1/19/2002

Mi ĵus trovis ion strangan: www.litob.com. La aŭtoro kreas iojn kiujn li nomas “literaturaj objektoj” – ŝajnas al mi, ke li metas tekstoj en komputilan programon kiu tiam hazardigas la vortojn kaj rekolektas ilin en la formon de prozo. Kompreneble, li nomas tiujn verkojn “desegnoj”.

Unu tagon, antaŭ longa tempo kiam mi ankoraŭ laboris ĉe CompuServe, mi legis leteron sendita al unu el viaj vendistoj. Ĝi estis letero de skizofreniulo. Ĝi estis babilo, sed ĝi povis havi senco, se oni provis findi sencon en ĝi.

Tiuj verkoj de “litob.com” rememorigas min al la letero de la skizofreniulo. Mi tre interesiĝas, ke komputilo (en la manoj de homo) povas aspektas skizofrenula – mi skribas “aspekti” ĉar la eltiraĵoj kiun mi legis ne estis tiel profunda kiel la skizofrenula letero. La litob.com-verkisto bezonas plu da praktikado.
Mirinda afero okazis al mi hieraŭ: mi rekontis kunulon de mia baza trajnada divizio. Li nomiĝas Ryan kaj iris ĉi tien -- sur mia bazo -- por Magistro-je-Armiloj trajnado. Mi pensis pri li ofte -- scivolante kiel vi sanas -- kaj subite, ĉi tie li estas. Elstarante!

Hieraŭ mi ankaŭ ricevis diplomojn ambaŭ pro gradigi el mia nuna kurso kaj esti la supra studento en mia klaso. Mi ridis tiel multe ke mia visaĝo ekspasmis. Heh. Sed ĝi estas finita. Mi finfine estas oficiala 53C teknikisto.

Mi sentis la zorgojn por la novaĵoj pri la aviadilo de la prezidento de Ĥinio -- kio okazis, kaj kiel afektas ĉi tiu nian rilaton kun Ĥinio? Rekonto diras:
Multfoje, mi opinias ke Ĥinio ja estas la malamiko de la Usono -- ni ambaŭ certe ne fidas al la alia -- kaj mi scivolas kio okazos sekvante. Mi ĉiam timas, se la Usono implikiĝos en grandaj militaj situacioj, ke aŭ Ĥinio invados Tajŭan aŭ Nord-koreo invados Sud-koreo (aŭ ambaŭe).

Mia persona opinio (kaj nur mia opinio): Tajŭan ne estas parto de Ĥinio. Mi ne ŝatas Chang kai-Shek kaj mi ne feliĉigas pri la aferoj de la komenciĝo de Tajŭan, sed la Nacistoj establis ilian version de Ĥinio en Tajŭano, ne la Komunistoj, kaj ĝi estas malsama Ĥinio, malsama lando. Ĝi estas sendependa.

Kaj mi ankaŭ kredas, ke Nepal devus sendependa esti.

Kaj kio pri tio: sanktan bovinon!

Alianote: mi ne ĉiam akordiĝas kun tiun, kiu li diras, sed la Tage Instrukco de Sgt. Stryker kondukas min al tiaj bonaj aferoj. Anglalingvaj adorantoj de "Star Wars" rigardu al ĉi tio: "Pri la Neŝajnegumo de la Rubkompaktilo de la Mortostelo". Mi amas aferojn kiel ĉi tiu -- mi volas ke scienc-fikcio estu vera, damnide (kiel diras Avery Brooks en tiu bona reklamo: "Mi volas mian flugantan aŭton -- kie estas mia fluganta aŭto?"). Tiuj specoj de aferoj bezonas trapensiĝitaj antaŭ ili okazos.

