[Presidenta kandidato de la Usona Demokratika Partio Howard] Dean ne timidas pri uzi la kongresan voĉhistorion de siaj rivaloj por sia favoro. "Oni ne povas esti apud ambaŭ flankoj de temo," Dean diris. "Tiu mortigas nin."Kial temas pri "flankoj"? Kial ne oni subtenas, kaj voĉdonas konvene, la temojn kiun oni trovas gravaj? Ĝenas min, ĉi tiu dirado pri "flankoj", kvazaŭ usonaj politikoj estas ia sporto...Ĉu mi nur estas terure naiva, ĉu bonvolu ne esti tiom evidenta?
Farita en Esperanto. Eble aŭ ne eble tage mensoj el mia hundnja kapo. La sciuro brulas noktmeze!
9/14/2003
Mi ne certas ke mi ŝatas la du-partian sistemon...
"Bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles"
Sufiĉe certe: Bubba Ho-Tep. Stellumante Bruce CAMPBELL kiel Elvis PRESLEY kaj Ossie DAVIS kiel J.F.K., la filmo (de Don COSCARELLI) rakontas kiel Elvis Presley estas vere vivante -- li interŝanĝis lokojn kun Elvis-sampersonisto, kaj antaŭ li povus reinterŝanĝi, la sampersonisto mortiĝis. Nun li loĝas en hejmo por maljunuloj kaj amikigas viron, kiu diras si estas J.F.K. Estas nur unu problemo: li estas nigra. "Oni farbigis min ĉi tiun farbon!" li anoncas. Baldaŭ, la ambaŭ devas fronti teruran malbonon en la maljunulejo -- praa egiptia mumio ĉasiras tra la hejmo!
Bonŝancaj, bonŝancaj Nov-Jorko kaj Los Anĝeles! Mi sendis e-poŝton al la paĝarestro -- ĉu vi kredas, ke oni sendos al la ŝipo kopion de la filmo por ke ni povas vidi ĝin surmare?
9/13/2003
Kia malŝparo de mono
Kiel opinias mi? Mi opinias, ke dum la tempo de la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, medicino ne estis tre progresiĝita kaj la dezertoj de Egiptio ne estis tre sekuraj lokoj. Malsanoj ne estas bonkonantaj, kaj oni scias nemulte pri antibiotikoj kaj antivenonoj. Do, homoj simple mortiĝis. Oni ne bezonas "malbenon" por kompreni ĉi tion.
La 11a de septembro, du jaroj kaj du tagoj poste
La sekvantan tago, la 11a de septembro: unutempe ĝis eble unu jaro, mi vere oferis mia manĝaĵon per prejado antaŭ mi manĝis. Estas plenumo de la kemeta religio por oferi la manĝaĵon al Dio antaŭ manĝi. Sed dum la antaŭa periodo de teruraj inspektadoj kaj teruraj kunlaborantoj, mia fido suferis per bastonado. Ĝi ankoraŭ ne resaniĝis: mi ne tute kredas je Dio, sed mi ja kredas je la mortitoj, kaj mi oferis mian manĝaĵon al la mortitoj de la 11a de septembro. Eĉ se homoj ne pluvivos post la morto, la memoroj de ili ja pluvivas.
La retmemoroj de la blogosfero afekciis min ĉar tiu kiu estas grava por mi estas ke homoj ne forgesas ilian senhotaĵon kaj ilian konstaton por malebligi la okazon de kiaj aferoj iam ajn denove. Sed mi timas ke mi vidas la kontston forglitanta. Ĉu ni ĉiam ĵuris, post WWII, neniam plu permesi la Holokoston denove okazi? Ĉu ne estas usona museo, memora estrecto en Israelo, kaj multe aliaj museoj? Ĉu ni vere zorgas? Ĉu jes, kiel okazas Srebrenica kaj la popolmurdo de la Kurdoj? Kio okazos al nia klopodojn por halti terurismon? Ĉu ili nur forvelki? Ĉu la unu afero restanta estos la fora memorado de la 11a de septembro kaj malplenaj ĵuroj ke ni lernu de historio kaj "neniam denove", precize kial la Holokosto? Kio bezonitos por batali kontraŭ homa senmovo kaj kontentiĝado?
Iel, mi oferis mian manĝaĵon al la mortintoj, sidante en la manĝejo de destrujero de la usona mararmeo. Ĉi tiu estis mia unua ofero al la mortinto kaj ilia memoro. Estis aĉa semajno -- mi estis elfermita de sonaraj ekzercisoj kaj neniu eĉ perceptis ke mi estis for -- mi faris multe da problemtrovadon kaj helpis repari iun ekipaĵon, kvankam generale la problemtrovado de aliaj homoj signigis min en la rektan direkton (mi estis tute nekompetenta tiun semajnon). Sed la ekipaĵon nun funkcias, kaj fine tio estas la plej grava afero -- la ekipaĵo pretas subteni niajn klopodojn por fari la mondon plej bonan lokon por ĉiuj. Kaj tiu estis mia dua ofero al la mortintoj de la 11a de septembro.
Tiam, dum la jardatreveno mem, ni ricevis alian mesaĝon: la George Washington havis piloton en la akvo. Denove, ni kuregis al la ŝipo por doni helpadon. Jen estas la okazo: F/A-18 surteriĝis, kaj neniu el la haltantaj kabloj kaptis ĝin ĝis la kvara kaj fina. Sed tiu ekrompis kaj la jeto glitis super la flanko kaj en la maron. Dankplene, la piloto eblis elĵeti kaj estis savita. Sed multaj homoj estis vunditaj sur la flugferdeko per ekrompo. Tiuj, kiuj vidis "Viroj de Honoro" eble memoras la sceno en kiu Carl Brashear estas viktimo de ekrompo. Ekrompo estas neniu ŝerco. Tiuj 12 vunditaj homoj estas bonŝanca, ke ili vivas, kaj mi vere esperas ke ili ne estis tiom krite vunditaj kiom estis S-ro Brashear. Aŭ se ili ja estis, ke ili estas tiom celkonscia kiom estis li por venki kontraŭ iliaj vundoj kaj resti en la mararmeo.
Kiel okazis, la GW ne bezonis nian helpon, sed ŝi dankis al ni por senprokraste preti por helpi. Nia teamo en la Centro de Batala Informo tuj eklaboris la problemon, kaj kalkulis ciujn de la movadaj, lokadaj, kaj serĉadaj planoj tiom baldaŭ kiom ni aŭdis ke iu estis elŝipe. Do, ni estis la unua ŝipo pretis doni helpon se la GW estis bezonanta de ĝi.
Pli malfrue dum la tago, ni faris marveturan kompletigon. Ni helpis en unu el la teamoj por linitrakto dum ni ricevis brulaĵon de la USNS Kanawha. Kiam ni resendis la linion al la ŝipo, la kuiristoj alfiksis grandegan skatolon de biskvitoj al ĝi por la ŝipanaro de la Kanawha. "Tio ‘stas tia dolĉa," mi pensis.
Mi ekrigardis la mastojn de ambaŭ ŝipoj, kie flugas la flago de Usono kiam ni marveturas. La flagoj ambaŭ estis mezmastitaj.
Kommentoj revenas
9/08/2003
Paŭzeto
9/06/2003
Plu "Bob"
Nu, Rigardu
Kompreneble, estas butikoj por Esperantaj vestoj; mi opinias, ke la plej multoj ne estas tre interesantaj. Sed mi ŝatetas la Internacia Butiko de Esperanto, kun ĝiaj simplaj bildoj, kaj ĉi tiu estas beleta bildo. Ĉu vi estas amatoro de Bob, la Kolera Floro, vi povas aĉeti aĵojn kun komiko en Esperanto. Bob estas la fonto de profunda sageco pri unu parto de angla gramatiko kaj ankaŭ pri alia.
Ĉu vi ŝatas H.P. Lovecraft? Mi trovis butikon kun la plej bona arto -- jen, Rough Beasts: H.P. Lovecraft, kaj se vi ankaŭ ŝatas arton kiel "Hello Kitty", vi devas rigardi Li'l Thulhu, kvankam estas io tre, tre malrekte pri Cthulhu-kordsubaĵo...preskaŭ tiom malrekte kiom de ĝi estas "desegnita por junuloj".
La originala paĝaro estas ĉe http://www.roughbeasts.com/, kaj la arto estas grandioza.
Mi sciis ke estis io malbona pri "Disco"..
Lumoj de "Disco" logas tetsudbebojn al iliaj mortoj sur la marĝenoj de greka parko de la maro en la Mezmaro. Ĉirkaŭaĵistoj diras ke maloftaj interbatantaj tetsudoj elgrimpas nokte el ovoj en la sablo sur strandoj sur la malokcidenta greka insulo de Zakynthos kaj instinkte iras al la plej hela horizonto -- normale la blanka ŝaŭmo de ondoj sub la steloj. Sed neonaj lumoj de "Disco-j" kaj kafejoj apud la malantaŭo de la strando ĉe Laganas, konstruita por turistoj kiuj ankaŭ iras por boatvojaĝoj en la golfeto por provi ekvidi tetsudojn, ofte estas mortate pli helaj.Oni lasu la 70-ojn en la antaŭo, pro la kompatindaj etaj tetsudidoj!”Iuj tetsudoj rampas supren sur la strando en la malkorekta direkton kaj mortiĝas per senakviĝo aŭ estas manĝita per marbirdoj aŭ hundoj,” diris Anders KOFOED, dana volontulo laboranta por la greka grupo de konservado “Archelon”. “La parko ne dece funkcias.”
9/02/2003
Kvak! Kvak!
NOAA (la usona Nacia Mara kaj Atmosfera Administrio) havas anglalingvan paĝaron pri la ludiloj, nomiĝite "La Kvako Aŭdita Ĉirkaŭ la Mondo" de la du esploristoj kiuj spuras la anasojn komputilmodele -- Curtis EBBESMEYER kaj James INGRAHAM.
Ankaŭ bonvolu rigardi ĉi tie por alia anglalingva artikolo de Nacia Geografio pri ĉiaj interesigantaj aĵoj perditaj sur la maro, ekzemple ŝuoj de Nike, Legoj, ktp.
9/01/2003
La lingvo de amikeco
La amikula sistemo denove trafas!
La ŝipo havas polison nomiĝate "La Amikula Sistemo". Kiam ni estas for de nia hejmporto (kaj jes, ĉi tiu inkluzas Usonon, kiu frenezigas min), ni devas havi unu aŭ du amikulojn por forpromeni. Ni subskribas deen kun ili kaj ni devas subskribi kun ili kiam ni revenas. Tiu ŝajnas kiel bona ideo, sed reale ĝi povas esti doloro. Se oni ne povas trovi iun kiu interesiĝas pri museoj aŭ viziti lokajn Esperantistojn, oni estas fiksita en la ŝipo.
Post la kunveno, kvankam, Bob rendevuis kun sia edzino Shelley kaj ili touris la USS McFaul kun mi. Sube kaj maldekstre, vi vidas nin starante apud la 25mm-a kanono, kaj dekstre estas pli bona bildo de la duo kaj la masto de la ŝipo (kaj CIWS, ankaŭ konanta kiel "Phalanx") fone. Dum ni ĉirkaŭtouris, Bob kaj mi provis sucese havi kompreneblan konversacion en Esperanto -- Mi estis raviĝinta. Ĝi funkcias! Ĝi funkcias!
Kien la komentoj?
8/22/2003
How come this thing isn't in English?
Esperanto is a planned, constructed language designed for use as a culturally and politically neutral "hip pocket" international language. Because it is constructed -- 16 rules of grammar with no exceptions, phonetically spelled, etc -- it is up to four times easier to learn than "natural" languages. English has a zillion exceptions to its rules and is ferociously difficult to learn, French has a zillion declensions and my eyes cross just trying to review them, some African languages have no rules for things like the formation of plural nouns, requiring you to memorize every single plural noun.
I like the idea of communicating with people all over the world; I do not, however, like the idea of spending two to six years -- or more -- learning a language just to speak it badly. And I don't like the idea of repeating this process for multiple languages. I don't have that much brainspace! And I don't have the time to spend a year immersed in it and learn faster that way. So why not just sit back and demand that anyone who wants to talk to me do so in English?
When I talk about Esperanto, I frequently get told, "I hate to break it to you, but English is the world language." "No," I say. "Bad English is the world language." I really dislike trying to communicate with people who don't know English very well, because I don't understand them, and I know it's got to be much, much more frustrating to them to be unable to make themselves understood. English speakers act as if learning English is as easy as learning to walk upright, and this isn't the case. It's hard. There are whole universes inside the heads of millions, billions of people out there, and I can't touch any of them because we don't speak a common language with equal, fluent facility. This sucks.
Add to this the sociopolitical problems: many countries have political or cultural objections to accepting English as the only international working language. And many have a fear that English will supplant their own language, with the attached cultural baggage subsuming their own traditional cultures.
Esperanto is an astonishingly obvious and simple tool. It's easy to learn, it doesn't come attached to any culture or ideology other than the idea that, gosh, if people could just talk with one another, the world would be a better place. But the only way to get it going is, well, to use it. You can talk 'til you're blue in the face about the idea and how good an idea it is, but the vast majority of people and governments will not sign onto the idea until it becomes advantageous for them to do so.
This web page is my small way of trying to advance that agenda. I don't think that what I have to write about is very intereresting, but if you do, you just have to learn Esperanto. Sorry. I won't give you the English crutch. Go spend a half-hour looking Esperanto over and I'll bet you a Coke that you'll understand the majority of what I write. Heck, you'll probably be pointing out my errors. :)
8/20/2003
Oni trovas la plej strangajn aferojn...
Mi skribos plu pri la vojaĝoj, kun bildoj, pli poste, kvankam mi tuj volas dankegi la Rondon por sia mirinda kuneco kaj ilia infekta entuziasmo por Esperanto.
Aliateme, kiam mi vagadis hodiaux vespere sur la Reto, mi trovis ion pri kiu mi devas skribi. Ĉu vi iam ajn scivolis pri la internaj funkciaĵoj de la Magia 8-Pilko? Nu -- estas havebla priskribon de sekcumo de Magia 8-Pilkon, anglalingve. La paĝaro ankaŭ trajtiĝas anglalingvajn instruaĵojn por personigi Magian 8-Pilkon. Mi volus kreii Mararmean Version de la Magia 8-Pilko:
- "Eble -- demandu al Ĉefo"
- "Respondo neklara -- tempo por plia kunveno"
- "Ĉu ĝi estas sur SERT?"
- "Igu papereton"
- "$@%* @#$#*!!"
- "Ne. Er...kio 'stis la demando?"
-- Se iu ajn volas elangligon de la instruaĵoj, bonvolu peti min. Kia trezoro devus Esperanten!
7/06/2003
Mia Furo
Parenteze, mi estas denove en Norfolko. La ferio estis tro mallonga...
7/03/2003
Filmoj, Iloj, ktp
Dum serĉante la paĝon por "Angeloj de Ĉarli", mi trovis la tio de "Hellboy" (Inferknabo). Ĉi tiu filmo ŝajnas tre interesanta, kaj mi tre antaŭatendas la eldonon de la filmon. Mi speciale ĝojas ĉar la filmstelo estas Ron Perlman, kiu stelis en "La Urbo de Perditaj Infanoj", bizara kaj perturbanta franca filmo de Jean-Pierre JEUNET kaj Marc CARO, kiun mi tre ŝatas. Mi ankaŭ amas la laboron de Mike MIGNOLA, do mi tre volas vidi ĉi tiun filmon. Ĝi supoze eldoniĝas ĉi tiun monaton...ne povas atendi... [ ĝisdato: sekvantan jaron. Drat. -- ŜK]
Mi freŝe kunigas al "Esperantan Socion de la Karolinoj kaj Virginia" kaj per ĝi trovis paron de bonaj esperantaj paĝoj: Lernu.net, kiu havas la plej bonan vortaron mi ĝis nun trovis, kaj Radio Esperanto, kiu havas senĉesan retfluon de esperanta musiko. La musika estas pleje amatora, sed ankoraŭ estas amuzanta.
7/02/2003
Denove jehejma
Sed por la unua fojo post longa tempo, mi sentis iomete da manko por la ŝipo. Dum nia lasta vojaĝo, io estis malsama pri la ŝiparo. Ni ne estis, kiel mi diris al amikino surŝipe, "kiel sako de malsekaj, koloraj katoj." Eble, ĵus eble, ni iĝas ion pli simila al familio.
Mi freŝe kvalifikis je la 25 mm kanono -- mi eblis pafi ĝin antaŭan semajnon. Kia fusilo! Ĝi havas 10,000 funtojn de repuŝo kaj atingpovon de ĉirkaŭ 1.5 mejloj. Unu el la aferoj kiun mi amas pri la mararmeo estas la poveco, uzi grandajn, povajn fusilojn. Mi amas explodigi aĵojn.
En aliaj novaĵoj, Eriko kaj mi rompiĝis (ne plu estas amantoj). A, bone. Mi kredas, mi ne estis kreita por amo. Mi estas kreita por fusiloj!
7/01/2003
Raporto
Raporto de Joshua L. Chamberlain, Dudeka Infanterio de Ŝtato "Maine". Kampajno de Gettysburg
O.R.--SERIO I--VOLUMO XXVII/1 [S# 43]
KAMPARO APUD EMMITSBURG,
6a julio, 1863.
Leŭt. GEORGE B. HERENDEEN,
A. A. A. G., Tria Brig., Unua Div., Kvina Armea Gvardio.
| Joshua L. Chamberlain; pentraĵo de mi |
Mi havas la honoron esti, via obeema servulo,
JOSHUA L. CHAMBERLAIN, Kolonelo,
Komandante Dekdua Voluntuloj de "Maine"
Ĉi tiun raporton mi trovis angla ĉi tie.
6/30/2003
Centajn Bedaŭrojn!
Paranteze, la komentsistemo estas bonega sistemo kaj estas havebla en Esperanto. Esploru ĝin!
Bonan Ideon, Ĝejko!
La filmo estis bonega! Mi malamas vidi konkursojn de literumi per televido -- mi iĝas tiom maltrankvila, rodante la ungojn, la koro batante -- estas du aferoj en la mondo kiuj vere timigas min: aŭdioekzamoj kaj konkursojn de literumi. Mi ne certas kial. Sed mi tre enkurigas ĉiujn por vidi la filmo -- ĝi estas tre bone farita kaj sekvas la rakontojn de ok infanoj (kaj iliaj gepatroj) kiu iras al la nacia konkurso en Usono. Ĉiuj estas brilaj, fascinaj infanoj, kaj oni volas ke ĉiuj venkos. La filmo estas amuza, ekscita, kaj interesa -- aparte, mi trovis tre interesa, kiel la konkurso mem inkluzivis multe suprizajn vortojn. Ekzemple: "yenta" -- ĝi estas jida vorto, kaj mi ne atendus aŭdi tiun vorton dum la konkurso, sed kiam mi pensis pri la afero, ĝi faras sencon ĉar la vorto ja nun estas regulare uzita en la angla lingvo. La filmo igas min konstati, kiel mi minimumigas la prunteprenadon de fremdaj vortoj en la anglan lingvon. Kaj kiom mirinda tio ja estas!
Ĵus Kion Ili Diras?
6/21/2003
Mi amas ĉi tiun tetraĵon
- O, se ni nun ĉi tie havus
Nur unu dek-centon de tiuj vir' en Anglujo
Kiuj faras neniun laboron hodiaŭ!
- Kio ‘stas li, kiu tiel dezir’?
Mi’ kuzo Vestmorland’? Ne, mi’ bel’ kuzo:
Se ni ‘stas signit’ por mort’, ni ‘stas sufiĉ'
Por far’ al nia lando perd’; kaj se por viv’
Ju malpli da vir’, des pli granda part’ de honoro.
Je la vol’ de Dio! Mi petas al vi, deziru ne unu viron plu.
Je Jov’, mi ne avidadas al or',
Nek zorg’ min kiu ja manĝas per mi’ kost’;
Soprigas min ne se viroj miajn vestojn alport’;
Tiaj eksteraj aferoj loĝ’ ne en mi’ deziroj:
Sed ĉu 'stas peko ja avidi al honoro,
Mi ‘stas la plej ofendanta animo vivant’.
Ne, kred’, mi’ kuz’, deziru ne viron de Anglujo:
Je la paco de Dio! Mi ne perdus tiom grand’ honoron
Tiun unu viro plu, mi pens’, dividus de mi
Dum la plej bon’ esperon mi havas. O, deziru ne unu plu!
Prefere proklamu, Vestmorlando, tra mi’ armeon,
Ke kiu havas neniun stomakon por ĉi tiu batalo,
Foriru li, lia pasporto farota
Kaj kronoj por konvojo metotaj en li’ monujo:
Ni ne mortu en la kompanio de tiu viro
Kiu timas sian kunecon por morti kun ni.
Ĉi tiu tag' nomiĝas la fest' de Krispiano:
Kiu postvivos ĉi tiun tagon, kaj sekuriros hejmen,
Staros pintpiedfingre kiam nomitos la tagon,
Kaj vekos sin je la nomo de Krispiano.
Kiu vivos ĉi tiun tag’, kaj vidos maljun’ agon,
Ĉiujare je la maldormo festinigos liajn najbar’
Kaj dir’ ‘Morgaŭ ‘stas Sankta Krispiano:’
Kaj tiam li senigos la manik’ kaj montros siajn cikatrojn.
Kaj dir’ “Ĉi tiujn vundojn mi havis je la tag’ de Krispiano.’
Maljunaj vir’ forgesas: kaj ĉiun forgesitos,
Sed li memoros kun avantaĝoj
Kiajn heroaĵojn li faris tion tag’: tiam estos niaj namoj
Konantaj en lia buŝo tiel jedomaj vortoj
Hario la reĝ’, Bedford’ kaj Ekseter’,
Varvik’ kaj Talboto, Salisburio kaj Gloster’,
Per la fluantaj tasoj freŝe memoritos.
Ĉi tiun rakonton instruas la bona viro al sia filo;
Kaj Krispan-Krispanio neniam postiros,
De ĉi tiu tag’ al la fin’ de la mond’,
Sed ni en ĝi memoritaj 'stos;
Ni malmult’, ni feliĉaj malmult’, ni band’ da fratoj;
Ĉar kiu hodiaŭ defalig’ sian sangon kun mi
Estos mia frato; se li ‘stas neniam tiom fia,
Ĉi tiu tag' ĝentiligos lian stat’:
Kaj ĝentilhomoj en Anlujo nune enlititaj
Kredos sin malvenitaj ke ni ne ‘stis ĉi tie,
Kaj opinios liajn virecojn malkost’ dum iu ajn dir’
Kiu batalis kun ni je la Tag’ de Sankt’ Krispiano.
6/15/2003
Mia Patro
| mia patro |
Mia patro, la filo de Ĝinĝer kaj Jak Woods, estas asocia profesoro de la historio de teatro ĉe La Universitato de Ohio-Ŝtato kaj estas direktoro de la Instituto de Teatra Esplorado “Lawrence kaj Lee”. Ĝi estas unue kreita en 1951 kiel kolekto de mikrofilmo kaj aktualaj eldonitaj materialoj pri la historio de teatro, de mezepokaj tempoj ĝis la modernaj. Patro estis unue nomita kiel direktoro en 1979 kaj helpis evoluigi ĝin en unu el la plej gvidantaj loko por teatra esplorado en la mondo.
Mi vive memoras kiam la Instutito de Teatra Esplorado estis ĉambraro en Halo “Oxley”. Tiam estas en la malfruaj 70-oj kaj fruaj 80-oj kaj mia Patro prenis min al laboro kun li dum la someroj kiel malkosta infangardo. Mi klare memoras la odorojn: inko el la rubandoj de skribmaŝinoj, la stranga olea odoro de la mikrofilmo, kaj la odoro de maljuna papero. Ĝi estis bona loko por troviĝi kiel infano, aparte se oni interesiĝis pri legado, kiel mi estis. La Halo “Oxley”, kovrita per hedero kaj plenita per stranĝaj ĉambroj kaŝita malantaŭ aktoŝrankoj, ĉiam havis ie bonan anguleton por legi, kaj la kolekto mem havis iujn netajn aĵojn, tiaj modeloj de teatroj kun eltondaĵoj de aktoroj. Patro ankaŭ ofte uzis min kiel tipisto, transskribi liajn notojn (ĉi tiu estis sufiĉa tasko – per lia manskribo, oni kredus li estas doktoro).
| Clarence DARROW kaj William Jennings BRYAN - bildo de CORBIS/Bettman |
Alia afero komencigita per mia Patro en Columbus estis aŭda priskribo, kiu estas priskribo de la agoj en teatraĵoj aŭ dum filmoj por vidaj difektuloj farita de trajnitaj homoj. La informon ili ricevas per radiaj orelofonoj. Kaj li ankaŭ faras ofte laboron kiel dramigisto por lokaj teatraj trupoj, kiel CATCO.
Patro batalis en la Milito de Vjetnamujo, kaj mi ne estas certa se ĉi tiu klarigas iun aŭ ĉiun de mia sorĉo en la militaro (kiom multe li klopodas diskurigi min for de tiu apara intereso). Li ne multe diras pri la milito, sed li diris iujn bonajn rakontojn, ekzemple ke la unuaj ses monatoj de lia militvojaĝo estis elspezitaj en usono, kiam li lernis esti mezrapideca operacisto de Morso. Li alvenis al Vjetnamujo kaj oni donis al li fusilon kaj pistolon. “Kio estas ĉi tio?” li demandis. “Kie estas mia morsvagono?” “Kiu morsvagono?” estis la konfuzita respondo. Li lernis ke oni ne plu uzis morsan kodon en Vjetnamujo – oni havis radiojn – do oni planis uzi lin kiel regulara infanteriulo. “Ĉu mi menciis ke mi ankaŭ povas legi kaj skribi?” Do li estis permisita revendi lian fusilon por fotilo kaj li iĝas la raportisto por “Ŝteloj kaj Strioj” de la kompanio. Alia rakonto – dirita per Patrino – ĉirkaŭ la lasta monato de lia vojaĝo, oni donis al li elekton: iru hejmen kaj servu plu ses monatojn en la armeo, aŭ finigu la monaton en Vjetnamujo kaj estu finita kun la armeo. Li skribas al Patrino kaj demandis ŝin al ŝia konsilo – li havis amikojn, li diris, kaj li ne certis ke li volis lasi ilin. Patrino reskribis al li kaj diris, “mi komprenas vian lojalon al viaj amikoj, sed se mi estus vi, mi forlasu tie.” Do li ja forlasis, kaj post du semajnon, lia plotono estis embuskita, la plej multe de la viroj mordigitaj.
Granda adoranto de scienc-fiksio, Patro hokigas min al multaj de la plej bonaj: Frank HERBERT (mia preferata aŭtoro), Isaac ASIMOV, Arthur C. CLARKE, Marion Zimmer BRADLEY. Li estas granda amanto de klasika musiko, sed havas malice akra sentumo de la perversa humoro: mi memorias unu jaron, kiam li, Patrino kaj mi estas en Londono (li estis je libero tie; mi estis elbe 10-jariga) kaj ili prenis min por vidi Sweeney TODD: la Demona Razisto de Fleet-Strato, mirinda muzika dramo plenita per murdo, intrigo, venĝo, kaj kanibalismo. Mi opinias, iam oni vidis SONDHEIM, Andrew Lloyd WEBER ŝajnas kiel tuta skribaĉisto.
Patro ankoraŭ estas kapo de la Instituto de Teatra Esplorado kaj estas aktivisto en la lokaj teatraj artoj, sed li ankaŭ elspezas multe da tempo kuiri vegetaran kuiradon kun Patrino kaj baki panon, multe da. Li faras fantazian panon, aparte multgrajnitan acidpastojn.
Ĉe lia lasta ferio de naskitago, Patro estis elektita prezidanto-por-vivo de Dramaturgistano. Ĉar li estas tiom bonkora diktatoro, mi promesis ne skribi pri la bombonoj. Feliĉan Tagon de Patroj, Paĉjo!
6/13/2003
Restu unu minuton -- aferoj estis pliboniĝota, ĉu ne?
- ...kvankam kovritaj de kapo ĝis piedfingro, ili ne portas la malhelajn, ondantajn vestojn kiu la gardisto diras, estas devitaj por islmaj virinoj dum prejado.
Kutime, mi ne havus problemon kun kredoj religiaj kial ĉi tiuj, sed la ŝanĝo ne estas nova religia esprimo nature aperante en socio post kiom longa totalisma premego. Ĝi estas edikto, irante el la Haŭzo, Shiita teologia lernejo. Multaj el la virinoj en la rakonto diras, ili ne ŝatas la edikton, kaj sentis siajn tro malmultajn liberecojn forglitantaj -- nature, ili ne estis konsultitaj. Estas kleriko, kiu ankaŭ avertas la adorantojn kontraŭ usonuloj, kun la sama, maljuna postulo.
- "La iraka populoj forrestus for la usona soldataro. Studentoj en universitatoj havas pezan taskon por si mem: por klopodi al halti iun kiu provas imiti la usonan stilon, aŭ per vestoj aŭ per pernso...ĉar ili klopodas malbonigi Islamon kaj la islamajn sanktejon."
- La junaj virinoj, la esperojn ĉeesti al prejado trompita, decidis antataŭ iri aĉetante.
6/12/2003
Arrr!
- Ĉiu pirato estas iomete freneza. Vi, tamen, estas plu ol nur iomete. Eĉ kvankam vi ne ĉiam estas la tradicia paradaĉanta bravulo, via stabileco kaj planado igas vin fajna, fidinda pirato. Arr!
Ofte, kiam mi diras pri la Mararemo kaj ĝiaj diversaj roloj, popoloj estas suprizitaj kiam mi mencias piratado kaj kiam forta Mararmeo helpas komercon per senkuraĝigi piratado. "Piratoj?" Ili diras. "Estas piratoj?"
Jes, estas piratoj. "La Sendependa", el Bangladeŝo, raportis je junio 8 pri la ekstera ankrejo de Ĉitagong, kiu estas malsekurega pro multaj agoj da piratado. Ŝajne, la aŭtoritato de la haveno nur povas doni sekurecon interne al la limoj de la haveno propra, do la ekstera ankrejo nun estas sekurhejmo por piratoj. La marbord-gardaro de Bangladeŝo ne havas la boatojn por sufiĉe protekti la havenon, laŭ la artikolo.
Ĉi tio ne estas nekutima en Aziaj akvoj -- aŭ aliaj akvoj. Fama marvetkuriso Peter Blake estis mordita per piratoj sur la Amazona Rivero. Nun, oni zorgas ke teroristoj lernos per la piratoj kaj uzos iliajn teknikojn kontraŭ ŝipado. Normale, piratoj lasas usonajn ŝipojn -- aparte Mararmeajn ŝipojn -- solaj. Sed iufoje ili eraras: laŭ rakonto (ek kiam malaperane for da reto), CNN priskribas:
- Usona Mararmea petrolŝipo poviĝis pafi siajn pafilojn kontraŭ ses malgrandaj povboatoj kiuj prokisimiĝis al si kiu la ŝipo pasis tra la Markolo de Hormuz 23-on aprilo [ 2002 ] en la Persuja Golfo apud Irano.
Por legi plu pri modernaj piratoj (anglalingve), rigardu rezultajn de serĉo per CNN.
Ĉu li estas sufiĉe aĝita por literumi "premgango"?
