8/01/2009

Ĉiutagfoto - 1 aŭgusto

Dubai - Eniro de Banko 
Dubai, UAE -Eniro de Banko
 
Banko - Vitre Antaŭigita Eniro

Jen alia foto de mia vizito al Dubai -- tutaj konstruaĵoj estas kovritaj per belega cobalt-blua kaj libel-verda vitro, kun or-kolorita ornama retmetalaĵo. Ĝi estas belega urbo, kluĉo de juvelstonoj metitaj en la dezertmezo.


Kontraŭe al la tute mirigaj konstruaĵoj kiel ĉi tiu estas loko kiel (ne bildita) "T.G.I. Ĵaŭdo". Cite Dave Barry, ĉi tion mi ne fiktas. Kompreneblas, tiam -- ĉar vendredo estas la komenco de la semajnfino en Dubai. Kelkaj oficiroj de la ŝipo iris ĉi tien kaj mi kompreniĝis per siaj rakontoj ke ĝi ankaŭ estis bordelo. Mi ĝojas ke mi tie ne estis.


Anstataŭe, mi vagris dum la urbo kun amikoj kaj fotilo, esplorante en la spica souk, la Urbcentra Vendejaro, kaj aliaj interesantaj lokoj. Mi ne vizitis multajn placojn en la Mezoriento, mi timas diri; Dubai vere estas la sola, kiun mi interesiĝas denove viziti.


Ĉu vi ne opinias, ke la desgno sur la eniro de la banko estus bonega geomonero?

No comments: