"Ni vidis lin per la Predator [oberservanta plano] fortiritan far tri Al-Kajdaj viroj," [Ĉefgeneralo Frank] Hagenback diris.Nu, mi esperas ke ĉiuj kiuj ploris pri la "torturado" de retenantoj ĉe Gitmo enŝlosos. Kiam ni tenas malliberulojn, ni donas al ili medicinan zorgon. Kiam la mondo postulas ke niaj malliberuloj nomiĝu Malliberoj de Milito, ni (eventuale) akordas. Ni ne tenas niajn malliberulojn kaj plenigas ilin per plumbo.Kiam lia korpo estis reakirita, li troviĝis mortiĝita per buletaj vundoj, per tio kiu aspektis kiel ekzekuteco, militaj oficistoj diris.
Farita en Esperanto. Eble aŭ ne eble tage mensoj el mia hundnja kapo. La sciuro brulas noktmeze!
3/06/2002
Mi ĵus tiel koleriĝas
2/25/2002
"Kiam mi sidas en la mezo de l'oceano, la vorto 'tentaklo' ne estas mia plej preferata vorto."
2/23/2002
Havis fragan kukon deserte je vespermanĝo hodiaŭ. Ĝi estas la plej bona deserto kiun la kuirejo servas. Mi estas konvinkita ke la ŝlosilo al monda paco estas kunigita al fraga kuko. Tamen, alia maristo faris la proceson por fromaĝkuko. Mi kredas estas ankaŭ vero en ĉi tio.
Mi ankoraŭ studas por la 2-a klasa ekzameno, kaj hodiaŭ vespere en la tage klaso por la ekzameno mi estis tute perdita – ni lernas pri la Mk 116 Mod 7 Kontrola Sistemo de Kontraŭsubmarŝipa Militeco, kiu estas tre aparta de la aliaj sistemoj kun kiuj mi estas kontata. Sed tio ne haltas min de provizi esperantan transdukon por .Blog, la katalogo de retblogoj. Mi estas tre feliĉa ke ĉi tiu sistemo estas igita ĉar tiel multe kiel mi ŝatas Blogger, mi tre malkontentiĝas per la fakto ke la katalogo ĉe la Blogger loko simple ne funkcias. Oni ne povas serĉi kaj ĝi ne aspektas ke ĝi dum longa tempo ne estas ĝisdatinta. .Blog solvas ĉi tiun problemon per efektive funkcii. Mia blogo estas nune la solo listigita en la linvga katagorio "Esperanto", sed espere ĉi tio baldaŭ ŝanĝiĝos.
Mi estis ironte al volonta aranĝo morgaŭ, sed ĝi komencos je 0740, kaj tiam estas tro frua por mi – krome, mi promesis al Crystal ke mi akompanos ŝin al Con Pane por tagmezmanĝo. O, damne, antaŭpromesita aranĝo igos min eble por malfrue endormi. Iame ĵus doloras.
Mi verkas artikolon pri blogoj per la "Esperanto USA" gazeto de ELNA. La problemo estas ke ĝi estus "400-600 vortoj longa". Mi povas uzi 400-600 vortojn nur por la antaŭparolo kaj mi jam skribis ĉirkaŭ 1200 vortojn. Mi supozas ke mi ĵus ŝajnigi esti besta redaktoro. Kaj krom tio, ankaŭ, mi devas respondi al mia e-poŝto. Miaj kompantindaj pacientaj skrib-amikoj – mi estas do malrapida. Kvankam ĉiuj de tio praktikado faras min tiom pli rapida skribi en Esperanto, mi ankoraŭ estas edzigita al la damninda vortaro. Sed ĝi estas tre amuza ŝatokupo kaj ĝi estas unu el la metodoj kiuj gardi min sana – mi trovis ke mi devas havi almenaŭ unu ne-mararmean aferon por fari dum mia libera tempo kaj ĉi tio estas unu kiu retenas min ekster ĉagreno.
O, novaĵoj. La ulo kiu ricevis kapvundon en tiu ebria malpacio pri kiu mi antaŭe skribis reestas en la bazo nun kaj denove sanas. Ŭu hu! La ulo kiu frapis lin iris al Kapitanes Masto anstataŭ milittribuno, kiu estas plu da bonaj novaĵoj. Por tiuj, kiuj ne sciias, Kapitanes Masto estas ankaŭ konita kiel "Nejuĝista Puno". Per Kapitanes Masto, oni iras antaŭ la ĉefoficero kaj ricevas punon, sed la trovo ne donis al oni krominalan registronoton (dum kondamno je milittribuno estas ĝuste kiel kondamno je civilula kortumo). Do rezultis sufixce bone – tiel bone kiel io terura kiel ĉi tio povus rezulti, mi supozas.
2/20/2002
Mi devus studi por la ekzameno de la dua klaso, sed anstataŭ mi distruas min kun alia nova intereso: semaforo. Mi trovis paron de bonaj ligoj: pri semafora sistemo por lerni pri la flagoj, kaj Internaciaj Signalflagoj por programo, kun kiu oni povas la flagpoziciojn praktikadi.
Mia patro finfine komprenas min...
Mia patro skribis al mi:
>Ĵus ekkomprenis ke vi naskiĝis je la datrevenon de la tago kiam Howard Carter eltrovis la tombon de Reĝo Tut. Tio klarigas multe.Ĉi tio ne tute korektas -- Howard eltrovis la tombon antaŭ la 16-an de februaro (en la jaro 1922), sed li malfermigis la tombon je la 16-an de februaro, 1923. Jen ankoraŭ netas! Kaj ĝi rememorgas min ke la naskiĝtago de mia amiko Angela estis je la 13-a de februaro. Feliĉan naskiĝtago, Ang!
Aklamojn, James!
Mia amiko James kreis blogon por arkivi siajn e-postaĵojn, nomiĝas "Infero en Mankorbo". Kvankam ĝi varŝajne ne estas tre amuziganta se oni estas franca.
Nu, mi havus plu por priskribi – mi ĉiam havas ideojn – sed mi devas al la lito post iom studado. Se mi estos promocii al dua klaso, mi eblos logi apudbaze. Kaj mi laboras je artikolo pri blogoj por la gazeto de ELNA. Do mi ne ofte afiŝos notojn ĉi tie iame.
2/16/2002
Mi prenis la hodiaŭan tagon de devo por amiko de mia amiko, por ke ili du povus iri kune al Disneyland. En ŝia loko mi estis la pliaĝa rekrutito (signife: estranta) dum “farboj de mateno” (la levo de la flago) kaj mi aĉigas la tutan aferon – antaŭtempe, oni devis kuniga la ligŝnuro de la normala flago (por feriotagoj estas multe pri granda flago, la “feria standardo”) al specifaj truaĵoj sur la hisilo, kaj la feria standardo al aliaj specifaj truaĵoj. Sed nun, oni faris novan ligŝnuron por la normala flago, kaj ĝi nun hokiĝis al la truaĵoj de la feria standardo. Kaj mi ne sciis ĉi tion, do kiam ni tiris la flagon al la supro de la flagpoluso, ni devis subtiri ĝin subsuben kaj korekti la hokanton.
Kiel embarasanta – kaj kia metodo por komenci mian naskiĝtagon!
Mi sciis ke li estas ĉi tion dironte
En sia 15-an de februaro komentaro, James Randi havis ĉi tion por diri pri la efiko de psikaj povoj en la mondo:
Estas grava fakto ĉi tie kiu diras laŭte pri la valideco de paranormala povo. Jen ĉi tiu: se iu ajn de tiuj ĉi povoj efektive ekzistus, la tuta naturo de scienco, nia vidaĵo de la kielo per kiu la mondo faras, homa percepto kaj bon-estaĵo, la tiaj reguloj de la universo kiel ni scias ĝin, estus draste ŝanĝitaj ĝis nun. Tiu ĉi kulero-fleksanta sensencaĵo komencis ĉirkaŭ 1965, kaj dum la 37 jaroj ekde, kaŭze de ĉi tiu stulta “miraklo”, ne unu fakto pri la mondo estas ŝanĝita, ne eĉ nur iomete. Pensu pri tio. Iu ajn alia nova eltrovo aŭ nova fenomono preskaŭ tuj ŝanĝas la mondon, drame. La elektronika splito, penicilino, kosmovojaĝado, la Interreto, televido – ĉiuj alportis universalajn ŝanĝojn al ĉiu parto de la Tero. Sed ne unu paranormala mirindo estas farita ĉi tion, eĉe proviĝis reala! Parapsikologio estas la sola scienco rekonita de la Usona Asocio por la Progresigo de Scienco (AAAS) kiu neniam havis ripeteblan eksperimenton, nek provitan postulon. La sola scienco.Mi kredas, ĉi tio estas tre sagaca oberservo, speciale por homoj kiu kredas en la paranormalo. Ĉu ĉi tiuj aferoj vere ekzistas, kial neniu de ili aktuale ŝanĝis ion ajn?
Mi ne sciis, ke la Olimpioj estas komedio
Dankojn al Ev por selekti la blogon b-may ĉe la Olimpioj kiel notinda blogo – mirindplena materialo kaj tre, tre komika.
2/15/2002
Mi decidis ke mi volas edzigi maaton-de-kanonisto. Estus kiel edzigi Tackleberry. Se mi ĵus povus trovi maaton-de-kanonisto kiu pensas simile al Terry Pratchett, mi estus en ĉielo.
Tio neniam okazos, sed iam mi devas songi.
Ĉiujn por Manĝo
Mi ĵus finis legi la libron “Malgranda Ŝipo, Granda Milito”. Bonega libro! Ĝi estas la rekonto de la USS Abercrombie, “DE” (Eskorto de Destrojero – hodiaŭ ili nomiĝas “fregatoj”) en la 2-an Mondmilito, ekde kiam ŝia kilo estas submetita ĝis la fino de la milito. Mi ŝatas la libron ĉar ĝi priskribas ne nur la batalojn, sed ankaŭ la ĉiutagan vivon de la ŝipanaro. Estas multe da rekontoj pri manĝaĵoj – temo apuda kaj kara al mia koro.
La metiejo de ĉarpentado havis tian sekuran kaŝantan lokon por la biero ke neniu serĉo aŭ inspekto iam ajn trovis ĝin. Sub la ferdeko de la metiejo estis malprofunda spaco kiu en pinĉo povis teni plurajn kestojn da biero. La sola aliro al ĝi estis tra ovalformita plato sekurita per dudek sep boltoj. Neniu serĉgrupo iam havis la paciencon por formovi ĉiujn tiujn boltojn, kaj estis supozita ke nek havis la C & R [Ĉarpentado kaj Reparo] bando. La supozeco eraris. Je varmegan nokton ankorite ujo da biero, tuje malvarmigita per ekblovo de CO2 fajrestingilo, estis plu ol sufiĉe rekompenco por la formovo de malmulto de boltoj.Foje, iu diris al mi, “se via ŝipdepartemento havas kafaĵejon…” kaj mi diris, “ĝi havos kafeĵejon.” La persono diris, “iom departmentoj ne havas kafaĵejojn,” kaj mi respondis, “ne, vi ne komprenas: mia ŝipdepartmento havos kafaĵejon.”Steve Stephens, la granda, silenta maato de ĉarpentisto, kontribuis per malsama metodo. Li faris grandan kafpoton. Tri pulvujoj por la kvin-cola municio estis konvene tranĉitaj kaj kune fiksitaj por la poto ĝi mem. Iom fajrbriko el la kaldronejo kaj longo de volframa drato el la radiokabano kompletigis la elementon de varmigado; iom kupra tubilo el la motorĉambro portis la boligantan akvon supren al la kafo; iomete da borado kaj igado estis farita en la metiejo de maŝinado; kejlo, kaj potkovro por malfermigi kaj fermigi la supro. La kafpoto estis verko de arto.
George Ferroni lernis utili la vaporgladilo en la lesivejo kiel rostilo, kaj Gruhn havis varmplaton. Rezultante viro povis akiri sandviĉojn, kafon, enladigitan frukton, lardon, kaj eĉ malvarman bieron je preskaŭ iun ajn horon, se li konis la ĝustajn homojn malantaŭen.
Mi memoros la ideon pri pulvujoj…
2/14/2002
Jes, mi estas soleca, amariĝita maljunulino, do honore de la hodiaŭa ferio, mi prezentas ĉi tiun liston de ligoj:
|
Mi komencis novan klason dum la lasta semajno; mi nun lernas la operacion de la diversaj sonar-sistemoj en mia ŝipo. Kaj nature, la klaso estas klasifikita “sekreta”, do mi ne povas diskuti pri ĝi. Ratojn!
Militŝipo? Kanada?
Mia amiko James sendis al mi ĉi tiun ligon: Kanada Havas Militŝipon? Kiel, por Milito? Mi provas konvinki lin ke li havu blogon propran por liaj ligoj (ili almenaŭ ĉiam estas bonegaj) anstataŭ sendi ilin al mi per e-poŝto; espere mi baldaŭ sukcesos por ke aliaj legantoj ankaŭ povas vidi liajn trovojn.
Kaj intereste, ni havas kanadajn mararmeajn oficerojn ĉi tie ĉe la Kontraŭsubmarŝipa Lernejo de la Floto; ili vizitas por konsulti.
Kaj tio estas la fino por nun – mi devas iri kaj fari diversajn aferojn antaŭ mi iros al ekzercizadon.
2/03/2002
InstaPundit hodiaŭ havis ligon al ĉi tiu artikolo, kiu sentigis min la zorgon – rigardu, ĉio kion vi devas fari estas pretendu ke maloportunaj homoj estas “teroristoj” kaj ili ekspediĝos – donacvinditaj sen la libervola krizapelacio – al via pordo.
Sed la artikolo ja eltrovas validan enigmon: kion farus oni se teroristoj utilas leĝojn de azilo por “kaŝi” en diversaj landoj (kaj daŭras esti anoj de teroristaj ĉeloj)? Kiel oni postkuras tiuj homojn sekurtenante de veraj politikaj refuĝintoj? Tiu vokis multan pli ĝisfundan esploradon de la pretendoj de lando pri la agadoj de la demande homo – kaj tio estas multe da laboro por fari. Eble Amnestio Internacia aŭ iu alia internacia organizio establu esplorantan brako aparte por la celo de esploradi la fonojn de supozaj teroristoj? Kaj, kompreneble, suspektitaj teroristaj definitive observotu por vidi kion li aŭ ŝi farontu intertempe.
Ĉi tiu, kompreneble, levas plu demandojn: kiom observado povas oni fari sen turmenti iun? Kion konsistigas turmentado? Kiom multe estas pravigita?
Mi ĝojas ke tiu materialo estas ekster tie, sed damninde, mi bezonantas iri al la banejo ek de unu horo nun kaj mi ne povas ŝiras min for de la ŝirmo!
Hufflepuff!
Amiko informis min pri “Specanta Ĉapelo” paĝoj sur la Reto. Kompreneble, mi devis ilin trovi. La plej bona el la paĝoj (mi opinias) estas 7Drakoj -- laŭ ĉi tiu paĝo, mi estas “Hufflepuff” (kiun mi ĉiam kredis). Sed laŭ Sorting-Hat.com (apenaŭ) kaj La Oficiala Harry Potter Paĝo, mi estas “Ravenclaw”. La lastaj du paĝoj demandis nur 6 demandojn, dum la unua demandis multe plu. Do mi kredos la unuan (kompreneble helpas ke ĝi informis min tion, kion mi volis aŭdi).
Nun ke mi scias al kiu Domo mi apartenas, mi volas koltukon. Ĉar mi havas trikantan maŝinon, estu facile por konstrui unu por mi mem. Ne suprizante, estas multe de Harry Potter koltuko-paĝoj kaj bildoj sur la Reto. Mi trovis modelojn ĉi tie kaj ĉi tie (ĉi tiuj uloj ankaŭ vendas finitajn koltukojn) kaj here (tiu paĝo frajis ne malmulton ol tri ekrereklamojn – estu avertita). Mi rekomendas Fadenoj de Leona Marko por la fadeno mem (ilia substanco estas bonega).
Se vi interesiĝis pri plu kompleta kolekto de trikantaj modeloj de Harry Potter, ja esploru Trikado en Harry Potter. Ĉi tiu estas la plej bona kolektado de ligoj kiun mi ĝis nun trovis, aparte ĉar ĝi inklusivis (rompitan, sed ne neeblan) ligon al trikita ŝtopita ludilo “ora sniĉo”. Kiom fanatika estas tio?
2/02/2002
Sgt. Stryker diris pri la timo ke la amikaj triboj en Afganistano utilus la usonon por ataki siajn malamikojn – dirante ke ili estas “Talibananoj”. Nun reportas la ĵurnaloj pri ĉi tiu timo pro la supoza misatako de usona sturmotaĉmento. Ni bezonas zorga esti, alie ni nur estos klikoj.
Kaj kio pri tio – kial aliaj popoloj ĉiam ŝajnas kredi, ke usono akceptas elaĉetpostulojn? Kiam ili lernos, ke ni ja ne tiel fari, kaj halti forkapti kaj malutili aliajn homojn? Tiel fari estas malŝparo de tempo, kaj faras nenion krom la doloro de senkulpuloj kaj la malestimo kaj malsimpatio por iliaj kauzoj.
Parolante pri teroristoj, mi scivolas ĉu io okazos je la Superbowl. Mi scias ke la sekureco estos tre hermetika, sed provos iu ion? La libro Nigra Dimanĉo venas en la menso…
Mi estos malabunda iomtempon (nu, pli malabunda ol kutime) – mi ĵus eltrovis ke mi estas rajta por teni la 3-an klasan ekzamenon marte. Tiel mi devas studii. Kaj mi ankaŭ ricevis kopion de “Familiariĝi en Esperanto” (de David K. Jordon -- havebla ĉi tie), do espere mia Esperanto pliboniĝos. Nun studien kaj leterskribaden!
2/01/2002
Tigra farbo de l'animo
“Nu, ‘nfanoj, kie estas tiel multe de bruego, devas esti io disordita, mi kredas, inter la Negruloj de la Sudo kaj la virinoj de la Nordo – ĉiuj parolantaj pri rajtoj – la blankaj viroj ŝtopiĝos sufiĉe baldaŭ. Sed pri kio estas ĉio de ĉi tiu parolado?Mi trovis la anglan tekston je http://www.discover.net/~dansyr/truth.html kaj la bildon je http://www.webcom.com/~duane/truth.html (ankaŭ anglalingve). La esprimo "tigra farbo de l'animo" devenas el "La Fabela Riverboato", verkita de Philip José Farmer (dankon al Marcelo por sugesti tiun libron). Kaj rigardu tiun anglalingvan tekston verkita de Harriet Beecher Stowe (verkisto de “La Kabino de Onklo Tom”) pri Sojourner Truth.“Tiu viro tie diras ke virinoj bezonas helpiĝi en kaliŝojn, kaj leviĝi super fosaĵojn, kaj havi la plej bonan lokon ĉie. Neniu helpas min iun ajn plej bonan lokon. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Rigardu min! Rigardu mian brakon! Mi plugis, mi plantis kaj mi amasigis en grenejojn, kaj neniu viro povis min ĉefi. Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi povis tiom labori kiom, kaj tiom manĝi kiom viro – kiam mi povis ĝin ricevi – kaj ankaŭ toleri la vipon! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino? Mi naskis dek tri infanojn kaj vidis la plej multon de ili venditaj en sklavecon, kaj kiam mi ekkriis kun malĝojo de la patrino, neniu krom Jesuo min aŭdis! Kaj ĉu mi ne ‘stas virino?
"Tiam oni diras pri tiu ĉi afero en la kapo. Kial oni nomigas ĝin? [ano de la aŭdantaro flustas 'intelekto'] Jen ĝi, kara. Kiel temas intelekto pri la rajtoj de virinoj aŭ la rajtoj de negruloj? Se mia taso ne tenus nur pajnton kaj la via du pajntojn, ĉu vi ne estus avara ne lasi min havi mian etan duonmezurilon plena?
"Tiam tiu malgranda viro nigroportanta tie, li diras ke virinoj ne povas havi tiom da rajtoj kiom viroj ĉar Kristo ne estis virino. El kie venis via Kristo? El kie venis via Kristo? El Dio kaj Virino! Viro havis nenion faritan en Li.
“Se la unua virino farita de Dio estis sufiĉe forta por turni la fundon de la mondo supren tute sola, tiuj ĉi virinoj eblus ĝin returni kaj meti ĝin denove korektflanka. Kaj nun ke ili petas tion fari la viroj devus lasi ilin.
"Dankas al vi por aŭdi min, kaj nun maljuna Sojourner ne havas plu por diskuti."
Cxu cxi tiu estas bona okupo, aŭ ne?
Rigardu al ĉi tiu foto -- kaj jen estas alia bonega milita foto: hundeto! Mi amas esti en la milito.
En aliaj novaĵojn…
Vendredon mi finis la tutan 53-C kursaron. Mi nun havas unu restantan klason antaŭ mi foriros. Juna viro foriris hieraŭ al la sama ŝipo, al kiu mi iros, kaj mi demandis al li, demandi al ili al mi skribi. Mi povas apenaŭ kredi ke mi ankaŭ tien iros post nur ses semajnoj.
Malbonajn novaĵojn – ĉu memoras pri la knabo, kiu veturis en aŭto kun la brako kaj mezfingro elstreĉitaj? Li estis ebrie batalanta kun alia studento kaj estis frapita grunden. Nun li estas je la malsanulejo kun kapa damaĝo kaj la alia studento varŝajne iros al milittribunalo. Mi ĵus esperas ke la malsanulo rapide pliboniĝas.
1/27/2002
"Paca Aktivisto Devas Konfesi Barrett .50 Kalibra Kanelo estas Sufiĉe Ega". Mi amas La Cepon.
Hodiaŭ je la Hungera Projekto mi ricevis supon sur mia ŝuo. Ĝi estis malgranda prezo pagi por bona bona tago: ni nutris 992 homojn. Mi ŝategas labori kun la homoj de la Projekto -- ĉiuj estas interesigaj kaj amindaj por kunlabori. Ili ĉiuj faris bonan laboron hodiaŭ.
La nomiĝo de la USNS ShughartTiuj ŝipoj estis nomiĝis por Serĝento Unua Klasa Randall D. Shughart kaj Majstra Serĝento Gary I. Gordon, ĉiu mortiĝis dum la Batalo de Mogadishu, Somalia, en 1991 kaj ricevis la Kongresan Medalon de Honoro. Tiu batalo estas la temo de la libro kaj filmo “Nigra Akcipitro Suben”.
La nomiĝo de la USNS Gordon
Ili estas helpantaj ŝipoj. Mi estus nomiginta de destrojeroj por ĉi tiuj viroj, sed laŭ la Mararmea Nomiga Sistemo destrojeroj nur nomiĝas por “eminentaj USN/USMC oficeroj kaj rekrutiĝitaj homoj”. Tiam denove, en baza trajnado mi estis demandita pri kiu persono por kiu mi nomigxus novan destrojeron, kaj mi volis nomiĝi ĝin por Joshua Lawrence Chamberlain.
Dankon al Tomás por sendi al mi ĉi tiun esperanta babil-ligon. Se mi povas resti konektita sufiĉe longe, mi estos ĉi tie por babili.
Kaj tiu ligo estas por iuj kiuj bezonas pruvon ke la lun-alterigxoj estis falsitaj -- la vero estas ekstere tie!
1/26/2002
Mi kuŝiĝis por dormeti hodaiŭ post labori sur la nova desegnaĵo por ĉi tiu paĝo kaj havis sonĝon pri kolombo kiu iel eniris en mian ĉambron. Ĝi estis tute malsovaĝa, ke ĝi lasis min helpi ĝin eliri tra unu de la klapoj en mia fenestra ekrano (la ekrano havas “portojn” de iu speco, kiuj permesas onin por atingi tra kaj malfermi la fenestron).
Tiel pro kuriozeco mi trovis sonĝvortaron kaj serĉis. Laŭ Sonĝaj Humoroj, la kolombo signifas:
Vidi kolombon en viaj sonĝoj sugestas ke vi prenas la ŝuldon por la agoj de aliuj. Kolumboj ankaŭ figures klaĉo aŭ novaĵoj. Vi eble esprimas deziron por reiri hejmen.Nu, mi ja volas reiri hejmen, sed mi ne sciias pro la aliaj aferoj… La plej proxima afero kiun mi povis trovi pri la ĉambro estis:
Sonĝi ke vi estas en ĉambro figures aparta aspekto de vi mem aŭ aparta rialto. Sonĝoj pri diversaj ĉambroj ofte rilatas al kaŝitaj areoj de la konscia menso kaj diversaj aspektoj de via personeco.La vortaro estis sufiĉe preciza pri la specoj de ĉambroj, sed ĉar mi estas en sola kazerna ĉambro ĝi funkcias kial ĉiu por mi (oficejo, loĝĉambro, dormĉambro, sed la banejo estas alie). Mi ne certas ĉu ĉi tiu signifas ke sonĝi pri mia kazerna ĉambro simbolas ĉiuj de la kaŝitaj aferoj de mia konscia menso (minusa de la banejo-rilataj fojoj) aŭ ĉu mi ĵus sonĝis pri mia kazerna ĉambro ĉar mi estas en ĝi damninde ĉiam.
Mi forgesis mencii ke la lasta merkredo estis mia 1-jara datreveno de iri aktiv-deven en la mararmeo. Estis ankaŭ – per mia kaligrafisto patrino -- Nacia Manskribo Tago.
1/24/2002
Mi iris vidante “Frataro de la Lupo” hieraŭ. Ĝi estis bonega, kvankam la redaktoroj ne estis tiel senkoraj kun la filmo ke usonaj redaktoroj estus (varŝajne) kaj tial la filmo estis ĉirkaŭ 45 minutojn plu longa ol ĝi bezonis esti (en mia opinio). Sed mi vere ŝatis ĝin. La batalscenoj estis tre ekscitintaj kaj bone aranĝitaj kaj la monstro estis vere impona. Kaj la rekonto konjektigadis min, kiu ne estas malfacila por fari sed kiu mi tamen ĝuas. Do mi rekomendas ĝi al iu kiu ŝanceliĝis pro iri.
La filmo estas farita francalingve kun subtitloj -- mi estis tre interesiganta de kiommulte da Esperanto devenas el la francan: “trovi”, “pensi”, "lupo", ktp…
Bonan scenon dum la vojo antaŭen. Antaŭvojaĝinte, Garry kaj mi* estis pasintaj de aliaj klasanoj en sia propra aŭto. Miller havis sian brakon elpuŝita el la fenestro de la pasaĝera flanko, meza fingro hisita, dum la tuta vojo. Kaj Delony, kondukante, utilis siajn turn-signalojn.
”Fik’ vin, mondo!”Mi legis CNN artikolon pri Somaliuloj aklamante dum ili rigardis Usonojn mortigite dum kontrabanda montrado de “Nigra Acipitro Suben”:
”…Pardonu al mi, sinjoro aŭ sinjorino, sed mi bonvolu ŝanĝi kolumnojn nun…”
”Kial vi povas vidi, Somaliuloj estas bravaj batalistoj,” unu viro diris. “Se la Usonuloj revenos por nin batali, ni venkos vin denove.”Diris unu alia, “Lasu ili provu denove. Ili faros multe da filmoj pri ni kiam ni venkos ilin kial ni faris tiun tagon.”
Mi sentis min kontraŭajn sentojn kiam mi legas ĉi tion. Pleje mi ĵus sentis min malĝoje. Kaj kolere. Kaj konfuzite. Vere, la Somaliuloj estas kuraĝaj, sed kiun koston koraĝeco? Mil mortitaj por dek ok? La Usono estis ĉi tie por subteni la UN-an mission pri revigligi ordon por ke mortmalsato estis anstataŭite. La Somaliuloj certe ne faris tion por sin mem: manĝekspedaĵoj ŝtelitaj, helplaborantoj mortigitaj; ĉio pri kiu la bandoj zorgis, ĝi ŝajnis, estis batalado pri gajni la supran manon, ne pri zorgadi pri ilia propra popolo. Mi devas demandi: kial ni devus kompreni ke ĉi tiu iel estas la natura ordo de aferoj en Somalio kaj ni ne devus implikiĝi? Kial la Somalia popolo ĝin toleri? Kial ni estas kredigitaj ke la Somaliuloj preferas malsategi kaj vidi iliajn infanojn mortiĝante en la vojetoj dum batali – ĉu veras? Se veras, kiel povas iu popolo honeste voli ĉi tiun por ili mem kaj por iliaj familioj kiam la resto de la mondo estas senespera por helpi ilin pace rekonstrui?
Estas kvazaŭ ili ne kredas ke ili estas valora de iun ajn bonan – aŭ, almenaŭ, tion estas dirita al ili de la homoj kiu havas ĉiun de la manĝo kaj la fusiliojn. Tiu estas tragedio.
*Kial amikoj kaj nur amikoj, damninde
1/22/2002
Nun ĉi tiu estas ja ridiga; mia amiko James sendis al mi ĉi tiun ligon al mi el la Kroniko de Neprobebla Esplorado:
La Pliocena-kateĉja Teoriokaj for de tiu artikolo mi findis:
Repetaĵi de la Opiaĵa Ricevujo de la KalabasetoLa ligoj estas anglalingvaj. Mi amas sciencan humuron kaj ĉi tiu estas bonege!
1/21/2002
| Martin Luther King Jr. Tago Ligoj (en la anglan) |
| Pri MLK, Jr MLK Nacia Loko MLK Fotoj MSN pri MLK Tago Civilaj Rajtoj Rasaj Legxoj |
Estas Martin Luther King Jr Tago ĉi tie en la Ŝtatoj, tago por konsideri ne nur pri la viro mem sed -- almenaŭ, en mia opinio -- pri la iranta procezo de lerni, kiel nacio, ke la vera valoro de homoj estas en kiun ili faras, ne en kia ili aspektas; kaj ankaŭ, en la fakto ke ĉiuj homoj havas talenton kaj inteligentecon pri kiuj la restaĵoj de ni suprisiĝus lerni se ni nur prenus momenton por rigardi preter iliaj aspektoj.
Mi amus diri ke mi ne estas antaŭjuĝa, sed tiu ne estus vere. Mi estas antaŭjuĝa, sed mi provas plej bone por kapti min mem kiam mi faras supzojn pri aliaj homoj. Mi ŝatas kredi ke mi almenaŭ estas konscia pri la problemo.
Mi vidis Black Hawk Down (Nigra Akciptro Suben) hodaiŭ posttagmeze. Ĝi estas tiel intensa kiel la libro. Mi ne certas, ke mi havas ion profundan por diskuti pri ĝi -- la vortoj malsuksesas min. Mi kredas, mi devas sidi kaj procezi ĝin iomete -- varŝajne plori iomete -- unue. Sed estis linio kiu trafis min kun ĝia definita vigleco. Ĝi okazas al la fino, kiam unu soldato diras al unu alia ke kiam li iras hejme, homoj demandos al li kial li faras kiun li faras -- "ĉu mi estas ia militonarkotulo? Sed mi ne diros ion ajn. Ĉar ili ne komprenus. Estas la viroj ĉirkaŭe -- tial ni faras ĝin."
Mi kredas, oni povas iĝi tre profunda en la kialoj kial homoj okupas sin en milito -- oni povas komenci pensi pri ĝi el sociologiaj aŭ genetiksupervivaj vidpunktoj -- sed tio ĉi estis agrabla distileco. Ĉi tiu certe estas tio, kion al vi estas instriĝis en baza trajnado -- por identiĝi kun grupo tiel multe kiel ni mem kiel individuoj.
Mi pensis pri ĝi, kvankam, kaj estas alia kialo kial mi persone selektis la militismo, kaj kial mi faras tion, kion mi faras.
Mi kredas ke ĉiu homo havas valoron, kaj devus havi la ŝancon por utili siajn talentojn en plensignifa vojo. Mi kredas ke estas malĝusta por mortigi iun simple ĉar oni povas. Mi kredas ke ĉiu persono havas la rajton por havi diron en sia regado, kaj por esprimi sin mem sen timo de persekutiĝo. Mi kredas en la rajto por pensi, kaj por fari demandojn, kaj por okupi sin en plensignifa dialogo pri ĉiu, ĉar tiu estas kiel mi kredas ke ni devus nin plibonigi. Mi kredas ke estas malĝusta por okupi en genocido. Mi kredas en la rajto de ĉiuj por trovi sian propran rilaton kun Dio en sia propra metodo (aŭ por trovi neniun ajn rilaton, eĉ). Mi kredas ke estas malĝusta kiam aliaj nacioj malpermesas ĉi tiujn rajtojn al iliaj popoloj. Mi kredas ke estas malĝusta kiam nacioj okupas en amasa, organizita premeco de iliaj popoloj.
Kelkaj homoj asertas ke kiam nacioj faras ĉi tion, ĝi ne estas la afero de la resto de la mondo por esti komplika. Kelkaj homoj diras ke ĉio estas relativa, kaj ni ne povas juĝi.
Nu, mi ja juĝas. Mi diris ke ĝi estas la afero de la resto de la mondo. Mi diras ke ĝi povus esti haltigita kaj ke nek nur ke aliaj nacioj havas la rajton por marŝi kaj haltiĝi ĝin, sed ke ili havas la devo por do fari.
Tial mi faras tion kion mi faras.
Sed estas malvarme nokte dum la vintro. Estas dezerto ĉi tie – dezerto apud la maro – kaj nokte estas malvarme kaj malseke. Estas la speco de malvarmo kiu manĝas direkte al la osto.
Mi amos Norfolkon – aaaaa, la nordatlantikaj vintroj…
Mi staris gardon hieraŭ vespere (malvarme! malvarme!) – mi devus esti irinta al la lito je la 11-an kaj duone (kiam mi finitis la gardon), sed anstataŭ mi restis vekiĝita kaj faris esperantan transdukon de la YACCS komentsistemo. Mi daŭris la laborado hodiaŭ matene kiam mi paŭzis dum La Hungero Projekto. Kaj mi finfine skribis al mia amiko en Argentino, Marcelo. Li estas lerta kaj inteligenta kaj liaj leteroj tre plaĉas al mi. Kompantinda Marcelo – mi devus skribi al li pli ofte.
Nu, mi estas tro laca far pensi pri tion pli profundan por diskuti. La lito vokas al mi…