1/04/2004

Arto kaj Desegno en Lille, Francujo

Ĉe Ĝangalo, mi trovis la blogon de Erik en Lille, Francujo. Hodiaŭ li skribis pri granda ekspoziciado en sia hejmurbo. Oni ornamis straton gvidantan al la stacidomo per grandaj arkaĵoj, kiu aspektas kiel io el scienc-fiksia rakonto. Kaj per neniu suprizo: ili estis designitaj de Jean-Claude MÉZIÈRES, kiu ankaŭ faris la art-desegnon por la filmo de Luc Besson "La Kvina Elemento" (anglalingva ligilo pri la filmo). Mi tre ĝuis "La Kvinan Elementon" -- freneza, netute serioza sed vivplene desegnita filmo, amuzeganta por vidi. Mi trovis belan paĝaron (haveblan en la francan, anglan, la germanan, la hispanan, kaj la japanan) pri la artisto: Site Mézières plenas per bildoj de la arto de Mézières, kies stilo ŝajnas al mi kiel miksaĵo de la desegnaĵoj de Jack KIRBY kaj Albert UDERZO (de la famo de "Asteriks kaj Obeliks").

Parolante pri "Asteriks kaj Obeliks", du libroj el la serio estas haveblaj Esperante per la libroservuo de ELNA (sub "Comic Book Format"): oni povas aĉeti "Asteriks Ĉe la Olimpiaj Ludoj" aŭ "Asteriks kaj la Normanoj", ambaŭ bonegaj, estre desegnitaj, kaj tre amuzantaj libroj.

No comments: