1/24/2004

Rulrajdo, unua parto

Kia paro de semajnoj. La vivo en la Mararmeo estas vera rulrajdo. Mi skribis pli frue pri klaso ĉe Blackwater. Nu, tio ne faris tiom bone -- fakte, mi malsuksesis la klason, per ŝosi la instruiston. D'oh!

Mi kaj alia studento estis asocianoj, kaj dum la dua "vera" ekzerco (kiam ni uzis "simunition" -- pentropilkoj pafita per speciala pafilo), ni estu enirinte en malgranda ekspeda ejo kaj "klarigi" ĝin. Li estu irinte unu direkton, por klarigi duonon de la ejo, kaj mi estu irinte alian direkton, por klarigi la alian duonon. Li eniris, renkontis "teruriston" (alian studenton en la rolo de teruristo), ŝosis lin, kaj kontinuis en la alian angulon, kie staris la instruisto. Tie li ŝosis lin ankaŭ, io kiu oni forte avertis ilin ne fari. Mi klarigis mian unuan angulon, tiam turnis kaj vidis ke mia asociano estis ŝosinte personon en la alia angulo. Nu, la alia persono (la instruisto) estis malantaŭ de ŝtuparo konstruita en la eju. Mi ne vidis la "teruristo", kiu kuŝiĝis sur la planko; mi nur vidis ke mia asociano estis engaĝante personon, kaj mi ne povis vidi la oranĝan veston de la instruisto per la ŝtuparo kaj mia spir-vaporita masko. Mi neniam, neniam, neniam estu ŝosinte tra la ŝtuparon -- mi povus esti trafinte mian asocianon per misŝoso. La instruisto elpaŝis kaj mi vidis la oranĝan veston kaj pensis, "nu, fik." La instruistoj fortenis niajn pafilojn kaj sendis nin ekster de la ejo, kaj tiam oni informis nin ke ni estis faligis el la klaso. Ķus tiel.

Nun, mi ne precize kredas ke oni traktis nin malĵuste -- oni ja klarigis al ni dum la klaso, ke se ni ŝosus la instruistojn, ni estus faligitaj. Ği estas ekzemplo de "malebleco identigi celojn", kaj estis afero de sekureco. Sed mi kredas, ke ĉi tio estas malbona eduko. Se studento faras eraron, estas gravega tuj korekti la eraron, precize se la problemo povus rezulti en la trafo de la malkorekta celo. Se oni ne faras ĉi tion, oni kreas veran timon en la penso de la studento -- se mi estu en vera situacio, ĉu mi mismortigos ŝipanon? pensas la studento.

La instruistoj estis tre zorgaj lasi nin scii ke ni eblos reveni al la klaso. Sed mi ne povos reveni antaŭ la ŝipo marveturos en malamikan ĉirkaŭaĵon. Do dankon por nenion, klaso. Sed mi ja multe pripensis tion, kaj aranĝos metodojn por ekzerci min en celekkonado. Mi sendis leteron al la instruejo kaj suĝestis ke estu pli bona ideo por provi korekti tiajn problemojn antaŭ faligi studentojn for de la klaso, kaj se la studento ne estas korektebla, tiam faligi la studenton kaj sendi mesaĝon al la ŝipo rekomendante ke oni formetas ĉiujn de la kvalifikoj de la studento -- ĉar se la studento ne povas lerni kiel oni ekkonas rektajn celojn, la studento ne tenu armilojn.

No comments: