8/01/2009

Ĉiutagfoto - 1 aŭgusto

Dubai - Eniro de Banko 
Dubai, UAE -Eniro de Banko
 
Banko - Vitre Antaŭigita Eniro

Jen alia foto de mia vizito al Dubai -- tutaj konstruaĵoj estas kovritaj per belega cobalt-blua kaj libel-verda vitro, kun or-kolorita ornama retmetalaĵo. Ĝi estas belega urbo, kluĉo de juvelstonoj metitaj en la dezertmezo.


Kontraŭe al la tute mirigaj konstruaĵoj kiel ĉi tiu estas loko kiel (ne bildita) "T.G.I. Ĵaŭdo". Cite Dave Barry, ĉi tion mi ne fiktas. Kompreneblas, tiam -- ĉar vendredo estas la komenco de la semajnfino en Dubai. Kelkaj oficiroj de la ŝipo iris ĉi tien kaj mi kompreniĝis per siaj rakontoj ke ĝi ankaŭ estis bordelo. Mi ĝojas ke mi tie ne estis.


Anstataŭe, mi vagris dum la urbo kun amikoj kaj fotilo, esplorante en la spica souk, la Urbcentra Vendejaro, kaj aliaj interesantaj lokoj. Mi ne vizitis multajn placojn en la Mezoriento, mi timas diri; Dubai vere estas la sola, kiun mi interesiĝas denove viziti.


Ĉu vi ne opinias, ke la desgno sur la eniro de la banko estus bonega geomonero?

7/29/2009

Ĉiutagfoto - 30 julio

Dubai - ĉe la Spica Souk 
Dubai, UAE - ĉe la Spica Souk
 
Spicoj, Spicoj, Kvar Sakoj Plenitaj

Dum mia (una kaj sola) deplojo al la Mezoriento en USS McFAUL (DDG-74), ni vizitis al la Unigitaj Arabaj Emiratoj. Dubai estas mirinde belega urbo. Mi kaj la amikoj exploris la spica souk (bazaro). Estis ĉie belegaj sakoj de spicoj - kaj ankaŭ mineraloj.


Ulo tiris nin (virinojn) en sian butikon kaj provis vendi al ni kremon de mamgrandigo. Oy weh! Dubai ankoraŭ estis mia tutfavorito el la diversaj Mezorientaj lokoj, kien ni iris.

7/27/2009

Ĉiutagfoto - 28 julio

Summer kaj Patrick en Hachinohe-Parko 
Summer kaj Pat esploras Hachinohe-Parkon
 
Summer kaj Dad en Hachinohe-Parko

 

Dum la tuta semajfino, la Aeromilitaj vetprognozistoj moketis nin per ideo ke lunde estis klare. Ĉar tio estis mia (sola) feriatago dum ĉi tiu semajno, ni planis iri esplorantaj en la Hachinohe-Parko kaj Lando de Infanoj. Nature, la tago mem veninta, definitive minacis pluvi. Sed ni iukaze decidis foriri.

 

Interesanta fakto pri la utilo de atlaso: ĝi simple montras la lokon de la stratoj kaj vojoj. Ĝi klarigas nenion pri la larĝo de la strato. Do, ni traveturis al iuj tre amusantegaj partoj de Hachinohe-urbo, inkluzivite tra tiu, kiu aperis esti la ĉefstrato de Hachinohe-urbo. Ni decide provos tien reiri antaŭ ol ni forlasos; apud la strato estas iuj interesantaj bronzaj statuoj de kiuj mi voletas fari fotojn.

 

Ni alvenis al Hachinohe-Parko kaj Lando de Infanoj kaj lo, ĝi estis fermita (lunde fermita). Sed ni okaze intervagis antaŭ ol ekpluvegis. Ne bilditaj: la grandega malgrand-skala amuzparko (ine de rado "ferris", karuselo, kaj aliaj amuzantaj aĵoj por infanoj), la bestejo por dorloti, aŭ la botanikaj ĝardenoj. Tiuj povos atendi por vetklara nelundo-aŭ-mardo-post-nacia-feriotago.

7/26/2009

Ĉiutagfoto - 26 julio


USAF Musea Turneo -Vido de Motoro 
Vido de Motoro
 
Mi faras ĉi tiun foton dum mi ellaboris unu de miaj plej favoritaj kaŝeroj, "USAF Musea Turneo. Mi timas diri ke mi forgesis la aeroplanojn, kiujn ĉi tiu motoro funkciigis, sed la motoro mem estis tute interesanta kaj belega. Ĉi tiu geokaŝeroj nomiĝas "multi-kaŝero" (kvankam mi opinias ke one povus ĝin pli prave "Misteria Kaŝero" nomigi) kaj taskas ke oni turneas la tutan museon, divenerojn kolektanta, por eltrovi la koordinatojn al la efektiva kaŝero. Estis unu el la eĉ plej bonaj tagoj, dum kiuj mi faris kaŝadon!