2/01/2002

Tigra farbo de l'animo

Sojourner TruthHodiaŭ estas la komenco de la Monato de Nigra Historio en la usono. Mi honoras la monaton kun transduko de oratoraĵo de Sojourner Truth, fama abolicisto kaj parolanto por la rajtoj de virinoj. Ŝiaj vortoj parolas por si mem.
“Nu, ‘nfanoj, kie estas tiel multe de bruego, devas esti io disordita, mi kredas, inter la Negruloj de la Sudo kaj la virinoj de la Nordo – ĉiuj parolantaj pri rajtoj – la blankaj viroj ŝtopiĝos sufiĉe baldaŭ. Sed pri kio estas ĉio de ĉi tiu parolado?

“Tiu viro tie diras ke virinoj bezonas helpiĝi en kaliŝojn, kaj leviĝi super fosaĵojn, kaj havi la plej bonan lokon ĉie. Neniu helpas min iun ajn plej bonan lokon. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Rigardu min! Rigardu mian brakon! Mi plugis, mi plantis kaj mi amasigis en grenejojn, kaj neniu viro povis min ĉefi. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi povis tiom labori kiom, kaj tiom manĝi kiom viro – kiam mi povis ĝin ricevi – kaj ankaŭ toleri la vipon! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi naskis dek tri infanojn kaj vidis la plej multon de ili venditaj en sklavecon, kaj kiam mi ekkriis kun malĝojo de la patrino, neniu krom Jesuo min aŭdis! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino?

"Tiam oni diras pri tiu ĉi afero en la kapo. Kial oni nomigas ĝin? [ano de la aŭdantaro flustas 'intelekto'] Jen ĝi, kara. Kiel temas intelekto pri la rajtoj de virinoj aŭ la rajtoj de negruloj? Se mia taso ne tenus nur pajnton kaj la via du pajntojn, ĉu vi ne estus avara ne lasi min havi mian etan duonmezurilon plena?

"Tiam tiu malgranda viro nigroportanta tie, li diras ke virinoj ne povas havi tiom da rajtoj kiom viroj ĉar Kristo ne estis virino. El kie venis via Kristo? El kie venis via Kristo? El Dio kaj Virino! Viro havis nenion faritan en Li.

“Se la unua virino farita de Dio estis sufiĉe forta por turni la fundon de la mondo supren tute sola, tiuj ĉi virinoj eblus ĝin returni kaj meti ĝin denove korektflanka. Kaj nun ke ili petas tion fari la viroj devus lasi ilin.

"Dankas al vi por aŭdi min, kaj nun maljuna Sojourner ne havas plu por diskuti."

Mi trovis la anglan tekston je http://www.discover.net/~dansyr/truth.html kaj la bildon je http://www.webcom.com/~duane/truth.html (ankaŭ anglalingve). La esprimo "tigra farbo de l'animo" devenas el "La Fabela Riverboato", verkita de Philip José Farmer (dankon al Marcelo por sugesti tiun libron). Kaj rigardu tiun anglalingvan tekston verkita de Harriet Beecher Stowe (verkisto de “La Kabino de Onklo Tom”) pri Sojourner Truth.

Cxu cxi tiu estas bona okupo, aŭ ne?
Rigardu al ĉi tiu foto -- kaj jen estas alia bonega milita foto: hundeto! Mi amas esti en la milito.

En aliaj novaĵojn…
Vendredon mi finis la tutan 53-C kursaron. Mi nun havas unu restantan klason antaŭ mi foriros. Juna viro foriris hieraŭ al la sama ŝipo, al kiu mi iros, kaj mi demandis al li, demandi al ili al mi skribi. Mi povas apenaŭ kredi ke mi ankaŭ tien iros post nur ses semajnoj.

Malbonajn novaĵojn – ĉu memoras pri la knabo, kiu veturis en aŭto kun la brako kaj mezfingro elstreĉitaj? Li estis ebrie batalanta kun alia studento kaj estis frapita grunden. Nun li estas je la malsanulejo kun kapa damaĝo kaj la alia studento varŝajne iros al milittribunalo. Mi ĵus esperas ke la malsanulo rapide pliboniĝas.