11/06/2016

Ramadano

[ angle ]

Ĉi tiu post estas terure malfrue. Sed ĝi estas resaltiganta ĉirkaŭ en mia kranio dum ĉi tiu momento, do mi volis elkraniigi ĝin.

Ĉar mi volis kuraĝigi mian kunlaboranto, kiu estas islama, mi observis Ramadanon kun li. Per "observis", mi volas diri ke mi fastis dum la tago, kaj mi trikis kelkajn ĉapelojn por rifuĝintoj kiel parto de la karitata aspekto. Me ne vizitis la moskeon aŭ faris ajnajn aliajn agadojn. Sed mi venis for kun iuj impresoj:

  1. La manko de manĝoĵo malmojosas.
  2. Kiam oni ne havas manĝaĵon, oni nur pensas pri manĝaĵo. Estas terure malfacile esti produktiva.
  3. Mi ankoraŭ ne povas imagi kiel estus kiam oni ne nur fastus, sed ankaŭ fastus sen la certa scio ke post la sunsupiro, oni povus manĝi. Do, se oni komprenas kiel malproduktive oni estus eĉ kiam oni scias kiam oni manĝos, mi povas nur diveni, kiel eĉ pli malfacile estas esti produktive kiam oni ne scias kiam venos la venonta manĝo.
  4. Multipliku tion per 1000 kiam oni zorgas pri la familio.

La manko de regula aliro al manĝaĵo estas do baro al sukceso - ambaŭ fizike kaj mense. Estas formo de subpremado. Kaj se vi devas elspezi vian tutan tempon akiri manĝon kaj la materialoj por kuiri manĝaĵon, kiel povis vi havas la tempon por instrui viajn infanojn io alia, aŭ iel fosi mem el tiu metafora truo?

La observado de la fasto malfermiĝis etan etan fenestron al la mondo de malsato. Por mi, ĝi estas eta fenestro ĉar ekzistas neniuj ajn baroj al mi aŭ mia amata familio manĝai kiam ajn ni volas. Ekzistas multe pli larĝa kaj pli terura pejzaĝo al tiu temo. Mi tamen ne kredas ke la solvo necesas "ĵeti monon / manĝaĵon ĉe homoj". Mi kredas ke gravas ke ĉiuj estu mem-sufiĉaj. Sed estas malgrandaj paŝoj kiuj povas esti prenitaj:

  1. La serĉo kaj uzo de rimedoj por prepari manĝaĵon en sana parolmaniero estas mem provaĵo. Mi estas tre interesita pri la Integrita Kuirada Metodo kiel rimedo por redukti la malŝparon de tempo kaj materialo por hejti manĝaĵon kaj / aŭ akvo al sekuraj temperaturoj. Precipe, mekanismoj kiel la Pasteuriga Indikilo de Akvo (WaPI) estas gravaj por certigi ke la akvo estas pasteŭrizita (pruntitaj sen biologia kontaminado). Tio estas fundamenta ne nur en areoj kie estas neadekvataj akvo-purigantaj instalaĵoj, sed por prepari por ĝeneralaj katastrofoj kiuj trafas la provizado de pura akvo.
  2. Mi amas bonfarajn fondaĵojn kiel Heifer International , ĉar ili donas ne nur havajxojn (en la formo de live- / agrikultura / aquacultural-stoko) kaj ne nur la edukon necesa por daŭrigebla terkultivado, sed ankaŭ bezonigas promeson pasi la konon kaj la unuan idaron al iu alia en la komunumo.

Manĝaĵo estas grava. Vi ne povas funkcii sen taŭga nutrado kaj enakvigo. Vi ne sukcesos sen la ebleco funkcii. Vi ne povas tiri vin mem ekstere de malbona situacio se vi ne eblas sukcesi. Estas ĉiam pli kompleksa ol tio - estas multaj, multaj, multaj baroj al sukceso - sed manĝaĵo kaj akvo estas sufiĉe bazaj. Ne manĝi aŭ trinki dum la taglumo dum tuta monato estis simpla, sed potenca, memorigilo.

No comments: