Mi prenis la hodiaŭan tagon de devo por amiko de mia amiko, por ke ili du povus iri kune al Disneyland. En ŝia loko mi estis la pliaĝa rekrutito (signife: estranta) dum “farboj de mateno” (la levo de la flago) kaj mi aĉigas la tutan aferon – antaŭtempe, oni devis kuniga la ligŝnuro de la normala flago (por feriotagoj estas multe pri granda flago, la “feria standardo”) al specifaj truaĵoj sur la hisilo, kaj la feria standardo al aliaj specifaj truaĵoj. Sed nun, oni faris novan ligŝnuron por la normala flago, kaj ĝi nun hokiĝis al la truaĵoj de la feria standardo. Kaj mi ne sciis ĉi tion, do kiam ni tiris la flagon al la supro de la flagpoluso, ni devis subtiri ĝin subsuben kaj korekti la hokanton.
Kiel embarasanta – kaj kia metodo por komenci mian naskiĝtagon!
Mi sciis ke li estas ĉi tion dironte
En sia 15-an de februaro komentaro, James Randi havis ĉi tion por diri pri la efiko de psikaj povoj en la mondo:
Estas grava fakto ĉi tie kiu diras laŭte pri la valideco de paranormala povo. Jen ĉi tiu: se iu ajn de tiuj ĉi povoj efektive ekzistus, la tuta naturo de scienco, nia vidaĵo de la kielo per kiu la mondo faras, homa percepto kaj bon-estaĵo, la tiaj reguloj de la universo kiel ni scias ĝin, estus draste ŝanĝitaj ĝis nun. Tiu ĉi kulero-fleksanta sensencaĵo komencis ĉirkaŭ 1965, kaj dum la 37 jaroj ekde, kaŭze de ĉi tiu stulta “miraklo”, ne unu fakto pri la mondo estas ŝanĝita, ne eĉ nur iomete. Pensu pri tio. Iu ajn alia nova eltrovo aŭ nova fenomono preskaŭ tuj ŝanĝas la mondon, drame. La elektronika splito, penicilino, kosmovojaĝado, la Interreto, televido – ĉiuj alportis universalajn ŝanĝojn al ĉiu parto de la Tero. Sed ne unu paranormala mirindo estas farita ĉi tion, eĉe proviĝis reala! Parapsikologio estas la sola scienco rekonita de la Usona Asocio por la Progresigo de Scienco (AAAS) kiu neniam havis ripeteblan eksperimenton, nek provitan postulon. La sola scienco.Mi kredas, ĉi tio estas tre sagaca oberservo, speciale por homoj kiu kredas en la paranormalo. Ĉu ĉi tiuj aferoj vere ekzistas, kial neniu de ili aktuale ŝanĝis ion ajn?
Mi ne sciis, ke la Olimpioj estas komedio
Dankojn al Ev por selekti la blogon b-may ĉe la Olimpioj kiel notinda blogo – mirindplena materialo kaj tre, tre komika.