- Aprilon, la Marsoldatoj sendis al Joey leteron por rekruti. Tiam venis la invitaĵo de la Mararmeo lastan semajnon...La namo de la studento en bazlernejo erarante aperiĝis en listojn de militara rekrutado, plej verŝajne per albono gazeta, kaj la militaro estas ĝis iam amindumanta al li.
Ho, ĉi tio estas lerta ideo
- La Departemento Policia de Sedelia recevis telephonvokon je 1418 de personarulo ĉe la butiko "Kmart"...kiu raportis ke homo kaŝis kelkaj ŝtelitajn erojn estinte en la necesejo por viroj. Tiam ŝajnis, ke la viro liberigis ĉirkaŭ 100 abelojn, evidentajn malgrandajn mielabelojn, en la ĉambron kaj fuĝis el la butiko en la tumulto sekvinta, laŭ raportoj de la policio.
Rigardu kion mi faras, anstataŭ labori preparante por la plonĝo kupolen baldaŭ farota. Mi estas terura laboristo.
6/10/2003
Aaaa, alta stilo!
4/07/2003
Adaptebla Estaĵo
Mia plej bona amiko, James, skribis al mi je la alia tago demandante al mi ke mi priskribu mangaĵo sur Mararmea ŝipo. Li postenigis sur lia blogo. Unue, ŝajnis al mi nepara ke li eĉ estus demandanta. Ĝi ĵus estas tio, kio ĝi estas, kaj mi tute forgesis kiel ĝi estis, sorĉiĝiti per ĉi tio Aspekto de la Vivo Milita. Kaj mi memoris kreii ĉi tion blogon komencante, pensante, "Mi postenigos ĉiajn aferojn pri mia taga milita vivo kaj homoj interesiĝos." Sed mi ne multe blogas ĉar kiam mi pensis pri tio, pro kio mi skribu, ĉiu ŝajnas normala kaj enuiganta.
Alia Mararmea ulo ankaŭ havas pensojn pri homara adaptebleco, kaj ĉi tio de la perspektivo de iu servante sur tio plej ekzotika kaj elita de Mararmeaj peronoj: submarŝipo. Mi ne povas diri, mi spertis multe de tio, pri kio li spertis, ke aferoj do okazas ĉi tio kiuj estas fantasia (aŭ terura) de ekstera perspectivo kaj ĉiutaga de la interna.
- Kiam ni faras ekzercizojn de Kontraŭ-Submarŝipa Militado (KSM), ni faras "baboardo kaj tribordo". Ĉi tio signifas, ke ni faras ses horojn sur, ses horojn de sur, ĝis tiam ĝi finitas. Ĝi signifas, ke estas neebla por havi plu ol kvin horojn da dormo ĉiutage, kaj ĉar mi estas direktisto, mi devas elspezi mian "de-sur-tempon" por fari paperlaborojn. La plejparto de la tempo, ni dormas tri horojn en la tago. Tamen, ni adaptas. Ni eble ne estas aparte bonhumoraj popoloj (kiam ni ne estas frenezfeliĉe), sed ni do kutimas.
- Sonara Direktisto devas ebli por trakti - minimune - proksimume ok samtempaj enmetoj: manipulistoj raportante kontaktojn aŭ kontaktan informon, radia kanalo en ĉiu orelo, vidaj elmontroj, aŭskultante aŭdon por sonoj kiel torpeda komencanto, subakvaj komunikadoj, ktp. Kaj niaj direktistoj traktas ĉiujn, kapeble. La Taksisto de KSM spertas plu malbone - li aŭ ŝi diras al la Sonara Direktisto kaj kunordigas la KSM-agojn de la ŝipo kun io ajn aparta kio okazas (kontraŭ-supraĵa, kontraŭ-aera, ktp). KAJ efektive kreas la taktikojn por la ekzercizo.
- Ni laboras en la plej antaŭa parto de la ŝipo. Tio signifas ke dum altaj maroj, ni estas en la parto de la ŝipo kiu ricevas la plej parton de moviĝo (krom eble la ponto). Se mi sidas sur la ferdeko en mia laborspaco dum sturmo, mi efektive povas sentas la maron suĉante la antaŭaĵon de la ŝipo (ĝi impresas kiel "Velcro" tirante libera). Oni devas ligi ĉiujn suben, neniun ŝercon, kaj la plejparto de la tempo ni ĉiuj estas tre bona en la kaptanto de objektoj glitantaj de sur tabloj aŭ skribotabloj sen eĉ pensadi pri la ago.
- Precize nune, mi sidas kaj aŭskultas la sonaran sistemon: ĝi kantas sonon en la maron, serĉante submarŝipoj. La sono estas bela, klara fajfo kaj la teknologo estas tiom miriganta kiu ebligas nin por vidi en la maron, sed mi estas kiom kutimita al la sono, mi apenaŭ ĝin aŭdas. Krom kiam mi dormas kaj sonĝas la kanto.
4/05/2003
Testo
mi nune estas jemare. Cxu funkcias?
12/05/2002
11/11/2002
10/21/2002
Jes! Ŝi ekzistas!
6/26/2002
Kien ŝi iris?
Mi ricevis e-poŝton dirante al mi ke mia artikolo aperis en "Esperanto USA" -- mi tre ĝojas! Se vi iras ĉi tien por legi mian kompantindan taglibron, mi bonvoligas vin! Pardonu mi petas mian malbonegan Esperanton, sed mi tre esperas, ke mia klopodo ekkorigas vin fari vian propran Esperantan blogon. La mondo bezonas plu da Esperanto paĝoj -- tutan retmondon de Esperanto!
Mi devas skribi al Larry!
5/10/2002
Finfine! Ŝi fakte ekzistas!
5/07/2002
Nu, nun...
Bazita pri via respondoj, via profilo pariĝas...
Teddy Roosevelt!
Teddy! Mia plej ŝatita prezidanto! O, feliĉa tago! Atendu, atendu -- la Lusitania dronis hodiaŭ en 1915. Do eble ĝi ne estas tia feliĉa tago finfine.
Plu pri Kymberli Stubbs
Estis monto de malĝojo por la militantaj gepatroj: du homoj kiu enamiĝis ĉe sud-Ohio-a kolegio sed kiu frakasiĝis kaj bruilis sur la stratoj de la Okcidenta Flanko dum iliaj infanoj mortiĝis.Problemoj de la familio -- ĉi tiu ekkomencigas alarmsonorilojn en mia kapo.
Mi skribis al amiko, kiu estas doktora lernanto. Ŝi montris al mi ke la manko de elterigeco ne estas neordinara -- en Ohio, nekropsio postuliĝas kiam ajn infano mortiĝas kiu estas pli juna ol 2 (laŭ la manlibro de la distriktaj komisaroj de Ohio) -- dum en "evidenta bona sano" (la emfazo estas la mia). Ĉi tiu ŝajnas malebligi infanojn kiuj estis mortnaskitaj aŭ kiu mortiĝis per ia infekto, tamen, sed mi ne certas ke tio estas la fakto. Mi tre interesiĝus scii plu pri la mortoj de la aliaj infanoj. Kiam la mortnaskitoj estis mortnaskitaj? Kiaj infektoj mortigis aliajn infanojn? "Tommy Jr., la dua filo, estis 5-monate aĝa kiam li mortiĝis en 1992 per kronika bronkito," la artikolo diras, ke mia amiko estas tre interesiĝita pri tio -- laŭ ŝi, tia infekto estas tre neordinara en tioma juna infano.
Ŝi ankaŭ diris al mi ke mi devus ne elimini la eblecon ke estas genetika kialo kial ĉi tiuj infanoj ne povis longe vivi (la infanoj kiuj ne mortiĝis per akcidento, kompreneble). Ankaŭ, ĝemeloj havas pli grandan grado de morteco ol neĝemeloj (ĉar ili tiel ofte naskiĝas subkreskitaj). Laŭ la artikolo:
...iuj familianoj diris ke Kim estis tro inteligenta por volante preni ĉiujn de tiuj 500 mg tablojdojn de Tylenol-o...Laŭ mia amiko, la trodozo per medicinoj okazas tre ofte, eĉ kun plen-kreskitaj plenaĝuloj kiuj devus pli bone scii. Estas kazo, ŝi diras, de "se unu estas bona, do dek devus eĉ pli bona". Ŝi diras ke 20 piloloj, ankaŭ ibuprofen-o (Advil) kaj difenhudramin-o (Benadryl) povus certe mortigi 11-jaraĝa. La artikolo diras:
Klopodante trakti pri la doloro de antaŭmenstruaj kramfoj, ŝi evidente mem-medikigis si mem, ignorante la singardigan averton sur la botelo kiu kontraŭas pri superigi la rekomenditan doson por infanoj.Jen estis multe da doloro. Ĉu ŝi neniam vidis la doktoron pri ĉi tiun doloro? Estis la knabino tiel sendependa ke ŝi ne demandus al sia patrino pri la doloro? Kie estis ŝia patrino dume? Estas tiel multe, kiam ni ne scias pri tiu afero...sed ĝi ankoraŭ ŝajnas fiŝa al mi.
5/06/2002
Iu bezonas submeti la pipo de krako...
La mortlegitimisto de la distrikto "Franklin" diras ke ĉiuj sep infanoj de geedzo mortiĝis per naturalaj kaŭzoj aŭ akcidentoj dum la lastaj 13 jaroj.Kio? Ĉi tiu stultulo estas pagita por ĉi tiu laboraĉo? Kiom multe da infanoj devos mortiĝi ĝis li kredos, estas io fiŝa okazante ĉi tie?La plej lastatempa el la mortoj okazis je la 22-an de marto, kiam Mortlegitimisto Brad Lewis diras ke 11-jaraĝa Kymberli Tomika Stubbs mortiĝis per akcidenta trodozo de Tylenol-o.
Lewis diris ke venenologiaj testoj montris ke la knabino manĝis tiom multe kiom 20 pilolojn dum 12 hora periodo ĉe la hejmo de sia patrino, Kim Craig.
[ Ĝisdataĵo: ] Mi vere scias ke mi ankoraŭ ne estas flua en Esperanto. Esprimoj venas en mia kapo pri ĉi tiu rakonto kaj mi ne povas transduki ilin en Esperanton: "This is BULLSHIT", "Dumbass!" kaj "*#$@ing morons!"
5/05/2002
Plu da Ĉasputoroj
Mi kun Bubba
Bubba kaj Teal
Mi kun Teal (sed ŝi ne estas Tial, sed alia ĉasputoro, kies nomon mi ne memoras nun)
5/03/2002
Sed kompreneble.
Kiu Rolanto de "Sluggy Freelance" Vi Estas?
Jes, nune mi obsedas pri ĉasputoroj. Mi trovis rifuĝejo por ĉasputoroj, "Ĉasputora Savado de Tidewater", kaj espere baldaŭ laboros tie. Mi tre volu havi ĉasputoron sed ne volas akiri ĝin ĝis mi certe scias, ke mi povas tutfari la besteton. Do, mi laboros ĉe rifuĝejo ĝis mi certos.
Mi ja havas novaĵojn, sed la informo estas tiom multe, mi ne havas la tempon nune por klariĝi ĉion. Mi ankoraŭ atendas la ŝipon, sed dume mi havis klason por lerni torpedajn kontraŭrimedojn. La klaso estis tre interesanta, sed bedaŭrinde daŭris nur 2 tagojn. La pastintan semajnfinon ni havis la "Azalean Festivalan Flugmontradon". Mi devis labori, sed la montrado estis tre amuzita -- kiam mi havas plu da tempo, mi diros plu pri la planoj kaj kio okazis.
Nu, mi devas for. Ĝis baldaŭ!
4/16/2002
En Norfolko
Dum ni veturis ĉi tien, mi aŭdis per radio rekonton pri politikaro en Washington -- mi ne memoris, kion la homoj protestis, sed mi havis la ideon: usonanoj ankaŭ bezonas Haĝ-on. Unu foje en niaj vivoj, se ni estas fizike ebla, ni iru al Washington-urbon kaj protestis ion.
4/07/2002
Ne bona ideo
1. Kiam jam ni kontrolos Saudan Arabion, ni havos klaran vojon al Iraqo kaj Syrio.Mi skribis al li (per e-poŝto) respondon:
2. Kiam jam ni kontrolos Saudan petrolon, ni povos ektranĉi la fluo de mono al teroristoj.
3. Kiam jam ni kontrolos Saudan petrolon, la Europanoj komencos favorigaĉi al ni, anstataŭ al la araboj.
4. Kiam jam ni kontrolos Saudan Arabion, ni povas uzi kontrolon super la Haĝo, kaj petrola mono, por reformi Islamon en vojojn kiuj estas pli al nia ŝato. Ĵus kiel la Saudoj faris.
Me estis skribonta longan leteron pri kial mi kredas invadi Arabio estas malbona ideo, sed Sarĝĉjo venkis min al la celo kaj kun granda kvanto plu da elokventeco kaj klara skribado ol mi estas kapebla.
Sed mi ĵus volis faligi analogion al vi: kiel se la araboj transprenus Romon/Vatikanan Urbon? La reefiko estus grandega. GRANDEGEGA. Ili ne havus multe da sukceso reformi Katolikismon; anstataŭ, Katolikismo estus reorganizita en ekzilo kaj Katolikanoj ĉie en la mondo farus sian plej damindon por repreni ĝin.
Sama afero kun Arabio. Kaj li prenis la vortojn rekte el la buŝo kun lia aserto ke tio estus kompleta ĉanĝo de nia standarda operacianta proceduro, kio estas venki per komerco.
Por mi, la nuna milito kontraŭ terorismo estas zorginda. Tio ne estas ĉar mi ne kredas ke ĝi estas grava -- ĝi estas nekredeble ja. Sed tio, kion mi volas estas ke Usono formovos la minacon. Tio ne estas pri venĝo por mi, aŭ pri reformi la mondon. Ĝi estas pri formovi la minacon kaj tiam reveni al tio, kion ni plej bone faras, kiu estas komerco.
Kompreneble, simpla esprimo kiel "formovi la minacon" prestidigitas tutan skatolon de Pandora plena ol aliaj demandoj: kiel? Kial la radikalaj islamanoj faras tion, kion ili faras kaj kiel ni povas kontraŭi tion? Kiaj kulturaj, mediaj, edukaj, kaj religiaj faktoroj estas komplikaj, kaj kiel ni povas ŝanĝi ilin? Se popolo sentis sin -- en senespereco, ĉar tiu vorto estas tiel ofte uzita -- ke sia sola elekto estas por trafi civilanojn ĉar si ne eble stari kontraŭ militaj aŭ registaraj soldataroj, kiel ni povas ŝanĝi tiun senton? Se la meza Palestinano, ekzemple, nur volas Palestinan hejmlandon, pacon, kaj bonan vivon por si mem kaj siaj infanoj, kion povas ni fari por alkondukas tiujn homojn al la unua rango (anstautax ol la homoj kies celo estas ekmalekzistigi Israelon)? Se oni havas timige altan numeron da junaj, needukitaj homoj, kiel oni edukas ilin por ŝaneli ilian nature atakemajn emecojn for de triba militeco kaj en ion plu krea -- ĉiu dum ili estas en procezo de esti tribe perforta?
Persone, mi kredas ke bezonas du-dentitan aliron. La unuo estas ke ni devas formovi la organizitan substrukturon kiu subtenas kaj daŭrigas terorismon. Ĉi tio estas la mallongtempa dento, kvankam konsiderante la naturon de konspiroj/teroristaj retoj, ĝi varŝajne finos estante longatempe dento. La alia dento estas eduko kaj komerco, kaj ĝi estas tre longatempa afero (aludu: Japano kaj Germanio).
Ni definite, definite devus eviti "imperian strategion", kvankam. Ĝi serioze difektus la starigon de la komerca dento.
Fermante, mi estis en Ĉinio dum la antaŭa jaro. Estis KFC-oj kaj McDonaldoj ĉiam, kaj estis TGIFriday-ies en Ŝanghaj. La Ĉinia registaro fakte permesis Starbucks (tiel malbona, sed tiel bona) malfermi etan butikon interne de la Malpermesita Urbo. Kaj ĝi permesis min interne de tie ankaŭ (la urbo estas impona). Hu-ra por komerco!
Jes!
4/06/2002
Senparolada
O-K, foje ekaperaj reklamoj ne estas tiel malbonaj
Aŭskultu al ĉi tio. Ĝi ekaperis dum mi uzis la Esperantan vortaron de travlang. Tio estas neta!
Nun ĉi tio estas bona ideo!
[Malliberejo estro] Corcoran diras ke dum la du jaroj ĝis la konduto-modifeca programo de la malliberejo -- inkluzivita de la pano -- estis institutia, la okazo de atakoj sur malliberejaj laboristoj far kaptitoj estis en duonon tajlita. "La pruvo estas en la pano," li diras.Ĉi tio eblas esti bona idea por puno en la mararmeo, ankaŭ...mi vetas ke homoj ne opinius limigeco ŝerca se ĉi tio estas ĉio, kiu ili ricevus por mangi...
Aŭ ĉu tio estas salivumo?
:-)*Heh! Plu da rideroj estas ĉi tie.
Kiel Trajnpereigo, Oni Ĵus ne Povas Forvidi...
- Israelo estas en Nabluso nun, sed evidente (laŭ la Palestinanoj) ne permesas ambulancojn en por helpi la vunditajn kaj por forpreni la mortitaj. Ĉi tio okazis en Betlehem -- fine Israelo ja enpermesis ambulancojn, sed ne komence). NPR ne povas konfirmi ĉar sia korespondanto je la sceno ne povas iri en Nabluson.
- Israelo ŝajnas "plirapidigi" sian kampanjon. Steve den Beste opiniis ke Bush prokrastis sendi Powell al Israelo ĝis la sekvanta semajno por doni al Israel paron da tagoj por fini siajn aferojn antaŭ ol lia alveno. Malgraŭ ĉio, li diris, estas neniu kialo kial Bush ne povis sendi Powell interne de 24 horoj -- ni havas la rimedojn. Do kial la atendo? Mi provas ĝin interesan ke NPR nun reportas ĉi tiun pligrandiĝon de milita intenseco -- mi kredas ke Steve pravas, kaj ankaŭ nun NPR sugestas same.
- Ili parolas kun profesoro pri sinmortigaj bombantoj; li studas profilojn de bombantoj. Estas sufiĉe interesante, parolante pri la nivelo de blokeco, humiligeco, kaj furiozo kiuj trapenetras Palestinanojn generale, aparte nun. Nu, mi povas kompreni blokeco -- aŭ eble mi ne povas, ĉar mi ĉiam estis tre privilegita, kaj miaj blokoj estas kompare malgrandaj. Sed mi desegnas la linion kiam homoj marŝas en feston por malgrandaj infanoj kaj mortpafis la lokon.
- La rakonto kontrastis la sinmortigaj bombantoj kontraŭ la kamikazoj de la Dua Mondmilito, kiuj direktis ilian senespera malsperiecon kontraŭ la usona mararmeo. Sed mi scivolas -- ĉu la kamikazoj estus strikinta usonajn civilanojn se ili estus povitaj? Mi kredas, jes. Ni ja fajrbombis civilanajn urbojn kiel Tokyo, ekzemple. Mi ne kredas ke la kamizakoj estus ŝparintaj usonajn civilanojn se ili estus havintaj la ŝancon.
Hieraŭ vespere mi iris vidi "Havantaj Nian Diron", mirinda teatraĵo pri Sadie kaj Bessie Delany. Antaŭe en 1993, la libro "Havantaj Nian Diron" eldoniĝis pri ili kaj iĝas tre populara; pluraj libroj sekvis. Tio okazis (la libro estis skribinta) kiam la fratinoj estis tre maljuna -- havantaj pli ol 100 jarojn. CATCO donis la teatraĵon kaj mi kredas, ĝi fartis tre bone, tamen Sarellen (la aktoro kiu ludis kiel Sadie) blankis kun siajn liniojn dum la komenco. E.J., la aktoro ludanta kiel Bessie, petis la aŭdantaro por kvar minutoj kaj ili iris elscenejon, Sarellen dirante 'Vi devas memori ke mi havas 103 jarojn kaj ŝi havas 101’. Estis amuzita kaj, mi kredas, tre bona metodo por normaliĝi. Sed ĉe la ricevo poste, la aktoroj ambaŭ estis embarisitaj kaj iom ĉagrenita pri la afero. Mi povas kompreni ton. Senkonsidere, la teatraĵo estis tamen mirinda. La fratinoj (kiuj vere vivis ĝis eble 107) estis vivantaj dum la plejparto de la signifaj eventoj de moderna Nigra historio. Ilia patro estis sklavo, kaj ili estis en Harlem dum ĝia Renesanco -- ili konis W.E. B. Du Bois, Cab Calloway, kaj multe da aliaj tre bonkonantaj homoj. Ili diris pri tio, kiu okazis kiam la Filinoj de la Usona Revolucio refuzis permesi Marian Anderson kanti en la Halo de la Konstitucio en 1939. Je la lasta minuto, Eleanor Roosevelt arangis por ŝi kanti sur la ŝtupoj de la Monumento de Lincoln (mia patrino memoris, ke Eleanor Roosevelt ricevis multe da ĝeno por fari tion -- Dio benu ŝin). Kaj Sadie kaj Bessie iris kun sia patrino por vere rekonti Eleanor Roosevelt. Ŭaŭ! Mi alte rekomendas la teatraĵon, se ĝi venas en via loko, kaj se ne -- vidu la filmon.
NPR ankaŭ havis segmenton pri Esperanto. La tempo de la montro estis "utopioj". Don Harlow parolis pri Esperanto (ne nomis Usonon "deserto" por Esperanto). Tamen, estis bonege segmenteto kaj estis bonege aŭdi la voĉon de Don Harlow. Li estas prezidanto de la Esperanto Ligo por Nord-Ameriko (ELNA).
4/05/2002
Estas bone esti hejme
Mi ankoraŭ ne povas kredi -- James aĉetis por mi Walther P-38-on. Sabaton ni iros por provi ĝin. Jaj!
Mi nun provas instali Redhat Linux sur mia komputilo -- ĝi estas donanco de amiko. Kaj, kompreneble, la tuta afero estas multe, multe pli komplika ol mi unue estis krediĝita. La programo estis senkosta, sed nun mi devas sekureckopii mian diskon. Por fari tion, mi devas aĉeti ion novan ekipaĵon. Ha! Oni devas multigi la tempon, kiom longe oni kredas tasko daŭros, per 4 por havi la pli reala ideo de kiom longe ĝi fakte daŭros!
For al la butiko...
3/28/2002
Dancante tra la pordo
Mi devas diri ion amuzantan -- la medikistoj ne povis trovi la medikan rekordon de kolegio de mi. Li estas kolera, ĉar li ankoraŭ forrias hodiaŭ. Ili finfine trovis ĝin (post unu kaj duone horo) -- ĝi estis metita ne per la lastaj kvar numeroj de lia SSN, sed per la lastaj kvar nomeroj malantaŭen. Belege.
3/25/2002
"Ruh-roh, Raggy!"
Kio estas malrekta pri ĉi tio bildo?
Ĉi tio estas la lasta aliŝo, mi promesas!
Mi trovis alian bonan blogon per weblogs.com: Hundpordo de Morto. Ği estas bonskribita kaj plena de bonegaj ligoj kiel "Lawsuit, Shmawsuit" kaj La Flo-Kontrola Projekto (mi nur deziras ke mi estus tiel teknike krea; mia gepatroj estus tiel feliĉaj). Ğuu!
3/24/2002
Hej, Kat, mi povas vidi vian domon de ĉi tie!
Alia neta bildo
Ker-paŭ!
Adiaŭ al bonaj amikoj
Ĝis nun, mi pakis 8 skatolojn – mi ne sciis, ke mi havis tiel multe da materialoj, kaj mi vere forĵetis multe. Oni ĉiam havas plu ol oni scias. Mi sendos la skatolojn hejme per UPS kaj portos la reston (nemultan; mi ne volas porti tro multe). Kaj mi ĵus faris “pakprovon”. Ĉiu estas en ordo. Kvar tagojn plu!
Venĝo? Aŭ Justeco?
Interesanta artikolo en la Washington Post -- ĉi tie sur mia bazo mi kaj la aliaj studentoj ankaŭ diskutas ĉu la milito estas pri venĝo aŭ justeco. Por mi, ĝi estas pri formovi la minancon. Mi opinias, ke venĝo estas senutila -- ĝi ne reportas la perditojn. Sed fakte estas minancon, kaj ni devas certigas ke tio, kio okazis al ni en Novjorko ne reokazis al ni aŭ al aliaj homoj. Tio ne estas nova aŭ originala opinio, sed ĝi estas la mia.
Kelaj Ŝanĝoj
Mi aldonis ligon al "Operation Clambake", retpaĝo kontraŭ la "Kirko de Scientologio", kirko kreita de L. Ron Hubbard. Me tre malfidas kal malŝatas la "Kirkon" kaj ĉar ĝiaj provoj por cenzuri Google, mi kredas ke gravas por havi ligon al la kontraŭ-paĝo.
Mi nun legas artikolon de Stephen den Beste pri la lecionoj de la 2-a Mond-Milito rilate al la nuna milito kontraŭ terorismo, kaj kio okazas kiam ideologio kombinas la kredo ke ĝi estas supera kun militismo -- oni povus diri, ke la Usono faris ĉi tion nune, sed ni estis unue ekatakita. Kiel Stephen, mi ankaŭ kredas ke -- tamen ne perfekta -- mia sistemo estas la plej bona. Sed mi ne kredas ke tiu kredo permesas min ataki aliajn landojn. Li faras bonan punkton pri kiel la ekstrema, milita Islam-o ne povas toleri la Usonon: Ni estas pli povplena ol ili. Tio estas kontraŭ la Ku'ran-o, kiu diras al laŭ ekstrema, milita Islam-o ke ili estas superaj ol cxiuj aliaj. La Ku'ran-o ne povas esti malkorekta (neniam venas en iliaj kapoj ke ili elbe malinterpretis la libron), do la Usono devus esti destruita . Ĉu io kiel tio devus permesita ekzisti? Mi kredas, ne. Ideologiojn, kiuj kredas ke ili rajtas mortigi aliajn homojn simple ĉar ili estas "pli bona" devas esti ŝanĝitaj en ion plu tolerama.
3/23/2002
Aŭĉ -- tio dolorigis!
Nun ĉi tio estas bonega bildo!
Mi amas mian okupon. Iru Mararmeen!. [ Novaĵo: cxi tie estas ligo al anglalingva klarigo de la bildo. ]
Sed neniu okupo estas sen siaj ĝenoj
Mi devas konfesi, lastatempe mi ĝeniĝis je, nu, je ĉio. Mi kredas ke mi estas sur ĉi tiu bazo tro longe. Ĉi tio estas trajnada komandejo, kaj kiel tiel estas tre, tre granda nomero de tre, tre junaj homoj – ĉiuj senmortaj, ĉiuj ĉiosciaj. Mi ne diris ke mi ne faras stultajn aferojn (inferon, mi faras tiujn ĉiame), sed lastatempe frotas min. Aparte, estas tiel, kiel miaj egaluloj plendas pri kiel nejusta la komandejo estas ĉar ĝi punas ilin por rompi la regulojn.
Kazo punkta: kolego ĵus supras kaj iras. Ne informas iun kien ŝi iras, ne telefonis por lasi iu scii ke ŝi estas bone, nenio. Ĵus iras, kaj aperas nun kaj tiam ĉe la loka Mararmea trinkejo. Mi certas ke ŝi havis tiujn kialojn, kiujn ŝi opiniis bonaj, sed ĉi tio estas la Mararmeo; oni ĵus ne faras tion. Se ŝi estus sur ŝipo, ŝi forlasus kunŝipulojn senhelpaj kaj eble montrus ilin en dangeron. La Mararmeo estas pri teamlaborado, kaj aferoj iĝas pli dangeraj kaj malfacilaj kiam funkcantaj anoj de la teamo ĵus malaperas – jes, ni trajnas por fari la okupojn de la aliaj, sed tio estas por ke ni povas funkcii en krizo, ĉu ne? Ŝi reiris – kiu estas bona, sed krome ŝi estus dizertanto – sed nun ŝi plendas ke la komandejo estas tiel nejusta ĉar ĝi forprenas ŝian okupon (sonarteknikisto) kaj ŝian diskretindecon (sekreta) for de ŝi kaj sendas ŝin al minbalaa ŝipo. Mi ne komprenas ĉi tiun menson: la Mararmeo elspezi multe kaj multa da mono ne nur por instrui ŝin alte teknikajn lertojn, sed ankaŭ pagas ŝin por fari tion. Kaj ĝi konfidas al ŝi scion kiu povas “serizoze damaĝi Usonon kaj giajn interesojn”, kaj tiam ŝi ne povas kompreni kial ĝi ne konsideras ŝin fidinda?
Mi scias ke estas tre malfacila, preni personan respondecon por la agoj de oni mem. Mi scias, ke militaruloj estas normalaj homoj, spite de la milito kaj medioj diras al ni ke soldatoj kaj maristoj estas perfektaj. Sed mi tamen ofte estas suprizita.
#@$! $%&!
Mi helpas establi Studentan Asocion por la bazo ĉi tie; ‘stas laborante ĉe ĉi tio dum iu tempo, fakte. Ni sukcesigis fakte eventon hodiaŭ vespere, dankon al kunklasulo de mi nomiĝas Angus. Li kunligis kvar X-Boxojn kaj estas nun 16 homoj ludantaj Halo, kun aro plu atendante por ludi. MWR (“Morale, Welfare & Recreation") aĉetis du italajn pasteĉojn; mi aĉetis du plu pasteĉojn kaj kvar botelojn da refreŝigaĵoj (ĉiuj de kiu estis konsumitaj inter kvin minutoj de sia alveno). La ludado komencis je la 17-an (5 posttagmeze) kaj estas ankoraŭ okazanta (estas la 1-an postnoktmeze dum mi skribas ĉi tion). Ŭu-hu! Mi ludas kiel “Pookie” kaj iĝis ĝisfinde mortita, ĉiam (mi: "#$#%*!!!"). Sed estis multe da amuzo. La sperto faris min konsideranta de aĉeti X-Boxon…
Nu, tio estas kion mi faras ĉi tie…
Merkredo mi kuris sur paŝrado en la gim-o. Estas televidiloj sur la muro, por ke ni ekzerzisantoj povas vidi ion. Mi vidis rekonton pri la infanoj de Afganistano -- la infanoj reiris al lernejo. Mi subite pensis kiel mirinda -- kaj malofta en historio. Estas lando (aŭ reĝo), kiu nin vundis, kaj ni respondis kun milito. Kaj post ni konkeris la malamikan reĝon, ni zorgas ke liaj infanoj reiras al lernejo. Ĉi tio estas tio, pri kio ĉiu estas. Mi vidis tion rakonton kaj rehavis mian sencon de celeco.
3/06/2002
Mi ĵus tiel koleriĝas
"Ni vidis lin per la Predator [oberservanta plano] fortiritan far tri Al-Kajdaj viroj," [Ĉefgeneralo Frank] Hagenback diris.Nu, mi esperas ke ĉiuj kiuj ploris pri la "torturado" de retenantoj ĉe Gitmo enŝlosos. Kiam ni tenas malliberulojn, ni donas al ili medicinan zorgon. Kiam la mondo postulas ke niaj malliberuloj nomiĝu Malliberoj de Milito, ni (eventuale) akordas. Ni ne tenas niajn malliberulojn kaj plenigas ilin per plumbo.Kiam lia korpo estis reakirita, li troviĝis mortiĝita per buletaj vundoj, per tio kiu aspektis kiel ekzekuteco, militaj oficistoj diris.