1/16/2002

Nu, tio estas finita. Mi faris la finan ekzamenton kaj faris vere bone aparte de unu eta eraro kiu estis honeste stultega (mi celas, ĝi nur estis stulta situatcio). Sed mi ja faris la eraron do mi kaj mia kunulo estis trafita por ĝi. Daminde. Sed la kurso estas finita kaj alie ni faris bonege. La instruisto kredas ke mi estos elstaranta teknikisto kaj tiu estas bonaj novaĵoj.

Do vendredon ni gradigos. Dum la sekvan semajnon ni komencos alian klason, lernantaj helpan sistemon de la AN/SQS-53C (la sistemo, de kiu mi ĵus finis la lernon). La plejparto de la homoj en mia klaso tiam iros al komplete malsamaj klasoj ol la resto de ni; ili iros al pre-komisaj elementoj (tio signifas, ŝipoj kiuj ankoraŭ ne estas komisitaj) kaj do ili bezonos lerni apartajn aferojn. La resto de ili, kvankam, iros al klaso de funkciado kaj tiam por ni estas tempo por iri al la Floto.

Havis paroladon kun Garry. Mi klarigas ke -- tiel multe kiel mi provas ĝin ne senti -- espero estas la emocio kiu kaŭzas al mi la plej multajn da problemoj kaj do mi vere bezonas scii, finfine, ĉu li volas havi kun mi interrilaton aŭ ne. Mi estis sufiĉe certa ke li ne volas -- rigardante de kiel li agas al mi -- kaj mi ne estis malkontentigita. Li diris, esence, ke li volas nur amikoj esti.

Tiam, antaŭe, li telefonis al mi kaj invitis min al la trinkejo kun aliaj amikoj. Vidu ni: mi ricevis stultan trafon kun mia fino kaj iuj ŝancoj kiujn mi havas por interrilato kun viro kiun mi ankoraŭ amas, daminde, estas mortigitaj...jes, certe, alkoholo estus bona rimedo por fini la tago.

Mi faras lavaĵon anstataŭ. Rigardu, mi estas inteligenta. Jaj.

1/15/2002

Hodiaŭ en labo mi disrompiĝis. Kutime kiam ĉi tio okazas, mi ploras aŭ sentis min tre deprimita. Sed hodiaŭ mi ridegas kaj ne povis halti. Ĝi sentis bone. Mi kredas ke la igo estas ke mi finfine, post tri tagoj de frustritaj problemoj, mi sentis min memfida kun la ekipaĵo.

Morgaŭ estas nia fina eksamento. Mi tre timas. La instruistoj ĉij kredas ke mi faros bone, sed me ĉiaokaze timas pri la ekzamento. Dankon al Dio ke mi havas je kunulo Aponte – li estas tre bona teknikisto kaj mi fidi al li. Tio tre helpas kiam oni estas tiel timita kiel mi. La sistemo estas tiel komplika, speciale kiam la multaj partoj ĉiuj estas povita kaj kun unu la alian parolanta. Estas tiel multe da detaloj!

AŬŬŬŬŬŬŬŬG! Nu, pli bone. <huf> <huf> Mi estos tiel feliĉa kiam morgaŭ estas farita!

Mi sentas la mankon por Garry. Ĉi tio estas la dua fojo, kiam mi amiĝis en iu, kiu mi ne reamis. Li ametas min iomtempe, sed ne plu. Mi deziras, ĉi tio ne estus io, kun kiun mi boniĝas.

Hazarda penso: Mi scivolas ĉu laŭmodiĝos, porti ringojn sur la montrofingro kiel en “Majstro de l’ Ringoj”?

1/13/2002

Ŭaŭĉ -- paroj tagoj pasigis min tie. Ili estis sufiĉaj bonaj tagoj, kvankam okupitaj. Ĵaŭdon, mia klasaro iris al ŝhipo por turismi ĝiajn sonarajn spacojn. Ĝi estis destrojero de la sama speco kiel la ŝhipo al kiu mi iros.

