2/15/2002

TackleberryMia perfekta amanto
Mi decidis ke mi volas edzigi maaton-de-kanonisto. Estus kiel edzigi Tackleberry. Se mi ĵus povus trovi maaton-de-kanonisto kiu pensas simile al Terry Pratchett, mi estus en ĉielo.

Tio neniam okazos, sed iam mi devas songi.

Ĉiujn por Manĝo
Mi ĵus finis legi la libron “Malgranda Ŝipo, Granda Milito”. Bonega libro! Ĝi estas la rekonto de la USS Abercrombie, “DE” (Eskorto de Destrojero – hodiaŭ ili nomiĝas “fregatoj”) en la 2-an Mondmilito, ekde kiam ŝia kilo estas submetita ĝis la fino de la milito. Mi ŝatas la libron ĉar ĝi priskribas ne nur la batalojn, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la ŝipanaro. Estas multe da rekontoj pri manĝaĵoj – temo apuda kaj kara al mia koro.
La metiejo de ĉarpentado havis tian sekuran kaŝantan lokon por la biero ke neniu serĉo aŭ inspekto iam ajn trovis ĝin. Sub la ferdeko de la metiejo estis malprofunda spaco kiu en pinĉo povis teni plurajn kestojn da biero. La sola aliro al ĝi estis tra ovalformita plato sekurita per dudek sep boltoj. Neniu serĉgrupo iam havis la paciencon por formovi ĉiujn tiujn boltojn, kaj estis supozita ke nek havis la C & R [Ĉarpentado kaj Reparo] bando. La supozeco eraris. Je varmegan nokton ankorite ujo da biero, tuje malvarmigita per ekblovo de CO2 fajrestingilo, estis plu ol sufiĉe rekompenco por la formovo de malmulto de boltoj.

Steve Stephens, la granda, silenta maato de ĉarpentisto, kontribuis per malsama metodo. Li faris grandan kafpoton. Tri pulvujoj por la kvin-cola municio estis konvene tranĉitaj kaj kune fiksitaj por la poto ĝi mem. Iom fajrbriko el la kaldronejo kaj longo de volframa drato el la radiokabano kompletigis la elementon de varmigado; iom kupra tubilo el la motorĉambro portis la boligantan akvon supren al la kafo; iomete da borado kaj igado estis farita en la metiejo de maŝinado; kejlo, kaj potkovro por malfermigi kaj fermigi la supro. La kafpoto estis verko de arto.

George Ferroni lernis utili la vaporgladilo en la lesivejo kiel rostilo, kaj Gruhn havis varmplaton. Rezultante viro povis akiri sandviĉojn, kafon, enladigitan frukton, lardon, kaj eĉ malvarman bieron je preskaŭ iun ajn horon, se li konis la ĝustajn homojn malantaŭen.

Foje, iu diris al mi, “se via ŝipdepartemento havas kafaĵejon…” kaj mi diris, “ĝi havos kafeĵejon.” La persono diris, “iom departmentoj ne havas kafaĵejojn,” kaj mi respondis, “ne, vi ne komprenas: mia ŝipdepartmento havos kafaĵejon.”

Mi memoros la ideon pri pulvujoj…