10/21/2002

Jes! Ŝi ekzistas!

Mi ĵus volas diri hodiaŭ! al miaj amikoj -- mi ankoraŭ ekzistas, sed estas tre okupita. Mi faras aferojn en la mararmeo kiuj estas mirindaj...sed mi nek havas bonan kunligon al la Reto nek sufiĉon da tempo por fari Esperantajn mesaĵojn. Sed baldaŭ mi havos hejmon (ekster la ŝipo) kaj havos pli da tempo (kaj kunligo) por labori kun ĉi tiu taglibro. Mi sentas la mankon por vi ĉiuj!

6/26/2002

Kien ŝi iris?

Mi scias, mi scias -- tio ĉi estis longa tempo for. Pardonu min, mi petas; mi estis tre okupita. Nu, mi lernis ke mi fakte pasis la 2-an Klasan Ekzamenton -- mi nun estas 2-klasa suboficero! Bedaŭrinde, mi ne havas mian vortaron jemane (ĝi estas sur la ŝipo), do mi ne povas nuntempe skribas multe. Tamen, mi nun loĝas en nova kazerno kaj (evidente) havas ligecon. Surŝipe mi ne povas kunligi al Blogger -- nia "retuloj" sxanĝis la permesecon de kunligi kaj la plejparte da sekurkunligoj ne plu funkcias. Mi esperas ke Blogger baldaŭ permesas la sendecon de novajn ĝisdatojn per e-poŝto!

Mi ricevis e-poŝton dirante al mi ke mia artikolo aperis en "Esperanto USA" -- mi tre ĝojas! Se vi iras ĉi tien por legi mian kompantindan taglibron, mi bonvoligas vin! Pardonu mi petas mian malbonegan Esperanton, sed mi tre esperas, ke mia klopodo ekkorigas vin fari vian propran Esperantan blogon. La mondo bezonas plu da Esperanto paĝoj -- tutan retmondon de Esperanto!

Mi devas skribi al Larry!

5/10/2002

Finfine! Ŝi fakte ekzistas!

Mi finfine estas sur la ŝipo, kaj nun loĝas tie. Mi dormas en komforta arakeco. Mi renkontis la XO-n kaj kapitanon hodiaŭ kaj estas tre feliĉa kun la ŝipo. Mi kredas, ni havos multe da amuzado kaj la homoj estos bonege por kunlabori. Estos malfacila laborado, sed ĝi indegos. Mi deziras, ke mi devus paroli pri tio, kion vi baldaŭ faros. Ĝi estas tiel neta. Sed ne. Diable! Tio estas la plej malbona afero pri la mararmeo -- ni faras tiel netajn agojn ke ne permesiĝas paroli pri ili. Sed eble poste...

5/07/2002

Mi...ne povas...spiri!

Nu, nun...

Teddy RooseveltKiu milita estro vi estas?

Bazita pri via respondoj, via profilo pariĝas...

Teddy Roosevelt!

Teddy! Mia plej ŝatita prezidanto! O, feliĉa tago! Atendu, atendu -- la Lusitania dronis hodiaŭ en 1915. Do eble ĝi ne estas tia feliĉa tago finfine.

kiu milita estro vi estas?

Plu pri Kymberli Stubbs

Mi trovis alian artikolon pri la situacio de la familio Stubbs. La Dispatch novaĵservuo postulas registrecon (tamen senkoste).
Estis monto de malĝojo por la militantaj gepatroj: du homoj kiu enamiĝis ĉe sud-Ohio-a kolegio sed kiu frakasiĝis kaj bruilis sur la stratoj de la Okcidenta Flanko dum iliaj infanoj mortiĝis.
Problemoj de la familio -- ĉi tiu ekkomencigas alarmsonorilojn en mia kapo.

Mi skribis al amiko, kiu estas doktora lernanto. Ŝi montris al mi ke la manko de elterigeco ne estas neordinara -- en Ohio, nekropsio postuliĝas kiam ajn infano mortiĝas kiu estas pli juna ol 2 (laŭ la manlibro de la distriktaj komisaroj de Ohio) -- dum en "evidenta bona sano" (la emfazo estas la mia). Ĉi tiu ŝajnas malebligi infanojn kiuj estis mortnaskitaj aŭ kiu mortiĝis per ia infekto, tamen, sed mi ne certas ke tio estas la fakto. Mi tre interesiĝus scii plu pri la mortoj de la aliaj infanoj. Kiam la mortnaskitoj estis mortnaskitaj? Kiaj infektoj mortigis aliajn infanojn? "Tommy Jr., la dua filo, estis 5-monate aĝa kiam li mortiĝis en 1992 per kronika bronkito," la artikolo diras, ke mia amiko estas tre interesiĝita pri tio -- laŭ ŝi, tia infekto estas tre neordinara en tioma juna infano.

Ŝi ankaŭ diris al mi ke mi devus ne elimini la eblecon ke estas genetika kialo kial ĉi tiuj infanoj ne povis longe vivi (la infanoj kiuj ne mortiĝis per akcidento, kompreneble). Ankaŭ, ĝemeloj havas pli grandan grado de morteco ol neĝemeloj (ĉar ili tiel ofte naskiĝas subkreskitaj). Laŭ la artikolo:

...iuj familianoj diris ke Kim estis tro inteligenta por volante preni ĉiujn de tiuj 500 mg tablojdojn de Tylenol-o...
Laŭ mia amiko, la trodozo per medicinoj okazas tre ofte, eĉ kun plen-kreskitaj plenaĝuloj kiuj devus pli bone scii. Estas kazo, ŝi diras, de "se unu estas bona, do dek devus eĉ pli bona". Ŝi diras ke 20 piloloj, ankaŭ ibuprofen-o (Advil) kaj difenhudramin-o (Benadryl) povus certe mortigi 11-jaraĝa. La artikolo diras:
Klopodante trakti pri la doloro de antaŭmenstruaj kramfoj, ŝi evidente mem-medikigis si mem, ignorante la singardigan averton sur la botelo kiu kontraŭas pri superigi la rekomenditan doson por infanoj.
Jen estis multe da doloro. Ĉu ŝi neniam vidis la doktoron pri ĉi tiun doloro? Estis la knabino tiel sendependa ke ŝi ne demandus al sia patrino pri la doloro? Kie estis ŝia patrino dume? Estas tiel multe, kiam ni ne scias pri tiu afero...sed ĝi ankoraŭ ŝajnas fiŝa al mi.

5/06/2002

Iu bezonas submeti la pipo de krako...

Laŭ ĉi tiu anglalingva artikolo el mia hejmurbo:
La mortlegitimisto de la distrikto "Franklin" diras ke ĉiuj sep infanoj de geedzo mortiĝis per naturalaj kaŭzoj aŭ akcidentoj dum la lastaj 13 jaroj.

La plej lastatempa el la mortoj okazis je la 22-an de marto, kiam Mortlegitimisto Brad Lewis diras ke 11-jaraĝa Kymberli Tomika Stubbs mortiĝis per akcidenta trodozo de Tylenol-o.

Lewis diris ke venenologiaj testoj montris ke la knabino manĝis tiom multe kiom 20 pilolojn dum 12 hora periodo ĉe la hejmo de sia patrino, Kim Craig.

Kio? Ĉi tiu stultulo estas pagita por ĉi tiu laboraĉo? Kiom multe da infanoj devos mortiĝi ĝis li kredos, estas io fiŝa okazante ĉi tie?

[ Ĝisdataĵo: ] Mi vere scias ke mi ankoraŭ ne estas flua en Esperanto. Esprimoj venas en mia kapo pri ĉi tiu rakonto kaj mi ne povas transduki ilin en Esperanton: "This is BULLSHIT", "Dumbass!" kaj "*#$@ing morons!"

5/05/2002

Plu da Ĉasputoroj

Jen estas bildoj de mi kun ĉasputoroj, aŭ nur ĉasputoroj. Mi havos antaŭvidajn bildetojn kiam mi povas konligi mian komputilon al la Reto (nune mi devas uzi la komputilojn de la Mararmeo, kaj mi ne permisitas sendi bildojn per ĝiaj komputiloj). Baldaŭ, espere, sed ĝis tiam rigardu fide:
Mi kun Bubba
Bubba kaj Teal
Mi kun Teal (sed ŝi ne estas Tial, sed alia ĉasputoro, kies nomon mi ne memoras nun)

5/03/2002

Sed kompreneble.

Mi 'stas Kiki!
Kiu Rolanto de "Sluggy Freelance" Vi Estas?

Jes, nune mi obsedas pri ĉasputoroj. Mi trovis rifuĝejo por ĉasputoroj, "Ĉasputora Savado de Tidewater", kaj espere baldaŭ laboros tie. Mi tre volu havi ĉasputoron sed ne volas akiri ĝin ĝis mi certe scias, ke mi povas tutfari la besteton. Do, mi laboros ĉe rifuĝejo ĝis mi certos.

Mi ja havas novaĵojn, sed la informo estas tiom multe, mi ne havas la tempon nune por klariĝi ĉion. Mi ankoraŭ atendas la ŝipon, sed dume mi havis klason por lerni torpedajn kontraŭrimedojn. La klaso estis tre interesanta, sed bedaŭrinde daŭris nur 2 tagojn. La pastintan semajnfinon ni havis la "Azalean Festivalan Flugmontradon". Mi devis labori, sed la montrado estis tre amuzita -- kiam mi havas plu da tempo, mi diros plu pri la planoj kaj kio okazis.

Nu, mi devas for. Ĝis baldaŭ!

4/16/2002

En Norfolko

Mi nun estas en Norfolko, en kasernĉambro kun unu alia virino. Ŝi estas agrabla, kaj la bazo ankaŭ estas tre agrabla -- belaj arboj kaj stratetoj. Mi atendis lerni ĉu mi estos flugita al mia ŝipo, aŭ ĉu mi atendos ĉi tie ĝis ŝi revenos. Miaj gepatroj aŭtoveturis kun mi al ĉi tie (ni vizitis Avinjon, kiu loĝas en Virginia-ŝtato) kaj helpis min en mia komenco. Mi estas tiel bonŝanca ke mi ilin havas.

Dum ni veturis ĉi tien, mi aŭdis per radio rekonton pri politikaro en Washington -- mi ne memoris, kion la homoj protestis, sed mi havis la ideon: usonanoj ankaŭ bezonas Haĝ-on. Unu foje en niaj vivoj, se ni estas fizike ebla, ni iru al Washington-urbon kaj protestis ion.

4/07/2002

Ne bona ideo

Je lia blogo, Glenn Reynolds opiniis ke devus esti bona ideo ke Usono invadus Saudan Arabion. Li skribis ĝi estus unu vojo por solvi la problemon de araba ekstremismo. Li skribis:
1. Kiam jam ni kontrolos Saudan Arabion, ni havos klaran vojon al Iraqo kaj Syrio.

2. Kiam jam ni kontrolos Saudan petrolon, ni povos ektranĉi la fluo de mono al teroristoj.

3. Kiam jam ni kontrolos Saudan petrolon, la Europanoj komencos favorigaĉi al ni, anstataŭ al la araboj.

4. Kiam jam ni kontrolos Saudan Arabion, ni povas uzi kontrolon super la Haĝo, kaj petrola mono, por reformi Islamon en vojojn kiuj estas pli al nia ŝato. Ĵus kiel la Saudoj faris.
Mi skribis al li (per e-poŝto) respondon:
Me estis skribonta longan leteron pri kial mi kredas invadi Arabio estas malbona ideo, sed Sarĝĉjo venkis min al la celo kaj kun granda kvanto plu da elokventeco kaj klara skribado ol mi estas kapebla.

Sed mi ĵus volis faligi analogion al vi: kiel se la araboj transprenus Romon/Vatikanan Urbon? La reefiko estus grandega. GRANDEGEGA. Ili ne havus multe da sukceso reformi Katolikismon; anstataŭ, Katolikismo estus reorganizita en ekzilo kaj Katolikanoj ĉie en la mondo farus sian plej damindon por repreni ĝin.

Sama afero kun Arabio. Kaj li prenis la vortojn rekte el la buŝo kun lia aserto ke tio estus kompleta ĉanĝo de nia standarda operacianta proceduro, kio estas venki per komerco.

Por mi, la nuna milito kontraŭ terorismo estas zorginda. Tio ne estas ĉar mi ne kredas ke ĝi estas grava -- ĝi estas nekredeble ja. Sed tio, kion mi volas estas ke Usono formovos la minacon. Tio ne estas pri venĝo por mi, aŭ pri reformi la mondon. Ĝi estas pri formovi la minacon kaj tiam reveni al tio, kion ni plej bone faras, kiu estas komerco.

Kompreneble, simpla esprimo kiel "formovi la minacon" prestidigitas tutan skatolon de Pandora plena ol aliaj demandoj: kiel? Kial la radikalaj islamanoj faras tion, kion ili faras kaj kiel ni povas kontraŭi tion? Kiaj kulturaj, mediaj, edukaj, kaj religiaj faktoroj estas komplikaj, kaj kiel ni povas ŝanĝi ilin? Se popolo sentis sin -- en senespereco, ĉar tiu vorto estas tiel ofte uzita -- ke sia sola elekto estas por trafi civilanojn ĉar si ne eble stari kontraŭ militaj aŭ registaraj soldataroj, kiel ni povas ŝanĝi tiun senton? Se la meza Palestinano, ekzemple, nur volas Palestinan hejmlandon, pacon, kaj bonan vivon por si mem kaj siaj infanoj, kion povas ni fari por alkondukas tiujn homojn al la unua rango (anstautax ol la homoj kies celo estas ekmalekzistigi Israelon)? Se oni havas timige altan numeron da junaj, needukitaj homoj, kiel oni edukas ilin por ŝaneli ilian nature atakemajn emecojn for de triba militeco kaj en ion plu krea -- ĉiu dum ili estas en procezo de esti tribe perforta?

Persone, mi kredas ke bezonas du-dentitan aliron. La unuo estas ke ni devas formovi la organizitan substrukturon kiu subtenas kaj daŭrigas terorismon. Ĉi tio estas la mallongtempa dento, kvankam konsiderante la naturon de konspiroj/teroristaj retoj, ĝi varŝajne finos estante longatempe dento. La alia dento estas eduko kaj komerco, kaj ĝi estas tre longatempa afero (aludu: Japano kaj Germanio).

Ni definite, definite devus eviti "imperian strategion", kvankam. Ĝi serioze difektus la starigon de la komerca dento.

Fermante, mi estis en Ĉinio dum la antaŭa jaro. Estis KFC-oj kaj McDonaldoj ĉiam, kaj estis TGIFriday-ies en Ŝanghaj. La Ĉinia registaro fakte permesis Starbucks (tiel malbona, sed tiel bona) malfermi etan butikon interne de la Malpermesita Urbo. Kaj ĝi permesis min interne de tie ankaŭ (la urbo estas impona). Hu-ra por komerco!

Jes!

Steve permesis al mi transduki sian artikolon. Kaj mi finfine trovis alian Esperantan taglibron: la noktolibro de Aleksandra. Mi serĉas plu.

4/06/2002

Senparolada

Mi ĵus ne volas, kion diri pri la plej lastatempa artikolo de Steve den Beste. Ĝi estas profunda, rekta...ĝi perfekte klarigas la veron. Ĉu li permesus min transduki ĝin en Esperanton? Mi devas demandi...

O-K, foje ekaperaj reklamoj ne estas tiel malbonaj
Aŭskultu al ĉi tio. Ĝi ekaperis dum mi uzis la Esperantan vortaron de travlang. Tio estas neta!

Nun ĉi tio estas bona ideo!

Mmmmmmmmmm...NPR havis artikolon pri mallibereja pano, kiu estas manĝo servita al malliberejoj kiam ili sin malbone konduti.
[Malliberejo estro] Corcoran diras ke dum la du jaroj ĝis la konduto-modifeca programo de la malliberejo -- inkluzivita de la pano -- estis institutia, la okazo de atakoj sur malliberejaj laboristoj far kaptitoj estis en duonon tajlita. "La pruvo estas en la pano," li diras.
Ĉi tio eblas esti bona idea por puno en la mararmeo, ankaŭ...mi vetas ke homoj ne opinius limigeco ŝerca se ĉi tio estas ĉio, kiu ili ricevus por mangi...

Aŭ ĉu tio estas salivumo?

Dum mi provis trovi kiel diri "uh-oh" en Esperanto, mi trovis Esperantan "rideron":
:-)*
Heh! Plu da rideroj estas ĉi tie.

Kiel Trajnpereigo, Oni Ĵus ne Povas Forvidi...

Interesanta materialo per NPR pri Israelo & Palestino je la nuna tempo:
  • Israelo estas en Nabluso nun, sed evidente (laŭ la Palestinanoj) ne permesas ambulancojn en por helpi la vunditajn kaj por forpreni la mortitaj. Ĉi tio okazis en Betlehem -- fine Israelo ja enpermesis ambulancojn, sed ne komence). NPR ne povas konfirmi ĉar sia korespondanto je la sceno ne povas iri en Nabluson.
  • Israelo ŝajnas "plirapidigi" sian kampanjon. Steve den Beste opiniis ke Bush prokrastis sendi Powell al Israelo ĝis la sekvanta semajno por doni al Israel paron da tagoj por fini siajn aferojn antaŭ ol lia alveno. Malgraŭ ĉio, li diris, estas neniu kialo kial Bush ne povis sendi Powell interne de 24 horoj -- ni havas la rimedojn. Do kial la atendo? Mi provas ĝin interesan ke NPR nun reportas ĉi tiun pligrandiĝon de milita intenseco -- mi kredas ke Steve pravas, kaj ankaŭ nun NPR sugestas same.
  • Ili parolas kun profesoro pri sinmortigaj bombantoj; li studas profilojn de bombantoj. Estas sufiĉe interesante, parolante pri la nivelo de blokeco, humiligeco, kaj furiozo kiuj trapenetras Palestinanojn generale, aparte nun. Nu, mi povas kompreni blokeco -- aŭ eble mi ne povas, ĉar mi ĉiam estis tre privilegita, kaj miaj blokoj estas kompare malgrandaj. Sed mi desegnas la linion kiam homoj marŝas en feston por malgrandaj infanoj kaj mortpafis la lokon.
  • La rakonto kontrastis la sinmortigaj bombantoj kontraŭ la kamikazoj de la Dua Mondmilito, kiuj direktis ilian senespera malsperiecon kontraŭ la usona mararmeo. Sed mi scivolas -- ĉu la kamikazoj estus strikinta usonajn civilanojn se ili estus povitaj? Mi kredas, jes. Ni ja fajrbombis civilanajn urbojn kiel Tokyo, ekzemple. Mi ne kredas ke la kamizakoj estus ŝparintaj usonajn civilanojn se ili estus havintaj la ŝancon.

Hieraŭ vespere mi iris vidi "Havantaj Nian Diron", mirinda teatraĵo pri Sadie kaj Bessie Delany. Antaŭe en 1993, la libro "Havantaj Nian Diron" eldoniĝis pri ili kaj iĝas tre populara; pluraj libroj sekvis. Tio okazis (la libro estis skribinta) kiam la fratinoj estis tre maljuna -- havantaj pli ol 100 jarojn. CATCO donis la teatraĵon kaj mi kredas, ĝi fartis tre bone, tamen Sarellen (la aktoro kiu ludis kiel Sadie) blankis kun siajn liniojn dum la komenco. E.J., la aktoro ludanta kiel Bessie, petis la aŭdantaro por kvar minutoj kaj ili iris elscenejon, Sarellen dirante 'Vi devas memori ke mi havas 103 jarojn kaj ŝi havas 101’. Estis amuzita kaj, mi kredas, tre bona metodo por normaliĝi. Sed ĉe la ricevo poste, la aktoroj ambaŭ estis embarisitaj kaj iom ĉagrenita pri la afero. Mi povas kompreni ton. Senkonsidere, la teatraĵo estis tamen mirinda. La fratinoj (kiuj vere vivis ĝis eble 107) estis vivantaj dum la plejparto de la signifaj eventoj de moderna Nigra historio. Ilia patro estis sklavo, kaj ili estis en Harlem dum ĝia Renesanco -- ili konis W.E. B. Du Bois, Cab Calloway, kaj multe da aliaj tre bonkonantaj homoj. Ili diris pri tio, kiu okazis kiam la Filinoj de la Usona Revolucio refuzis permesi Marian Anderson kanti en la Halo de la Konstitucio en 1939. Je la lasta minuto, Eleanor Roosevelt arangis por ŝi kanti sur la ŝtupoj de la Monumento de Lincoln (mia patrino memoris, ke Eleanor Roosevelt ricevis multe da ĝeno por fari tion -- Dio benu ŝin). Kaj Sadie kaj Bessie iris kun sia patrino por vere rekonti Eleanor Roosevelt. Ŭaŭ! Mi alte rekomendas la teatraĵon, se ĝi venas en via loko, kaj se ne -- vidu la filmon.

NPR ankaŭ havis segmenton pri Esperanto. La tempo de la montro estis "utopioj". Don Harlow parolis pri Esperanto (ne nomis Usonon "deserto" por Esperanto). Tamen, estis bonege segmenteto kaj estis bonege aŭdi la voĉon de Don Harlow. Li estas prezidanto de la Esperanto Ligo por Nord-Ameriko (ELNA).

4/05/2002

Estas bone esti hejme

Kaj hejmo estas tro distriga por fari ĉi tion ret-taglibron. Mi iĝas dika per multaj manĝoj kaj tro multe da dormo (cxu estas ebla havi tro multe da dormo?). Sed ĉiuj estas mirindaj. Mi vidas amikojn kiujn mi ne vidis dum la tuta jaro. Kaj estas ĉiam mirinde esti kun miaj gepatroj.

Mi ankoraŭ ne povas kredi -- James aĉetis por mi Walther P-38-on. Sabaton ni iros por provi ĝin. Jaj!

Mi nun provas instali Redhat Linux sur mia komputilo -- ĝi estas donanco de amiko. Kaj, kompreneble, la tuta afero estas multe, multe pli komplika ol mi unue estis krediĝita. La programo estis senkosta, sed nun mi devas sekureckopii mian diskon. Por fari tion, mi devas aĉeti ion novan ekipaĵon. Ha! Oni devas multigi la tempon, kiom longe oni kredas tasko daŭros, per 4 por havi la pli reala ideo de kiom longe ĝi fakte daŭros!

For al la butiko...

3/28/2002

Dancante tra la pordo

Mi iras hejmen hodiaŭ! Jaj!

Mi devas diri ion amuzantan -- la medikistoj ne povis trovi la medikan rekordon de kolegio de mi. Li estas kolera, ĉar li ankoraŭ forrias hodiaŭ. Ili finfine trovis ĝin (post unu kaj duone horo) -- ĝi estis metita ne per la lastaj kvar numeroj de lia SSN, sed per la lastaj kvar nomeroj malantaŭen. Belege.

3/25/2002

"Ruh-roh, Raggy!"

James Randi havas Scientology E-Meter, kaj li disigos ĝin. Laŭ tio, kion mi scias, ĝi nur estas Wheatstone Ponto ommezurilo, kaj mi antaŭvidas ke tio estas kion li trovos (krom multe da malplena spaco). Tamen, estas interese legi lian raporton...kaj vidi lian paĝon por la respondo de $cientologio. Io diras al mi ke mi devos paĝi en Fondajxon de la Defendo de James Randi baldaŭ -- kaj mi paĝos, ĝoje.

Kio estas malrekta pri ĉi tio bildo?

Vidu zorge -- ĉu vi vidas ĝin?

Ĉi tio estas la lasta aliŝo, mi promesas!
Mi trovis alian bonan blogon per weblogs.com: Hundpordo de Morto. Ği estas bonskribita kaj plena de bonegaj ligoj kiel "Lawsuit, Shmawsuit" kaj La Flo-Kontrola Projekto (mi nur deziras ke mi estus tiel teknike krea; mia gepatroj estus tiel feliĉaj). Ğuu!