5/29/2016

Mistera Kun-Trikado

[ angle ]

Por tiuj de vi kiuj aktivas en la trikanta mondo, vi verŝajne scias ĉion pri la Mistera Kun-Trikado. Ĝi estas la kunulo al la norma kun-trikado, kiu estas projekto aŭ recepto dividita rete ke personoj en malsamaj lokoj trikas dum komuna periodo de tempo, kunmontrante siajn progreson al unu la alian dum ili faras. Ekzistas retaj artŝtof-butikoj (kiel Jimmy Beans Wool) kiu servas al tio, fari projektajn fadenaron kiujn ili vendas kaj kies paĝoj estas kutime ligita al iu mastra projekta paĝo, ofte ĉe Ravelry (reta komunmo de ŝtofaj artoj).

La Mistera Kun-Trikado estas aparta tipo de KTri (kompreneble estas akronimo) en kiu la recepto estas eldonita en partoj ( "indikoj") dum periodo de tempo.

Multaj multaj fuŝaĵoj
Mi ĵus kompletigis mian unuan KTri, kiu okazinte estis MKTri, hieraŭ. Ĝi nomiĝas "Reĝino de Dornoj" kaj estas Ludo de Tronoj-etosa MKTri omaĝigante al tiu dorna maljunulino, Olenna Tyrell de la Domo de Highgarden.

Estante granda Ludo de Tronoj ŝatanto, ĉi tiu tuj kaptis mian atenton (naivulo!), Do mi ekpagis 42 dolarojn por la fadenaro, aĉetis la 3.50-dolaran enkondukan recepton kaj ĝuste ensaltis.

Kiel menciita antaŭe, mi estas meznivela trikanto (sed komencanto kiam temas punto), do partoj de la projekto estis malfacila por mi. Sed estis multe amuze tamen, kaj ankaŭ frustrante kiam mi eraras kaj devas detriki reen al konata loko por rekomenci. Triki ĉi tiajn aferojn estas duoble randita glavo: Ĝi estas vere bona por mia mensa sano ĉar mi ne povas koncentri pri io alia alie mi fuŝos (tio preventas ke mi pensu pri laboro) sed estas vere malbona por esti ĉirkaŭ la familio ĉar ili volas atenton kaj mi ne povas doni ĝin dum mi trikis. Do mi devas lerni ekvilibrigi ĉi tion.

Ĉiuokaze, mi lernis kelkajn aferojn de la MKTri, kiujn mi opinias valorus mencii, ambaŭ el la perspektivo de partoprenanto kaj kiel konsiloj por dezajnisto de la vidpunkto de novulo:

  • RdD Kolora Mapo
    Elekti kolorojn estas malfacile, ĉar la tuta punkto de la MKTri estas esti M - tio estas, vi ne scias precize kion vi faras aŭ kiel ĝi poste rezultiĝos. Por tiu projekto, mi elekitis la koloraron de la dezajnisto. Mi pensas ke, retrospekte, se mi estis konata de la fina dezajno de la recepto, mi estis elektanta aliajn koloroj (specife, mi estis elektita uzi palbrizan aŭ blankan koloron por la "rozburĝona" sekcio de la recepto).  Por dezajnistoj, mi rekomendas meti mapon de la koloroj en la recepton. Tio ebligus la prospectoranta trikanto akiri senton de la kolora progreso & proporcio, sen malkaŝi la efektivan skemon, kaj helpus tiuj el ni kiuj volas a) elekti alian el la proponitaj koloraroj aŭ b) iri tute for de la reloj kaj fari nian propran aferon.
    Vi bezonas blok-dratojn por punto. Blokado estas procezo en kiu oni trempas la projekton kaj sekigi ĝin ĝis ĝi malseketas, kaj poste per pingloj aŭ drato formigas ĝin en  la finan intencitan formon; post ĝi sekiĝas, ĝi retenas la formon. Aŭ laŭsupoze: mi estas ankoraŭ, dum ĉi tiu skribo, baraktante formigi la bordon "Picot" dornan, kiel -- mi vidas -- formas la alia (multe pli lertaj) partoprenantoj. Havi dratojn, principe specialajn flekseblan dratojn, estus helpema kaj mi ŝatus vidi tion kiel suĝestita ero.
  • Nenorma instrukcioj faras la recepton amuzan. Fakte estis partoj de la recepto kiuj estis (mi pardonpetas, Marinade) iom enuigaj - ekzistis, ekzemple, tuta sekcio de krurzonomaŝo, ekzemple. Ĝi pliinteresiĝis kiam la dezajnisto inkludas instrukciojn por io ŝi nomiĝas "Fari Faskon", kiu estis nekutima kaj nova kaj interesa. Sed estis tra malfacile ĉar la instrukcioj estis ĉiuj skribitaj - evidentiĝis, sufiĉe rapide, ke multaj el la partoprenantoj havis problemojn kun tio, do kelkaj priskriboj estis eldonitaj, sed ne ĉiuj ili estis fakte tion, kion la dezajnisto intencis, do ŝi fine faris  mem videon de la tekniko. Mi tamen rigardis la videon de alia persono, tial miaj burĝonoj estas ne faritaj tiel ŝi intencis, sed mi estis tro for en la procezo kiam mi ekkomprenis ĉi tion, do mi simple procedis same (kaj ĉio finiĝis bone). Du lecionoj mi lernis de ĉi:
    • Por mi: legu, kaj sekvu, la "trikada helpo" foruman fadenon de la indiko, antaŭ mi rekte komencos. Eĉ se mi opinias ke mi scias kion mi faras.
    • Por la dezajnisto: bildoj, bildoj, bildoj. Kiam ajn oni faras ion nenorman (tio, ne estas maŝtekniko havebla en iuj el la norma paĝaroj por trikanta helpo (kiel de Lions Brand Yarn), montru bildojn. Estas ne tro malfacile manipuli foton por ke ĝi presos bele, kaj mi helpos iun ajn MKTria dezajnisto fari tiajn materialojn - kvankam vi devus esti pacienca kun mi, ĉar mi estas okupita "IRL" kaj per tio ne havas tro da libera tempo. Sed se vi ne havas propran foton-redaktor-programon aŭ ne scias kiel uzi tian programon, kontaktu min.
Blokigu min!
Do, post cxio, kion mi diris, mi forte rekomendas ke vi partoprenis en tia afero. Ĝi povas esti altekosta, sed ĝi estas amuza, kaj ĉiam interesas kiam vi atendas al la sekvanta indiko, kaj vi faros ion belan mem man-faritan. Tiom mojose, ĉu ne?

No comments: