12/28/2003

Plu da korrompaĵo en Irano

Mi legis iun tre malĝajan en la novaĵoj hodiaŭ per la Kuniĝita Gazetaro:
"Ĉi tiu estas la Apokalipso. Estas nenio krom detruegado kaj rubo," Mohammad Karimi, trijardekulo, diris ĉe la enterigejo, al kie li alportis la korpojn de siaj edzino kaj kvar-jara filino.

"Pasintan nokton antaŭ ŝi iris al la lito ŝi faris por mi desegnon kaj kisis min kvarfoje," Li diris pri sia filino, Nazenine, kies korpon li tenis en la brakoj. "Kiam mi demandis, 'kial kvar kusoj?' ŝi diris, 'Eble mi ne vidos vin denove, Paĉjo,'" Karimi rakontis al KG fotografisto, kiam larmoj fluis malsupren sur la vizaĝo.

12/26/2003

Sankta bovino! | Holy cow!

Estis terura tertremo en Irano. Laŭ CNN (angle), sismo mezurata 6.7 per skalo "Richter" strikis la sudan Iranan urbon de Bam proksimume je la 5-a horo matene, per ilia tempo. La urbo havas loĝantaron de 80,000 personoj; kvankam je ĉi tiu tempo la numaro de mortitaj estas proksimume 2,000 (!!!), ofistoj tie atendas la numero grimpi al 20,000 personoj. Jen estas kvarono de la urbo!

Unu Horo

Mi kontestas ĉiujn ekstere je la reto spari unu horon ĉi tiun semajnon por fari ion:

  • spari unu horon per e-poŝti ĉiujn amikojn kaj rakonti al ili pri la okazo kaj kiel oni povas helpi
  • doni unu horon per faranti pakaĵojn plenajn de kromaj litkovriloj, vestoj, kaj aliaj necesaĵoj por sendi al karitadgrupoj
  • uzi unu horon por agi kiel kolektpunkto por la sama
All right, here's another instance where I'll do English on this blog. There has been a terrible earthquake in Iran. According to CNN, a quake measuring 6.7 on the Richter scale struck the southern Iranian town of Bam at about 5 in the morning, their time. The city has a population of 80,000 people; although at this time the death toll is around 2,000 people (!!!), officials there expect it to climb to 20,000 people. That's one quarter of the city!

One Hour

I challenge everyone to take one hour this week to do something:

  • take an hour emailing all your friends about what happened and how to help
  • take an hour getting extra blankets, clothes, and other necessary items into a package to send to a charity
  • take an hour acting as a local drop-off point for same

12/25/2003

Vimes por prezidanto!

Mi tre interesiĝas pri la (nefinanta) debato de pafiloj kaj la kontrolo de pafiloj en Usono. Generale, mi subtenas la leĝojn kiu neleĝigas la posedecon de pafiloj de krimegistoj, kaj tiuj leĝoj, kiuj forte punas krimistojn trovitaj kun pafiloj. Mi opinias, tamen, ke la posedo de pafiloj de leĝsekvantaj homoj estas bona por la socio, aparte, la kaŝita porto de pafiloj. Mi opinias, ke se krimisto ne scias, ĉu portas iuj pafilon aŭ ne, la krimisto malofte atakas personojn. Eĉ kiam la plejparto de homoj ne portas pafilojn, ĉiu gajnas plu sekurecon, ĉar la krimistoj ne scias kiu portas kaj kiu ne. Mi definite kontraŭas la ideon, ke malpermesi ĉiujn pafilojn sekurigas socion. Kaj mi legas en "Nokte Gvardo", de Terry Pratchett, legpasejon kiu esprimas ĉi tiun pli bone ol mi eĉ gin povus esprimi.
Swing, tamen, komencis en la malkorekta loko. Li ne ĉirkaŭvidis, kaj atentis, kaj lernis, kaj tiam diris, "Tiel estas popoloj, dum kia maniero ni adapti?" Ne, li sidis kaj pensis: "Tiel estu popoloj, kiel ni ŝanĝi ilin?" Kaj tio estis sufiĉa bona penso por pastro sed ne por policulo, ĉar la pacienca, lernaĵetaĵa funkcimaniero de Swing turnigis policecon sur la kapo.

Estis ĉi tiu Leĝo de Armiloj, komencante. Armiloj inklusiviĝis en tiom multe de krimoj ke Swing rezonis, malmultigi la numerojn de armiloj devus malmultigi la krimrangon.

Vimes scivolis se li suprensidis en la lito noktmeze kaj ĉirkaŭprenis sin kiam li eksonĝigis ĉi tion. Konfisku ĉiujn armilojn, kaj krimo subfalu. Kompreniĝis. Ĉi tio estus funkcita, ankaŭ, se nur estus sufiĉaj policuloj--diru, tri per civitano.

Mirindege, sufiĉa iom da armiloj estis endonita. La krevaĵo, tamen, estis unu kiu iel sukcesis eskapi for de Swing, kaj ĝi estis ĉi tiu: krimistoj ne obeas la leĝon. Estas pli aŭ malpli bezonata por la tasko. Ili havis neniun aparan intereson por fari la stratojn pli sekuraj por iu krom si mem. Kaj ili ne povis kredi tion, kiu okazis. Estis kiel Hogswatch ĉiutage.

Vimes estas unu el miaj plej preferataj rolantoj en la serio "Diskmondo". Kaj li estas tia tre praktika policulo.

12/23/2003

Pardonu la rekonstruado

La kompanio por kiu mi laboris, OARnet, finigis ĝian servon por retpaĝoj. Do, mi perdis la lokon, en kiu mi tenis miajn grafikojn kaj aliajn gravajn dosierojn. Mi finfine trovis la tempon por la blogon repari. Mi bonvole petas la pardonon kiam mi rekonstruas la paĝojn.

9/28/2003

Brulaĵ-celoj por via tekokomputilo

Tra Sgt. Stryker, mi trovis ĉi tiu artikolon pri brulaĵ-celoj por tekokomputiloj.
Brulaĵ-celoj kiuj povas povi tekokomputilojn dum 10 horoj aŭ pli longe sen ŝtopilo kaptis la imagon de komputilaj frenuzuloj. Sed unue, proponantoj devas provi ke ili estas tiom sekura por flugi kiom fajriloj por cigaredoj aŭ senimposta botelo de vodko.
La artikolo daŭras diri:
Pratipojn de tekokomputilo povitaj per brulaĵ-celoj evoluigas Toshiba (6502.T) kaj NEC (6701.T), kiu projektas komenci la vendon de ili kiel plenkreskaj produktoj venontan jaron. Casio (6952.T), Sony (6758.T) kaj Hitachi (6501.T) kaj Samsung (00830.KS) de Koreo ankaŭ allaboras la teknikon de brulaĵ-celetoj.
...
"Post ĉirkaŭ 10 horoj de operacio, oni elmetos brulaĵ-celan kartoĉon proksimume la grando de Bic-fajrilo aŭ inkduza katroĉoj" kaj enmetis freŝan," [diris John GOODMAN, prezidanto de la divizo de brulaĵ-celoj ĉe Entegris, kiu faras konsistigaĵojn de brulaĵ-celoj.]
Interesanta -- klare, ili evoluigas celon, en kiu akvo ne estas la kromprodukto. La rakonto sugestas ke estas neniuj kromproduktoj, kaj la baterio ŝajnas kiel ordinara baterio. Neta!

Pri la maro

Mi lastatempe ricevis leteron de nova amiko en Cxinio, kaj li demandis al mi pri la maro. Mi skribis:
AkvoLa amuzanta afero pri mia vivo estas, ĉiuj trovas ĝin interesanta. Sed mi ne ofte povas trovi aferojn, pri kiu mi volas klarigi -- por mi, la vivo estas...iel normala. Mi ne certas, ke tiu senciĝas. Por mi, la vivo estas tute -- iufoje enuiga -- vivo.

Tamen, mi klopodos priskribi la maron. Kiam oni for de la marbordo estas, la maro estas belega, belega kobalta bluo -- http://webexhibits.org/pigments/indiv/overview/coblue.html havas la ion kiel la farbo sur la destra flanko de la paĝo. Se mi ĝin ne propre vidis, mi dirus "ne ebla, ke iu tia farbo estus". Sed ĝi pravas: mezmare estas la akvo ja tia farboj. Aŭ farboJ: oni diras, "la multaj animstatoj de la maro". Eĉ en farbo havas ĝi multajn animstatojn: per la lumo, per la profundo, per la kvalitato de la akvo ŝanĝas la farbo -- nun kobalta, nun prusa, nun jadkora, nun brilanta gruno kiel laŭtfarbita plasto de la usona 1950-a jardeko.

Kiu bezonas sirenojn? Mi perdiĝas per la bluo, kaj kiam oni diras ke veraj Irlandanoj kapeblas vidi 300 nuancojn de la farbo gruna -- mi kredas, ke la vera maristo kapeblas vidi 300 nuancojn de la blua.

La akvo ĉe Sankta Tomasoŝipspura puntoJen tranĉas la ŝipo la akvon, kaj novaj ondoj dissendas for de la grizaj flankoj -- la ŝipspuro estas skizita per blanko, kie la supraĵoj de la akvo estas distiriĝita en punton. Iufoje estas dolfinoj, saltante en la spuro; iufoje la nigraj dorsoj de balenoj, ŝajnante kun ekblovo de nebulo. Nokte, iufoje, mi iras al la ponto por vidi la ĉielo: velura nigreco malpuriĝita per steloj, vasta kaj spirprenanta. Kutime, mi nur sidas en la SONAR-kontrolĉambro kaj aŭskuti al la maro kaj la laŭta nokto: fajfoj, klakoj, krioj, ĝemoj.

Ni ne permesiĝas iri eksteren dum ŝturmoj -- kiam mi ne trarajdi la ŝturmon enlitita, mi kuŝas en SONAR-1-ĉambro en la antaŭo de la ŝipo. Mi spuras ĉion tra la ferdeko, tra mia dorso: la ekmalpezitan stomakon kiam falas la ŝipo enmaren, kaj la tiron de la malsata buŝo de la maro kiam la ŝipo, skuadante, penas sin leviĝi. Spuras precize kiel VELCRO ŝirante libera.

9/27/2003

Mi amas Usonon

Ĉi tiu estas ankoraŭ alia kialo kial mi do amas mian landon: La Relpafila Blogo de Jason. La paĝaro estas anglalingva, kaj ankaŭ la ligoj (multa informo pri konstrui la propran relpafilon). Dankon al Boing Boing: Katalogo de Mirindaj Aferoj (ankaŭ anglalinva).

Ĉiuj paradante

En 1999, Chicago-urbo komencis la parado de aĵoj kun ĝia projekto "Bovinoj Paradante". Subite, ĉiu urbo volis grandajn skulpturojn apud ĉiu angulo de ĉiu strato. Observu do, mi ne kredas ke ĉi tiu estas malbona ideo. Mi nur volas diri, ke gxis 1999 estas tre multaj de ĉi tiuj artaj projektoj estinte en multaj urboj (vidu suben por malgranda listo).

Columbus, OH -- mia hejmurbo-- volas partopreni kun parado de grandega majzo. Ĝi jam havas grandan majzan skulpturon, sed la nuna ideo estas por havi grandajn fibroglasajn majz-oreljn starante ĉie tra la urbo. Hodiaŭ mi ricevis bonegan novaĵon: mia patrino (maldekstre), kiu estas kaligrafisto kaj kiu almetis desegnon por unu el la skulpturojn, lernis ke neniu alia ol La Columbus-a Ekspedi (loka ĵurnalo) volas monsubteni ŝia desegno. La "orelo" de majzo estos kovrita per la citoj de famaj Ohio-aj personoj, ĉiuj faritaj per kaligrafio. La ĵurnalo selektis ĝin ĉar ĝi uzas leterojn -- mi supozas, ĉar ĵurnaloj ankaŭ uzas leterojn, eĉ kiam la reala desegno ne estas pri komunikado, sed historio...ho nu, ne gravas. Nur gravas, ke mia patrino faros majzon belegan, tiom amuzanta kiom tiu ŝajnas. Mi estas tre fiera!

Jen listo de la skulptur-projektoj de aliaj urboj:
Marulinoj Paradante - Norfolk, VA
Porkoj Paradante - Seattle, WA
Garolakcipitroj Paradante - Lawrence, KS
Pelikanoj Paradante - Lafayette, LA
Lumturoj Paradante - Portland, ME
Anasoj Paradante - Eugene, OR
Arganoj Paradante - Kearny, NB
Papiloj Paradante - Green Bay, WI
Ĉevaloj Paradante - Rochester, NY

Kaj nature estas mia persona plej ŝatita: Submarŝipoj Paradante - Milford, CT

"Kraketa Krustaco"

Mi vagis al The Truth Laid Bear hodiaŭ kaj trovis ke en la Blogosfera Ekologisistemo, mia paĝo (antaŭe "Multcela Mikro-organismo") nun estas "Kraketa Krustaco". Mi evoluiĝis! Kaj mi estas tre, tre fiera pri James, ĉar li jam estas "Adorebla Ronĝulo"!

Mi estus tradukigi la titlon de "Truth Laid Bear", sed mi ne certas, kiel traduki ĝin. La titlo enhavas kalemburon: estas angla esprimo, "to lay the truth bare" (nudigi la veron), kaj oni elparolas la anglajn vortojn por "nuda" ("bare") kaj "urso" ("bear") same. "Ursigi la veron" sensencas...

Nu, mi ĝisdatigis la ligojn sur mia pago: mi forprenis malnovajn, neĝisdatigitajn pagojn kaj aldonis novaj ligoj:
Karapaco.de, la hejmo de Cezar
La verkoj de Don HARLOW
Bradipo Rigaras Esperantujon
Ĝuu!

9/26/2003

Ĉiuj por bona kaŭzo

Per la paĝo de Chuck SMITH, mi trovis artikolon de Paul MAKEPEACE pri lingva aŭkcio de hejmpaĝoj. Ŝajnas ke ĉe la YAPC ("Yet Another Perl Conference", aŭ "Ankoraŭ Alia PERL-Konferenco"), la proprietuloj de London PM kaj Paris PM (ambaŭ grupoj por uzantoj kaj evoluadantoj de la komputila lingvo "PERL") aŭkciis la lingvo de iliaj hejmpaĝoj por kreskigi monaron por YAS ("Yet Another Society" aŭ "Ankoraŭ Alia Socio"). Laŭ Paul, "Ĉiu supozis ke la angla aŭ la franca venkus, tiel amuze feliĉigus unu parton kaj humiligus alian." Sed li proponis ĝis €700 por ke Esperanto estu la uzita lingvo. Kaj suprize al li, subite proponis aliaj personoj ankaŭ por Esperanto! Fine, per fina propono de €1371, Esperanto venkis.

Kia neta rakonto (kaj kia bona ideo)! Je la tempo de ĉi tiu skribo, la London PM paĝo estas Esperantigita. La Paris PM paĝo ankoraŭ ne. "Baldaŭ", diras Paul.

9/25/2003

Ĉu estas la preĝo, aŭ ĉu estas la peno?

Mi ĵus legis artikolon pri "e-preĝado" en Israelo. Laŭ la rakonto, entreprena firmo en Israelo ricevis preĝojn senditaj per ĉel-telefono, presas ilin per FAX-maŝino apud la Malokcidenta Muro, kaj rabeno apud la muro enmetas ilin inter la ŝtonoj. Do, oni ne eĉ bezoniĝas fakte iri al la Muro por preĝi; oni povas ekskribas preĝon dum la mezo de la laboro kaj alia persono liveras la preĝon al Dio por oni.

Mi ne plu estas ege religiosa, sed mi ne povas decidi mian opinion pri ĉi tiu disvolvo. La tradicio de proparolantoj estas forta en la Katoliko Kirko (kaj mia patrino estas katoliko; mi fakte estas baptita) -- oni povus diri, ke la disvolvo de foraj preĝservoj per ĉeltelefono estas ridebla, sed ja estas longa tradicio por ĉi tiuj servoj (ĵus ne per ĉi tiu nova tekniko). Ekzemple, oni povas doni monon al katolikaj kirkoj aŭ katedraloj, por ke la pastroj ĉi tie diras meson por vi aŭ viaj specifantoj. Multaj kirkoj havas kelkaj preĝ- aŭ proparol-servoj. En kelkaj tradicioj, ne estas ebla, diri direkte al Dio: oni devas havi proparolanton.

Persone, mi kredas ke estas tre grava ne apartigi sin de Dio. Rakontoj konfuziĝas dum ili pasigas de persono ol persono -- mi preferas, havi neniun inter (kaj mi do ne ŝatas la kredon, ke homoj bezonas specialajn proparolantojn). Sed mi ne diraĉas pri la nova servuo de ĉeltelefonitaj preĝoj al la Malokcidenta Muro. Estas iu interesanta -- iu speco de lerta interfaco inter la nova kaj la malnova -- pri la ideo de e-poŝti preĝojn kaj tiam presi ilin por enmeti en la muron. Mi ŝatas la miksaĵo de nevidebla, diĝita informaĵo kaj tuŝebla papero, kaj la ideo pri la rapida tajpado de preĝoj kaj la imagbildo de la lernataj, kapeblaj kaj tre fizika fingroj de rabano presante la paperojn en la muron.

9/15/2003

Denove for

Nu, ŝajnas ke Hurikano Isabella baldaŭ vizitos. Mi verŝajne estos neatinga ĝis la sekvanta semajno. Do, se oni ne vidos pluan poŝton ĉi tie dum la venontaj tagoj, oni ne zorgu. Neniuj novaĵoj estas bonaj novaĵoj.

9/14/2003

Mi ne certas ke mi ŝatas la du-partian sistemon...

Artikolo ĉe MSNBC hodiaŭ diris tiel:
[Presidenta kandidato de la Usona Demokratika Partio Howard] Dean ne timidas pri uzi la kongresan voĉhistorion de siaj rivaloj por sia favoro. "Oni ne povas esti apud ambaŭ flankoj de temo," Dean diris. "Tiu mortigas nin."
Kial temas pri "flankoj"? Kial ne oni subtenas, kaj voĉdonas konvene, la temojn kiun oni trovas gravaj? Ĝenas min, ĉi tiu dirado pri "flankoj", kvazaŭ usonaj politikoj estas ia sporto...Ĉu mi nur estas terure naiva, ĉu bonvolu ne esti tiom evidenta?

"Bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles"

Mi aŭdis programon pri novaj filmoj ĉe NPR hodiaŭ aŭte. La rakonto, de David SEDARIS, kovris multajn filmojn, inkluzive de "Once Upon a Time in Mexico", la tria filmo de Robert RODRIGUEZ, kiun mi volas vidi ĉar mi tre ĝuis "El Mariachi" kaj "Desperado". Tiam diris lkjsdlkj pri nova stranga filmo. Du frazoj kaptis mian atenton -- "bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles" kaj tiam -- "Bubba Hotep"? Mi pensis. "Hotep" signifas "(iu) estas kontenta" kaj estas kutime parto de namoj en praa egiptio ("Imhotep," "Neferhotep", ktp). Ĉu mi aŭdis korekte?

Sufiĉe certe: Bubba Ho-Tep. Stellumante Bruce CAMPBELL kiel Elvis PRESLEY kaj Ossie DAVIS kiel J.F.K., la filmo (de Don COSCARELLI) rakontas kiel Elvis Presley estas vere vivante -- li interŝanĝis lokojn kun Elvis-sampersonisto, kaj antaŭ li povus reinterŝanĝi, la sampersonisto mortiĝis. Nun li loĝas en hejmo por maljunuloj kaj amikigas viron, kiu diras si estas J.F.K. Estas nur unu problemo: li estas nigra. "Oni farbigis min ĉi tiun farbon!" li anoncas. Baldaŭ, la ambaŭ devas fronti teruran malbonon en la maljunulejo -- praa egiptia mumio ĉasiras tra la hejmo!

Bonŝancaj, bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles! Mi sendis e-poŝton al la paĝarestro -- ĉu vi kredas, ke oni sendos al la ŝipo kopion de la filmo por ke ni povas vidi ĝin surmare?

9/13/2003

Kia malŝparo de mono

Per ĉi tiu rakonto, la bonkonanta Egiptiisto Zahi HAWASS komencos esploradon por eltrovi, ĉu bakterio aŭ alia natura venono estis la kaŭzo de la "malbeno de la Egiptregoj". Je 1922, mallonge post eniris Howard CARTER kaj Lordo CARNARVON en la tombo de Tutankamon, Carnarvon mortiĝis per mordo de moskito kiu iĝis infektita (laŭ la paĝaro de la Informo Servo de la Egiptia Ŝtato, li mortiĝis per mordo de skorpio). "Melbeno, malbeno!" kriis la ĵurnaloj. Kaj nun estas ĉi tiu esplorado.

Kiel opinias mi? Mi opinias, ke dum la tempo de la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, medicino ne estis tre progresiĝita kaj la dezertoj de Egiptio ne estis tre sekuraj lokoj. Malsanoj ne estas bonkonantaj, kaj oni scias nemulte pri antibiotikoj kaj antivenonoj. Do, homoj simple mortiĝis. Oni ne bezonas "malbenon" por kompreni ĉi tion.

La 11a de septembro, du jaroj kaj du tagoj poste

Mi estis jemare sur la 11a de septembro. Ni marveturis kun la USS Wasp (amfibia atakanta ŝipo por multirole uzado), la USS Shreveport (amfibia ŝipo por transportado), kaj la USS George Washington (portŝipo). Dum la tago antaŭe, ni subite kuris al la Wasp: homo elŝipen, ni aŭdis, do ni iris al ŝi por helpi en la klopodoj reakiraj. Mi grimpis al la komandejo por helpi kiel ekstra serĉisto kaj ni ĵus atingis al la Wasp kiam ni ricevis la tre bonajn novaĵojn: la sola aĵo kiu iris elŝipen estis malplena savjako. Fju! La akvo temperaturis proksimune 72 gradojn je la tempo, kiu ŝajnas warme sed prave ne estas.

La sekvantan tago, la 11a de septembro: unutempe ĝis eble unu jaro, mi vere oferis mia manĝaĵon per prejado antaŭ mi manĝis. Estas plenumo de la kemeta religio por oferi la manĝaĵon al Dio antaŭ manĝi. Sed dum la antaŭa periodo de teruraj inspektadoj kaj teruraj kunlaborantoj, mia fido suferis per bastonado. Ĝi ankoraŭ ne resaniĝis: mi ne tute kredas je Dio, sed mi ja kredas je la mortitoj, kaj mi oferis mian manĝaĵon al la mortitoj de la 11a de septembro. Eĉ se homoj ne pluvivos post la morto, la memoroj de ili ja pluvivas.

La retmemoroj de la blogosfero afekciis min ĉar tiu kiu estas grava por mi estas ke homoj ne forgesas ilian senhotaĵon kaj ilian konstaton por malebligi la okazon de kiaj aferoj iam ajn denove. Sed mi timas ke mi vidas la kontston forglitanta. Ĉu ni ĉiam ĵuris, post WWII, neniam plu permesi la Holokoston denove okazi? Ĉu ne estas usona museo, memora estrecto en Israelo, kaj multe aliaj museoj? Ĉu ni vere zorgas? Ĉu jes, kiel okazas Srebrenica kaj la popolmurdo de la Kurdoj? Kio okazos al nia klopodojn por halti terurismon? Ĉu ili nur forvelki? Ĉu la unu afero restanta estos la fora memorado de la 11a de septembro kaj malplenaj ĵuroj ke ni lernu de historio kaj "neniam denove", precize kial la Holokosto? Kio bezonitos por batali kontraŭ homa senmovo kaj kontentiĝado?

Iel, mi oferis mian manĝaĵon al la mortintoj, sidante en la manĝejo de destrujero de la usona mararmeo. Ĉi tiu estis mia unua ofero al la mortinto kaj ilia memoro. Estis aĉa semajno -- mi estis elfermita de sonaraj ekzercisoj kaj neniu eĉ perceptis ke mi estis for -- mi faris multe da problemtrovadon kaj helpis repari iun ekipaĵon, kvankam generale la problemtrovado de aliaj homoj signigis min en la rektan direkton (mi estis tute nekompetenta tiun semajnon). Sed la ekipaĵon nun funkcias, kaj fine tio estas la plej grava afero -- la ekipaĵo pretas subteni niajn klopodojn por fari la mondon plej bonan lokon por ĉiuj. Kaj tiu estis mia dua ofero al la mortintoj de la 11a de septembro.

Tiam, dum la jardatreveno mem, ni ricevis alian mesaĝon: la George Washington havis piloton en la akvo. Denove, ni kuregis al la ŝipo por doni helpadon. Jen estas la okazo: F/A-18 surteriĝis, kaj neniu el la haltantaj kabloj kaptis ĝin ĝis la kvara kaj fina. Sed tiu ekrompis kaj la jeto glitis super la flanko kaj en la maron. Dankplene, la piloto eblis elĵeti kaj estis savita. Sed multaj homoj estis vunditaj sur la flugferdeko per ekrompo. Tiuj, kiuj vidis "Viroj de Honoro" eble memoras la sceno en kiu Carl Brashear estas viktimo de ekrompo. Ekrompo estas neniu ŝerco. Tiuj 12 vunditaj homoj estas bonŝanca, ke ili vivas, kaj mi vere esperas ke ili ne estis tiom krite vunditaj kiom estis S-ro Brashear. Aŭ se ili ja estis, ke ili estas tiom celkonscia kiom estis li por venki kontraŭ iliaj vundoj kaj resti en la mararmeo.

Kiel okazis, la GW ne bezonis nian helpon, sed ŝi dankis al ni por senprokraste preti por helpi. Nia teamo en la Centro de Batala Informo tuj eklaboris la problemon, kaj kalkulis ciujn de la movadaj, lokadaj, kaj serĉadaj planoj tiom baldaŭ kiom ni aŭdis ke iu estis elŝipe. Do, ni estis la unua ŝipo pretis doni helpon se la GW estis bezonanta de ĝi.

Pli malfrue dum la tago, ni faris marveturan kompletigon. Ni helpis en unu el la teamoj por linitrakto dum ni ricevis brulaĵon de la USNS Kanawha. Kiam ni resendis la linion al la ŝipo, la kuiristoj alfiksis grandegan skatolon de biskvitoj al ĝi por la ŝipanaro de la Kanawha. "Tio ‘stas tia dolĉa," mi pensis.

Mi ekrigardis la mastojn de ambaŭ ŝipoj, kie flugas la flago de Usono kiam ni marveturas. La flagoj ambaŭ estis mezmastitaj.

Kommentoj revenas

Hossein ĉe YACCS sukcese instalis novan servilon kaj la sistemo denove funkcias. Hura!

9/08/2003

Paŭzeto

Mi often paŭzas en la alfiĉado de poĉtojn ĉi tie, sed ĉi tiu foje, mi avertas vin pri tio. Mi espere reestos je la fino de la sekvanta semajno. Ĝis!

9/06/2003

Plu "Bob"

Mi ne povas halti ŝatante ĉi tiun komikaĵon. Mi ne scias, kial.

Nu, Rigardu

Mi lastatempe malfermigis butikon per Cafe Press. Do, nature, mi devis ĉirkaŭrigardi al la aliaj butikoj...

Kompreneble, estas butikoj por Esperantaj vestoj; mi opinias, ke la plej multoj ne estas tre interesantaj. Sed mi ŝatetas la Internacia Butiko de Esperanto, kun ĝiaj simplaj bildoj, kaj ĉi tiu estas beleta bildo. Ĉu vi estas amatoro de Bob, la Kolera Floro, vi povas aĉeti aĵojn kun komiko en Esperanto. Bob estas la fonto de profunda sageco pri unu parto de angla gramatiko kaj ankaŭ pri alia.

Ĉu vi ŝatas H.P. Lovecraft? Mi trovis butikon kun la plej bona arto -- jen, Rough Beasts: H.P. Lovecraft, kaj se vi ankaŭ ŝatas arton kiel "Hello Kitty", vi devas rigardi Li'l Thulhu, kvankam estas io tre, tre malrekte pri Cthulhu-kordsubaĵo...preskaŭ tiom malrekte kiom de ĝi estas "desegnita por junuloj".

La originala paĝaro estas ĉe http://www.roughbeasts.com/, kaj la arto estas grandioza.