9/27/2003

"Kraketa Krustaco"

Mi vagis al The Truth Laid Bear hodiaŭ kaj trovis ke en la Blogosfera Ekologisistemo, mia paĝo (antaŭe "Multcela Mikro-organismo") nun estas "Kraketa Krustaco". Mi evoluiĝis! Kaj mi estas tre, tre fiera pri James, ĉar li jam estas "Adorebla Ronĝulo"!

Mi estus tradukigi la titlon de "Truth Laid Bear", sed mi ne certas, kiel traduki ĝin. La titlo enhavas kalemburon: estas angla esprimo, "to lay the truth bare" (nudigi la veron), kaj oni elparolas la anglajn vortojn por "nuda" ("bare") kaj "urso" ("bear") same. "Ursigi la veron" sensencas...

Nu, mi ĝisdatigis la ligojn sur mia pago: mi forprenis malnovajn, neĝisdatigitajn pagojn kaj aldonis novaj ligoj:
Karapaco.de, la hejmo de Cezar
La verkoj de Don HARLOW
Bradipo Rigaras Esperantujon
Ĝuu!

No comments: