6/15/2003

Mia Patro

”mia
mia patro
Estas la Tago de Patroj hodiaŭ, do mi pensis mi skribus iomete pri mia patro. Mi kredas, estas tipa ke oni diras ke ties patro estas la plej bona patro en la mondo, sed mi diros ĝin tamen: mia patro estas la plej bona patro en la mondo.

Mia patro, la filo de Ĝinĝer kaj Jak Woods, estas asocia profesoro de la historio de teatro ĉe La Universitato de Ohio-Ŝtato kaj estas direktoro de la Instituto de Teatra Esplorado “Lawrence kaj Lee”. Ĝi estas unue kreita en 1951 kiel kolekto de mikrofilmo kaj aktualaj eldonitaj materialoj pri la historio de teatro, de mezepokaj tempoj ĝis la modernaj. Patro estis unue nomita kiel direktoro en 1979 kaj helpis evoluigi ĝin en unu el la plej gvidantaj loko por teatra esplorado en la mondo.

Mi vive memoras kiam la Instutito de Teatra Esplorado estis ĉambraro en Halo “Oxley”. Tiam estas en la malfruaj 70-oj kaj fruaj 80-oj kaj mia Patro prenis min al laboro kun li dum la someroj kiel malkosta infangardo. Mi klare memoras la odorojn: inko el la rubandoj de skribmaŝinoj, la stranga olea odoro de la mikrofilmo, kaj la odoro de maljuna papero. Ĝi estis bona loko por troviĝi kiel infano, aparte se oni interesiĝis pri legado, kiel mi estis. La Halo “Oxley”, kovrita per hedero kaj plenita per stranĝaj ĉambroj kaŝita malantaŭ aktoŝrankoj, ĉiam havis ie bonan anguleton por legi, kaj la kolekto mem havis iujn netajn aĵojn, tiaj modeloj de teatroj kun eltondaĵoj de aktoroj. Patro ankaŭ ofte uzis min kiel tipisto, transskribi liajn notojn (ĉi tiu estis sufiĉa tasko – per lia manskribo, oni kredus li estas doktoro).

”Clarence
Clarence DARROW kaj William Jennings BRYAN - bildo de CORBIS/Bettman
La Instituto depost movis al la Turo “Lincoln” kaj havas tutan etaĝon por si mem (mi scivolas, kiam ĝi okupos du aŭ tri – baldaŭ, mi vetas). Ĝi havas arkivojn plenaj per kolektoj el tiaj notebluloj kiel Jerome LAWRENCE kaj Robert LEE, kiu skribas Heredu la Venton kaj laŭ kiu la Instituto estas nomita. Ĉi tiu fama teatraĵo estas brila raporto de la Proceso de la Simio de SCOPES en 1925, kiam instruisto en Tennesee-Ŝtato nomiĝita John SCOPES estis prenita al proceso ĉar li instruis pri evoluado en la klasĉambro, kio estis nelegala dum ĉi tiu tempo (oni trovis lin kulpa kaj monpunis lin). Aliaj kokektoj de la Instituto inklusivas ties de Eileen HECKART, Twyla THARP, and Robert BREEN, inter multaj aliaj. La tri supraj internacie konantaj centroj de teatra esplorado estas Nov-Jorko, Los Angeles…kaj Columbus, Ohio-Ŝtato, dankon al mia Patro.

Alia afero komencigita per mia Patro en Columbus estis aŭda priskribo, kiu estas priskribo de la agoj en teatraĵoj aŭ dum filmoj por vidaj difektuloj farita de trajnitaj homoj. La informon ili ricevas per radiaj orelofonoj. Kaj li ankaŭ faras ofte laboron kiel dramigisto por lokaj teatraj trupoj, kiel CATCO.

Patro batalis en la Milito de Vjetnamujo, kaj mi ne estas certa se ĉi tiu klarigas iun aŭ ĉiun de mia sorĉo en la militaro (kiom multe li klopodas diskurigi min for de tiu apara intereso). Li ne multe diras pri la milito, sed li diris iujn bonajn rakontojn, ekzemple ke la unuaj ses monatoj de lia militvojaĝo estis elspezitaj en usono, kiam li lernis esti mezrapideca operacisto de Morso. Li alvenis al Vjetnamujo kaj oni donis al li fusilon kaj pistolon. “Kio estas ĉi tio?” li demandis. “Kie estas mia morsvagono?” “Kiu morsvagono?” estis la konfuzita respondo. Li lernis ke oni ne plu uzis morsan kodon en Vjetnamujo – oni havis radiojn – do oni planis uzi lin kiel regulara infanteriulo. “Ĉu mi menciis ke mi ankaŭ povas legi kaj skribi?” Do li estis permisita revendi lian fusilon por fotilo kaj li iĝas la raportisto por “Ŝteloj kaj Strioj” de la kompanio. Alia rakonto – dirita per Patrino – ĉirkaŭ la lasta monato de lia vojaĝo, oni donis al li elekton: iru hejmen kaj servu plu ses monatojn en la armeo, aŭ finigu la monaton en Vjetnamujo kaj estu finita kun la armeo. Li skribas al Patrino kaj demandis ŝin al ŝia konsilo – li havis amikojn, li diris, kaj li ne certis ke li volis lasi ilin. Patrino reskribis al li kaj diris, “mi komprenas vian lojalon al viaj amikoj, sed se mi estus vi, mi forlasu tie.” Do li ja forlasis, kaj post du semajnon, lia plotono estis embuskita, la plej multe de la viroj mordigitaj.

Granda adoranto de scienc-fiksio, Patro hokigas min al multaj de la plej bonaj: Frank HERBERT (mia preferata aŭtoro), Isaac ASIMOV, Arthur C. CLARKE, Marion Zimmer BRADLEY. Li estas granda amanto de klasika musiko, sed havas malice akra sentumo de la perversa humoro: mi memorias unu jaron, kiam li, Patrino kaj mi estas en Londono (li estis je libero tie; mi estis elbe 10-jariga) kaj ili prenis min por vidi Sweeney TODD: la Demona Razisto de Fleet-Strato, mirinda muzika dramo plenita per murdo, intrigo, venĝo, kaj kanibalismo. Mi opinias, iam oni vidis SONDHEIM, Andrew Lloyd WEBER ŝajnas kiel tuta skribaĉisto.

Patro ankoraŭ estas kapo de la Instituto de Teatra Esplorado kaj estas aktivisto en la lokaj teatraj artoj, sed li ankaŭ elspezas multe da tempo kuiri vegetaran kuiradon kun Patrino kaj baki panon, multe da. Li faras fantazian panon, aparte multgrajnitan acidpastojn.

Ĉe lia lasta ferio de naskitago, Patro estis elektita prezidanto-por-vivo de Dramaturgistano. Ĉar li estas tiom bonkora diktatoro, mi promesis ne skribi pri la bombonoj. Feliĉan Tagon de Patroj, Paĉjo!