9/28/2003

Pri la maro

Mi lastatempe ricevis leteron de nova amiko en Cxinio, kaj li demandis al mi pri la maro. Mi skribis:
AkvoLa amuzanta afero pri mia vivo estas, ĉiuj trovas ĝin interesanta. Sed mi ne ofte povas trovi aferojn, pri kiu mi volas klarigi -- por mi, la vivo estas...iel normala. Mi ne certas, ke tiu senciĝas. Por mi, la vivo estas tute -- iufoje enuiga -- vivo.

Tamen, mi klopodos priskribi la maron. Kiam oni for de la marbordo estas, la maro estas belega, belega kobalta bluo -- http://webexhibits.org/pigments/indiv/overview/coblue.html havas la ion kiel la farbo sur la destra flanko de la paĝo. Se mi ĝin ne propre vidis, mi dirus "ne ebla, ke iu tia farbo estus". Sed ĝi pravas: mezmare estas la akvo ja tia farboj. Aŭ farboJ: oni diras, "la multaj animstatoj de la maro". Eĉ en farbo havas ĝi multajn animstatojn: per la lumo, per la profundo, per la kvalitato de la akvo ŝanĝas la farbo -- nun kobalta, nun prusa, nun jadkora, nun brilanta gruno kiel laŭtfarbita plasto de la usona 1950-a jardeko.

Kiu bezonas sirenojn? Mi perdiĝas per la bluo, kaj kiam oni diras ke veraj Irlandanoj kapeblas vidi 300 nuancojn de la farbo gruna -- mi kredas, ke la vera maristo kapeblas vidi 300 nuancojn de la blua.

La akvo ĉe Sankta Tomasoŝipspura puntoJen tranĉas la ŝipo la akvon, kaj novaj ondoj dissendas for de la grizaj flankoj -- la ŝipspuro estas skizita per blanko, kie la supraĵoj de la akvo estas distiriĝita en punton. Iufoje estas dolfinoj, saltante en la spuro; iufoje la nigraj dorsoj de balenoj, ŝajnante kun ekblovo de nebulo. Nokte, iufoje, mi iras al la ponto por vidi la ĉielo: velura nigreco malpuriĝita per steloj, vasta kaj spirprenanta. Kutime, mi nur sidas en la SONAR-kontrolĉambro kaj aŭskuti al la maro kaj la laŭta nokto: fajfoj, klakoj, krioj, ĝemoj.

Ni ne permesiĝas iri eksteren dum ŝturmoj -- kiam mi ne trarajdi la ŝturmon enlitita, mi kuŝas en SONAR-1-ĉambro en la antaŭo de la ŝipo. Mi spuras ĉion tra la ferdeko, tra mia dorso: la ekmalpezitan stomakon kiam falas la ŝipo enmaren, kaj la tiron de la malsata buŝo de la maro kiam la ŝipo, skuadante, penas sin leviĝi. Spuras precize kiel VELCRO ŝirante libera.