1/01/2004

Feliĉan Novjaron

La pafado vekis min.

Mi decidis dormi tra la nova jaro -- mi estas for de mia hejmo en Ohio-ŝtato, kie estas miaj gepatroj kaj geamikoj kaj la ferio ne estas grava al mi sen ili. Do, ĉirkaŭ 2100 aŭ 2200, mi enlitigis min kaj rapide falis en profundan dormon.

Subite, mi vekis. Estis ligaĵo de krakoj en la nokto, neforaj de mia domo. Iu pafis tion, kiu sonis al mi kiel 9mm. Tiam denove, nur ĉi tiam de malsama direkto kaj plu fora, kun plu profunda sono -- kiel .45. "Kio okazas?" Mi lace pensis.

Plu da pafado. Sonis kiel milito ekstere -- pafoj sonis en la tuta urbo. Mi estis ĉirkaŭita per pafado. Mi ekrigardis al mia horloĝo por marki la tempon, nur en la okazo ke mi devus fari raporton al la policio. Noktmezo.

Noktmezo!

Mi forgesis ke mi nun loĝas en la Sudo. La urbanto pafadis la nokton por feri la Novjaron. En Columbus, oni kutime -- ĉi tie aŭ tie -- pafis unue aŭ due. En Norfolko, sonis kiel batalo.

Ğis nun, mi vidis neniujn artikolojn pri homoj vunditaj per falantaj buletoj -- mi esperas, ke la feriistoj memoris pafi en la terenon.

No comments: