Lastatempe en Kolumbuso, ni havis malgrandan paradon de publika desegno nomiĝita "Strataj Anguloj" (aŭ, por la angla kalemburo, "Street CORNers"--"Corn" estas "maizo" angle). La organazantoj de la parado volis, ke ĝi estu kiel tio en Ŝikago, "
Bovinoj Paradante (mi skribis pri multaj paradoj en multaj urboj
ĉi tie). Bedaŭrinde, la intereso neniam kreskis grande en Kolumbuso por la projekto. Oni publikis unu aŭ du rakontojn pri la parado, sed neniu fake kreis paĝaron por ĝin aŭ skribis artikolon pri la tuta parado. Ĉar mia patrino faris maizorelon (vidu suben) por la okazo, mi trovis tiom multe de bildoj kiom mi povis trovi kaj nun prezentas ilin ĉi tie por via ĝuo.

Detaloj de la laboro de mia patrino:

Ĉirkaŭretade por ĉi tiu artikolo, mi trovas alian amuzantan (kaj anglan) paĝaron:
Bats Incredible. Ferigi la urbon Cincinnati kaj ĝia amo por bazopilkludi, Bats Incredible estas parado de
frapiloj por bazopilkludo. Ekiru ĝin.