9/13/2003

Kia malŝparo de mono

Per ĉi tiu rakonto, la bonkonanta Egiptiisto Zahi HAWASS komencos esploradon por eltrovi, ĉu bakterio aŭ alia natura venono estis la kaŭzo de la "malbeno de la Egiptregoj". Je 1922, mallonge post eniris Howard CARTER kaj Lordo CARNARVON en la tombo de Tutankamon, Carnarvon mortiĝis per mordo de moskito kiu iĝis infektita (laŭ la paĝaro de la Informo Servo de la Egiptia Ŝtato, li mortiĝis per mordo de skorpio). "Melbeno, malbeno!" kriis la ĵurnaloj. Kaj nun estas ĉi tiu esplorado.

Kiel opinias mi? Mi opinias, ke dum la tempo de la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, medicino ne estis tre progresiĝita kaj la dezertoj de Egiptio ne estis tre sekuraj lokoj. Malsanoj ne estas bonkonantaj, kaj oni scias nemulte pri antibiotikoj kaj antivenonoj. Do, homoj simple mortiĝis. Oni ne bezonas "malbenon" por kompreni ĉi tion.

La 11a de septembro, du jaroj kaj du tagoj poste

Mi estis jemare sur la 11a de septembro. Ni marveturis kun la USS Wasp (amfibia atakanta ŝipo por multirole uzado), la USS Shreveport (amfibia ŝipo por transportado), kaj la USS George Washington (portŝipo). Dum la tago antaŭe, ni subite kuris al la Wasp: homo elŝipen, ni aŭdis, do ni iris al ŝi por helpi en la klopodoj reakiraj. Mi grimpis al la komandejo por helpi kiel ekstra serĉisto kaj ni ĵus atingis al la Wasp kiam ni ricevis la tre bonajn novaĵojn: la sola aĵo kiu iris elŝipen estis malplena savjako. Fju! La akvo temperaturis proksimune 72 gradojn je la tempo, kiu ŝajnas warme sed prave ne estas.

La sekvantan tago, la 11a de septembro: unutempe ĝis eble unu jaro, mi vere oferis mia manĝaĵon per prejado antaŭ mi manĝis. Estas plenumo de la kemeta religio por oferi la manĝaĵon al Dio antaŭ manĝi. Sed dum la antaŭa periodo de teruraj inspektadoj kaj teruraj kunlaborantoj, mia fido suferis per bastonado. Ĝi ankoraŭ ne resaniĝis: mi ne tute kredas je Dio, sed mi ja kredas je la mortitoj, kaj mi oferis mian manĝaĵon al la mortitoj de la 11a de septembro. Eĉ se homoj ne pluvivos post la morto, la memoroj de ili ja pluvivas.

La retmemoroj de la blogosfero afekciis min ĉar tiu kiu estas grava por mi estas ke homoj ne forgesas ilian senhotaĵon kaj ilian konstaton por malebligi la okazon de kiaj aferoj iam ajn denove. Sed mi timas ke mi vidas la kontston forglitanta. Ĉu ni ĉiam ĵuris, post WWII, neniam plu permesi la Holokoston denove okazi? Ĉu ne estas usona museo, memora estrecto en Israelo, kaj multe aliaj museoj? Ĉu ni vere zorgas? Ĉu jes, kiel okazas Srebrenica kaj la popolmurdo de la Kurdoj? Kio okazos al nia klopodojn por halti terurismon? Ĉu ili nur forvelki? Ĉu la unu afero restanta estos la fora memorado de la 11a de septembro kaj malplenaj ĵuroj ke ni lernu de historio kaj "neniam denove", precize kial la Holokosto? Kio bezonitos por batali kontraŭ homa senmovo kaj kontentiĝado?

Iel, mi oferis mian manĝaĵon al la mortintoj, sidante en la manĝejo de destrujero de la usona mararmeo. Ĉi tiu estis mia unua ofero al la mortinto kaj ilia memoro. Estis aĉa semajno -- mi estis elfermita de sonaraj ekzercisoj kaj neniu eĉ perceptis ke mi estis for -- mi faris multe da problemtrovadon kaj helpis repari iun ekipaĵon, kvankam generale la problemtrovado de aliaj homoj signigis min en la rektan direkton (mi estis tute nekompetenta tiun semajnon). Sed la ekipaĵon nun funkcias, kaj fine tio estas la plej grava afero -- la ekipaĵo pretas subteni niajn klopodojn por fari la mondon plej bonan lokon por ĉiuj. Kaj tiu estis mia dua ofero al la mortintoj de la 11a de septembro.

Tiam, dum la jardatreveno mem, ni ricevis alian mesaĝon: la George Washington havis piloton en la akvo. Denove, ni kuregis al la ŝipo por doni helpadon. Jen estas la okazo: F/A-18 surteriĝis, kaj neniu el la haltantaj kabloj kaptis ĝin ĝis la kvara kaj fina. Sed tiu ekrompis kaj la jeto glitis super la flanko kaj en la maron. Dankplene, la piloto eblis elĵeti kaj estis savita. Sed multaj homoj estis vunditaj sur la flugferdeko per ekrompo. Tiuj, kiuj vidis "Viroj de Honoro" eble memoras la sceno en kiu Carl Brashear estas viktimo de ekrompo. Ekrompo estas neniu ŝerco. Tiuj 12 vunditaj homoj estas bonŝanca, ke ili vivas, kaj mi vere esperas ke ili ne estis tiom krite vunditaj kiom estis S-ro Brashear. Aŭ se ili ja estis, ke ili estas tiom celkonscia kiom estis li por venki kontraŭ iliaj vundoj kaj resti en la mararmeo.

Kiel okazis, la GW ne bezonis nian helpon, sed ŝi dankis al ni por senprokraste preti por helpi. Nia teamo en la Centro de Batala Informo tuj eklaboris la problemon, kaj kalkulis ciujn de la movadaj, lokadaj, kaj serĉadaj planoj tiom baldaŭ kiom ni aŭdis ke iu estis elŝipe. Do, ni estis la unua ŝipo pretis doni helpon se la GW estis bezonanta de ĝi.

Pli malfrue dum la tago, ni faris marveturan kompletigon. Ni helpis en unu el la teamoj por linitrakto dum ni ricevis brulaĵon de la USNS Kanawha. Kiam ni resendis la linion al la ŝipo, la kuiristoj alfiksis grandegan skatolon de biskvitoj al ĝi por la ŝipanaro de la Kanawha. "Tio ‘stas tia dolĉa," mi pensis.

Mi ekrigardis la mastojn de ambaŭ ŝipoj, kie flugas la flago de Usono kiam ni marveturas. La flagoj ambaŭ estis mezmastitaj.

Kommentoj revenas

Hossein ĉe YACCS sukcese instalis novan servilon kaj la sistemo denove funkcias. Hura!

9/08/2003

Paŭzeto

Mi often paŭzas en la alfiĉado de poĉtojn ĉi tie, sed ĉi tiu foje, mi avertas vin pri tio. Mi espere reestos je la fino de la sekvanta semajno. Ĝis!