1/04/2004

Milo de ĉiuj bonaj aĵoj

La titlo de ĉi tiu afiŝo estas parto de prego de mia religio pregita por la Mortitaj. Mi pensis pri la prego post mi trovis ĉi tiu paĝaro (per James) inklusivite de fotoj de la fina flugo de la navedilo Kolumbio. La fotoj estis sur rolo de filmo kiun oni trovis en la rubo post la navedilo falis sur la tero je la 1a de februaro, 2003. Mi sentis ja malvarmon en la koro kiam mi ekvidis la bildoj, sed mi kredas ke ili faras gravegan rakonto pri la finaj tagoj en la vivoj de tre kuraĝaj homoj. La spirito de esploro ne mortiĝu, vivu ĝi per la animo de homaro, en la namoj de la ŝiparo de la Kolumbio vojaĝu ni plu en la vasteco de la universo.

"Spirito" sur Marso!

al Marso
alklaku min!
Mi legis hodiaŭ (per Ĝangalo) pri la usona esplorsatelito atingis Marson kaj nun sendas fotojn al Tero. La Laboratorio de Jeta Poveco ĉe NASA havas anglan paĝaron kun la fotoj, bedaŭrinde faritaj en nigra-kaj-blanka -- sed ĉi tiuj nur estas fotoj de la fotilo por navigado (de la "fotiloj por eviti de hazardoj") -- "Spirito" ankaŭ havas tut-koloran fotilon kaj diversaj tutkolorpovajn instrumentojn.

MSNBC ankaŭ havas bonegan (sed anglan) fotomontron kiun mi trovis tute ĝuebla -- aparte la kortuŝaj fotoj de la jubila sciencanaro. Mi estus dancanta sur la tabloj...

Arto kaj Desegno en Lille, Francujo

Ĉe Ĝangalo, mi trovis la blogon de Erik en Lille, Francujo. Hodiaŭ li skribis pri granda ekspoziciado en sia hejmurbo. Oni ornamis straton gvidantan al la stacidomo per grandaj arkaĵoj, kiu aspektas kiel io el scienc-fiksia rakonto. Kaj per neniu suprizo: ili estis designitaj de Jean-Claude MÉZIÈRES, kiu ankaŭ faris la art-desegnon por la filmo de Luc Besson "La Kvina Elemento" (anglalingva ligilo pri la filmo). Mi tre ĝuis "La Kvinan Elementon" -- freneza, netute serioza sed vivplene desegnita filmo, amuzeganta por vidi. Mi trovis belan paĝaron (haveblan en la francan, anglan, la germanan, la hispanan, kaj la japanan) pri la artisto: Site Mézières plenas per bildoj de la arto de Mézières, kies stilo ŝajnas al mi kiel miksaĵo de la desegnaĵoj de Jack KIRBY kaj Albert UDERZO (de la famo de "Asteriks kaj Obeliks").

Parolante pri "Asteriks kaj Obeliks", du libroj el la serio estas haveblaj Esperante per la libroservuo de ELNA (sub "Comic Book Format"): oni povas aĉeti "Asteriks Ĉe la Olimpiaj Ludoj" aŭ "Asteriks kaj la Normanoj", ambaŭ bonegaj, estre desegnitaj, kaj tre amuzantaj libroj.