9/15/2003

Denove for

Nu, ŝajnas ke Hurikano Isabella baldaŭ vizitos. Mi verŝajne estos neatinga ĝis la sekvanta semajno. Do, se oni ne vidos pluan poŝton ĉi tie dum la venontaj tagoj, oni ne zorgu. Neniuj novaĵoj estas bonaj novaĵoj.

9/14/2003

Mi ne certas ke mi ŝatas la du-partian sistemon...

Artikolo ĉe MSNBC hodiaŭ diris tiel:
[Presidenta kandidato de la Usona Demokratika Partio Howard] Dean ne timidas pri uzi la kongresan voĉhistorion de siaj rivaloj por sia favoro. "Oni ne povas esti apud ambaŭ flankoj de temo," Dean diris. "Tiu mortigas nin."
Kial temas pri "flankoj"? Kial ne oni subtenas, kaj voĉdonas konvene, la temojn kiun oni trovas gravaj? Ĝenas min, ĉi tiu dirado pri "flankoj", kvazaŭ usonaj politikoj estas ia sporto...Ĉu mi nur estas terure naiva, ĉu bonvolu ne esti tiom evidenta?

"Bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles"

Mi aŭdis programon pri novaj filmoj ĉe NPR hodiaŭ aŭte. La rakonto, de David SEDARIS, kovris multajn filmojn, inkluzive de "Once Upon a Time in Mexico", la tria filmo de Robert RODRIGUEZ, kiun mi volas vidi ĉar mi tre ĝuis "El Mariachi" kaj "Desperado". Tiam diris lkjsdlkj pri nova stranga filmo. Du frazoj kaptis mian atenton -- "bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles" kaj tiam -- "Bubba Hotep"? Mi pensis. "Hotep" signifas "(iu) estas kontenta" kaj estas kutime parto de namoj en praa egiptio ("Imhotep," "Neferhotep", ktp). Ĉu mi aŭdis korekte?

Sufiĉe certe: Bubba Ho-Tep. Stellumante Bruce CAMPBELL kiel Elvis PRESLEY kaj Ossie DAVIS kiel J.F.K., la filmo (de Don COSCARELLI) rakontas kiel Elvis Presley estas vere vivante -- li interŝanĝis lokojn kun Elvis-sampersonisto, kaj antaŭ li povus reinterŝanĝi, la sampersonisto mortiĝis. Nun li loĝas en hejmo por maljunuloj kaj amikigas viron, kiu diras si estas J.F.K. Estas nur unu problemo: li estas nigra. "Oni farbigis min ĉi tiun farbon!" li anoncas. Baldaŭ, la ambaŭ devas fronti teruran malbonon en la maljunulejo -- praa egiptia mumio ĉasiras tra la hejmo!

Bonŝancaj, bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles! Mi sendis e-poŝton al la paĝarestro -- ĉu vi kredas, ke oni sendos al la ŝipo kopion de la filmo por ke ni povas vidi ĝin surmare?