1/19/2002

Mi ĵus trovis ion strangan: www.litob.com. La aŭtoro kreas iojn kiujn li nomas “literaturaj objektoj” – ŝajnas al mi, ke li metas tekstoj en komputilan programon kiu tiam hazardigas la vortojn kaj rekolektas ilin en la formon de prozo. Kompreneble, li nomas tiujn verkojn “desegnoj”.

Unu tagon, antaŭ longa tempo kiam mi ankoraŭ laboris ĉe CompuServe, mi legis leteron sendita al unu el viaj vendistoj. Ĝi estis letero de skizofreniulo. Ĝi estis babilo, sed ĝi povis havi senco, se oni provis findi sencon en ĝi.

Tiuj verkoj de “litob.com” rememorigas min al la letero de la skizofreniulo. Mi tre interesiĝas, ke komputilo (en la manoj de homo) povas aspektas skizofrenula – mi skribas “aspekti” ĉar la eltiraĵoj kiun mi legis ne estis tiel profunda kiel la skizofrenula letero. La litob.com-verkisto bezonas plu da praktikado.
Mirinda afero okazis al mi hieraŭ: mi rekontis kunulon de mia baza trajnada divizio. Li nomiĝas Ryan kaj iris ĉi tien -- sur mia bazo -- por Magistro-je-Armiloj trajnado. Mi pensis pri li ofte -- scivolante kiel vi sanas -- kaj subite, ĉi tie li estas. Elstarante!

Hieraŭ mi ankaŭ ricevis diplomojn ambaŭ pro gradigi el mia nuna kurso kaj esti la supra studento en mia klaso. Mi ridis tiel multe ke mia visaĝo ekspasmis. Heh. Sed ĝi estas finita. Mi finfine estas oficiala 53C teknikisto.

Mi sentis la zorgojn por la novaĵoj pri la aviadilo de la prezidento de Ĥinio -- kio okazis, kaj kiel afektas ĉi tiu nian rilaton kun Ĥinio? Rekonto diras:
Multfoje, mi opinias ke Ĥinio ja estas la malamiko de la Usono -- ni ambaŭ certe ne fidas al la alia -- kaj mi scivolas kio okazos sekvante. Mi ĉiam timas, se la Usono implikiĝos en grandaj militaj situacioj, ke aŭ Ĥinio invados Tajŭan aŭ Nord-koreo invados Sud-koreo (aŭ ambaŭe).

Mia persona opinio (kaj nur mia opinio): Tajŭan ne estas parto de Ĥinio. Mi ne ŝatas Chang kai-Shek kaj mi ne feliĉigas pri la aferoj de la komenciĝo de Tajŭan, sed la Nacistoj establis ilian version de Ĥinio en Tajŭano, ne la Komunistoj, kaj ĝi estas malsama Ĥinio, malsama lando. Ĝi estas sendependa.

Kaj mi ankaŭ kredas, ke Nepal devus sendependa esti.

Kaj kio pri tio: sanktan bovinon!

Alianote: mi ne ĉiam akordiĝas kun tiun, kiu li diras, sed la Tage Instrukco de Sgt. Stryker kondukas min al tiaj bonaj aferoj. Anglalingvaj adorantoj de "Star Wars" rigardu al ĉi tio: "Pri la Neŝajnegumo de la Rubkompaktilo de la Mortostelo". Mi amas aferojn kiel ĉi tiu -- mi volas ke scienc-fikcio estu vera, damnide (kiel diras Avery Brooks en tiu bona reklamo: "Mi volas mian flugantan aŭton -- kie estas mia fluganta aŭto?"). Tiuj specoj de aferoj bezonas trapensiĝitaj antaŭ ili okazos.

1/16/2002

Nu, tio estas finita. Mi faris la finan ekzamenton kaj faris vere bone aparte de unu eta eraro kiu estis honeste stultega (mi celas, ĝi nur estis stulta situatcio). Sed mi ja faris la eraron do mi kaj mia kunulo estis trafita por ĝi. Daminde. Sed la kurso estas finita kaj alie ni faris bonege. La instruisto kredas ke mi estos elstaranta teknikisto kaj tiu estas bonaj novaĵoj.

Do vendredon ni gradigos. Dum la sekvan semajnon ni komencos alian klason, lernantaj helpan sistemon de la AN/SQS-53C (la sistemo, de kiu mi ĵus finis la lernon). La plejparto de la homoj en mia klaso tiam iros al komplete malsamaj klasoj ol la resto de ni; ili iros al pre-komisaj elementoj (tio signifas, ŝipoj kiuj ankoraŭ ne estas komisitaj) kaj do ili bezonos lerni apartajn aferojn. La resto de ili, kvankam, iros al klaso de funkciado kaj tiam por ni estas tempo por iri al la Floto.

Havis paroladon kun Garry. Mi klarigas ke -- tiel multe kiel mi provas ĝin ne senti -- espero estas la emocio kiu kaŭzas al mi la plej multajn da problemoj kaj do mi vere bezonas scii, finfine, ĉu li volas havi kun mi interrilaton aŭ ne. Mi estis sufiĉe certa ke li ne volas -- rigardante de kiel li agas al mi -- kaj mi ne estis malkontentigita. Li diris, esence, ke li volas nur amikoj esti.

Tiam, antaŭe, li telefonis al mi kaj invitis min al la trinkejo kun aliaj amikoj. Vidu ni: mi ricevis stultan trafon kun mia fino kaj iuj ŝancoj kiujn mi havas por interrilato kun viro kiun mi ankoraŭ amas, daminde, estas mortigitaj...jes, certe, alkoholo estus bona rimedo por fini la tago.

Mi faras lavaĵon anstataŭ. Rigardu, mi estas inteligenta. Jaj.

1/15/2002

Hodiaŭ en labo mi disrompiĝis. Kutime kiam ĉi tio okazas, mi ploras aŭ sentis min tre deprimita. Sed hodiaŭ mi ridegas kaj ne povis halti. Ĝi sentis bone. Mi kredas ke la igo estas ke mi finfine, post tri tagoj de frustritaj problemoj, mi sentis min memfida kun la ekipaĵo.

Morgaŭ estas nia fina eksamento. Mi tre timas. La instruistoj ĉij kredas ke mi faros bone, sed me ĉiaokaze timas pri la ekzamento. Dankon al Dio ke mi havas je kunulo Aponte – li estas tre bona teknikisto kaj mi fidi al li. Tio tre helpas kiam oni estas tiel timita kiel mi. La sistemo estas tiel komplika, speciale kiam la multaj partoj ĉiuj estas povita kaj kun unu la alian parolanta. Estas tiel multe da detaloj!

AŬŬŬŬŬŬŬŬG! Nu, pli bone. <huf> <huf> Mi estos tiel feliĉa kiam morgaŭ estas farita!

Mi sentas la mankon por Garry. Ĉi tio estas la dua fojo, kiam mi amiĝis en iu, kiu mi ne reamis. Li ametas min iomtempe, sed ne plu. Mi deziras, ĉi tio ne estus io, kun kiun mi boniĝas.

Hazarda penso: Mi scivolas ĉu laŭmodiĝos, porti ringojn sur la montrofingro kiel en “Majstro de l’ Ringoj”?

1/13/2002

Ŭaŭĉ -- paroj tagoj pasigis min tie. Ili estis sufiĉaj bonaj tagoj, kvankam okupitaj. Ĵaŭdon, mia klasaro iris al ŝhipo por turismi ĝiajn sonarajn spacojn. Ĝi estis destrojero de la sama speco kiel la ŝhipo al kiu mi iros.

Estis interese. Mi estis je du aliaj destrojeroj, sed je tiuj okazoj mi ankoraŭ ne sciis kio estis miaj ordonoj. Sed nun ĉar mi scias kien mi iros, la vizito havis sentumon de tujeco kiu mi ne antaŭ havis. Subite, ĝi estis la speco de ŝhip kiu estos mia hejmo.

Mi devas konfesi sentumon de dubo. Ĝi estas militŝhipo do ĝi estas tre granda komparita kun, diru, velboato aŭ motorjakto, sed ĝi ankoraŭ sentis malgranda kaj enferma. Mi ne havas problemon kun klostrofobio, do mi scias ke tiu ne estos malfacilo...la vera nekonato estas la ŝiponaro, la homoj kun kiuj mi laboros. Mi havis kontakton kun du homoj sur mia ŝipo kaj ili estas tre aplombaj, sed kio pri la aliaj? El tie venas mia antaŭtimo, mi kredas.

Tamen, mi kredas ĝi estos multe da amuzo. Klasano kieligis la ŝhipo kiel "laboro kaj ĝangalgimo" kaj ĝi estas bona priskribo -- se oni ŝatas grimpi kaj esplori neposible komplikitajn spacojn (kaj mi ja ŝatas ilin), destrojero estas bona por oni. Ĉiu estas tiel ŝtopita de
materialo ke bezonos multe da tempo por lerni ĉiun kaj ĝi estos tre bona por mi -- dum mi lernas, mi interesiĝas.

Sabaton mi iris al pafadklaso. Mi timas ke mi faris sufiĉe malbone kaj estis tre frustrita kaj malhelpita kaj -- por milione malbonigi -- mi finigis per plori. Mi kredes ke tiu estis igita per la fakto, ke mi manĝis tre sukeritan, grasan pastoringon. Ne ridu aŭ kredu ke mi provas malgrandigi emocian mankon -- sukero vere drame efikas mian humoron. Kaj mi tre malfeliĉiĝis ĉar mi tre malfeliĉiĝis. Ĝi finis kiel tre terura mateno. Sed mi devas konfesi ke Mario Lazoya (la instruisto) havis bonajn aferojn por diskuti kaj mi ja lernis ion: li parolis pri perfektigi la bazan procezo de rektliniigi pafon, kaj tiam praktiki tion ĝis ĝi okazas senpense. Sed la grava afero estas, perfekti la bazojn (teno, ellasilorego, la rektliniigo de la celiloj, k.t.p.) -- "perfekta praktikado perfektigas", li diris. Bone.

Hodiaŭ matene mi iris al la Malsato Projekto post paŭzo de tri semajnoj. Estis bone vidi ĉiuj de la homoj de la Malsato Projekto -- ambaŭ volontuloj kaj klientoj. Mi kredas, ni manĝigis eble 700 aŭ 800 homojn hodiaŭ. Ĝi estas malfacila laboro sed ĝi tre plaĉas al mi. Mi estis "kuristo" hodiaŭ, signife mi ĉirkaŭkuris malantaŭ la servlinio kaj certigis pri la provizado de la manĝaĵo (sandviĉoj, desertoj, supo, krakenoj). Mi ankaŭ tranĉis sandviĉojn kaj eltrovis ke kiam la pano estas freŝa, estas tre malfecile por samtempe tranĉi stakon de kvin arakidbuteraj-kaj-ĵeleaj sandviĉoj.

Parolante de la manĝaĵo, mi finfine provis ĉi tiun italon ŝokoladpanon de Con Pane. Ĝi estas bongustega -- ĝi gustis kiel tritikpano kun Nutella. Mi unue havis Nutella kiam mi loĝis en germanujo kiel interŝanĝstudento. Mi tre ĝojas ĉar Nutella nun estas havebla en usono.

Mi intencis kuratinĝis miajn epoŝtojn, sed la taglibro bezonis tro multe da tempo hodiaŭ vespere. Pardonu mi, miaj karaj skribamikoj -- mi skribos al vi ĉiuj morgaŭ!

1/07/2002

Nu, mi havis longan poŝton, sed mia ligilo mortiĝis kaj mi perdis la tutan aferon. Verŝajne besten; ĝi estis tro plora. Ne estas bona tago, sed mi estas feliĉa por la rekomenco de la klasoj. Mi denove solecas kaj doloras. Mi esperas, ĝi haltu.

Mi estas laca; mi iros al la lito kaj legas iomete kaj eble mi morgaŭ havas plu por skibi. Tro malbone ke mi ne havas kuketon: "Havu kuketon. Mi promesas ke je baldaŭ je vi finos ĝin, vi sentis vin rekta kiel pluvo."

1/06/2002

Mi aldonis kelkajn ligojn hodiaŭ -- ligoj al la mirinda Esperanta Retradio, kiu oni povas aŭdi kronikitajn radioprogramojn el Pollando; al PvP (unu el mia plej preferataj anglaj ret-bildstrioj, kaj ligo al "La Tage Instrukco de Sgt. Stryker", kiun mi hazarde trovis en la "lastatempe ĝisdatita" parto de la Blogger Ĉefpaĝo. Bonega blogo! Nun mi iras prepari sin por gardstaroj. Ĝis pli antaŭ!

1/05/2002

Kvankam mi povis eldormi se mi volis, mi eliri el la lito je la 5-an cxi tiun matenon. Kaj estis bona afero: je matenmanĝo mi renkontis amikon kiu revenis de forlaso. Li estas aliaj komputilo-giko kaj helpos min akiri kopion de Paintshop Pro, kio estas mirinda ĉar mi ne povas elŝuti ĝin uzante la aĉa telefonlinio en la kazerno. Mi provis trifoje hodiaŭ akiri Eudora Pro, kia koŝmaro. NENIEL mi daŭrigas konektaĵon sufiĉe longe por elŝuti 6 megoj de substanco. Mi estas bonŝanca se mi povas resti konektita dum 10 minutoj je foje.

Mi decidis fari la marŝon al Kun Pano denove hodiaŭ kaj ili estis malfermitaj (ŭaŭ!), do mi aĉetis la acidpaston kaj ankaŭ panbulon de la itala ŝokoladpano. Tiomon por iuj deziroj pri redukti karbonhidratojn. Mi ne povas ne fari -- ili estas tiel bongustaj! Mi pagos lundon kiam Devigaj Ekcerzicoj rekomencos. Jes, mi tempege maldiligentis dum la pasintaj du semajnon; mi povas ankoraŭ senti la doloron...

Mi kredas ke mi marŝos almenaŭ du mejlojn sole ĉiun semajnfinon se mi povas. Marŝi sole estas tre bona por pensi -- mi ne scias tion, kio estas pri komputiloj, sed la momenton mi sidis antaŭ iu, ĉiuj kreaj pensoj elflugas de mia kapo. Mi kredas ke estas pro ĉiuj de la distraĵpoj ili donis al mi (Freecell, iu?), konsidere ke kiam oni promenas sole la ĉefa distraĵo estas ne esti surkurita de aŭtomobilistoj.

Mi pensiĝis pri paragrafo en "Fusiloj, Mikroboj, kaj Ŝtalo: la Fatoj de Homaraj Socioj" de Jared Diamond. Ĝi estas en ĉapitro en kiu li klarigas la evolueco de la skribita lingvo, ĝiaj sekvoj, kaj kial skribita lingvoj aŭ evoluis en aŭ estis transportitaj en aliajn lokojn sur la globo pli rapida en kelkaj lokoj ol aliaj. Li skribas:

Inventi skribadan sistemon komenclinie devis esti nekompareble plu malfacila ol prunti aŭ adapti iun. La unuaj skribistoj devis decidi bazajn principiojn kiun ni nune senplue akcepti. Exemple, ili devis kalkuli kiel malkombini kontinuan eldiraĵon en paroladajn elementojn, senkonsidere de ĉu tiuj elementoj estis prenita kiel vortoj, silaboj, aŭ fonemoj. Ili devis lerni rekoni la saman sonon aŭ paroladan elementon tra ĉiuj de niaj normalaj variadoj de parolada volumeno, tonalto, rapido, emfazo, frazgrupado, kaj individuaj idiosinkrazioj de prononcado. Ili devis decidi ke skribanta sistemo devus ignori ĉiun de tia variado. Tiam ili devis elpensi metodojn por figuri sonojn per simboloj.
Dum mi promenis, mi havis rekonteton kuranta en mia kapo pri persono, kiu iros antaŭen en la tempo por instrui antaŭkleran socion pri skribado. Estis tre kial la sceno en "Klano de la Kavernurso" en kiu Creb instruas Ayla pri la abstrakta pensado bezonata por nombri objektojn. Oni devus ebli pensanti pri afero ne kiel senmetafora individualo, sed kiel abstrakta elemento -- "kvar arboj" estas tre malfacila koncepto por majstrigi de iu kiu pensas pri ĉiu arbo kiel unika individuo kaj kiu ne kutimas pensadi pri unika individuo kiel unu arbo de multaj de arboj. Tamen, en mia rekonteto, la karakuro havis veram problemon por instrui la personon ke en la skribado, oni eksedzigas la sono de vorto de la emocio aŭ esprimo de la persono kiu diras ĝin. Oni devas fari ĉi tion, ĉar alie aferoj iĝas tro damninda komplika. Sed la indiĝeno koncernis pri la perdo de la situacio tiel prezentita. Kiel povus oni skribi, ekzemple, kion iu dirus krom se oni ankaŭ subskribus kiel ili dirus ĝin? De ĉiuje, ĝi pensigis min pri ridenjoj.

Ŝajnas al mi -- kaj ĉi tio estas nur hipotezo -- ke la unuaj ekzemploj de skribado estis faritaj por kontadaj aŭ komercaj aferoj. Estis egale se iu estis malfaĉila kun oni kiam li pagis onin por fojno -- Estis nur grave ke oni havis x pluajn monerojn ol oni havis antaŭe, kaj x malpluajn pakegojn da fojno. Je tempe kiam homoj komencis skribi rekontojn -- en kiuj iĝas tre grava kiu homoj sentas sin ankaŭe kion vi diras -- la skribita lingvo estis solidigita kaj normigita al la punkto al kiu estis neebla meti literojn aŭ signojn enen por komuniki aferojn kiel tonalto, rapido, emocio, kaj tiel plu. Ni do havas metodojn por komuniki emfazon, tamen -- kiel mia uzado de la kursivo ĉi tie, aŭ per mixaĵo de kursivo kaj ĈIUJ MAJUSKLOJ, kiu estas tiel asocita kun volumeno tiel KIAM HOMOJ TAJPAS EN ĈIUJ MAJUSKLOJ KE APERAS KE ILI KRIEGAS. Kiel ĉu estus eble elpensi ensemblon de signoj, kiel vokalmodifoj aŭ supersignoj, kiuj ankaŭ komunikas emocion? Sed ŝajnas al mi ke homoj faras ĉi tion sen aldonaj simboloj; ili uzas ridenjojn. :)

E-poŝtoj kaj aliaj modoj de komunikado sur la Reto estas tiel tuja, neformala, kaj tiel vertempe, ke homoj efektive komencas evolui simbolojn kiuj komunikas emocion. Certe, ili estas limititaj, sed mi opinias ke estas tre interese, ke estas okazanta. Estas certe bezonas multe malpli klopodon ol kunmeti frazojn kiuj uzas nuancon por komuniki tion, kion sentis homo -- ne nur ĉi tio, sed estas malpli facile por miskompreni ke iu feliĉas kiam oni vidas la ridenjon. Ankaŭe, homoj kiu ne parolas la lingvo havas pli feliĉan tempon por kompreni tion, kio oni sentis. Kaj kvankam mi tre ŝatas nuancon, mi opinias ke tio estas vere bona .

Dum mi ĉirkaŭvagis pensi pri tiujn aferojn, mi preterpasis Subway sandviĉbutiko. Ili ankoraŭ havis iliajn viktorianajn desegnaĵon sur la muro, multe de kiu montras pneŭmatikajn subvojan sistemojn. Do kial kompleta nekonsekvencaĵo de tio pri kio mi estis parolinta, ĉi tie estas bona ligo al la historio de la Beaĉ Pneŭmatika Transiro (en Nov-Jorko): http://www.multimania.com/fdelaitre/Beach.htm. Amuzigu vin!

1/04/2002

Je Dio -- ĉu tiu virino parolas la esperantan aŭ glutas ĝin?

Mi estas leganta kelkajn el la "notindaj blogoj" sur la Blogger ĉefpaĝo kaj ili iome scivoligas min kial al Inferno mi faras ĉi tion. Kial interesiĝus iu ajn pri ĉi tiu revuo, alie la fakto, ke ĝi estas farita en la esperanta? Mi konfuzas antaŭen. Krome, se aliaj homoj ne interesiĝus en ĝi, mi certas ke antaŭe mi interesiĝos kiam mi ne povas memori kion okazis en mia kapo je proksime tiam.

James sendis al mi la URL al Jesuo de la Semajno. Mi ne estas certa ĉu ĝi estas serioza aŭ humoriga; mi celas, ĝi estas humoriga, sed mi ne scias ĉu ĝi intencas laŭdi aŭ moki Jesuon (eble ĝi faras ambaŭ). Mi devas scivoli pri la speco de epoŝto kiun ĝiaj verkistoj ricevi -- mi imagas ke homoj je ambaŭaj flankoj de la amo/malamo de la laŭdu-Jesuon-fenomeno verŝajne koloriĝas pri la loko, kredantaj ke ĝi provizas la malan opinion...ĝi ŝajnas verkita de New Times; laŭ ilia ttt-paĝo ili estas eldonistoj de nomero de "alternativaj novaĵsemajnumoj". Bona artikolo pri Miss Cleo, aŭ, prefere, pri la kompanio kiu direktas la Miss Cleo operacion, sed mi ne povas diri, ke io ajn en la artikolo entute suprisigis min . Estas eto en tie kiu konsternis (kvankam ne suprizis) min: iuj homoj plendis al iliaj prokuroroj ke ili fakte atendis paroli kun Miss Cleo ŝi mem...

Mi legis artikolon sur la JREF loko kaj James Randi havis ĉi tion por diri:

Fraptane tra TV-kanaloj Novjartagon, mi trovis miajn atedecojn ambaŭ plenumajn kaj frakasajn. Je CBS, ambaŭ John Rennie de Scienca Usona Gazeto, kaj Bill Nye "la Scienculo," estis intervjuitaj pri la futuro de scienco kaj tekniko, kaj inter ili ili donis klaran, simpligitan, opinion pri miniettekniko kaj aliaj validaj kaj sorĉataj aspektoj de tiu, kiu estas verŝajne venonta en niajn vivojn je la sekvantajn malmulte da jardekojn.
Li daŭras paroli pri vidi psikistojn je reta TV (ili estas ĉefaĵoj de la FOX familio de kanaloj) regalitajn kvazaŭ ili estus iuj ajn ekstere totalaj ŝercoj. Sed la parto kiu kaptis min estis la parolado pri miniettekniko. Miniettekniko ampleksas la medion de unu el de miaj plej preferataj libroj, "La Diamanepoko", de Neal Stephenson. Li pentras tre klaran, praktikan bildon de mondo funkcanta per la uzado de miniettekniko tiel malmultekosta ke ĝi estas enkorpigita en preskaŭ ĉiun faceton de la vivo. Kaj ŝajnas tute kredeble. Klare ĉi tio estas io, kiu varŝajne ne okazos ĝis poste longa tempo, sed la precize ideo pri esti vivanta kiam miniettekniko ekuzadiĝos estas ambaŭ ekcitanta kaj teruranta. Imagu kio okazus se iu mekanikus minieton kies celo estus eniri en la sangfluojn de vivantaj estaĵoj -- eble spuranta de malsekeco, temperaturo kaj/aŭ pulso -- kaj tiam krei vezikon de, diru, oksigeno. Kaj supozu ĝi povus sin repliki kaj farus tion nekontroleble, kaj supozu se aliaj ne povus sufiĉtempe krei minieton por ĝin subĉasi kaj mortigi. Mi ne kredas ke miniettekniko estos la fino de la mondo, sed por ĉiu mirinda uzado por la tekniko, pri mi povas diveni, mi povas diveni dek pli-malpli metodojn por uzi ĝin por vere aĉe disponi de homoj.

Tio, kiun mi esperas, estas ke kiam estos la tempo por minietteknikaj muntiloj esti praktike faritaj, ke mondlarĝa Etiketo por evolueco estos kreatita. Kaj, espere, plene obeigos. Mi povas vidi etiketa ento dunganta de kontraŭrimedaj mekanikistoj...ŭaŭ, estos tuta nova mondo.

1/03/2002

Estis bonan posttagmezon -- mi faris amason de laboro je ĉi tiu revuo. Mi nun havas eksurantan paĝon sub "pri mi" dekstre. Sed mia esperoj estis trompitaj: post la du mejla promeno al "Kun Pano", mi altrovis ke ili estis fermitaj! La kafejo estis fermita je la 1-an, 2-an, kaj 3-an. Suferiĝoj! Tiel mi marŝis al "Vons" kaj aĉetis panon tie anstataŭ.

Estas tre bona, kiel mi povas pasigi tiom da tempo dum faranta TTT-paĝojn. Sed mi ne faris ion ajn alian. Mi eĉ ne vidis la novaĵojn. Mi kredis ke mi iros legi CNN kaj eble rigardos plu da "Incubus". Ĝi estas terura filmo, sed la rekonto ne estas tiel malbona -- sukubo provas delogi puran, bonan viron ĉar ŝi volas konteston. Kompreneble ŝi amasiĝas lin...la filmo estas farita en Esperanto -- heh, oni devas aŭdi la akcenton de la "fratina sukubo" por kredi ĝin. Bona humuro!

Ĵaudo.

Nu. Mia du gardstaroj estas faritaj, kaj tiel finas mia devtago. Post unu horo helpante en la oficejo, mi kaj miaj studentaj kolegoj estis liberigitaj, kaj mi havas la reston de la tago por mi mem.

Mi ĵus finigis ankoraŭ unu leteron al mia amiko en Argentino. Mi kredas ke mia Esperanto ne estas tiel malbona kiel antaŭe -- praktiku, praktiku, praktiku!

Mi estas pensanta pri Steve, mia armea amiko, denove. Mi scivolas kiel faras aferoj en Korea nune, kie li estas. Bedaŭrinde ni ne plu kunparolas, sed mi imagas ke povas esti frustranta sidi en Korea kiam aliaj Ranger-oj estas en Afganlando. Mi estas ankaŭ frustrita de tempo ol tempo; mi volas partpreni, mi volas helpi. Baldaŭe.

Laboranto je tiu cxi paĝo daŭras. Sed nune mi kredas, mi iros al "Con Pane" (Kun Pano), kafejo nemalproksima. Li havas la plej bonan panon, kiun mi iam manĝis. Ĉu vi iam estas en Point Loma en San Diego, iru al vojnodo de Rosecrans- kaj Can~on-stratoj kaj vizitu Con Pane. La pano estas nekredebla kaj iliaj sandviĉoj estas bongustegaj. Ĥalla-pano je vendredo; itala ŝokoladpano je sabato -- Ho! Mi malsatigas min mem! Tempon por iri!

Nu, mi kompletigis mian novan desegnaĵon. Amuziĝu! Nun mi iras al la lito.

1/02/2002

Bonvenu al mia nova revuo, loko de eble tage spektaklo de mia teruraj esperantaj lertoj!

Hodiaŭ: estas mia devtago kaj ĉar la plejo de nia homoj ankoraŭ estas for per feria laso, la resto de ni devas stari duoblajn gardostarojn. Tio ne ĝenis min, tamen; mi marŝos cirkaŭ la baso kun alia suboficero dum ok horoj en du kvar horaj partoj -- estos bona eksercizo.

Mi nun havas kelkajn e-poŝtajn korespondojn, kaj unu el ili estas el Argentino. Mi faras al li zorgojn; tage mi legas pri la ekonomiajn problemojn kiun tiu lando havas kaj mi esperas ke la tuta lando ne falos en senregeca ĥaoso. Sopire, mi esperas ke en tiaj situacioj homo kuntirus kaj regardus por ili mem, sed la historio montris ke ci tiam estas kiam landoj iĝas landoj kiuj konsistas de miliono de individuoj kaj malgrandaj familioj, ĉiuj malamikas unu al aliajn. Kaj tiel mi maltrankviliĝas.

Ankaŭ, nature, mi devas scivoli pri "la milito kontraŭ terorismo". Mi estas ano de la usona mararmeo kaj mi subtenas la ideon -- minaco estas identiĝanta kaj la minaco devas esti formoviĝanta -- sed mi scivolas kiomlonge daŭros kaj kien la klopodo tenos vin. Kiel afektos ni la homojn de la mondo? Ĉu ni faras la mondon pli bona? Mi do kredas -- mi do esperas. Mi esperas ke ni povas formovigos la minacon sen fari tro multe da malutilo al senkulpuloj, kaj sen perdos la kreajn, unikajn, mirindajn, brilantajn partojn de la landoj kiuj nun estas nia kontraŭuloj. La mondo devus esti pli bona, sed tio ne signifas ke ĝi estas pli sama.

Nu. Estas sufiĉa por nun. Plu antaŭe!