande homo – kaj tio estas multe da laboro por fari. Eble Amnestio Internacia aŭ iu alia internacia organizio establu esplorantan brako aparte por la celo de esploradi la fonojn de supozaj teroristoj? Kaj, kompreneble, suspektitaj teroristaj definitive observotu por vidi kion li aŭ ŝi farontu intertempe.
Ĉi tiu, kompreneble, levas plu demandojn: kiom observado povas oni fari sen turmenti iun? Kion konsistigas turmentado? Kiom multe estas pravigita?
Mi ĝojas ke tiu materialo estas ekster tie, sed damninde, mi bezonantas iri al la banejo ek de unu horo nun kaj mi ne povas ŝiras min for de la ŝirmo!
Hufflepuff!
Amiko informis min pri “Specanta Ĉapelo” paĝoj sur la Reto. Kompreneble, mi devis ilin trovi. La plej bona el la paĝoj (mi opinias) estas 7Drakoj -- laŭ ĉi tiu paĝo, mi estas “Hufflepuff” (kiun mi ĉiam kredis). Sed laŭ Sorting-Hat.com (apenaŭ) kaj La Oficiala Harry Potter Paĝo, mi estas “Ravenclaw”. La lastaj du paĝoj demandis nur 6 demandojn, dum la unua demandis multe plu. Do mi kredos la unuan (kompreneble helpas ke ĝi informis min tion, kion mi volis aŭdi).
Nun ke mi scias al kiu Domo mi apartenas, mi volas koltukon. Ĉar mi havas trikantan maŝinon, estu facile por konstrui unu por mi mem. Ne suprizante, estas multe de Harry Potter koltuko-paĝoj kaj bildoj sur la Reto. Mi trovis modelojn ĉi tie kaj ĉi tie (ĉi tiuj uloj ankaŭ vendas finitajn koltukojn) kaj here (tiu paĝo frajis ne malmulton ol tri ekrereklamojn – estu avertita). Mi rekomendas Fadenoj de Leona Marko por la fadeno mem (ilia substanco estas bonega).
Se vi interesiĝis pri plu kompleta kolekto de trikantaj modeloj de Harry Potter, ja esploru Trikado en Harry Potter. Ĉi tiu estas la plej bona kolektado de ligoj kiun mi ĝis nun trovis, aparte ĉar ĝi inklusivis (rompitan, sed ne neeblan) ligon al trikita ŝtopita ludilo “ora sniĉo”. Kiom fanatika estas tio?
2/02/2002
Sgt. Stryker diris pri la timo ke la amikaj triboj en Afganistano utilus la usonon por ataki siajn malamikojn – dirante ke ili estas “Talibananoj”. Nun reportas la ĵurnaloj pri ĉi tiu timo pro la supoza misatako de usona sturmotaĉmento. Ni bezonas zorga esti, alie ni nur estos klikoj.
Kaj kio pri tio – kial aliaj popoloj ĉiam ŝajnas kredi, ke usono akceptas elaĉetpostulojn? Kiam ili lernos, ke ni ja ne tiel fari, kaj halti forkapti kaj malutili aliajn homojn? Tiel fari estas malŝparo de tempo, kaj faras nenion krom la doloro de senkulpuloj kaj la malestimo kaj malsimpatio por iliaj kauzoj.
Parolante pri teroristoj, mi scivolas ĉu io okazos je la Superbowl. Mi scias ke la sekureco estos tre hermetika, sed provos iu ion? La libro Nigra Dimanĉo venas en la menso…
Mi estos malabunda iomtempon (nu, pli malabunda ol kutime) – mi ĵus eltrovis ke mi estas rajta por teni la 3-an klasan ekzamenon marte. Tiel mi devas studii. Kaj mi ankaŭ ricevis kopion de “Familiariĝi en Esperanto” (de David K. Jordon -- havebla ĉi tie), do espere mia Esperanto pliboniĝos. Nun studien kaj leterskribaden!
2/01/2002
Tigra farbo de l'animo
Hodiaŭ estas la komenco de la Monato de Nigra Historio en la usono. Mi honoras la monaton kun transduko de oratoraĵo de Sojourner Truth, fama abolicisto kaj parolanto por la rajtoj de virinoj. Ŝiaj vortoj parolas por si mem.“Nu, ‘nfanoj, kie estas tiel multe de bruego, devas esti io disordita, mi kredas, inter la Negruloj de la Sudo kaj la virinoj de la Nordo – ĉiuj parolantaj pri rajtoj – la blankaj viroj ŝtopiĝos sufiĉe baldaŭ. Sed pri kio estas ĉio de ĉi tiu parolado?Mi trovis la anglan tekston je http://www.discover.net/~dansyr/truth.html kaj la bildon je http://www.webcom.com/~duane/truth.html (ankaŭ anglalingve). La esprimo "tigra farbo de l'animo" devenas el "La Fabela Riverboato", verkita de Philip José Farmer (dankon al Marcelo por sugesti tiun libron). Kaj rigardu tiun anglalingvan tekston verkita de Harriet Beecher Stowe (verkisto de “La Kabino de Onklo Tom”) pri Sojourner Truth.“Tiu viro tie diras ke virinoj bezonas helpiĝi en kaliŝojn, kaj leviĝi super fosaĵojn, kaj havi la plej bonan lokon ĉie. Neniu helpas min iun ajn plej bonan lokon. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Rigardu min! Rigardu mian brakon! Mi plugis, mi plantis kaj mi amasigis en grenejojn, kaj neniu viro povis min ĉefi. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi povis tiom labori kiom, kaj tiom manĝi kiom viro – kiam mi povis ĝin ricevi – kaj ankaŭ toleri la vipon! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi naskis dek tri infanojn kaj vidis la plej multon de ili venditaj en sklavecon, kaj kiam mi ekkriis kun malĝojo de la patrino, neniu krom Jesuo min aŭdis! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino?
"Tiam oni diras pri tiu ĉi afero en la kapo. Kial oni nomigas ĝin? [ano de la aŭdantaro flustas 'intelekto'] Jen ĝi, kara. Kiel temas intelekto pri la rajtoj de virinoj aŭ la rajtoj de negruloj? Se mia taso ne tenus nur pajnton kaj la via du pajntojn, ĉu vi ne estus avara ne lasi min havi mian etan duonmezurilon plena?
"Tiam tiu malgranda viro nigroportanta tie, li diras ke virinoj ne povas havi tiom da rajtoj kiom viroj ĉar Kristo ne estis virino. El kie venis via Kristo? El kie venis via Kristo? El Dio kaj Virino! Viro havis nenion faritan en Li.
“Se la unua virino farita de Dio estis sufiĉe forta por turni la fundon de la mondo supren tute sola, tiuj ĉi virinoj eblus ĝin returni kaj meti ĝin denove korektflanka. Kaj nun ke ili petas tion fari la viroj devus lasi ilin.
"Dankas al vi por aŭdi min, kaj nun maljuna Sojourner ne havas plu por diskuti."
Cxu cxi tiu estas bona okupo, aŭ ne?
Rigardu al ĉi tiu foto -- kaj jen estas alia bonega milita foto: hundeto! Mi amas esti en la milito.
En aliaj novaĵojn…
Vendredon mi finis la tutan 53-C kursaron. Mi nun havas unu restantan klason antaŭ mi foriros. Juna viro foriris hieraŭ al la sama ŝipo, al kiu mi iros, kaj mi demandis al li, demandi al ili al mi skribi. Mi povas apenaŭ kredi ke mi ankaŭ tien iros post nur ses semajnoj.
Malbonajn novaĵojn – ĉu memoras pri la knabo, kiu veturis en aŭto kun la brako kaj mezfingro elstreĉitaj? Li estis ebrie batalanta kun alia studento kaj estis frapita grunden. Nun li estas je la malsanulejo kun kapa damaĝo kaj la alia studento varŝajne iros al milittribunalo. Mi ĵus esperas ke la malsanulo rapide pliboniĝas.
1/27/2002
"Paca Aktivisto Devas Konfesi Barrett .50 Kalibra Kanelo estas Sufiĉe Ega". Mi amas La Cepon.
Hodiaŭ je la Hungera Projekto mi ricevis supon sur mia ŝuo. Ĝi estis malgranda prezo pagi por bona bona tago: ni nutris 992 homojn. Mi ŝategas labori kun la homoj de la Projekto -- ĉiuj estas interesigaj kaj amindaj por kunlabori. Ili ĉiuj faris bonan laboron hodiaŭ.
Ĉirkaŭvagante serĉi por la ŝiptipo de ĉi tiu ŝipo, mi trovis ĉi tiujn paĝojn:La nomiĝo de la USNS ShughartTiuj ŝipoj estis nomiĝis por Serĝento Unua Klasa Randall D. Shughart kaj Majstra Serĝento Gary I. Gordon, ĉiu mortiĝis dum la Batalo de Mogadishu, Somalia, en 1991 kaj ricevis la Kongresan Medalon de Honoro. Tiu batalo estas la temo de la libro kaj filmo “Nigra Akcipitro Suben”.
La nomiĝo de la USNS Gordon
Ili estas helpantaj ŝipoj. Mi estus nomiginta de destrojeroj por ĉi tiuj viroj, sed laŭ la Mararmea Nomiga Sistemo destrojeroj nur nomiĝas por “eminentaj USN/USMC oficeroj kaj rekrutiĝitaj homoj”. Tiam denove, en baza trajnado mi estis demandita pri kiu persono por kiu mi nomigxus novan destrojeron, kaj mi volis nomiĝi ĝin por Joshua Lawrence Chamberlain.