Estis interese. Mi estis je du aliaj destrojeroj, sed je tiuj okazoj mi ankoraŭ ne sciis kio estis miaj ordonoj. Sed nun ĉar mi scias kien mi iros, la vizito havis sentumon de tujeco kiu mi ne antaŭ havis. Subite, ĝi estis la speco de ŝhip kiu estos mia hejmo.

Mi devas konfesi sentumon de dubo. Ĝi estas militŝhipo do ĝi estas tre granda komparita kun, diru, velboato aŭ motorjakto, sed ĝi ankoraŭ sentis malgranda kaj enferma. Mi ne havas problemon kun klostrofobio, do mi scias ke tiu ne estos malfacilo...la vera nekonato estas la ŝiponaro, la homoj kun kiuj mi laboros. Mi havis kontakton kun du homoj sur mia ŝipo kaj ili estas tre aplombaj, sed kio pri la aliaj? El tie venas mia antaŭtimo, mi kredas.

Tamen, mi kredas ĝi estos multe da amuzo. Klasano kieligis la ŝhipo kiel "laboro kaj ĝangalgimo" kaj ĝi estas bona priskribo -- se oni ŝatas grimpi kaj esplori neposible komplikitajn spacojn (kaj mi ja ŝatas ilin), destrojero estas bona por oni. Ĉiu estas tiel ŝtopita de
materialo ke bezonos multe da tempo por lerni ĉiun kaj ĝi estos tre bona por mi -- dum mi lernas, mi interesiĝas.

Sabaton mi iris al pafadklaso. Mi timas ke mi faris sufiĉe malbone kaj estis tre frustrita kaj malhelpita kaj -- por milione malbonigi -- mi finigis per plori. Mi kredes ke tiu estis igita per la fakto, ke mi manĝis tre sukeritan, grasan pastoringon. Ne ridu aŭ kredu ke mi provas malgrandigi emocian mankon -- sukero vere drame efikas mian humoron. Kaj mi tre malfeliĉiĝis ĉar mi tre malfeliĉiĝis. Ĝi finis kiel tre terura mateno. Sed mi devas konfesi ke Mario Lazoya (la instruisto) havis bonajn aferojn por diskuti kaj mi ja lernis ion: li parolis pri perfektigi la bazan procezo de rektliniigi pafon, kaj tiam praktiki tion ĝis ĝi okazas senpense. Sed la grava afero estas, perfekti la bazojn (teno, ellasilorego, la rektliniigo de la celiloj, k.t.p.) -- "perfekta praktikado perfektigas", li diris. Bone.

Hodiaŭ matene mi iris al la Malsato Projekto post paŭzo de tri semajnoj. Estis bone vidi ĉiuj de la homoj de la Malsato Projekto -- ambaŭ volontuloj kaj klientoj. Mi kredas, ni manĝigis eble 700 aŭ 800 homojn hodiaŭ. Ĝi estas malfacila laboro sed ĝi tre plaĉas al mi. Mi estis "kuristo" hodiaŭ, signife mi ĉirkaŭkuris malantaŭ la servlinio kaj certigis pri la provizado de la manĝaĵo (sandviĉoj, desertoj, supo, krakenoj). Mi ankaŭ tranĉis sandviĉojn kaj eltrovis ke kiam la pano estas freŝa, estas tre malfecile por samtempe tranĉi stakon de kvin arakidbuteraj-kaj-ĵeleaj sandviĉoj.

Parolante de la manĝaĵo, mi finfine provis ĉi tiun italon ŝokoladpanon de Con Pane. Ĝi estas bongustega -- ĝi gustis kiel tritikpano kun Nutella. Mi unue havis Nutella kiam mi loĝis en germanujo kiel interŝanĝstudento. Mi tre ĝojas ĉar Nutella nun estas havebla en usono.

Mi intencis kuratinĝis miajn epoŝtojn, sed la taglibro bezonis tro multe da tempo hodiaŭ vespere. Pardonu mi, miaj karaj skribamikoj -- mi skribos al vi ĉiuj morgaŭ!