6/18/2006

Knabinoj kiel Superherooj

James (angle) skribis artikolon antaŭ kelkaj tagoj pri superherooj -- specife, kiu li elektu esti. Li diras:
En ĉi tiu poŝto mi esploris kiel fantazioj pri povo malsamiĝas por knaboj kaj knabinoj. Knabinoj, mi diris, sonĝas pri esti La Princino dum knaboj imagas sin ia superheroo.
Ne pravas por mi -- mi ĉiam sonĝis pri esti superheroo, kaj neniam sonĝis pri esti Princino.

Star -- CrimefighterNek, ŝajne, faris Aubrey Matthews. La "Idaho Statesman" donas raporton pri la "deziro" de Aubrey kiel ricevanto de la "Faru-Deziron Fondaĵo": ŝi volis esti superheroo dum unu tago.

"Ni havas kvar katagoriojn de deziroj, kaj 'Mi Deziras Esti" estas la plej malofta," Direktoro Marcia KARAKAS diris.

Ĉi tiu estas la unua fojo dum minimune 10 jaroj ke "Esti" deziron riceviĝis en la oficejo de Idaho, kiu servas la sudajn 35 konteojn de ŝtato.

Aubrey desajnis sian propran kostumon ("Stelo") kaj la kostumojn de kunaj krimbatalantoj, inkluzive de "Leona Sinjorino", "Leviganto de Domoj", "Ĉielknabino", kaj aliaj. Ŝi ricevis sian ekkomenca telefonvoko de nenio alia ol Adam WEST kaj ekforis al la ĉasado de fiega superkanajlo "Nigra" (la figuro de la ŝtrat-signoj por "Najbareja Vaĉo"), kiu ŝtelis la "Oran Stelon" el la Historia Museo de Idaho. La krimo estis kulpiganta al furoj je la zoo, sed Stelo sciis pli bone. Laŭ la vojo al la kapto de ŝia homo, ŝi savis citizanojn el "fumanta" konstruaĵo kaj savis personon de drono en la Lageo en ParkCentro. Tio, kio estas menskonsternante mirinda pri la tuta afero -- post la fakto ke ŝi imagis ĉi ĉiun kaj faris ĉiujn de la desajnoj, estis la kompleta AMPLEKSO de la tuta projekto:
Deziro partnero Windermere Terenomakleristoj faris 100 procentan partprenon de sia 150 dungitoj je du Boise oficeoj.

La deziro de Aubrey floris por inkluzi la Historia Muzeo de Idaho, la Ŝtatuniversitato de Boise, Viv-Flugo de Sakt. Alphonsus, Mezbone Dependa Bob, Fajrobrigado kaj Savado de Gowen Kamparo, Zoo de Boise, la oficeo de la urbestro, kaj la departmentoj de polico kaj parkoj kaj la fajrobrigado de Boise.

Mi kredas ke mi vere, vere ŝatas Boise nun. EXCELSIOR!

6/04/2006

O, Kanado!

Bonega poŝto de James je la blogaro de la Chicago-Knaboj, pre la lastatempa aresto de 17 suspektitaj teroristoj en Kanado. Ĉi tiuj uloj amasigis 3 tunojn de amonia nitrato; laŭ la artikolo de la Stelo de Toronto citita de James:
"Se mi povas meti ĉi tion en perspektivon por vi," [diris asistanta komisiano de RCMP Mike McDonell.] "La 1995 bombigon de la Murrah Federa Konstruaĵo en Oklahoma-urbo kiu mortigis 168 homojn oni kompletigis per nur unu tuno de amonia nitrato."
Rigardu ĝin.

Ne ĵus por fromaĝo nun...

Mi memoras James dirinte al mi pri televida adverto kreita de la Nacia Konsilio pri Fromaĝo (ni grandgravas pri konsilioj de manĝaĵ-produktoj ĉi tie en Usono). Ĝi montris bildon de la luno, kaj diris ion tia "en 1969, homaro iris al la luno kaj eltrovis ke ĝi ne estis farita de fromaĝo." [paŭzo] "Ni ekde ne estis revenintaj." Mi memoras spekti ĝin. Ĝi depremigis James, li diris -- li memoris, kiel infano, spekti la unuan alluniĝon kaj fascine kontroladi la alluniĝojn ĝis ili finis je 1972, kaj kiel multe homoj, scivolas ke li povus iri tien. Kiel multe homoj, ankaŭ, mi kredas ke li estis esperanta ke ĝis ĉi tiu jaro, estus komercaj flugoj al la luno, kaj estas depremita pensi ke ni eĉ ne estis eblaj anstataŭe reveni tien tra iu alia, ĉar neniu estis revenanta.

Nu, rigardu ĉi tiun novaĵon (angle) de Yahoo Novaĵoj:
La perspektivo de NASA por la estoneco vokas al la homaro fosi la kalkanojn en la lunon kiom frue tiom 2015 kaj ne pli poste ol 2020.
Proponita kosmoŝipo de NASAJes! La artikolo diris pri multon de nova teknologio kiun oni devos evolui. Unu el la aĵoj kiuj ĉiam mirigis min estis la nivelo de teknologio kiun ni havis kiam ni venis tien dum la unua fojo - iu diris al mi ke la komputiloj estis egalaj al la TRS-80. Mia patro havis unu el tiaj tipoj de komputilioj en sia oficejo. Li decidis ne elspezi la kroman elspezon de havi diskilon kaj havis kasedilon (bendan). Por savi datenojn, oni devis premi "ludu" kaj "enskribu" je la sama tempo. Jes. Vere. Mi memoris la scenon en "Apollo 13", kiam la scientistoj surteraj furioze prilaboris siajn glitkalkulilojn por rekalkuli informon por la astronaŭtoj malfacilaĵitaj enkosmaj. Glitkalkuliloj. Kaj ĝi funkciis.


Bob Park, scientisto kiu skribas vere bonan (kaj vere denuncegan) semajne resumon de pri-sciencaj novaĵoj, ne ŝatas la ideon de homantaj misioj al Mars kaj mi konkludas ke li varŝajne nek ŝatos ĉi tion. Li ja havas demandon en ke ĝi estas vere plu kost-sparanta, kaj pli sekura, sendi robotojn. Sed mi ankoraŭ kredas ke homoj devus iri, kiom multe tiom tio aldonas al la jam nekredebla elspezo: 1) ĉar mi kredas ke ni devus, kiel specio, forlasi la suna-sistemon kaj esplori (mi estas senespera frenezulo de Star Trek) kaj 2) ĉar ofte estas granda boneco per havi homo ĉi tie. Ni kapeblas intuician tipon de inspiro kio -- mi kredas -- povus krei iom mirigantajn elvtrovojn se ni ne limiĝu de la mallarĝa vid-ranĝo kaj ranĝo de roboto. Ni nur devas iri tien kaj ĉirkaŭrigardi. Eble mi estas senespera.

Mi kredas ke ni atingos tien je proksimune 2022, alĝustante por la kutima registrara pufo kaj daŭro. Se ni konkursu kun alia lando, ni povus atingi ĝin de 2015. (Saluton, ĉinio, ni konkursu?)

Iel ajn: al vi personoj, de iu ajn nacieco, kiu desaltos de la IUSS kaj iros al la luno: excelsior!