9/26/2003

Ĉiuj por bona kaŭzo

Per la paĝo de Chuck SMITH, mi trovis artikolon de Paul MAKEPEACE pri lingva aŭkcio de hejmpaĝoj. Ŝajnas ke ĉe la YAPC ("Yet Another Perl Conference", aŭ "Ankoraŭ Alia PERL-Konferenco"), la proprietuloj de London PM kaj Paris PM (ambaŭ grupoj por uzantoj kaj evoluadantoj de la komputila lingvo "PERL") aŭkciis la lingvo de iliaj hejmpaĝoj por kreskigi monaron por YAS ("Yet Another Society" aŭ "Ankoraŭ Alia Socio"). Laŭ Paul, "Ĉiu supozis ke la angla aŭ la franca venkus, tiel amuze feliĉigus unu parton kaj humiligus alian." Sed li proponis ĝis €700 por ke Esperanto estu la uzita lingvo. Kaj suprize al li, subite proponis aliaj personoj ankaŭ por Esperanto! Fine, per fina propono de €1371, Esperanto venkis.

Kia neta rakonto (kaj kia bona ideo)! Je la tempo de ĉi tiu skribo, la London PM paĝo estas Esperantigita. La Paris PM paĝo ankoraŭ ne. "Baldaŭ", diras Paul.

No comments: