1/04/2004

"Spirito" sur Marso!

al Marso
alklaku min!
Mi legis hodiaŭ (per Ĝangalo) pri la usona esplorsatelito atingis Marson kaj nun sendas fotojn al Tero. La Laboratorio de Jeta Poveco ĉe NASA havas anglan paĝaron kun la fotoj, bedaŭrinde faritaj en nigra-kaj-blanka -- sed ĉi tiuj nur estas fotoj de la fotilo por navigado (de la "fotiloj por eviti de hazardoj") -- "Spirito" ankaŭ havas tut-koloran fotilon kaj diversaj tutkolorpovajn instrumentojn.

MSNBC ankaŭ havas bonegan (sed anglan) fotomontron kiun mi trovis tute ĝuebla -- aparte la kortuŝaj fotoj de la jubila sciencanaro. Mi estus dancanta sur la tabloj...

No comments: