1/28/2004

Ĉu maŝinkodo kaj lingvo estas samaj?

Per Bradipo, mi trovis interesantan artikolon pri Esperanto kaj Volapük kiel mezaj fazoj inter "naturaj" lingvoj kaj maŝinkodoj kiel Python, C++, Javascript, ktp.

La artikolo faras direktan kunligon inter homaj lingvoj kaj maŝinaj lingvoj:
Malnovaj kodoj pruvite ekzistas ekde ĉirkaŭ 7000 jaroj kaj ankaŭ estas nomataj "naturaj lingvoj" aŭ "homaj lingvoj". Al ili apartenas ĉiuj lingvoj, per kiuj sociaj superaj unuoj kiel religioj, ideologioj kaj nacioj savis kaj savas sian koherecon en scioplena tempo. Ĉiun tagon ili manifestiĝas sur afiŝoj, en lernolibroj kaj sur retpaĝoj, resonas en laringoj kaj en la spaco inter la homaj vizaĝaj facoj, la "interfaco" de la malnovaj kodoj.

Laŭ komunikil-historia perspektivo, kiun interesas lingve parencaj kodoj, ni en la jaro 2003 tamen troviĝas jam meze en nova evoluondo de la signosistemoj. Ties dinamiko estas apenaŭ komprenebla por la plejmulto de la nuntempaj homoj, ĉar ĝi apenaŭ tuŝas la leĝojn de kulturgu natur-evoluo, kiujn ni taksis konataj. Temas pri la t.n. programlingvoj, kiuj ĉi tie estas nomataj novaj kodoj.
La punkto de la artikolo ŝajnas esti: en la sukceso de Esperanto kiel la unua organizita kaj direktita "malfermita fonta" lingvo estas grava leciono por la kunlaboranta klopodo kreii maŝinkodojn. Fakte, D-ro Zamenhof enhavis la sekvantan en sia eldonoj pri Esperanto:
Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.
Sed mi ne jesas al la ideo, ke maŝinlingvoj kiel C++, ktp, estas la direktaj antaŭajxoj de "naturaj" lingvoj. En lia artikolo, la aŭtoro, Leo FINDEISEN, skribas:
...Zamenhof ekde 1905 meritas la premion "Ora Nica" en la kategorio "plej sukcesa rekodado de malnovaj kodoj ekde la historia Pentekosto".
Per tio, li skribrilatas al la libro Neĝa Kraŝo (angle, Snow Crash), de Neal STEPHENSON, kiu temas pri lingvo kaj -- aparte -- unu lingvo, la pralingvo, per tiu oni povas "programi" la homan menson.

En la rakonto, la pralingvo (la sumeria) estas sciita, ne lernita, ĉar ĝi estas produkto de "profundaj struktoroj" en la cerbo, kaj specife la lingvo estas produktita per lingva viroso kiu enloĝas en tiuj profundaj struktoroj -- plu profundaj ol la pensanta parto de la cerbo. Tiuj, kiuj komprenis la funkciado de la lingvo povis "programi" la mensojn de aliaj homoj -- ambaŭ por bonaj kialoj (programi iun kiel baki panon, ekzemple) aŭ por malbonaj kialoj ("fuŝkontaktigi" la cerbon kaj igi iun al malsaneco kaj morto). Por gvardi sian popolon, la lingva sorĉisto de Sumero, Enki, kreas lingvan "ensorĉon" (novan viroson) kiu frapis la kunligo inter ĉi tiuj strukturoj kaj la pensantaj partoj de la cerboj: Babelo okazis, la komenco de lernitaj, ĉiam-ŝanĝantaj lingvojn, kiuj -- ĉar ili loĝis en la plialtaj, "pensantaj" partoj de la cerbo -- estis plu rezistaj al lingvaj virosoj. En Neĝa Kraŝo, Stephenson priskiribas Pentakoston kiel klopodo rekreii pralingvon por reebli la programadon de la homa menso (la Pentakosta "multlingve parolado" estis neniom plu ol la sumera lingvo).

Do, ĉi tie (en la libro), la pralingvo estas kiel maŝinkodo -- ĝi estas kielo por programi homoj en (eksterordinare bona) laboro de fikcio. Sed mi ne kredas ke oni povas fari la kunligon inter naturaj lingvoj kaj maŝinlingvoj ekster kiel analogeco en la reala mondo.

La artikolo tamen estas tre interesanta, kaj mi tre sugestas ke vi legas ĝin. Kaj ankaŭ ekvidu la paĝaron de Bradipo. Mi tre ĝuas la rakonton pri la tatuaĵo. :)

No comments: